Apenaŭ ĝoj-novaĵon aŭdis vilaĝanoj,
Saltis al Sinjorido, al Estrino-manoj,
Ekkriante kun larmoj: «Gesinjoroj-sanon!»
Tadeo kriis: «Sanon de kuncivitanoj,
Liberaj kaj egalaj — Poloj!» — «Popol’-sanon!»
Diris Dombrovski; kriis popolo: «Hetmanoj,
Arme’, popolo, vivu! vivu ĉiuj klasoj!» ¬610
Alterne tondris voĉoj mil kaj tintis glasoj.
Sole Buĥman ne ĝojis; li laŭdis projekton,
Sed dezirus antaŭe malgrandan korekton:
Oni faru laŭleĝe komisi’-elekton,
Kiu…
Manko de tempo malhelpis, domaĝe,
Plenumi, kion Buĥman konsilis tre saĝe;
Sur kastelkorto staris jam pare estrinoj,
Oficiroj, soldatoj kun vilaĝaninoj.
Polonezon! ekkriis ĥore tut-publiko:
Oficiroj alvenas kun arme’-muziko; ¬620
Sed Juĝisto al Ĉefo flustris en orelon:
«Ordonu moŝt’ ankoraŭ haltigi kapelon.
Sciate, fianĉiĝon festas nevo mia,
Kaj ĉe ni malnov-moro regas familia,
Ke kun vilaĝ-muziko solenojn ni festas.
Violinist’, fajfisto, cimbalist’ jen estas,
Bon-ludistoj; indignas jam violinisto
Kaj kapkline petegas per okul’ fajfisto:
Se mi ilin forigos, ploros mizeruloj;
Laŭ alia muziko ne saltas kampuloj; ¬630
Do ĉi tiu komencu; distriĝu popolo!
Poste ni ĝuos vian muzikon laŭ volo».
Violinist’, manikon de l’ vest’ reŝovinte,
Prenilon fort-kunpremis; mentonon metinte
Ĉe apogil’, kurigis arĉon laŭ ĉevalo.
Sakfajfistoj, apude, je tiu signalo,
Kvazaŭ flugil’-batante, ofte ŝultrojn movas,
El aer-plenaj vangoj en sakojn spir-blovas;
Vi pensus: en aeron forflugos la paro,
Simila al plenvanga Borea idaro[25]. ¬640
Mankis cimbalo.
Multaj estis cimbalistoj,
Sed ne kuraĝis ludi ĉe Jankjel, ludistoj.
(Jankjel, dum tuta vintro, forestadis ie,
Nun li kun ĉefa stabo aperis ĉi tie.)
Sciante, ke neniu, sur ĉi instrumento,
Egalas lin laŭ lerto, gusto kaj talento,
Oni petas lin ludi, kun cimbal’ aliras.
Jud’ rifuzas: ke manoj krudiĝis, li diras;
Li forgesis, sin ĝenas, sinjorojn hontante;
Kapkline li foriras. Zonjo, ĝin vidante, ¬650
Alkuras lin kaj donas, sur blanka manplato,
Stangetojn, kiujn uzas majstr’ en kordobato,
Per dua ŝi glatumas lin je barb’ grizhara
Kaj riverence diras: «Ludu, Jankjel kara!
Ludu Jankjel, jen estas mia fianĉ[in]iĝo!
Vi promesis ludi ĉe mia edz[in]iĝo?»
Jankjel Zonjon tre amis; do li kun komplezo
Barbon konsente klinas; gvidite al mezo,
Li sidiĝas, cimbalon metas surgenue,
Kaj rigardas ĝin tiel fiere kaj ĝue, ¬660
Kiele veterano, ĉe servo-alvoko,
Kiam nepoj glavegon tiras de mur-hoko;
Avo ridas: ĝin longe ne uzis kompano,
Sed sentas, ke armilon lerte svingos mano.
Ĉe cimbal’ du lernantoj ekgenuas dume,
Agordas nove kordojn, provas ilin zume;
Jankjel, duonferminte okulojn, silentas,
Kun senmovaj stangetoj en fingroj, atentas.
Li ekludis, per takto triumfa batante,
Poste pli dense, kvazaŭ pluvege, hakante: ¬670
Ĉiuj miras. — Li faris nur ludo-provetojn,
Ĉar li haltis kaj supren levis du stangetojn.
Li ludas. Jam stangetoj tremas per ektuŝo,
Kvazaŭ sonigus kordojn flugilo de muŝo,
Mallaŭtan, pen-aŭdeblan zumon ĝi elsendas.
Majstro ĉiel-rigardas, inspiron atendas.
Li desupre cimbalon per okul’ mezuris,
Levis manojn, faligis; stangetoj ekkuris:
Ekmiris la aŭdantoj. —
Jen, sono kordara
Ektondris, kvazaŭ tuta kapel’ janiĉara[26], ¬680
Kun ŝalmetoj, tintiloj, tambureto-sonoj;
Tria-Maj’-polonezo bruas!…[27] Saltaj tonoj
Per ĝojo spiras; ĝojon aŭdosento ĝuas;
Knabinoj volas danci, knaboj piedbruas;
Sed maljunuloj revas pri pasinta dato,
Pri jar’ feliĉa, kiam senditoj, senato,
Post tago Tria-Maja, en urbdoma halo,
Reĝon naci’-konsentan festis per regalo,
Kiam dancantoj kantis: «Vivu reĝo kara!
Vivu Sejmo[28], Nacio la ĉiuklasara!» ¬690
Majstro taktojn akcelas kaj tonojn fortigas;
Ĵus, fals-akorde, sonas siblo de serpento,
Aŭ grinc’ de fer’ sur vitro: ĉiujn frost’ tremigas
Kaj la ĝojon konfuzis terur’-antaŭsento.
Malĝoje, timoplene, dubas aŭdantaro:
Instrument’-falsagordo? muzikist’-eraro?
Ne eraras la majstro! Li frapas intence
Tiun perfidan kordon, melodi’-atence,
Ĉiam pli laŭte taŭzas akordon koleran,
Kontraŭ konkordo de la tonoj, konfederan, ¬700
Ĝis Ŝlosist’, kompreninte de majstro kapricon,
Kovris per man’ vizaĝon sian, kaj terure
Ekkriis: «Ve mi konas voĉon! Targovicon!»[29]
Kaj tuj, fajfante, krevis kord’ malbon-aŭgure…
Majstro kuras al primoj, ŝiras takt-mezure,
Forlasas primojn, kuras stangetoj al basoj:
Aŭdiĝas mil da ĉiam pli laŭtaj frakasoj,
Marŝtakt’, milit’, atako, sturm’! pafado! — Sonis
Infanoj-ĝem’, patrinoj-plor’… Li tiel donis
Perfekte sturm-teruron, ke virinoj tremis,
Al si kun larm’ dolora, rememorigante ¬710
Prago-masakron,[30] — ploris ĝin rakontoj kante —
Kontentaj, ke li fine per kordoj ekĝemis,
Voĉojn sufokis, kvazaŭ en teron bat-premis.
Apenaŭ aŭdantaro eliris el miroj,
Ree muzik’ alia: unue zum-spiroj.
Delikataj, mallaŭtaj; ĝemas kelk kordetoj,
Kiel muŝoj ŝiriĝas el arane’-reto…
Sed kordoj plimultiĝas: Diskurintaj tonoj
Kuniĝas, sin akordaj ligas legionoj,
Kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj. ¬720
Formiĝas la malĝoja melodio kanta:
Pri soldato senhejma, tra l’ arbar’ vaganta,
Mizeron kaj malsaton ofte suferanta;
Li falas fine apud fidela ĉevalo,
Kiu por li la tombon fosas per huf-ŝtalo.
Kant’ malnova, al pola arme’ sonas kare!
Rekonis ĝin soldatoj, kolektiĝas are
Ĉirkaŭ majstro, aŭskultas, vidas rememore
La tempon, kiam apud Patruj’-tombo, plore
Ili kantis la kanton kaj en mondon iris[31], ¬730
Kaj poste multejara migrado sin tiris
Tra sabl’ varmega, frosto, maroj, kontinentoj,
Kie ilin en tendo, inter fremdaj gentoj,
Ĝojigis kaj kortuŝis ĉi kanto multfoje.
Medite, ili klinis la kapojn malĝoje,
Sed baldaŭ ilin levis: tonojn majstr’ altigas,
Streĉas, la taktojn ŝanĝas, alion sciigas
Ree desupre kordojn li okul’-mezuris,
Kunigis ambaŭ manojn, stangetoj ekkuris:
Li batis tiom arte kaj tiom potence, ¬740
Ke kordoj eksonoris trumpetar’-parence»
Trumpetar’-blove kanton konatan rekreis,
Triumf’-marŝon: «Ankoraŭ Poluj’ ne pereis![32]
Marŝ’, Dombrovski, Polujon!» Kaj ĉiuj manplaŭdis,
Kaj ĉiuj «Marŝ, Dombrovski!» tutĥore aplaŭdis!
вернуться
[26]
Janiĉara, aŭ turka muziko distingiĝas per multaj tintantaj kaj tamburantaj instrumentoj.
вернуться
[27]
La Tria de Majo (1791), dato de la fama konstitucio bonege reforminta la regnon de Polujo (v. [11], Lib. II).