Tiam Vojski bastonon ĝis al tero klinas:
«Ekscelenc’, vi permesu favore, mi finas
Tuj de niaj sejmetoj polaj lastan scenon:
Nova marŝal’ forlasas triumfe kunvenon
Sur partianoj-brakoj. Oni ĝoj-radias,
Ĵetas ĉapojn, malfermis buŝojn: vivu! krias.
Kaj tie, duaflanke, sinjor’ rifuzita, ¬130
Tutsola, ĉapon premas al frunto medita.
Edzino, antaŭ domo, rezulton divenas…
Vee! sur ĉambristino-brakoj ŝi eksvenas
Malfeliĉa! nomota Ekscelenc’ ŝi estis,
Kaj ree, por tri jaroj, sen titolo restis!»
Vojski finis priskribon, por signo eltiris
Bastonon; tuj lakeoj po paroj eniris,
Portante manĝojn: barĉon, reĝa ĉenomitan,
Rosolon[5] malnov-polan, arte kuiritan.
En kiun sinjor’ Vojski, laŭ strangaj sekretoj, ¬140
Enĵetis monopecon, kelkon da perletoj —
Sang-purigas, fortigas sanon, supo tia.
Plu — kiu diros nomojn de manĝar’ alia!
Kiu scias pri tiuj nun jam ne konataj,
Ĉi pladoj da kontuzoj, arkasoj gelataj[6]
Moru’-ingrediencoj, farĉoj, fegateloj,
Cibetoj, moskaletoj, dragantoj, pruneloj;
Ĉi fiŝoj: salmoj sekaj, salmoj Dunajecaj,
Huzoj, kaj kaviaroj turkaj kaj Venecaj,
Kap-ezokoj, uln-longaj ezokoj mez-pecaj ¬150
Pleŭronektoj, grand-karpoj, karpo delikata,
Kaj kuirist’-sekreto: fiŝo netranĉata,
Fritita ĉe la kapo, mez-pece rostita,
Kaj ĉe vosto, kun saŭco ragu’ alfarita!
Gastoj eĉ ne demandis pri nomoj de manĝo,
Nek montris intereson pri sekret’-aranĝo,
Ĉion kun apetito manĝis soldatara,
Plenigante kalikojn per vino hungara.
Dume granda servico alikoloriĝis[7]
Senigite de neĝo jam tute verdiĝis; ¬160
Malrapide fandiĝis, de varmo somera,
La malpeza, glacia ŝaŭmeto sukera,
Kaj aperis kaŝita fund’ al okularo:
Pejzaĝ’ prezentis novan sezonon de jaro.
Jen kolora printempo, verde ekbrilanta!
Ĝermas divers-grejnaro, rapide kreskanta:
Safran-flava tritiko movas spikon oran,
Sekal’ surmetis veston arĝento-koloran,
Poligonon prezentas ĉokolad’ artplene,
Piro- kaj pomo-arboj floras laŭ-ĝardene. ¬170
Gastoj, somer-donacojn rigardante ĝue,
Vane petas, ke Vojski ilin montru plue:
Servico laŭ planeda nepra turn-reveno,
Ŝanĝas sezonon: ore pentrita la greno,
Preninte ĉambro-varmon, malrapid-fandiĝas,
Jam flaviĝis la herboj, folioj ruĝiĝas,
Falas, vi dirus: vento blovetas aŭtune.
Fine, antaŭmomente verdaj arboj, nune,
Kvazaŭ en ventoj, prujnoj, ŝiriĝis ornamo,
Staras nudaj: bastonoj restis de cinamo, ¬180
Aŭ laŭro-folietoj, ŝajniĝintaj pino,
Kiun, laŭ pingloj, vestis grajnoj de kumino.
Gastoj trinkantaj vinon komencis ŝireti
Branĉojn, trunkojn, radikojn kaj ilin mordeti.
Pan Vojski ĉirkaŭiris servicon kelkfoje,
Rigardante la gastojn triumfe kaj ĝoje.
Henrik Dombrovski, ŝajne kun miro tre granda
Diris: «Vojski, jen estis ombraro ĥinlanda?
Ĉu helpis vin Pinetti[8] kun diabloj siaj?
Ĝis nun en Litvo estas servicoj ĉi tiaj? ¬190
Ĉiuj festenas laŭ la malnova kutimo?
Diru, ĉar mi tutvivon pasigis trans limo».
Vojski diris kapkline: «Ekscelenco via,
Generalo! ne estas tio art’ malpia!
Sed sole memoraĵo de festenoj famaj,
Kiujn donis sinjoroj en domoj iamaj,
Kiam feliĉ’, potenco, en Polujo regis!
Priskribon en ĉi tiu librego mi legis.
Vi demandas, ĉu restis ĉie moro tia?
Domaĝe! disvastiĝas jam modo alia, ¬200
Jam sinjoridoj krias: ni luksojn ne faras,
Kaj ili manĝon, trinkon al gastoj avaras,
Avaras hungarvinon, kaj trinkas satanan,
Falsan vinon laŭmodan, moskvan kaj ĉampanan.
Poste, kartlude perdas tiom da dukatoj,
Ke por ili festenus cent nobeloj-fratoj…
Eĉ (kio koron premas, mi diros sincere,
Ĉambelano ĉi tion ne prenu kolere),
Dum mi, el trezorejo, eligis servicon,
Eĉ Ĉambelano mokis min kaj ĉi kapricon! ¬210
Dirante, ke maŝino laŭ malnova stilo,
Tempo-prena, simila al infan’-ludilo,
Ne konvenas por viroj tiom eminentaj!
Kaj Juĝist’: ke enuos gastoj malkontentaj;
Kaj tamen mi konkludas el sinjora diro,
Ke tio estas arto inda de admiro!
Mi ne scias, ĉu estos bon-okazo nova,
Havi tiajn dignulojn en dom’ Soplicova:
Mi vidas, ke festenojn konas Generalo;
Li akceptu ĉi libron pri festa regalo! ¬220
Ĝi taŭgos al vi bone, ĉe festen’-dispono
Por monarĥaro, nu eĉ por Napoleono.
Sed permesu, sinjoro, mi antaŭ dediĉe,
Diru, kiel mi libron akiris feliĉe».
Ekster pordo leviĝis bruo, sonas voko
De multaj voĉoj: «Vivu Surpreĝeja Koko!»
Ar’ puŝiĝas en halon, Mateo front-iras;
Juĝisto lin al tablo je mano altiras
Kaj lokas alte, inter armea ĉefaro:
«Sinjor’ Mate’, li diras, malbona najbaro! ¬230
Vi venas tre malfrue, preskaŭ post tagmanĝo».
«Mi manĝas frue, diris Dobĵinski, por manĝo
Mi ne venis, algvidis min sciemo mia,
Rigardi de proksime al arme’ nacia.
Multo estus direbla — jen strangaĵo ia!
Min vidinte, altiris per fort’ nobelaro;
Vi min ĉe tabl’ sidigas — mi dankas, najbaro».
Li renversis, por montri, ke manĝi ne volis,
Teleron fund-al-supre, kaj plu ne parolis.
«Sinjor’ Dobĵinski, diris Dombrovski, do sama
Vi estas, la sabristo Koscjuŝka, la fama ¬240
Mateo Vergo! konas mi vin laŭ la gloro.
Ĝis nun vi estas vigla, fortika sinjoro!
Kiom da jaroj pasis! jen, mi maljuniĝis,
Jen ankaŭ ĉe Knjazjeviĉ hararo griziĝis:
Vi kun junuloj povus lukti kavalire,
Kaj vergo, kiel iam floradas; laŭdire,
Antaŭnelonge rusoj sentis vergo-batojn.
Mi tre dezirus vidi ankaŭ viajn fratojn,
Vidi de ĉi Fendiloj, Raziloj, eksterojn, ¬250
De malnova Litvujo lastajn ekzemplerojn».
«Generalo! post venko — Juĝisto ekdiris —
Preskaŭ ĉiuj Dobĵinski-j en duklandon iris
Rifuĝe, por aliĝi al pollegiono!»
«Vere — respondis juna ĉef’ de eskadrono —
En mia kompanio estas timigilo
Liphara, la serĝento Dobĵinski-Verŝilo,
Kaj Mazuroj lin urso litvana titolas;
Ni lin vokos, se tion Generalo volas».
Kaj leŭtenanto diris: «Mi konas soldaton,
Devenantan el Litvo, Razilo nomaton,
Kaj dua kun tromblono rajdas ĉe flankiroj[9];
En ĉasist’-regimento estas grenadiroj
Du Dobĵinski-j».
— «Sed volus mi pri ĉef’ ilia
Scii, diris Dombrovski, pri tiu fendulo,
Pri kiu mirrakontis Vojski, moŝto via,
Kvazaŭ pri antikveca iu grandegulo».
«Fendilo, diris Vojski, li ne ekziliĝis,
Sed juĝ-esploron moskvan timante, kaŝiĝis;
Mizerul’, dum tut-vintro en arbaroj niaj ¬270
Vaginte, ĵus eliris. En militaj tiaj
Tempoj, li povus taŭgi kavalir’! domaĝo
Nur, ke iom li estas premata de aĝo.
Sed, jen li!»
Vojski geston al vestiblo faris:
Servistoj, kampularo, plenŝtopite, staris
Ĉi tie; super kapoj, brilanta kalvaĵo,
Simila al plenluno, aperis subite,
Trifoje eliĝante el kapoj-nubaĵo:
Ŝlosisto klinsalutis; el amas’ puŝite,
Li diris:
вернутьсяKontuzo, speco de kolbaso, mortadelo; — arkaso, gelato el kremo kaj ovoflavo; — fegatelo (ital.), hepatherbo, hepataĵo; — Dunajec, rivero, dekstra alfluo al Vistulo en Galicio; — veneca, Venecia.
вернутьсяEn la XVI-a kaj en komenco de la XVIII-a centjaro, en epoko de florantaj artoj, estis aranĝataj, eĉ de artistoj, festenoj plenaj de simboloj kaj teatraj scenoj. Dum fama festeno donita en Romo por la papo Leono X-a (1513–1521) troviĝis servico, prezentanta laŭvice la kvar jaro-sezonojn, kiu verŝajne servis kiel modelo por la Radzivila. La tablo-kutimoj aliiĝis en Europo ĉirkaŭ la mezo de la XVIII-a jarcento; en Polujo ili daŭris plej longe (M.).
вернутьсяPinetti, italo, ĵonglisto fama en tuta Polujo; kiam li tie gastis, ne estas konate.
вернутьсяTromblono, pafilo kun larĝa elflug-tubo; flankiroj, rajdista taĉmento, disigita laŭ reguloj kaj destinita por atentado kaj maltrankviligo de la malamiko, ankaŭ por ŝirmado de la ĉefa taĉmento antaŭ la malamikaj pafoj.