Выбрать главу
Muzikist’ sian kanton kvazaŭ mem ekmiris: Li faligis stangetojn, manojn supren-tiris; Levita barbo grave flugpendis; de kapo Defalis sur la ŝultrojn lia vulpa ĉapo. Sur vangoj brilis rondoj de stranga ruĝeco,       ¬750 En okul’ spiritplena, ardis la juneco. Kiam sin al Dombrovski turnis maljunulo, Larmoj el mankovrita ekfluis okulo: «Generalo! li diris, longe Litvo nia Vin atendadis, kiel ni judoj Mesian… Vin delonge profetis al popol’ fidela, Kantistoj… vin miraklo[33] anoncis ĉiela… Vivu, ho nia!…» Ploris li dum la parolo: Jud’ honesta Patrujon amis kiel polo! Dombrovski donis manon al li, dankfavore;       ¬760 Li ĉapon depreninte, kisis manon kore.
Polonezon komenci Ĉambelano iras: Manikojn de l’ kontuŝo[34] li iom retiras, Donas manon al Zonjo, ektordas lipharon, Kaj ĝentile invitas en unuan paron. Post Ĉambelano vice la paroj ariĝas; Signalvorto! li gvidas, danco komenciĝas:
Sur herbokovro brilas ruĝaj botoj hele, Lumas or-teksa zono, fulmas karabele;[35] Li paŝas malrapide, kvazaŭ ne atentas,       ¬770 Sed ĉiu paŝo, movo, fidele prezentas, Kion ĵus la dancanto pripensas aŭ sentas. Li haltis — por demandi sian sinjorinon; Por flustri en orelon — li faras kapklinon; Ŝi deturnas la kapon, aŭskulti sin ĝenas; Li humile kliniĝas kaj ĉapon deprenas. Ŝi favore rigardas, sed plue silentas; Li malakcelas paŝon, rigardon atentas. Kontente pri respondo, li dankas ekride, Kaj mokante rivalojn paŝas pli rapide.       ¬780 Sian ardeo-pluman, konfederan ĉapon[36] Li pendigis sur frunto, lerte skuis kapon Kaj kovris ĝin deflanke, ektordis lipharon Kaj paŝas, sekvigante envieman aron. Li volus kun estrino foriĝi facile, Do li haltas kaj manon levante ĝentile, Ke oni preterpasu, petas plej humile. Iam li lerte celas al flanka eliĝo, Ŝanĝas vojon, por trompi aron da kunuloj; Sed lin, rapidapaŝe, sekvas trudemuloj       ¬790 Kaj ĉirkaŭe envolvas per danca turniĝo; Do li sur sabron metas la manon kolere, Kvazaŭ: «Ve, enviuloj!» li dirus fiere, Kaj provoke li paŝas rekte en la aron: Dancantoj ne kuraĝas pluan kontraŭstaron, Cedas, kaj, batal-ordon formante alie, Postkuras lin denove.
                        Krioj sonas ĉie: «Ho, rigardu junuloj! Jen, vi eble vidas La lastan, kiu tiel polonezon gvidas!»
Iris paroj post paroj, bruoplene, ĝoje;       ¬800 La rondo sin distordas, kunvolvas refoje En mil volvaĵojn, kiel serpento giganta; Flagras diverskolore, kiel skvam’ brilanta: Belvestoj sinjorinaj, sinjoraj, soldataj, El orient’ oritaj de suno-radioj, Kaj de malhela herba fono, refleksataj. Bruas danco, muziko, plaŭdoj, vivukrioj!
Nur kaporal’ Dobĵinski-Sak, li nek atentas La kapelon, nek dancas, nek li ĝojon sentas; Li staras malserene, manojn dorse-metis,       ¬810 Pensas, kiel li Zonjon iam svat-koketis: Por ŝi alportis florojn, el nestoj birdetojn, Faris oreloringojn kaj plektis korbetojn… Sendankulin’! Donacojn li vane oferis! Kvankam ŝi lin evitis, kaj patro koleris, Li tamen… kiomfoje sur barilo sidis, Ĝis, fine tra fenestroj, li Zonjon ekvidis. El kanab’ li spionis, kiel ŝi bedaron Sarkis, kukumojn ŝiris, nutris kokidaron. Sendank’!… Li klinis kapon; fine ekfajfinte       ¬820 Mazurkon, sur orelojn kaskedon preminte, Li foriris en tendon, al kanona gardo, Distriĝi kun soldatoj per karta hazardo, Trinki el kaliko ĉagren’-dolĉiganta. Tiel estis, por Zonjo, Dobĵinski konstanta.
Ŝi dancas gaje, kvankam en unua paro, Malproksime apenaŭ videbla al aro. Sur la herba vastaĵo, en verda robeto, Girlande ornamita, en flora kroneto, Ŝi flugas, nevidebla, regas danc-turniron,       ¬830 Kiel anĝel’ de noktaj steloj rondo-iron. Kie ŝi estas? diras okuloj turnitaj, Kaj brakoj, interpreme, al ŝi etenditaj. Resti ĉe Zonjo, vane Ĉambelano celis: Jam lin, el gvidoparo, enviuloj pelis. La feliĉa Dombrovski ne longe ŝin gvidis: Li cedis ŝin al dua; tria alrapidis; Ankaŭ tiu foriris, same forŝovita; Ĝis, laŭvice, renkontis Zonjo lacigita Tadeuŝon: Do, pluan ŝanĝadon timante,       ¬840 Ŝi finis dancojn, resti jam kun li volante, Iris verŝi kalikon ĉe tablo festena.
Suno subiras — varma vespero serena: Per nubetoj sternita ie glob’ ĉiela, Okcidente ’as roza, supre — bluehela. Belveteron aŭguras nubetoj: brilantaj, Malpezaj — kvazaŭ ŝafoj sur herbo dormantaj; Ie pli etaj — kiel sovaĝ-anasaro; Okcidente nubaĵo: tulkurtenoj-paro Diafana, faldita, supre perle pura,       ¬850 Kun randoj orumitaj, kaj funde purpura, Ankoraŭ, per subira brilo, ardas vaste, Kaj poste iĝas flava, pala, griza laste[37]. Suno mallevis kapon, nubeton surtiris, Ekdormante, per varma aero ekspiris.
Nobelar’ ĉiam trinkas; tondras vivukrio: Napoleon, ĉefestroj, Tadeo, Zofio! Vivu ĉiuj tri paroj, la fianĉigitaj! Gastaro ĉeestanta, ĉiuj invititaj! Amikoj, kiuj inter la vivantoj restas,       ¬860 Mortintoj, kiuj sankte memorataj estas!…
Mi gastis kaj toastis tie kun aliaj; Kion mi vidis, aŭdis, libroj diras miaj.

Fragmentoj el Epilogo

Kion mi, sur Pariza pavimo, meditas, Kiam mi la bruegon de l’ urbo evitas?
Preterlasis mi, birdo de flugo malalta, Regionon de tondroj kaj pluvo senhalta, Kaj mi serĉis serenon de aĝo infana, Kaj mi serĉis trankvilon de hejmo kabana…
Sed pri sango, verŝita freŝe en patrujo, Pri larmoj, kiuj fluas en tuta Polujo, Pri ankoraŭ resoni ne ĉesinta gloro, Eĉ pensi ne kuraĝas mi en tia horo! Ĉar popol’ iam estas en turmento tia, Ke rigardon turnante al martiro ĝia, Malespere eksvenas plej kuraĝa koro.
Al ni, en mondo gastoj, nepetita speco, En la tuta nuneco, tuta estonteco, Restis jam sole unu lando de konsolo, Kiu hodiaŭ havas feliĉon por polo: Lando de l’ infaneco! restos por ĉiamo, Sankta kaj pura, kiel unua ekamo, Per eraroj-memoro neniam skuite, Per esper’-iluzio ne sube fosite, Kaj per okazantaĵoj-torent’ ne ŝanĝite.
Ho, se iam ĝisvivus mi konsol’-momenton; Ke tiuj libroj migru sub pajlo-tegmenton; Ke kampulinoj, kiuj turnas ŝpin-radetojn, Kiam ili amatajn kantas la strofetojn: Pri knabino, ŝatanta tiel violonon, Ke ludante, ŝi perdis anseroj-duonon, Pri orfin’, kiu bela, kiel roz-aŭroro, Iris hejmpeli birdojn en vespera horo — Ke en la manojn prenu kampulinoj polaj Ĉi librojn simplajn kiel kantetoj popolaj!
вернуться

[33]

Kometo en j.1811. Komparu en Lib. VIII verson 109 kaj pluajn.

вернуться

[34]

Legu la noton [13] en Lib. I.

вернуться

[35]

Karabelo, kurba sabro; komp. [13], Lib. II.

вернуться

[36]

Konfederatka, vidu la noton [22], Lib. V.

вернуться

[37]

La leganto, kiu rimarkis la intiman interligon, en kia la poeto prezentadas natur-aperaĵojn flanke de homaj aferoj, facile komprenos, ke la nubaĵo, tiel vaste pripentrita ĉe la fino de la poemo, dum la granda festeno, ne estas nur okaza eksteraĵo, sed, ke ĝi havas por la tuta situacio simbolan signifon. La okcidenta nubaĵo, ekstere ornamita per oro kaj perloj, interne sange-ruĝa, malgraŭvole pensigas pri la granda okcidenta heroo Napoleon kaj pri la esperoj, kiujn Polujo ligis al lia nomo. Estas la j.1812: La aŭreolo de lia nomo kaj la ĝojaj esperoj de la festenantoj same baldaŭ iĝos «flavaj, palaj, grizaj laste», kiel la brilanta, preterpasema aperaĵo, post kiu la suno ekdormis. — Kiel antaŭe en la vortoj de maljuna Maciek Dobrzyński (vv. 377–397) la poeto kvazaŭ antaŭsentigas la grandan tragedion, kiu estis baldaŭ skuonta Litvon-Polujon kaj la tutan mondon.