Du mil paŝojn post domo estis situita
Kastelo, grandioze, vaste konstruita,
De Horeŝko antikva hered’ familia. ¬270
Li mem pereis en la temp’ insurekcia;
La bienojn detruis sekvestraj ediktoj,
Senordo de l’ zorgado kaj juĝaj verdiktoj
Parencoj de l’ patrina flank’ heredis parte,
Kreditoroj la reston dividis aparte.
Neniu volis preni dum kalkul’ kastelon,
Kies subten’ per kostoj tro ŝarĝus nobelon.
Sed la Grafo, najbaro, post plenkresko sia,
Riĉa sinjor’, Horeŝka fora parenc’ ia,
El vojaGoj veninte, ekŝatis la murojn, ¬280
Klarigante gotikan la arĥitekturon;
Kvankam Juĝist’ asertis, laŭ antikva plano,
Ke arĥitekt’ ne Goto estis, sed Vilnano.
Nu, Graf’ volis kastelon. Ĝuste samadate
Juĝist’ ekvolis samon; kial? nesciate.
Do proces’: en distrikto, en ĉefa juĝejo,
Senat’, ree distrikto, provincoficejo.[15]
Fine, post mult-verdiktoj, multaj kostoj grandaj,
La afero revenis al juĝoj limrandaj.
Vokisto diris prave, ke vestiblo vasta ¬290
Ampleksos la palestron[16] kun la aro gasta:
Halo, kiel manĝejo, volbo sur kolonoj,
Konveksa; planko estis sternita per ŝtonoj.
Sur muroj senornamaj, puraj sin etendis
Kapreolaj kaj cervaj kornoj, kiuj pendis
Kun surskrib’: kie, kiam estis akiritaj,
Sub ĉasistaj blazonoj, nomoj gravuritaj.
Sur la arkaĵo brilis ensupre, kun krono,
Duonkapro, antikva Horeŝkoj-blazono.
Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris ¬300
Ĉe tabl’; unuan lokon Ĉambelano prenis,
Laŭ aĝ’, ofic’, la digno al li apartenis;
Li irante, al ĉiuj klinsalutojn faris.
Ĉe li, antaŭ Juĝisto, Pastro Bernardina[17]
Diris mallongan preĝon en lingvo latina.
Viroj ricevis brandon; tiam, sidiĝante,
Ĉiuj manĝis malvarman supon,[18] silentante.
Tadeuŝ, gastorajte, kvankam li junulo,
Sidis apud fraŭlinoj, ĉe Pastro-moŝtulo;
Inter li kaj la onklo unu loko restis ¬310
Libera, kvazaŭ iun atendanta estis.
Onklo ofte ĉi lokon kaj pordon okulis,
Kvazaŭ certa pri ies veno, ĝin postulis.
Tade’ rigardon onklan al pordo sekvante,
Revenadis, malplenan lokon rigardante.
Strange! ĉirkaŭe estis de fraŭlinoj sido,
Kiujn plezure povus rigardi reĝido:
Ĉiuj noble naskitaj, bela, juna ĉiu;
Tade’ rigardas, kie sidas ja neniu.
Enigma lok’, junuloj ŝatas enigmaĵon. ¬320
Li, distrite, la belan sian najbarinon
Apenaŭ alparolis, Ĉambelanidinon.
Li ne ŝanĝas telerojn ŝiajn, nek trinkaĵon
Enverŝas, nek ĝentile, parole amuzas,
Nek li sian ĉefurban edukon ekuzas.
Nur ĉi loko malplena, lin logis kaj ligis…
Jam ne malplena, li ĝin per pensoj plenigis;
Sur ĉi loko jam kuris mil da supozetoj,
Kiel post pluv’, sur sola herbejo, ranetoj.
Unu figuro regas, kiel envetere, ¬330
Lilio frunton levas, sur lago, fiere.
Ĉe la tria manĝaĵo, guton da ruĝvino
Ĉambelano enverŝis al Rozo, filino
Al pli juna li ŝovis kukumoj-teleron,
Diris: «Vin, filinoj, servos, ĉi vesperon,
Mi maljuna, mallerta». Tuj saltis detable
Kelk-junuloj, por servi fraŭlinojn afable.
Juĝist’ flankerigardis al Pan Tadeuŝo,
Ĝustemetis manikojn de sia kontuŝo,
Enverŝis hungarvinon kaj diris: «Junuloj ¬340
Por instruo senditaj, laŭ nunaj postuloj,
En ĉefurbon. Ke niaj filoj nun ricevas
Pli da libra instruo, ni konfesi devas;
Sed por junuloj mankas lernejoj, domaĝe,
Kiuj, kun homoj vivi, instruus junaĝe.
Al kortegoj veturis nobelid’ antaŭe;
Mi mem dek jarojn estis tia kortegano[19]
De l’ Vojevodo, via patro, Ĉambelano!
Danke, viajn genuojn mi prenas ĉirkaŭe!
Vojevod’ min al servoj publikaj preparis, ¬350
El zorgado ne lasis, ĝis min homo faris.
Do ĉiam lin memoros kare domo mia;
Por li korpreĝojn sendas mi al trono Dia.
Se mi ne tiel grandan elportis utilon
Kiel aliaj, hejme postiras plugilon,
Dum aliaj, pli indaj de liaj favoroj,
Aliris al plej altaj en lando honoroj,
Almenaŭ mi profitis, ke en mia domo,
Neniu min riproĉos, ke al iu homo
Mankas de mi ĝentilo, afablo. — Ĝentila ¬360
Eco ne estas eta instruo, facila;
Ĝentileco ankoraŭ ne finiĝas tuta
Per lerta piedŝovo, ekrido saluta
Al ĉiu: jen ĝentilo komercist’-popola,
Laŭ mi, sed nek nobela, nek antikve pola.
Ĝentilecon al ĉiu! ne al ĉiuj samo:
Ne estas senĝentila de l’ infano amo,
Respekt’ inter geedzoj, de l’ mastro al sia
Servist’; sed ĉie estas diverseco ia.
Oni lernu tre longe ĝin, por ne erari, ¬370
Kaj al ĉiu la ĝustan afablaĵon fari.
Eĉ maljunuloj lernis: ĉe sinjoro granda
Interparolo estis — historio landa,
Ĉe nobeloj — distrikta, hejma historio;
Do la frato nobelo sciiĝis per tio,
Ke la homoj lin konis, ne malŝat’-rigardis;
Tial nobelo zorge siajn morojn gardis.
Nun ne demandu: Kiu? de kia deveno?
Kion li faris? — Ĉiu eniru sen ĝeno,
Escepte mizerulon, registar’-spionon. ¬380
Kiel Vespaziano[20] ne flaris la monon,
Ne demandis: el kiaj manoj, landolimoj?
Tial oni ne scias pri deven’, kutimoj;
Sufiĉas valideco kaj stampo; konkludo:
Oni ŝatas amikojn, kiel monon judo».
Juĝist’ ĉirkaŭrigardis la gastojn atente,
Ĉar, kvankam li parolis flue kaj prudente,
Li sciis, ke enuas la nunaj junuloj
Ĉe parolad’, dirata eĉ plej elokvente;
Sed ĉiuj lin aŭskultis profunde-silente. ¬390
Ĉambelanon demandis Juĝist’ per okuloj;
Sed, por ne interrompi, Ĉambelan ’ ne laŭdis,
Nur silente, per ofta kapklino, aplaŭdis.
Juĝist’ haltis; responde al jesa kapklino,
Li por ambaŭ plenverŝis kalikojn per vino,
Kaj diris: «Ne malgrava estas ĝentileco;
Ĉar, kiam homo pesas konvene, laŭ speco,
La aĝon, naskon, virtojn, morojn de aliaj,
Li samtempe sciiĝas pri valoroj siaj:
Por ekkoni pri nia pezo, ĝustan veron, ¬400
Ni devas iun meti sur kontraŭteleron.
Tre atentinda estas ĝentilec’ modela,
Kiun ŝuldas junuloj al la sekso bela,
Des pli, se dom’ honesta, donoj de l’ fortuno,
Denaskajn ĉarmojn, ecojn, briligas en suno.
Jen vojo al korsentoj, vojo al splendoro
De familiaj ligoj — laŭ malnova moro.
Do…» Ĉi tie Juĝisto, la kapon turnante,
Sur Tadeo severan rigardon ektenis,
Videble al konkludoj de l’ parolo venis. ¬410
Tiam diris per ora tabakuj’ sonante
Ĉambelan’: «Ho, Juĝisto! estis ja antaŭe
Pli malbone! Ĉu modo nin ŝanĝis ankaŭe,
Ĉu junuloj boniĝis; sed laŭ mi, konstante
Skandaloj malpliiĝas. — Kiam al Patrujo,
Ho, mi memoras, modoj venis el Francujo,
Tiam junaj sinjoroj, el la fremdaj landoj,
Horde al ni invadis, kiel Nogaj’-bandoj[21]
Persekutante Dion, de prapatroj kredon,
Leĝojn, morojn, de vestoj naciaj posedon. ¬420
Kompaton junulaĉoj vekis, flaviĝintaj,
Parolantaj tra nazoj, ofte sennazpintaj,
Kun proviz’ da broŝuroj, diversaj gazetoj,
Anoncoj de novkredoj, leĝoj, tualetoj.
Grand-forton super mensoj havis tiuj bandoj
Ĉar, kiam la popolon punas Dia mano,
La prudenton forprenas ĝi de l’ civitano.
Pli saĝaj ne kuraĝis rezisti al dandoj;
Tuta popolo timis ilin, kiel peston,
Ĉar ĝi, interne, sentis jam malsanoneston. ¬430
Oni mokis modanojn, modelojn prenante,
Kredon kaj lingvon, leĝojn kaj vestojn ŝanĝante:
Post tiu maskobalo, karnaval’ petola[22]
Venis la granda fasto — malliber’ popola.
вернуться
[15]
Polujo konsistis el vojevodlandoj (kvazaŭ provincoj, posteaj gubernioj), kiuj dividiĝis en distriktojn.
вернуться
[16]
Juristoj, advokatoj kaj iliaj lernantoj. La palestro estis praktika lernejo de leĝoscienco kaj advokateco.
вернуться
[19]
En Polujo estis la kutimo, ke nobelaj junuloj, precipe malpli riĉaj, iris al la kortegoj de grandaj sinjoroj, tie lernis la societajn manierojn kaj sin preparis por publikaj oficoj kaj por la armea servo.
вернуться
[20]
Roma imperiestro (69–790 p. K.), kiu impostis la urinon aplikatan de fulistoj; li diris, ke la mono de tie devenanta «non olet» (ne odoras).
вернуться
[22]
Koncernas la korupton de naciaj moroj, kiu antaŭiris la pereon kaj dispartigon de Polujo.