Li longe en fenestro staris, meditante,
Per aromaj blovetoj de floroj spirante.
La vizaĝon li klinis ĝis la violetoj
Per okuloj scieme vagis sur vojetoj;
Kaj li ree al etaj postsignoj revenis,
Pripensante, al kiu ili apartenis.
Li levis la okulojn: sur tabul’ barila
Staris juna knabino; vesto blanke brila ¬110
Ĝis la brusto nur kovras figuron gracian,
Ne kaŝante la ŝultrojn, cignan kolon ŝian.
Tiel vestite, sole por matena iro,
Litvanino neniam vidiĝas al viro.
Do eĉ sen atestanto, per manoj-surmeto
Sur bruston ŝi aldonis ŝirmon al robeto.
La haroj ne en bukloj, sed node-tordite
Kaj en blankaj paperosilikvoj kaŝite,
Mirornamis la kapon, ĉar de sun’ radia
Ili lumis per nimbo ĉielana ia. ¬120
Vizaĝo — nevidebla. Al kampo turnite,
Ŝi iun serĉis fore, malsupre. Subite
Ŝi ekvidis, ekridis kaj manojn plaŭdinte,
Kiel bird’, de barilo sur herbon fluginte,
Tra ĝardeno, tra floroj, ŝi pasis en kuro.
Sur tabul’ apogita ĉe la ĉambra muro,
Antaŭ ol li rimarkis, ŝi flugis facile
Tra l’ fenestro, subite, mallaŭte, lumbrile
Trilante, ŝi robeton kaptis kaj spegulon
Enrigardi kuretis. Vidinte junulon ¬130
Ŝi faligis robeton — pala de hororo
Kaj miro. Li ekflamis per roza koloro,
Kiel nubo, renkonte kun maten’-aŭroro.
Li modeste okulojn kovris, ekbalbutis,
Volis sin senkulpigi, sed nur klinsalutis
Kaj reniris. Virgino ekkriis dolore,
Malklare, kiel ido, sonĝe timigita.
Li time rerigardis: ŝi jam estis fore;
Lia kor’ laŭte batis kaj li, konfuzita,
Eliris, ne sciante mem, ĉu la renkonto ¬140
Estas inda de rido, de ĝojo, aŭ honto.
Dume oni rimarkis bone en bieno,
Ke antaŭ dom’ okazis nova gastalveno.
Jam al stalo ĉevalojn forkondukis oni
Kaj ne avaris fojnon kaj avenon doni.
Juĝist’ ne volis novan modon rekomendi:
Gastĉevalojn al juda gastejo forsendi.
Servistar’ ne eliris saluti respekte,
Ne tial, ĉar ĝi servis en domo neglekte,
Sed nur, ĉar ĝi atendis de Vojski [10] alvenon: ¬150
Li ekster dom’ aranĝis vesperan festenon.
Li anstataŭas mastron; se mastro ’as fore,
Gastojn li mem akceptas kaj amuzas kore;
(Domamiko de l’ mastro, forparenco ia).
Vidinte gaston, kuris li al ĉambro sia;
(Li ne povis renkonte iri en tolvesto),
Do li prenis rapide vestaĵon, por festo
Preparitan, ĉar sciis li ekde mateno,
Ke li kun multaj gastoj sidos ĉe l’ festeno.
Vojski al gasto brakojn etendis de fore ¬160
Kaj krie ĉirkaŭprenis lin kaj kisis kore.
Rapide kaj konfuze ili ekparolis:
Kelkjaran historion vortresumi volis
Plej mallonge; demandojn sekvis rakontado,
Ekkrioj, eksopiroj, nova salutado.
Kiam Vojski demandis kaj esploris ĉion,
En fino li rakontis tagohistorion.
«Bone, mia Tadeuŝ’» (ĉar la juna homo
Estis bapte nomita per Koscjuska nomo,
Pro sia milittempa naskiĝo memore), ¬170
«Bone, mia Tadeuŝ’, vi venis ĝusthore,
Ĉar ni havas en domo fraŭlinar’-ĉeeston.
Onlklo por vi pripensas jam edziĝofeston.
Do elektu; ariĝas societo granda
Ĉe ni, de kelkaj tagoj, pro juĝo limranda[11],
Por fini kun la Grafo malnovan proceson.
La Grafo, morgaŭ veni mem, donis promeson.
Ĉambelan’ [12] kun edzino, filinoj, jam venis.
Junular’ ĉaspafilojn en arbaron prenis: ¬180
Maljunuloj, virinoj rikoltatan grenon
Rigardante, atendas junular’-revenon.
Se vi volas, renkontos ni apud arbaro
Onklon, Geĉambelanojn kun sinjorinaro».
Vojski kun Tadeuŝo al arbaro iras,
Ĉar ĉiam satparoli ankoraŭ deziras.
Suno al ĉiellimoj aliradis laste,
Malpli forte ol tage, sed lumis pli vaste,
Tutruĝa, kiel sana vizaĝ’ de kampulo,
Kiu finis laboron sur grenkampo sia
Kaj revenas ripozi. Jam rondo radia ¬190
Falas arbaran supron; krepuska nebulo
Jam la pintojn kaj branĉojn de arboj plenigas,
Kaj tutarbaron kvazaŭ kunverŝas kaj ligas;
Arbaro nigras, kvazaŭ domo grandegulo,
La suno ruĝas, kiel sur tegmento brulo;
Ĝi falis suben, ĵetis tra branĉegoj brilon,
Kiel kandel’ tralumas fenestrokovrilon,
Kaj estingiĝis. Tiam en greno falciloj
Sonantaj kaj en herbo ŝovataj rastiloj
Silentis, haltis: tiel ordonas Juĝisto, ¬200
Ĉe li kun tago finas laboron kampisto.
«kiel longe labori, Mondoestro diras;
Kiam la suno, Lia laborist’, foriras,
Ankaŭ kampolaboron devas fini homo».
La sinjoro Juĝisto paroladis jene.
Lian volon respektas sankte ekonomo,
Ĉar eĉ veturigiloj, ne ŝarĝitaj plene,
Kun duona garbaro al garbej’ veturas:
Bovoj, pro nekutima malpezo, ĝojkuras.
Ĵus el arbaro iris tuta societo, ¬210
Gaje, orde. antaŭe, infanoj-areto
Kun guvernist’; Juĝisto kun Ĉambelanino;
Ĉambelan’, ĉirkaŭita familiakrone;
Post ili la fraŭlinoj; junular’ en fino,
Flanke, postla fraŭlinoj, eble paŝduone.
(Tion ordonas deco). Neniu parolis
Pri ordo, kaj neniu vicordon kontrolis,
Kaj ĉiu, malgraŭvole, la ordon observis,
Ĉar Juĝist’ malnovmorojn en domo konservis
Por aĝo, nask’, prudento, ofico respekton ¬220
Flegante, ne toleris li ĝian neglekton.
«Orde, li diris, staras domo kaj nacio,
Senorde ili falas, kaj pereas ĉio».
Do al ordo kutimis anoj de la domo,
Servistoj, gast’, parenco kaj eĉ fremda homo;
Ĉar, se iu vizite al Juĝisto venis,
Li baldaŭ la kutimon de l’ domo alprenis.
La Juĝisto salutis kore nevon sian,
Donis por kiso manon, kisis frunton lian,
Sed parolis malmulte, pro gastoj laŭ vide;
Tamen la larmoj, kiujn li viŝis rapide
Per tranĉita maniko de sia kontuŝo[13],
Vidiĝis lian amon al Pan Tadeuŝo.
Post la mastro al korto iris sekvantaro:
El rikolto, herbejo, paŝtejo, arbaro
Tie interpremiĝas la ŝafoj blekante,
Kaj densan polvan nubon sur vojo levante;
Kaj poste, malrapide paŝas kun latuna
Tintilar’, la tirola bovinaro juna;
Jen el herbejo kuras ĉevaloj henante.
Ĉio al put’, al ĝia ligna brako, kuras, ¬240
Kiu knare en trogojn trinkaĵon mezuras.
Juĝisto, kvankam laca, kaj inter gastaro,
Gravan devon de mastro ne lasis pretere;
Li iris mem al puto. Plej bone vespere
La mastro vidas staton de sia brutaro.
Li neniam inspekton fidas de servulo,
«Ĉar la brutaron nutras de mastro okulo».
Kun Vokisto[14] Protazo, Vojski, ĉe kandelo,
En vestiblo disputis, iom en kverelo;
Ĉar dum forest’ de Vojski, Vokisto sekrete ¬250
El dom’ forigis tablojn, jam kovritaj prete,
Kaj rapide starigi en kastel’ ordonis,
Kies ruinojn rando de l’ arbaro zonis.
Vojski pro la transportoj malkontenta, iris
Pravigi al Juĝisto. Juĝisto ekmiris,
Jam ne povante ŝangi, preferis en fino,
Sin ekskuzi kaj gvidi gastojn al ruino.
Vokist’, dumvoje, ĉiam al Juĝist’ klarigis,
Pro kio li disponon mastran aliigis:
En domo ne ekzistas ĉambro tiel vasta, ¬260
Por tiel estiminda, granda aro gasta;
En kastel’ ’as vestiblo, bone konservita,
Arkaĵo sendifekta, unu mur’ fendita,
Fenestroj sen vitraĵoj, ne ĝenas somere,
Proksimeco de keloj oportuna vere.
Sed li dume Juĝiston per okul’ sciigis,
Ke li pli gravajn siajn kaŭzojn sekretigis.
вернутьсяWojski (tribun[us]o), antaŭe en Polujo oficisto, kies devo estis gardi la sekurecon en la konfidita al li distrikto kaj zorgi pri la edzinoj kaj infanoj de la nobelaro dum la milito. Tiutempe (j.1811) la ofico estis nur titola.
вернутьсяLimjuĝo estis juĝo, kiu ekskluzive decidis procesojn pri bienlimoj. Ĝin plenumis la ĉambelano (kamerestro), supera oficisto de la distrikto, en loko de disputo, kaj li verdiktis, kolektinte ĉiujn dokumentojn.
вернутьсяĈambelano (kamerestro) antaŭe supera dignulo kaj oficisto en sendependa Polujo; li plenumis devojn de la reĝa kortego. La disttrikta ĉambelano juĝis limprocesojn (vidu supre). Sub la rusa regado tiu ĉi ofico perdis sian signifon kaj restis nur titola.
вернутьсяKontuŝo (kontusz), longa nobela suprvesto kun distranĉitaj manikoj.
вернутьсяVokisto (Woźny), antaŭe malsupera juĝa oficisto en Polujo; lia devo estis disporti juĝajn alvokojn, anonci verdiktojn k.t.p. Tiun ĉi oficon plenumis kutime la nobeletaro.