Выбрать главу
Instigantoj glatumis hundojn, Vojski tiris El ĉe zon’ tranĉileton ĉasistan kaj diris, Detrancante saltilojn: «Hundetoj favoron Ĝuos egale, saman akirinte gloron, Egalis rapideco, egalis kurspaco; Indas Pac la palacon kaj Pacon palaco[22], Sinjoroj indas hundojn, kaj sinjorojn hundoj; Finiĝis longdisputo en kelkaj sekundoj; Mi, kiun vetjuĝanto vi faris inkline, Eldonas finverdikton: ambaŭ gajnis fine;       ¬520 La vetaĵoj revenas: al ĉiu — la sia; Vi subskribu konsenton». Post alvoko tia Instigantoj heligis vizaĝojn kontente, Longdisigitajn manojn kunigis konsente.
Rejent’ diris: «Mi vetis pri ĉeval’, jungaĵo, Mi ankaŭ garantiis per ofic’-skribaĵo, Ke al Juĝisto mian ringon mi deponas, Vetogarantiaĵon oni ne redonas. Ringon akceptu moŝto Vojski por memoro: Sur ĝi gravuru sian nomon la sinjoro,       ¬530 Aŭ Hreĉeĥajn blazonornamaĵojn laŭ volo; Oro estas altprova, glata karneolo. Ĉevalon nun forprenis ulanoj, rajduloj; Restis jungaĵo; nomas ĝin ĉiuj konuloj: Oportuna, daŭrema, belludilo vera: Selet’ mallarĝa, turko-kozak’-maniera; En antaŭparto brilas ŝtonaro juvela, Sidon sternas silkŝtofa kuseneto bela; Sur sel-arkon saltinte, sur lanug’-molaĵo Vi sidas oportune, kvazaŭ sur litaĵo.       ¬540 Kaj kiam vi galopas — (Rejento Bolesto, Kiu, sciate, estis ŝatanto de gesto, Disigis krurojn, kvazaŭ sur selon saltante, Poste kvazaŭ galopis, balancet-iĝante) — Kaj kiam vi galopas, tiam ĉabraketo Helbrilas, kvazaŭ gutus or’ de ĉevaleto, Ĉar sel-pendaĵoj estas ore-aspergitaj, Kaj arĝent’-piedingoj larĝaj — orumitaj; Sur buŝpeco-rimenoj, sur kolbrid’-duonoj Briletas perlamota vico da butonoj;       ¬550 Kaj ĉe brustumo pendas Leliva blazono, Tio estas novluno. Ĉi jung-specialo, Konkirita (laŭ famo) en Podhajc-batalo[23] De iu grava, turka nobela persono, Pruvu al Asesoro pri estimo mia».
Kaj Asesoro, gaje pro donaco tia: «Mi de princo Sanguŝko iaman donaĵon Vet-garantiis, mian belan hund-kolaĵon, Lacert-lede kovritan kun ringoj el oro, Kaj silk-teksan gvidilon, kies art-laboro       ¬560 Egale kara, kiel ŝton’ lumanta brile. Miaj infanoj devis ĉi tion heredi… Edziĝante, mi idojn esperas posedi: Sed ĉi aĵon, Rejento, mi petas humile, Favor-prenu por via jungaĵ’ tre kara Kaj memore pri nia disputo longjara, Kiun finis, por ambaŭ ni, tiu momento Honore. Ree floru inter ni konsento». Ili revenis domon anonci ĉe-table: Ke Falk’, Stumpul’, disputon finis tre agrable.       ¬570
Estis famo, ke Vojski edukis en domo Leporon, kaj ĝin lasis kaŝe en legomo, Por pacigi disputon facilmaniere. Aĝul’ ĉi artifikon faris tre mistere, Ke tutan Soplicovon li trompis prospere. Kuirist’ post kelk jaroj tion kaŝ-parolis, Asesoron, Rejenton, reinstigi volis; Sed li vane pri hundoj semis kalumnion Vojski neis, neniu do kredis ĉi tion.
Jam gastoj kolektite en kastela halo,       ¬580 Ĉe tablo kunparolis antaŭ festregalo. Juĝist’, en vojevoda uniform’, dum tio Eniris; kune venis Tade’ kaj Zofio. Per man’ maldekstra kapon tuŝante, Tadeo Salutadis soldate ĉefojn de l’ armeo; Kaj Zofio, rigardon al ter’ mallevante, Per riverenc’ salutis gastojn, roziĝante; (Bel-riverenci Zonjon instruis onklino). Sur kap’ kroneton havis ŝi, laŭ fianĉino; Cetere sama vesto, en kiu Zofio       ¬590 Metis printempan garbon al Patrin’ de Dio. Ŝi rikoltis nov-garbon da flora herbaro: Per unu man’ ŝi donas florojn al gastaro, Dua sur kap’ ĝustmetas brilan falĉileton; Ĉefoj prenis herbflorojn, kisante maneton, Kaj ŝi reriverencis, honte-rozigite.
Ĉef’ Knjazjeviĉ je brakoj ŝin prenis subite Kaj metis patran kison sur frunton Zofian, Kaj levinte knabinon, sur tablo starlokis; Tiam ĉiuj manplaŭde: Jen brave! ekvokis,       ¬600 Admirante belegan knabinon gracian, Kaj ravite de ŝia litva vest’ vulgara: Ĉar, por ĉefoj, post vivo vaganta, multjara En fremdaj landoj, havis strangajn ĉarmojn tia, Delonge nevidita, simpla vest’ nacia, Kiu rememorigis ilin pri juneco Kaj malnovaj amaĵoj. Do, kun kortuŝeco, Ili ĉirkaŭis tablon, rigardis scivole: Tiuj petas, ke frunton ŝi levu bonvole, Montru okulojn; tiuj, ke Zonjo ĉirkaŭe       ¬610 Turniĝu; ŝi turniĝas, sed kiel antaŭe, Kovras per man’ okulojn. Tadeo atente Ŝin rigardis kaj manojn kunfrotis kontente.
Ĉu la robeton iu konsilis prudente, Ĉu instinkte ŝi sciis (ĉar knabin’ divenas Ĉiam instinkte, kio al ŝi bel-konvenas), Sed, unue dum vivo, Zonjon en mateno Pro obstinec’ insultis onklin’ Telimeno: Zonjo kun plor’ rezistis al modornamaĵo; Oni ŝin devis lasi en simpla vestaĵo.       ¬620
Ŝi havis longan, blankan jupeton el tolo, Robeton verd-kamlotan, kun roz-borderaĵo; Verda, per roz-rubandoj laĉita, korsaĵo Multstrie ŝin ĉirkaŭis de sino ĝis kolo; Sube brust’, laŭ burĝonoj sub foli’ kaŝitaj. Blankaj ĉemiz’-manikoj sur brakoj sin movas, Kiel por flug’ iletojn papili’ plenblovas; Ĉe man’, krispaĵoj estas per ruband’ streĉitaj. Ĉirkaŭ kolo, mallarĝa kolumet’ ĉemiza, Kun roz-ligila nodo; el kerno ĉeriza       ¬630 Orelringetoj: ilin cizelis tre arte Sak Dobĵinski, kaj tial fieris aparte. (Tie estis du koroj, kun sago, flameto, Kiujn Sak, svatiĝante, donis al Zonjeto). Sur kolum’ du ŝnuretoj pendas da sukceno; Sur tempioj — kroneto el verd-rosmareno; Harlig’-rubandojn Zonjo sur la ŝultrojn ĵetis: Kaj, falĉistin’-kutime, sur frunton ŝi metis Rikoltilon, de freŝa herb-tranĉado brilan, Al novluno, sur frunto Diana, similan.       ¬640
Ĉiuj aplaŭdas. Iu oficir’ eligis Paperujon el poŝo, paperon pretigis, Krajonon pintiginte en buŝ’ malsekigis, Rigardas Zonjon, skizas. Apenaŭ krajonon Vidis Juĝist’, rekonis desegnist-personon, Kvankam lin kolonela vesto aliigis: Riĉegaj epoletoj, mieno ulana, Lipharoj nigritaj, barbeto hispana. Juĝisto diris: «Grafa moŝto, kia farto? Eĉ en sarguj’ vi havas ilojn por pentr-arto!»       ¬650 Efektive, jen Grafo ekzercis talenton; Juna soldat’, sed havis li grandegan renton, Proprakoste ekipis rajdist-regimenton, En unua batalo tuj firme ekstaris: Do lin imperiestro kolonelo faris; La Juĝisto salutis Grafon, gratulante; Sed Grafo ne aŭskultis, plue desegnante.
вернуться

[22]

Pola proverbo, signifanta, ke ambaŭ estas egalvaloraj. — Generalo Pac konstruigis en fino de la XVIII-a jarcento en sia bieno Jezno proksime de la urbo Troki grandiozan palacon, kiu fariĝis proverba. — Dum tramarŝo de la Napoleona armeo en la Paca palaco ekloĝis tuta regimento. — Alia palaco de Pac troviĝas en Varsovio ĉe strato Miodowa.

вернуться

[23]

Ĉe Podhajce (en Galicio) estis kelkaj bataloj kun Turkoj kaj Tataroj; ne estas konate, pri kiu batalo la Rejento parolas.