Выбрать главу
«Vere! — diris Gervazo per kortuŝotono, Tre strangajn sortojn havis nia pola Krono, Kaj Litvo nia! Kvazaŭ du geedzojn Dio       ¬340 Kunigis, sed disigis satanoj-envio! Aĥ, frato Protazeto! Jen, kion litvanoj Ni vidas! revizitis nin fratoj kronanoj! Mi antaŭ jaroj servis en taĉment’ ilia: Ĝi estis bravularo konfederacia! Se sinjoro Tablestro ĝisvivus ĉi horon! Jacek! Jacek! — sed kial ĉagreni la koron? Kiam Litvo kun Krono nun ree sin ligas, Jam tio sola ĉion pacigas, bonigas»
«Strange», diris Protazo, «pri zonjo gracia, Kies maneton petas nun Tadeo nia,       ¬350 Antaŭ jar’ ĉielsigno estis aŭ omeno!» «Fraŭlin’ Zofi’ ŝin oni nomu, laŭ konveno, Rompis Ŝlosist’, plenkreska, ne eta knabino, Krome, dignula sango, Tablestra nepino!» «Jen do, finis Protazo, estis signo tia Pri ŝia sort’; mi signon per okuloj vidis: Antaŭ jaro, dum festo, servistaro sidis, Trinkante el potegoj da miel’ julia, Kiam: klak’! ni rigardas, el tegmento falas Du maljunaj paseroj viraj, kaj batalas:       ¬360 Iom pli juna havis grizan subgorĝaĵon, Dua nigran: tra l’ korto iĝis lukt’ furia, Kaj renversad’, ke ambaŭ fosiĝis polvaĵon. Ni rigardas, dum flustris servistaro nia: Nigra estu Horeŝko, Soplico — alia; Oni kriis, dum supre estis la grizulo: Vivu Soplico! fi al Horeŝko, timulo! Kaj se li falis, tiam: Rebonigu frato! Ĉar honto al nobelo cedi al magnato! Ni ridas kaj atendas venkon de rivalo;       ¬370 Tiam Zonjon pro birdoj kortuŝis kompato; Ŝi saltis, kavalirojn kovris per manplato; Sed eĉ en man’ ne ĉesis plumŝira batalo, Tia estis, en tiuj etuloj furio. Virinoj, rigardante, flustris pri Zofio, Ke kredeble destino estas de l’ knabino, Malpacajn familiojn pacigi en fino. Hodiaŭ plenumiĝis omeno; sed vere, Ke tiam oni pensis pri Grafo prefere, Ne pri Tade’».
          Ŝlosisto pri tio respondis:       ¬380 «Estas strangaj aferoj, kiu ĉion sondis? Mi diros pri afero, ne, kiel omeno, Mirakla, malfacila tamen por kompreno. Mi antaŭe Soplicojn dronigus kolere Ĉiujn, sed ĉi knabeton, Tadeon, mi vere De infaneco lia treege ekŝatis! Ĉar, kiam sin bubetoj kun li, taŭze batis, Li venkadis; do kiam li kuris kastelon, Mi, instige, tuj montras malfacilan celon: Ĉio al li prosperis: kolombojn detiri       ¬390 El turo, aŭ la viskon sur kverko forŝiri, Grimpi, al kornik’-nesto sur pino, por rabo, Li scipovis; do pensis mi: naskiĝis knabo, Domaĝe ke Soplico, sub feliĉa stelo! Kiu dirus: li estos mastro de kastelo,
Edzinigos Zofion, mian Moŝt-Estrinon!»
Ili finis, medite trinkas mielvinon, Kaj aŭdiĝas nur iam de vortoj ripeto: «Jes, jes, mia Gervazo — jes, jes, Protazeto».
Ĉe pordosojl’, fenestro estis kuireja       ¬400 Malfermita: eliĝis fum’ kvazaŭ bruleja, Ĝis el fumovolvaĵoj, laŭ blank-kolombeto, Ekbrilis kuirestra, lumanta ĉapeto: Super aĝuloj-kapojn sin Vojski silente Elŝovis kaj aŭskultis parolojn atente, Fine al ili donis, sur eta tasplado Biskvitojn, parolante: «Manĝu ĉe trinkado, Kaj mi al vi rakontos sciindan egale Disputon, finiĝo[n]tan eble sang-batale, Kiam, en Nalibokaj arbaroj, dum ĉaso,       ¬410 Rejtan faris petolon al duko de Nasso. Ĉi petolon li pagis preskaŭ sano-koste, Kaj kiel mi pacigis, vi aŭdos tuj poste…» Sed rakonton trarompis kuiristoj-veno Kun demand’: kiu tablojn kovru por festeno?
Vojski foriris; ĉerpis mielon aĝuloj Kaj medite ĝardenon vagis per okuloj, Kie kun fraŭlineto staris bel-ulano. Ĵus preninte maneton per maldekstra mano, (Dekstran, laŭ vid’ vunditan, tolbandaĝo ligis),       ¬420 Li al fraŭlin’, per tiaj vortoj sin aŭdigis: «Zofi’, vi nepre devas al mi diri tion; Antaŭ ŝanĝo de ringoj mi havu la scion. Malgrave, ke dum vintro pasinta vi pretis Doni vorton; mi tiam la vorton ne petis: Ĉar kion do valoras vort’, eldevigite? En Soplicov’ mi estis mallonge vizite; Kaj mi ne estas vanta, havi iluzion, Ke mi unurigarde vekis simpation. Mi, ne fanfaronulo, volis nur pretendi       ¬430 Merititan favoron, eĉ longe atendi. Nun vi bonvolu vian vorton rediri… Per kio ĉi favoron mi sciis akiri? Eble min Zonjo prenas, ne el kor-inklino, Sed, ĉar tiel konsilas onklo kaj onklino? Zonjo, edziĝ’-afero estas grava tree! Konsultu propran koron, neniun obee: Nek de onklo minacojn, nek onklin’-inspirojn; Se vi al mi korsentas nur bonajn dezirojn; Ni povas fianĉiĝi, sed iam estonte;       ¬440 Vin ligi mi ne volas, atendos volonte. Nenio urĝas; krome, hieraŭ komando Min lasis regimenta instruktor’ en lando, Ĝis miajn vundojn ree sanigos ĉarpio. Do kion, kara Zonjo?»
                    Kaj Zonjo je tio Levis kapon, rigardis honteme kaj diris «Mi ne memoras bone, kio antaŭiris; Mi scias nur, ke estis pri tio parolo, Ke vi kun mi edziĝu: mi, ĉiam al volo Ĉiela kaj zorganta, cedas». Ĉi momente       ¬450 Ŝi mallevis okulojn, por diri korsente: «Kiam mortis la pastro Vermo, dum teruris Nokta tempest’, mi vidis, ke vi forveturis Pro ni malĝoje: viajn okulojn vualis Larmoj, kiuj, mi diru, mian koron falis; Ke vi, sinjor’ min ŝatas, mi tiam ekfidis; Kaj poste, por sukceso via, kiomfoje Mi preĝis, ĉiam staris vi same, malĝoje Antaŭ mi, kaj du grandajn brillarmojn mi vidis. Poste Ĉambelanino al Vilno vojiris Kaj, por vintro, kunprenis min; sed mi sopiris       ¬460 Al Soplicovo, ankaŭ al tiu ĉambreto, Kie okazis nia renkont’, ĉe tableto, Kaj adiaŭo. Ial via memoraĵo, Simile al aŭtuna legomosemaĵo, En mia kor’, dum tuta vintro, kreskis bele, Ke, kiel mi parolis, mi ĉiam sopiris Al la ĉambret’, kaj io al mi flustrediris, Ke mi vin tie trovos — okazis tiele. Tion pensante, havis mi ofte en buŝo, Dum karnavalo vian nomon, Tadeuŝo;       ¬470 Do, ke mi enamiĝis, fraŭlinetoj diris. Se tiel estis, koron mian vi akiris». Tade’, pri tia pruvo de amo kontente, Ekpremis ŝian brakon, kaj ili silente El ĝardeno eliris al tiu ĉambreto, Kie, antaŭ dek jaroj, loĝis Tadeeto.
Tie Rejento gastis nun; en belornamo, Kiel fianĉo, servis li al sia damo, Kurante, transdonante, ringojn kaj ĉenetojn; Cilindrojn, boteletojn, pulvorojn, muŝetojn;       ¬480 Li rigardis triumfe, gaje fianĉinon, Kiu sidante faris tualetofinon, Kaj en spegul’ konsultis diojn de gracio. Ĉambristinoj kun frizoferaĵoj, dum tio Refreŝigas ringaron de harplektoj ŝiaj: Genue, ĉe falbanoj, laboras aliaj.
Kiam Rejenton distris ĉi tiu laboro, Kuiristeto frapis fenestron: leporo! Lepor’, el salikaro, trakuris herbejon Kaj saltis en ĝardenon, inter legomejon,       ¬490 Tie sidas: facile estos fortimigi Ĝin kaj apud barilo vertragojn instigi. Asesor’per gvidilo sian Falkon tiras; Rejent’ Stumpulon vokas, rapide postiras. Vojski ilin kun hundoj lokas sur postenon, Kaj mem, kun muŝklakilo iras en ĝardenon, Piedfrapas, fajfas, klakas, timigante; Instigantoj, vertragojn ĉe rimen’ tenante, Montras lokon, leporo elsaltos el kie, Kaj lipŝmacas; orelojn streĉinte, vertragoj       ¬500 Levis buŝojn al vento kaj tremas pasie, Kiel metitaj, unu tendenon, du sagoj. Vojski kriis: «Pel!» Saltis best’ el post bariloj Herbejon; hundoj sekvas; tuj Falko, Stumpulo, Sen turniĝo, ĵetiĝis kune al grizulo El ambaŭ flankoj, kiel du birdoflugiloj, Kaj dentojn kiel ungojn en dorson enpremis. Lepor’, laŭ nov-naskito, malĝoje ekgemis! Instigantoj alkuras: ĝi kuŝas jam morte, Hundoj taŭzas sub ventro blankhararon forte.       ¬510