Выбрать главу
Dume eniris dua gefianĉoj-paro» Asesor’, de Francestro kaj iam de caro Servisto, ĝendarmaran nun komandis vicon,       ¬660 Kvankam de dudek horoj nur havis oficon, Li prenis uniformon bluan kun fald-zonoj Polaj, trenis kurbsabron kaj tintis per spronoj. Flanke, per grava paŝo, iris amatino Tre bel-vestita: Teklo, Hreĉeĥa filino; Ĉar Asesor’ delonge lasis Telimenon: Al koketin’ volante pliigi ĉagrenon, Al Vojskidin’ turniĝis li kun kor-inklino. Fraŭlino ne tro juna, laŭ dir’ kelkdekjara, Sed persono solida, mastrino memstara       ¬670 Kaj dothava: vilaĝon belan ŝi heredis, Kaj aldone, monsumon de Juĝist’ posedis.
Trian paron longtempe oni van-atendas. Juĝist’, malpacience, servistojn elsendas; Ili revenas, sed ne gvidas paron trian: Rejento ĉe leporo, perdis ringon sian, Serĉas en herbo; lia fianĉino sidas En la tualetejo; kvankam ŝi rapidas Kaj kvankam servantinoj ŝin helpas akcele, Tualeton ŝi povis fini neniele;       ¬680 Por kvara hor’ ŝi estos pene pretigita.

Libro XII. — Ni amu min

Lasta festeno malnove-pola • Ĉef-servico • Klarigo de ĝiaj figuroj • Ĝiaj movoj • Dombrovski ricevas donacon • Ankoraŭ pri Fendilo • Knjazjevic ricevas donacon • Unua ofica akto de Tadeo ĉe posedpreno de l’ heredaĵo • Rimarkoj de Gervazo • Koncerto super koncertoj • Polonezo • Ni amu nin.

Fine halpordo estis krake malfermita: Vojski, en ĉap’, eniras kun kapo levita, Ne salutas, ĉe tablo mem lokon ne prenas; Ĉar Vojski nun en nova karaktero venas: Korteg’-marŝalo, majstro li ceremonia, Per bastono, la signo de ofico sia, Montras al ĉiuj lokojn, sidigas laŭ vico: Unue, laŭ plej grava vojevod’-ofico, Honoran lokon prenis Marŝal’ Ĉambelano, Veluran apog-seĝon kun ebur’-ĉemano;       ¬10 Apude, dekstraflanke, general’ Dombrovski, Kaj maldekstre Knjazjevic, Pac’ kaj Malaĥovski; Meze Ĉambelanino, plue oficiroj, Sinjorinoj, sinjoroj, nobelaro; viroj Kaj virinoj alterne pare prenas vice Sidlokojn, kien Vojski indikas ofice.
Juĝisto kapokline forlasis festenon; Li, sur korto, regalas kampular’-kunvenon, Kolektitan, ĉe tablo longega, ĉirkaŭe, Mem sidiĝis ĉe fino, al prepost’ kontraŭe.       ¬20 Tade’, Zofi’, mem lokojn ĉe tablo ne prenis, Regalante popolon, dum manĝo promenis; Estis antikva moro: nov-hereduloj, Ĉe unua festeno, servis al kampuloj…
Dume gastoj en halo manĝojn atendante, Rigardis grand-servicon sur tablo, mirante, Kies metal’, laboro, egale tre karaj: Princo Radzivil-Orfo[1] ĝin, laŭ tradicio, Ordonis iam fari en urb’ Venecio Kaj bel-ornamis pole laŭ planoj memstaraj.       ¬30 Servic’, dum sved-milito, el princa kastelo, Iavoje transiris domon de nobelo, El trezorej’ prenite, okupis de tablo Mezon, en form’ de rado karosa sur stablo.
Servico, plenigite de fund’ ĝis randlokoj Per ŝaŭmoj, sukeraĵoj, blankaj laŭ neĝflokoj, Ŝajnis vintra pejzaĝo, bone imitita: Meze nigris grandega arbaro konfita, Flanke domoj: vilaĝoj kaj nobelejetoj, Kovritaj, kvazaŭ prujne, per suker’-ŝaŭmetoj.       ¬40 Por servico-ornamo, ĉe anguloj randaj, Staras, el porcelano, personoj negrandaj, En polaj vestoj, kvazaŭ dum scena prezento, Aktoroj prenas parton en la evento; Gest’ ilia — laŭ arto, koloroj konvenaj, Mankas voĉo, sed estas kvazaŭ vivoplenaj.
Kion ili prezentas? la gastoj scii volas. Vojski levas bastonon kaj tiel parolas (Dume, antaŭ manĝado, oni donis brandon): «Por respondi de Moŝtoj Sinjoroj demandon:       ¬50 Ĉi personoj, starantaj amase, aŭ solaj, Prezentas historion de sejmetoj polaj: Konsiliĝon, voĉdonon, triumfon, ĉagrenon, Kiel mi, diveninte mem, klarigos scenon.
«Jen dekstre — multe nombra nobeloj-kunveno: Antaŭ sejmet’ petitaj gastoj al festeno; Tabl’ atendas kovrite; neniu sidiĝas, Ĉiuj en amasetoj interkonsiliĝas. Jen, en ĉiu areto, meze vir’ lokita: Laŭ levitaj palpebroj, buŝo malfermita       ¬60 Kaj malkvietaj brakoj — parolanto ia Fingre ion klarigas sur manplato sia. Parolantoj proponas siajn kandidatojn, Mienoj de nobeloj montras rezultatojn.
«En dua amaseto aŭskultas nobeloj, Manojn ĉe zon’ metinte, per atent-oreloj: Tiu tordas lipharojn, ĉe orelo tenas Manon, kaj ŝajne vortojn bon-memori penas; Parolanto, vidante efikon, kontentas, Glatigas poŝon, tie globetojn jam sentas.       ¬70
«Sed en tria areto okazas alie: Parolant’ aŭskultantojn zon-tenas ĉi tie; Sed ili elŝirigas, orelojn retiras; Jen, kiel aŭskultanto kolere blov-spiras! Levis manojn, minacas kvazaŭ parolanton, Ke ŝtopos lian buŝon, ŝajne laŭdokanton Aŭdis pri kandidato, kontraŭulo sia. Jen dua klinis frunton, laŭ virbovo ia, Vi dirus: parolanton sur kornojn li prenas; Aliaj kaptas sabrojn, aŭ forkuri penas.
«Inter aretoj staras kvieta nobelo,       ¬80 Videble senpartia, en anim’-ŝancelo, Duboj-plene, ne scias, kiel voĉi devas? Do, por demandi sorton, grand-fingrojn li levas, Fermis okulojn, ungon al ungo cel-gvidas: Al kabalo videble voĉon li konfidas; Se fingroj trafos, donos li afirmativon[2] Kontraŭokaze, ĵetos sian negativon.
«Maldekstre dua sceno: monaĥej’-manĝejo Al nobelaro servas kiel kunvenejo. Pliaĝaj vice sidas, staras plijunuloj       ¬90 Kaj scivole, trans kapoj, rigardas okazon: Marŝal’ en mezo staras, mane-levas vazon, Kalkulas voĉojn antaŭ avidaj okuloj. Ĵus li elskuis lastan; vokistoj manlevis, Anoncas nomon, kiu oficon ricevis.
«Unu vir’, dum komuna konsent’, malkvietas, El kuirej’-fenestro kapon li elmetas, Larĝ-apertis okulojn, rigardojn disĵetas, Buŝon malfermis, kvazaŭ ĉiujn manĝi pretas; Vi divenas, ke: Veto!…[3] kriis ĉi nobelo.       ¬100 Vidu, kiel ĉe tiu instig’ al kverelo Ĉiuj al kuirejo premiĝas el halo, Eligis sabrojn; certe eksplodos batalo.
«Sed jen, maljuna pastro, tra la koridoro, Alvenas en ornato: li estas prioro, Kiu la Plejsanktaĵon portas el altaro; Knabo en mes-ĉemizo, tintas: cedas aro, Kaŝas sabrojn, kruc-signas sin kaj genuiĝas; Kie armilo sonas, pastro alturniĝas; Ĉe lia ven’ silentas, paciĝas rankoroj.       ¬110
«Aĥ! tion ne memoras vi, junaj sinjoroj! Inter ar’ malkvieta, armita, nobela, Ne ekzistis bezono de polic’ iela: Dum floris kredo, leĝoj-estimo en koro, Estis libero, ordo, bonhavo kaj gloro! Laŭ dir’, en alilandoj estas ĉe registoj, Ĝendarmoj, kaj konstabloj[4], divers-policistoj; Sed, kie sole sabro gardas sendanĝeron, Mi ne kredas, ke ĝuas ĉi landoj liberon».
Tabakujon tintigis Ĉambelan’ sinjoro       ¬120 Kaj diris «Vojski, lasu moŝt’, por posta horo Ĉi historiojn. Ili interesas vere; Sed ni malsatas, manĝon portigu prefere».
вернуться

[1]

Princo Mikołaj Krzysztof Radziwiłł, nomata Sierotka (Orfeto), Vilna starosto, kortega marŝalo litva, edukite en kalvina religio, transiris al katolika eklezio, veturis en la Sanktan Landon kaj priskribis ĝin en aparta verko; li mortis en j.1616.

вернуться

[2]

Doni afirmativon, doni voĉon por iu; doni negativon, voĉi kontraŭ iu.

вернуться

[3]

Veto, vorto latina, signifas: mi ne permesas. Ĉiu pola sendito havis rajton, se li ne aprobis la rezolucion de la sejmo, diri: «veto» kaj tiamaniere interrompi la parlamentan kunvenon. Ĉi tiun rajton, la simbolon de persona plej alta libereco, dum tre longa tempo kuraĝis uzi neniu sendito. Fine, kiam la moroj malboniĝis, la rajto estis ofte misuzata de anarĥiaj elementoj; do ĝin forigis la Konstitucio de la Tria de Majo 1791. Komparu ankaŭ la noton [11], Lib.II.

вернуться

[4]

Gardistoj de publika sendanĝereco.