Выбрать главу
Hodiaŭ ĉe tagiĝo, el tutĉirkaŭejo, Litvanaro kolektis sin antaŭ preĝejo, Kvazaŭ por ekanonco de miraklo nova. Ĉi kolektiĝon kaŭzis piec’ de popolo, Kaj parte ĝi devenis el granda scivolo: Ĉar hodiaŭ al dioservo Soplicova Estas venontaj ankaŭ kelkaj generaloj, Ĉi tiuj gloraj ĉefoj de pol-legionoj, Kies nomojn adoris popol’ laŭ patronoj, Kies ekspedicioj, vagadoj, bataloj,       ¬190 Evangeli’ nacia estis litvolanda.
Jam venis oficiroj, soldataro granda; Popol’ ĉirkaŭas ilin kaj apenaŭ fidas, Rigardante, al propraj okuloj: ĝi vidas Landanojn, uniformon armean portantajn, Armitajn kaj liberajn, pole parolantajn.
Por meso ne ampleksis preĝejet’ kunvenon: Popolo genuiĝis sur herboterenon, Kaj nudkape, rigardas al pordo kapela. De litvanoj hararo, blanka, aŭ blondhela, Orumiĝas laŭ bedo de matursekalo;       ¬200 Ie brilis virgina bela kapovalo, En ornamo freŝflora aŭ pavokulara, Kun senligaj rubandoj en plektaĵo hara, Inter virkapoj, kiel grencejan’ aŭ lolo. Genuanta, kolora amas’ de popolo, Ĉe tintil’-voĉo, kvazaŭ ĉe blovo matena, Kapklinas, kiel spikoj sur bedaro grena.
Kampulinoj hodiaŭ, al Mari’-altaro, Portas printemp’-donacon de herbofloraro; Ĉio en belornamo de bukedoj, kronoj:       ¬210 Altaro, bildo kaj eĉ sonorej’, balkonoj. Iam, el oriento, matenvent’ blovetas, Deŝiras florkronetojn, sur tempiojn ĵetas, Kiel mesincensilo bonodorfumetas.
Kiam finiĝis meso, prediko kaj beno, Eliris Ĉambelano, estro de l’ kunveno, Antaŭ nelonga tempo, en distrikto sia, Elektite Marŝalo Konfederacia[8], En vojevoda vesto: ĵupan’ orbrodita Kontuŝo grodetura[9], zono orteksita,       ¬220 Flanke, kun lacert-leda[10] prenil’, karabelo; Sur kolo brilis pinglo per briliant’-helo, Konfederatko blanka, kun fasko da karaj Tufplumetoj, de blankaj ardeoj, tre raraj. (Por festo nur metiĝas la riĉa tufeto, Dukaton kostas ĉiu tiela plumeto) Ĉambelan’ sur altaĵon ĉe l’ preĝej’ suriris, Kaj de popol’, soldatoj, ĉirkaŭite, diris:
«Fratoj! anoncis pastro al vi el ambono, Ke liberon redonis Francestro al Krono,       ¬230 Kaj nun donas al Litvo, tut-Polujo kara; Vi aŭdis pri la grava edikt’ registara, Pri kunvoko de granda sejmo Varsovia. Nun aŭdu kelkajn vortojn komunumo nia Pri famili’-afero de Soplic’, sinjoro Ĉi-tiea.
          «Vi ĉiuj havas en memoro, Kion krimis mortinto — Soplica Jaceko; Sed, dum vi ĉiuj scias nur pri lia peko, Tempas al mond’ anonci pri meritoj liaj. De ĉeestaj ĉi tie generaloj niaj       ¬240 Mi aŭdis ĉion, kion mi diras pri l’ homo: Jacek ne mortis (kiel laŭtis fam’) en Romo, Sed, post ŝanĝo de vivo, profesio, nomo, De kulpoj kontraŭ Dio kaj Patruj’ faritaj, Puriĝis, per sanktvivo, grand-faroj militaj.
«Jen li, ĉe Hohenlinden[11], kiam generalo Riŝpans, venkate, pensis pri cedosignalo, Ne sciante, ke marŝas Knjazjeviĉ al savo, Jacek penetris inter ĵetatoj kaj glavoj, De Knjazjeviĉ al Riŝpans leterojn transdonis:       ¬250 Ke poloj malamikoj-poston ĉirkaŭzonis. Li poste, ĉe hispanoj, dum pol-ulanaro Konkiris Sommo-Sjerran dorson de remparo[12], Ĉe Kozjetulski estis dufoje vundita. Kun sekretaj ordonoj poste elsendita Li kuradis, spiriton de popolo sondis, Sekretajn societojn kolektis kaj fondis; Kaj li fine, ĉe litva leviĝ’-preparado, Pereis en Soplica hejmo, dum invado. Ĵus venis en Varŝavon sciigo pri lia       ¬260 Mort’, dum lin rekompencis Estro Imperia. Por antaŭheroaĵoj kaj servoj konspiraj, Per signoj, de honora legi’, kavaliraj[13].
«Do mi, aferojn tiujn ĉi konsiderante, Kaj Vojevod’-regecon kunreprezentante, Anoncas ĉe bastono konfederacia, Ke Jacek, per fidela, longa servo sia, Kaj ankaŭ per favoro de l’ estr’ imperia, Forviŝis infamion, al honor’ revenas, Kaj inter patriotoj ree lokon prenas. Do kiu nun kuraĝos Jacek-familion       ¬270 Memorigi pri kulpo aŭ aludi ion, Tiun atendas puno, por riproĉo tia, Gravis notatæ maculæ[14] laŭ statuto nia, Kiu punas militem, kiel skartabelon[15], Se ili infamion semas sur nobelon; Kaj ĉar regas egalo, artikolo tria Deviĝas por urbanoj kaj kampulo ĉia, Tiun marŝal’-dekreton metos moŝt’ Skribisto Al ĝeneralaj aktoj — anoncos Vokisto.
«Kio koncernas krucon de l’ honor’-legio:       ¬280 Ke ĝi malfruis, gloron ne ofendas tio; Se ĝi ne povis Jackon ornami merite, Ĝi servu memoraĵe, sur tomb’ pendigite. Dum tri tagoj ĝi pendos, en preĝej’, post tio Ĝi metiĝos por voto[16] al Patrin’-de-Dio».
Ĉambelano ordenon el tego eligis Kaj sur modestan tombo-kruceton pendigis: Rubandeton kokarde-ligitan, ruĝhelan, Kaj, kun ora kroneto, krucon blankan, stelan. En sunradioj lumis steletoj kaj oro       ¬290 Kvazaŭ lastaj rebriloj de Jacka ter-gloro. Popol’ «Anĝel’-saluton» genue flustretas. Kaj pri eterna paco por pekulo petas. Juĝisto, inter gastoj kaj vilaĝ-kunveno, Ĉiujn al Soplicova invitas festeno.
Du aĝuloj sidiĝis ĉe domo biena: Ĉe ĉiu, sur genuoj, mielpoto plena. En ĝarden’ ili vidas: ĉe papav’ kolora Staras ulan’, sunflore, en kolpak’ kun ora Ladornamo kaj koka vostplumo fiera;       ¬300 Ĉe li knabin’, en verda vest’, laŭ rut’ ĉetera, Levas bluokuletojn, laŭ trikoloretoj, Al okuloj de knabo; pli for, fraŭlinetoj, Kapdeturnante, florojn ŝiris en ĝardeno, Ke geamantoj povu paroli sen ĝeno.
Sed aĝuloj babilas ĉe vino miela Kaj sin tabak’-regalas el ujo arb-ŝela:
«Jes, jes, Protaĉjo», diris Ŝlosisto Gervazo. «Jes, jes, Gervaĉjo», diris Vokisto Protazo. Jes, jes!» ripetis ambaŭ kelkfoje, cetere       ¬310 Takt-balancante kapojn. «Jes, finiĝas, vere, Diris fine Vokisto, strangamaniere. Ja estis, mi ekzemple memoras, procesoj Kun multe pli malbonaj, ol ĉe ni ekscesoj, Kaj embarason finis intercizo-datoj:[17] Tiel paciĝis Łopot kun Borzobohatoj, Krepŝtuloj kun Kupscioj, Putrament — Pikturno, Kun Odincoj Mackjeviĉ, Kvileckij kun Turno. Kaj de Poloj kun Litvo! estis pli malica Konflikto, ol ĝin havis Horeŝkoj, Soplica:       ¬320 Sed kiam konsideris reĝino Jadvigo[18], Sen juĝo tuj finiĝis la tuta intrigo. Se partioj fraŭlinon havas aŭ vidvinon, Edziĝo tiam faras al procesoj finon; Do plej longe proceso daŭras kun pastraro Katolika, kaj inter proksimparencaro, Ne povante finiĝi per geedzoj-paro. Do malpacoj, de Laĥoj — Rusoj, nefinitaj Ekde Leĥo kaj Ruso, du fratoj naskitaj[19]; Tial tre longe daŭris proces’ de litvanoj       ¬330 Kun la pastroj Krucistoj, ĝis gajnis Jagielo[20]; Do antaŭ aktoj longe pendebat [21] kverelo. Fama proces’ de Rimŝoj kun Dominikanoj, Ĝis gajnis monaĥeja sindik’, pastro Dimŝo, Do proverb’: Di-sinjoro pligrandas ol Rimŝo; Mi aldonos: pli bona mielpot’ en mano, Ol fendil’» kaj li trinkis je Ŝlosista sano.
вернуться

[8]

En Litvo, post enmarŝo de francoj kaj polaj armeoj, oni formis en vojevodlandoj konfederaciojn kaj elektis senditojn por la sejmo.

вернуться

[9]

Gros-de-Tours, peza silkŝtofo franca.

вернуться

[10]

Lacertledo, ledo malglata (ĉevala aŭ azena), aspekte simila al lacerthaŭto.

вернуться

[11]

En batalo ĉe Hohenlinden (3-an de decembro 1800) francoj sub komando de Moreau venkis aŭstrojn kaj bavarojn; la venkon decidis la pola korpuso sub komando de generalo Kniaziewicz.

вернуться

[12]

Sommo-Sierra, intermontoj en Hispanujo; en j.1808, en ĉeesto de Napoleono, ili estis konkiritaj de polaj ulanoj, kiujn komandis Leon Hipolit Kozietulski; tiu heroaĵo ebenigis al francoj la vojon al ĉefurbo Madrido.

вернуться

[13]

Honora legio, franca ordeno por merito, fondita de la imperiestro Napoleono I en j.1802.

вернуться

[14]

Vortoj latinaj, kiuj signifas: de notaĵo pri prava makulo, t.e., ke li estos enskribita en aktojn de juĝejo, kiel homo kiu plenumis krimon.

вернуться

[15]

Militem (latine) — soldaton, ĉi tie en senco de nobelo; scartabello (itale) — malnova paperaĉo; la latinigita formo scartabellus signifas posedanton de dokumento pri nobeligo.

вернуться

[16]

Aĵo pie dediĉita.

вернуться

[17]

Intercizo, ofica antaŭedziĝa kontrakto.

вернуться

[18]

La unua kuniĝo aŭ unio de Litvo kun Polujo okazis en j.1386 sekve de edziĝo inter Jadwiga, reĝino pola, kaj Władysław Jagiełło, litva grand-duko (vidu [2], Lib. IV).

вернуться

[19]

Laŭ fabela historio poloj kaj rusoj devenas de du fratoj: Leĥ kaj Rus. Pri Leĥ vidu [34], Lib. I.

вернуться

[20]

La ordeno de Krucistoj aŭ Kruckavaliroj, venigita en XIII-a jarcento de pola duko Konrado Mazovia, por ke ĝi defendu la limojn de Polujo kontraŭ atakoj de la idolanaj Prusoj, post venko kaj ekstermo de ĉi tiu litova gento volis ankaŭ aneksi Litvon kaj komencis kun ĝi militojn sub preteksto de konvertado en kristanecon. La potencon de la Ordeno rompis fine Jagiełło en la militbatalo ĉe Grunwald kaj Tannenberg en j.1410.

вернуться

[21]

Pendebat (latine) — pendis, ne estis decidita.