«Kron-Hetmano! Ekscelenc’! laŭ volo: ¬280
Generalo! — ne gravas ĉi tie titolo —
Jen mi, Rembajlo, venas laŭ alvoko via,
Kun plumfendilo, kiu, ne pro kadro sia,
Nek pro surskriboj, sed pro hardo gajnis gloron,
Ke famo eĉ atingis Ekscelenc’-sinjoron.
Se ŝtal’ paroli scius, ĝi rakontus plion:
Por laŭdo de maljunaj brakoj dirus ion,
Kiuj servis fidele, longe, danke Dion,
Al Patrujo kaj ankaŭ Horeŝkoj sinjoroj,
Pri kio famo vivas ĝis nun en memoroj. ¬290
Moŝtet’! malofte tiom lerte tranĉ-pintigis
Skribisto plumojn, kiel ĝi kapojn forigis.
Longe nombri! orelojn, nazojn, sen kalkulo!
Kaj estas ĉi fendilo nenie fendita,
Pri mortigista faro, sen ia makulo:
Nur duelo malkaŝa, aŭ batal’ milita.
Foje nur, pacon donu al li Eternulo!
Ve! sendefendan homon forigis persono.
Sed, Dio min atestu, pro publico bono.
«Montru, diris Dombrovski, ridante sincere:
Plumfendil’! ekzekuta glavego pli vere!» ¬300
Kaj li rigardis grandan rapiron kun miro
Kaj al aliaj ĉefoj montris laŭ vic-iro.
Ĉiuj ĝin provis; pene iu oficiro
Povis levi rapiron al-supre. Laŭ diro,
Sole Dembiński [10], fama pro fortega mano,
Levus glavon; forestis ĉi tiu kompano.
Nur eskadrona ĉefo, ĉeesta Dvernicki[11],
Ankaŭ pelotonestro, leŭtenant’ Ruĵicki[12],
Ĉi tiun feran stangon eksvingi scipovis: ¬310
Tiel ĉiuj daŭrige siajn fortojn provis.
Sed general’ Knjazjeviĉ, pola kurlandano[13],
Plej altekreska, pruvis plejforton de mano,
Kaptis rapiron, levis laŭ spado facile
Kaj super gastoj-kapojn svingis fulme-brile,
De pol-skerm-artifikoj faris konstaton:
Kruc-arton, muelilon, kurban, tranĉan baton,
Ŝtel-baton, kontraŭpunktojn, tempojn de terceto
Li prezentis, lerninte iam ĉe kadetoj.
Dum ridante li skermis, genue Sabrulo ¬320
Lin ekkapis je kruroj, kaj kun larm-okulo
Post ĉiu turno ĝemis: «Bela, brava bato!
Generalo! ĉu estis vi konfederato?
Jen piko de Pulavski-j! [14] tiel ataketis
Dzjerĵanovski[15] de Sava[16] pik’! Kiu ĝustmetis
Vian manon? Mateo Dobĵinski? Jen mia
Invento, dio-vere! sen memlaŭdo ia:
Jen tranĉ’, konata sole en Sabrul’-ejeto,
Laŭ mia nom’, nomata „bato de moŝteto“.
Do kiu vin instruis? estas mia hako!» ¬330
Li leviĝis, skermiston ĉirkaŭi per brako.
«Nun mi mortos trankvile! Mi trovis kompanon,
Kiu karese-premos mian kar-infanon;
Tage-nokte, el brusto eliĝis sopiro:
Post mia morto eble rustiĝos rapiro!
Ĝi tamen ne rustiĝos! Generalo! peton
Mi havas: vi forĵetu tiun rostileton,
Fremdan spadeton; hontu nobelid’ tielan
Bastoneton, kaj prenu vi sabron nobelan!
Ĉi fendilon mi metas ĉe viaj piedoj, ¬340
Plejkaraĵon el miaj, en mondo, posedoj.
Mi estis sen edzino, estis sen infano;
Jen edzino kaj ido: mi el ĉirkaŭpreno
Mia ĝin neellasis, de frua mateno
Ĝis nokt’ karesis; dormis ĝi ĉe mia mano;
Kiam mi maljuniĝis, super lito mia
Ĝi pendis, kvazaŭ super jud’, ordono Dia!
Mi volis ĝin kuŝigi en tombon kun mano;
Jen heredant’! — ĝi servu al vi, Hetmano!»
Generalo duon-ride, duon-emocie, ¬350
Diris: «Koleg’, vi cedas jen al mi ĉi tie
Edzinon, idon; estos vi dum resto viva,
Tre sola, maljunvidvo, orfo efektiva!
Por kardonac’ mi donu rekompencon kian?
Por dolĉigi orfecon kaj vidvecon vian?»
«Ĉu mi estas Cibulski?[17] — Ŝlosisto elplendis —
Kiu al rus’, kartlude, edzinon forvendis,
Kiel rakontas kanto. — Por mi — jam sufiĉe,
En tia man’! — Nur havu, General’, atenton, ¬360
Kaj longan, etenditan, prenu pasamenton,
Kaj haku ambaŭmane, de-maldekstr-orele,
Tiam de kap’ ĝis ventro vi tratranĉos ekstre».
Generalo, preninte fendilon, ne povis
Pro longeco ĝin porti; servistoj ĝin ŝovis
En furgonon; pri sorto — divers-opinio;
Neniu sciis certe tiam, nek post tio.
Dombrovski al Mateo diris: «Laŭ mieno,
Kolego ne kontentas pro nia alveno?
Silentas malserene? Do ne saltas koro, ¬370
Kiam vi vidas aglojn el arĝento, oro?
Dum veksignal’ Koscjuŝka sonas al orelo?
Mi pensis Macjek estas bravuloj-modelo!
Se vi ne prenos sabron, ne saltos al selo,
Vi gaje kun kolegoj trinkos en kastelo
Sanon de Napoleon’, de Poluj’ esperojn!»
«Ha! rediris Mateo, mi vidas aferojn!
Sed du agloj ne nestas kune, moŝtsinjoro!
Hetmano! tre malcertas de estroj favoro!
Francestro — grand-heroo, sen long-vortoj iaj! ¬380
Mi memoras: Pulavski-j, bon-amikoj miaj,
Diradis, rigardante moŝton Djumurian[18],
Ke Polujo bezonas heroon nacian,
Kiu estu nek franco, nek ital’, sed polo,
Do Jan, aŭ Juzef, fine — eĉ Macjek, laŭ volo!
Arme’! laŭdire pola!, sed fuzilieroj,
Saperoj, grenadiroj kaj kanonieroj:
En la amas’ aŭdiĝas da fremdaj titoloj
Pli, ol polaj! Kaj tion ĉi komprenu poloj?
Ŝajne vi ankaŭ turkojn, tatarojn posedas, ¬390
Eble skismanojn, kiui eĉ Dion ne kredas:
Ili vilaĝaninojn atakas, voj-baras
Kaj priŝtelas pasantojn, preĝej-rabojn faras!
Francestro iras Moskvon! malproksime tio,
Se lia Moŝto vojon ekiris sen Dio!…
Laŭ dir’, jam episkopoj anatemon metis
Sur lin; do…» Macjek’ panon en supon trempetis
Kaj, manĝante, en mezo de vort’ eksilentis.
Ĉambelan’ pri Matea parol’ ne kontentis;
Junular’ ekmurmuris. Juĝist’ malkomprenon ¬400
Trarompis, anoncante fianĉ-par’-alvenon.
Jen alvenis Rejento: laŭ propra deklaro;
Neniu lin rekonis. Ĝis nun pol-vestaro
Lin ornamis; nun lia fianĉin’ devigis
Edz-kontrakte rezigni kontuŝon kaj zonon[19]:
Do Rejent’ vol-ne-vole, france sin vestigis.
Frako de li forprenis animo-duonon:
Li pasas rekte, kvazaŭ glutinte bastonon;
Kiel gru’, flank-rigardi eĉ timas Rejento;
Montras mien’, en kia li estas turmento, ¬410
Ne scias, kien igi la manojn ĉe l’ jako,
Li, gestŝatinto! manojn post zonon metante —
Mankas zon’ — sin glatumis sole sur stomako;
Li rimarkis eraron; kankre ruĝiĝante,
Ambaŭ manojn li kaŝis en poŝojn de frako.
Li pasas kvazaŭ vergojn, inter mokantaro,
Hontas pro frako, kvazaŭ pro malinda faro,
Ĝis li ekvidis Maćkon kaj ektremis time:
Ĝis nun Mateo vivis kun Rejent’ intime,
Nun rigardis lin tiel akre kaj sovaĝe, ¬420
Ke Rejent’, fariĝinte tut-pala vizaĝe,
Butonumi komencis sin, pensante time,
Ke Macjek’ vestojn rabos per rigard’ insulta.
Dobĵinski nur dufoje diris laŭte: «Stulta!»
Sed terure indignis pro Rejenta vesto,
Ĉar li forlasis tablon sen adiaŭ-gesto,
Kaj eliĝinte, rajdis al hejmo nobela.
Kaj dume, de l’ Rejento amatino bela,
Telimen’, siajn ĉarmojn etendas kun brilo
De vesto, ĉiuparte laŭ plej moda stilo,
Kian robon ŝi havis, kian kap-ornamon, ¬430
Vane la plumo penus priskribi la damon.
Eble penik’ nur pentrus ĉi tulojn, ptifenojn[20],
Tiujn puntojn, kaŝmirojn, perlojn kaj rubenojn,
Roz-vizaĝon, vivecon de rigard’-ĵetado.
вернутьсяDembiński Henryk, nask. 1781, generalo de la pola armeo, partoprenis en Napoleonaj militoj, en pola nacia leviĝo 1830–1831, kaj en hungara 1849, mort. 1864.
вернутьсяDwernicki Józef, nask.1779, servis en polaj legionoj, kaj batalis en rusa milito 1812, fariĝis generalo de la pola armeo 1829 kaj batalis en naciaj vicoj 1830–1831, mort. 1857.
вернутьсяRóżycki Samuel, ĉefo de la tria bataliono.
вернутьсяLa generalo Kniaziewicz naskiĝis en Kurlando, kien lia avo transmigris el Litvo. Pri liaj meritoj vidu la notojn [42] en Lib. I kaj [3] en Lib. XI.
вернутьсяPuławski (aŭ Pułaski) Józef, forminto de la Bara konfederacio (v. [28], Lib. VI) en j.1768, kaj ĉef-komandanto de la armeo, havis du filojn: Franciskon, kiu pereis dum la konfederaciaj bataloj (1769) kaj Kazimiron, gloran heroon kaj bonegan komandanton, kiu pereis (1779) en la amerika milito pri sendependeco.
вернутьсяDzierżanowski Michał, fama konfederato Bara.
вернутьсяSawa, unu el la plej bravaj armeestroj en la Bara konfederacio.
вернутьсяEn Litvo estas konata plenda kanto pri sinjorino Cybulska, kiun la edzo kartlude malgajnis al moskvulo.
вернутьсяDumouriez Klaŭdio Francisko, franca generalo; li partoprenis en la Bara konfederacio, kiun la franca registaro subtenis per monrimedoj kaj spertaj oficiroj.
вернутьсяLa modo de alivestiĝado en francajn vestaĵojn disvastiĝis en polaj provincoj de j.1800 gis 1812. La plej multaj junuloj alivestiĝis antaŭ edziĝo laŭ postulo de siaj fianĉinoj.