Выбрать главу
Tuj rekonis ŝin Grafo. Pala de mirado Li leviĝis kaj serĉis ĉirkaŭ si pri spado: «Do estas vi! li vokis, ĉu trompas okulo? Vi! ĉe mi prenas manon de alia ulo? Malfidela estaĵo! anim’ nekonstanta! Ĉu sub teron ne kaŝos sin frunto hontanta?       ¬440 Vi tiel freŝan ĵuron vian tut-forgesis? Fidemul’! ĉi rubandon porti mi ne ĉesis! Sed ve! rivalon, kiu por insulta faro, Nur tra mia kadavro paŝos al altaro!»
Rejent’ tre konfuziĝis, gastoj jam ne ridas. Ĉambelano rivalojn pacigi rapidas; Sed flank-preninte Grafon, flustris fianĉino: «Ankoraŭ mi ne estas Rejenta edzino; Se vi malhelpas, diru en tia okazo, Respondu tuj mallonge, Graf’, sen ĉirkaŭfrazo:       ¬450 Ĉu vi ĝisnune amas min, sensanĝe-kore, Ĉu kun mi edziĝi pretas tuj, ĉi-hore, Hodiaŭ? mi rifuzos tiam al Rejento». Grafo diris: «Virino, kun enigma sento! Antaŭe vi, en sentoj estis poezia; Kaj nun al mi vi ŝajnas esti proza tia! Kio estas edziĝoj viaj? Ili ĉenas Nur manojn; sed spiritojn ĉu ili katenas? Kredu: estas deklaroj, sen amokonfeso; Estas devoj, sen ia deviga promeso!       ¬460 Sur du finoj de tero, du koroj ardantaj, Kunparolas, laŭ steloj radie tremantaj… Eble pro tio tero rapidas al suno, Kaj ĉiam tiel kara ĝi estas al luno, Ke ili sin rigardas, plejmallonga-voje Kuras al si — sed trafas sin neniufoje!» «Sufiĉe! ŝi trarompis, — laŭ Dia favoro, Mi ne estas planedo, sed virin’, sinjoro! Mi scias reston, ĉesu babiladon vian! Mi avertas: se pepos vi vorteton ian,       ¬470 Por rompi la edziĝon, tiam, dio-vere, Mi, kun ĉi tiuj ungoj, alsaltos kolere Kaj…» «Mi ne malpacigos la gefeliĉulojn!» Diris Graf’, kaj forturnis malŝate okulojn, Kaj, por puni malindan sian amatinon, Flamakore elektis Ĉambelanidinon.
Vojski junulojn ree pacigi intencis Per saĝ-ekzemploj: tial rakonti komencis Historion pri apro, Naliboka ĉaso, Kaj kverelon de Rejtan’ kun duko de Nasso[21].       ¬480 Sed gastoj, glaciaĵojn manĝinte, senpere Iris el halo korton, freŝiĝi aere.
Kampuloj tie trinkas, post festen’, mielon; Muzikistoj agordas por dancoj kapelon. Oni serĉas Tadeon, kiu flanke staris Kaj ion al estonta edzino deklaris:
«Zofi’! mi vin konsultu, afero tre gravas; Mi demandis jam onklon, konsenton mi havas. Vi scias, ke vilaĝojn mi nun ekposedas, Kiujn leĝe, grav-parte, vi ankaŭ heredas.       ¬490 Servut’-kampuloj estas sub regeco via: Mi ne kuraĝus agi sen estrin’ ilia. Nun, kiam nov-ekfloras kar-Patrujo nia, Ĉu kampuloj profitu nur el ŝanĝo tia, Ke ili nun ricevos alian sinjoron? Vere, ili regate, ĝuas estr-favoron; Post mia morto, povus sin ŝangi reguloj: Mi soldatas, ni ambaŭ estas mortemuloj; Mi estas homo, timas mem propran humoron; Do, pli certe, rezignos mi mian regecon,       ¬500 Kaj fordonos kampulojn sub leĝo-zorgecon. Mem liberaj, ni faru al kampul’ liberon, En heredecon donu posedatan teron, Sur kiu li naskiĝis, sin labor’-ŝvitigas, Kaj el kiu li nutras ĉiujn kaj riĉigas. Sed mi devas averti vin: el grundo resta, Malpli-enspez’ devigos nin al viv’ modesta. Mi kutimis jam ŝpari de juneco mia, Sed, Zofio, vi estas magnat’-familia, En ĉefurbo vi pasigis vian junan aĝon:       ¬510 Ĉu, for de l’ mond’, vi volos ekloĝi vilaĝon, Nobeline?…»
              Modeste respondis Zofia: «Mi — virino, regado ne estas do mia. Vi estos mia edzo; por konsil’, sinjoro, Mi — juna, sed aranĝon konsentas el koro! Se vi, liberigante, malpli riĉa restos, Al mia kor’, Tadeo, vi pli kara estos; Famili’ nekonata min ne interesis; Mi, malriĉa orfino, memori ne ĉesis Ke de Soplicoj estis mi filin-igita,       ¬520 Ĉe ili edukita, al edzo donita. Vilaĝon mi ne timas. En urb’ infan-aĝon Pasintan mi forgesis, kaj ŝatas vilaĝon. Kredu al mi, ke miaj kokoj, kokinetoj, Min ĉiam pli amuzis, ol ĉi Petr-urbetoj. Urbo min enuigas; al homoj, distraĵoj, Se iam mi sopiris, estis infanaĵoj. En Vilno min konvinkis vintro pasigita, Ke por vilaĝa vivo mi estas naskita: Dum baloj mi sopiris al dom’ Soplicana,       ¬530 Kaj laboron ne timas junulino sana. Mi jam ŝlosilojn portas, trotetas utile; Vi vidos, ke mastrumon mi lernos facile!»
Kiam Zonjo ĉi lastajn parolojn eldiris, Gervazo malserene, mirante, aliris: «Jam de Juĝist’ mi aŭdis pri libero tuton, Sed mi ne scias, kiel ĝi tuŝas servuton? Mi timas, tio estos fremd-modo! Libero Ja ne estas kampula, sed nobel’-afero! Vere, ke ni devenas ĉiuj de Adamo:       ¬540 Sed mi aŭdis, kampuloj devenas de Hamo, La judoj de Jafeto, nobeloj de Semo, Do ni, pli aĝaj, regas ambaŭn, jen sistemo! Nu, alie instruas prepost’ Soplicova… Li diras: tio estis Testament’ Malnova, Sed, kiam Krist’, devene reĝo multe pova, Inter judoj naskiĝis, en kampula stalo, Li jam pacigis ĉiujn klasojn per egalo — Estu tiel, se esti ne povas alio! Precipe, ke mi aŭdas: Ekscelenc’ Zofio,       ¬550 Mia estrino, ankaŭ konsentas pri ĉio. Mi obeu, jam regas ŝia opinio. Nur averto: liberon havu kampularo, Ne vanan, vortan, kiel dum rego de caro, Kiam moŝt’ Karp’ kampulojn siajn liberigis, Kaj car-impost’ trioble ilin malsatigis[22]. Mi konsilas: kampulojn, laŭ malnova moro, Ni nobeligu, donu al ili blazonojn: Estrin’ al kelk vilaĝoj donos Kapr-duonojn, Al aliaj Lelivojn Soplica sinjoro.       ¬560 Tiam Sabrul’ rekonos kampul’-egalecon, Kiam kampul’ ricevos blazon’-nobelecon. Sejm’ konfirmos.
                 «Kaj edzo ne timu pro tio, Ke lin tre malriĉigos grundoj-cedo: — Dio Ne donos, ke manetojn de dignul’-filino Tro lacigu laboro de doma mastrino. Estas rimed’. — Mi konas keston en kastelo, Kun Horeŝka surtabla manĝilar’, en kelo; Krom tio restas ringoj, kanakoj, maneloj[23], Riĉaj tufoj, jungaĵoj, belaj karabeloj.       ¬570 Kion tere-kaŝita trezorej’ entenas, Herede al Estrino Zofi’ apartenas; Mi en kastel’ ĝin gardis per atent-okuloj, Kontraŭ moskvuloj, ankaŭ — Soplicoj moŝtuloj. Krom tio, mia propra taler’-sako plenas: El servo kaj sinjoraj donoj kolektita. Mi pensis, kiam estos kastel’ redonita, Ĝiajn murojn ripari por ĉi tiu mono; Nun ĝi al vi, nov-gemastroj taŭgos en bezono; — Tial mi transloĝiĝos al Soplic’ Sinjoro,       ¬580 Kaj manĝos, ĉe l’ Estrino, panon de favoro. Ĉe lulil’ de Horeŝka generaci’ tria, Mi skermon ekzercos idon de l’ Estrino mia, Se estos fil’ — li estos, ĉar sonas armiloj, Kaj ĉiam en milita temp’, naskiĝas filoj.»
Apenaŭ lastajn vortojn eldiris Gervazo, Kiam, per gravaj paŝoj, aliris Protazo, Salutis, el kontuŝa poŝ’, penegiregon Trifolian eligis kaj komencis legon. Juna suboficiro rime ĝin komponis:       ¬590 Lin iam, en ĉefurbo, odoj fame-kronis, Poste en uniformo, plue beletristo Faris versojn. — Jam tricent tralegis Vokisto, Ĝis loko: «Ho vi, kies ĉarmoj vekas sentojn De dolora ĝojeco kaj ĝuajn turmentojn! Se Bellon’-vicon[24] trafos rigard’ via milda, Rompiĝos ĵetponardoj, krevos lado ŝilda! Per Himen’ venku Marson, ĉe hidro kruela De malpac’, fruntviperon ŝiru mano bela!…» Tadeo kaj Zofio manplaŭdis konstante,       ¬600 Kvazaŭ laŭde, sed vere, aŭdi ne volante. Pastro, laŭ vol’ Juĝista, jam sur tablo staris Kaj de Tade’ liberon al popol’ deklaris.
вернуться

[21]

La historio pri disputo de Rejtan kun duko de Nasso, kiun Vojski ne rakontas ĝis fino, estas konata el la tradicio. Ni donas ĉi tiun finon, por komtentigi la sciemon de legantoj: Rejtan, kolerigite pro fanfaronado de duko de Nasso, stariĝis apud li en mallarĝa trairejo. Ĝuste tiam grandega virapro, furiozigite de pafado kaj hundaro, ĉi tien alkuris. Rejtan’ elŝiras pafilon el la manoj de la duko, sian pafilon li ĵetas teren, kaj kaptinte ĵetponardegon kaj transdoninte duan ekzempleron al la germana duko: «Nun, li diris, ni vidos, kiu pli bone svingas lancon». La apro jam atakis, kiam Vojski Hreczecha, staranta defore, per celtrafa pafo la beston mortigis. La sinjoroj komence koleris; poste ili interpaciĝis kaj rekompencis malavare Hreczecha’n. (Rimarko de la poeto).

вернуться

[22]

La rusa registaro ne rekonis liberajn homojn krom nobeloj. Kampuloj, liberigitaj de l' posedanto estis tuj enskribitaj en registrojn de caraj apanaĝaj bienoj, kaj anstataŭ servutaĵo devis pagi pligrandigitan imposton. Sciate estas, ke en j.1818 la bienularo de la Vilna gubernio decidis dum sejmeto projekton liberigi ĉiujn servutulojn kaj tiu-cele elektis deligitaron al la caro; sed la registaro ordonis neniigi la projekton kaj neniam plu ĝin rememorigi. Ne ekzistis alia maniero liberigi homon, ol adopti lin al nobela familio. Tiamaniere nobeliĝis multaj danke al sinjora favoro, aŭ por pagita mono (A.M.)

вернуться

[23]

Kanako (tatar.), virina kol-ornamo, inkrustita per juveloj; — manelo, braĉeleto (france manille).

вернуться

[24]

Bellona, ĉe antikvaj Romanoj diino de milito.