Interparoloj paŭzis ĉirkaŭ kvar minutoj.
Dume, ĉe tabla fino, mallaŭtaj disputoj
De viroj plilaŭtiĝis: interparolado
Juĝis pri hodiaŭa leporoj-ĉasado.
De l’ Asesor’, Rejento[28] disput’ nefinita
Daŭriĝis pri Stumpulo, hund’ kun vostetranĉita.
Pri Stumpul’, fiere Rejento sinjoro
Asertis, ke ĝi estis kaptint’ de leporo;
Dume, al li refutis, spite, Asesoro, ¬580
Ke al vertrago Falko apartenas gloro.
Do ĉirkaŭe demandis oni opinion:
Ĉiu prenis de Falko aŭ Stumpul’ partion,
Kiel konul’ aŭ kiel atestant’. — En fino
Dua, de tabl’, Juĝisto al novnajbarino
Diris: «Pardonu, ke ni sidiĝis pli frue,
Ne povante prokrasti vespermanĝon plue;
Gastoj malsataj, fore en kamparon iris;
Mi pensis, ke vi veni al tabl’ ne deziris».
Poste Juĝist’ mallaŭte, ĉe plena kaliko, ¬590
Kun Ĉambelan’ parolis pri la politiko.
Ĉe tablo, ambaŭflanke tiel okupata,
Tade’ rigardis al la person’ nekonata.
Pri lok’ li rememoris, ke ĉe la ekvido,
Li divenis, por kiu estis tiu sido.
Lia kor’ nekutime batis, li ruĝiĝis,
Vidante, ke misteraj konjektoj solviĝis:
Sekve, ĉe lia flanko sidis laŭ destino,
Vidita en krepusko, lia belulino!
Vere, ke pli belkreska ŝi estas ĉi tie, ¬600
Ĉar la kreskon vestaĵo prezentas alie.
Tie estis hararo mallonga, hel-ora,
Jen: longa, plekt-volvita kaj korvokolora?
Ŝajne, kolor’ devenis de suna radio,
Per kiu ĉe l’ subiro, ruĝetiĝas ĉio.
Vizaĝon li ne vidis tiam, ĉar tro frue
Ŝi foriĝis; ĝin penso divenas unue:
Li pensis, ke ŝi havis nigrajn okuletojn,
Blankan vizaĝon, ruĝajn lipojn-ĉerizetojn.
Ŝi similas, laŭ buŝo, okuloj, vizaĝo; ¬610
Plej grandan diferencon prezentus la aĝo;
Ĝardenistino ŝajnis malgranda knabino,
Kaj ĉi tiu, jam aĝe matura virino;
Sed junul’ ne demandas belecon pri aĝo;
Al junul’ ŝajnas juna, ĉiu belvizaĝo,
Samaĝulin’, al knabo, ĉiu belulino,
Kaj al ĉastulo, ĉiu amatin’, virgino.
Tadeuŝ’, kvankam preskaŭ dudekjar’-junulo,
Kaj loĝis en ĉefurbo[29] ekde infaneco,
Li havis pastron, kiu laŭ malnovregulo, ¬620
Inspektis kaj edukis lin en severeco.
Do kun Tadeuŝ’ venis, al lia hejmlimo,
Kor’ senkulpa, pens’ vigla, kaj pura animo;
Sed kune petolemo eta, de junaĝo.
Antaŭe jam projektis li, ke en vilaĝo,
Li ĝuos je veninta libereco nuna;
Li sciis, ke li estis vigla, bela, juna,
Kun gepatroj-heredo, fortiko kaj sano.
Li nomiĝas Soplico: ĉiu Soplicano
Estas, sciate, brava, forta, korpulenta, ¬630
Bona soldat’, science malpli diligenta.
Tade’ ne degeneris el prapatroj-speco:
Li piediris brave, rajdis kun firmeco;
Ne malkapabla, grandajn progresojn ne faris,
Kvankam onklo nenion por eduk’ avaris.
Li preferis pafadi, sabr-ekzerzojn fari,
Ĉar oni lin intencis al arme’ prepari;
Ĉi volon testamente la patro eldiris;
Do li, jam en lernejo, al tambur’ sopiris.
Subite onklo ŝanĝis unuan destinon: ¬640
Ordonis hejmveturi kaj preni edzinon,
Kaj promesis donaci vilaĝet’-mastraĵon,
Kaj poste doni tutan sian posedaĵon.
Ĉi virtoj de Tadeo, kaj ecoj-kombino,
Altiris la rigardon de la najbarino.
Ŝi mezuris belforman kaj altan figuron,
Larĝan bruston, fortikajn ŝultrojn, la staturon,
Rigardis la vizaĝon, kiu ruĝetiĝis,
Kiam junul’ kun ŝia okul’ renkontiĝis.
Libere de unua timem’, li rigardis ¬650
Kuraĝe per okuloj, kiuj fajre ardis.
Egale ŝi rigardis: kaj pupiloj-kvaro
Kontraŭ si flamis, kiel frumes’-kandelaro.
Ŝi unue Tadeon france alparolis.
Li revenis el Vilno, do ŝi aŭdi volis
Pri aŭtoroj kaj novaj libroj opinion,
Kaj, laŭ respond’, sekvigis demandoj-serion.
Ŝi poste ekparolis pri arta pentrado,
Pri muziko, pri dancoj kaj eĉ pri skulptado!
Pruvis konon de notoj, pres’ en ĉia speco: ¬660
Ĝis Tade’ konsterniĝis je l’ instruiteco,
Timis, por ne fariĝi celo de mokanto,
Balbutis, kiel antaŭ instruist’, lernanto.
Feliĉe, instruisto bela, nesevera,
Divenis, kia estis terur’-kaŭzo vera.
Do ŝi al pli facilaj transiris objektoj:
Vilaĝa viv’, enuo, penoj kaj projektoj,
Kiel oni distriĝu, la tempon partigu,
Kaj en vilaĝo vivon al si agrabligu,
Tadeo respondante, parolis sentime: ¬670
Post duonhoro ili estis jam intime,
Kaj komencis malgrandajn ŝercojn, disputetojn;
Fine ŝi metis antaŭ li tri panglobetojn
Por elekt’: plej proksiman li tuŝis per mano.
Fruntsulkiĝis filinoj de la Ĉambelano;
Najbarino ekridis, tamen ŝi silentis,
Kiun tiu feliĉa globeto prezentis.
Ĉe dua tablofino, oni sin alie
Amuzis: Falko-anoj, fortiĝinte tie,
Senkompate atakis de Stumpul’ partion. ¬680
Disputo bruis, oni manĝis plu nenion;
Ambaŭ flankoj kverelis stare, trinkis nure;
Rejento iritita estis plej terure:
Li ne ĉesis aferon sian prezentadi
Kaj ankoraŭ tre klare per gestoj pentradi.
(Antaŭe advokato, Rejento Bolesta,
Predikisto nomata, pro la emo gesta),
Manojn al flank’, kubutojn posten elfleksinte,
El sub brakoj longungajn fingrojn elŝovinte,
Per ĉi bildo du hundojn li prezentis nune; ¬690
Ĵus li finis paroli: «Pel![30] ellasas kune,
Mi kun Asesor’; kvazaŭ du ĉanojn al subo,
Faligus unu fingro ĉe pafil’-dutubo;
Pel! Kiel kord’ leporo en kampon flankiris,
Hundoj tuj tuŝ! (sur tablo li manojn longtiris,
Per fingroj imitante de hundoj movecon),
Hundoj tuj tuŝ! forpelis de l’ arbar’ jam pecon.
Falk’ antaŭen! rapida hund’, sed fervolulo,
Eligis tiom, fingron, antaŭ la Stumpulo:
Mi sciis, ke maltrafos li. Lepor’, ruzulo, ¬700
Kuris, ŝajne, en kampon, post ĝi hundoj; nune
Lepor’, ruzulo! kiam hundojn sentis kune,
Salt! dekstren, kapriolon! hundar’ malprudente
Samflanken; li maldekstren sving! salt! salt! momente
Hundoj tuj sving! arbaren li kaj la Stumpulo:
Kapt!!» Rejento, sur tablon klinite, kun tia
Kri’, per fingroj alkuris ĝis al flank’ alia,
Kaj «kapt!» en la orelon kriis al junulo.
Per ĉi voĉoeksplodo, Tadeo kaj lia
Najbarin’, timigitaj, mezinterparole, ¬710
Ambaŭ de si forŝovis kapojn, malgraŭvole,
Kiel suproj de arboj ligitaj kupole,
Kiujn disŝiras vento; kaj manoj, metite
Proksime sub la tablo, diskuris subite,
Kaj du vizaĝojn kovris unu ruĝetiĝo.
Tade’ por ne konfesi pri sia distriĝo,
Diris: «Vere Rejento, sendube kaj certe,
Stumpul’ ’as bela hundo; se li kaptas lerte…»
— «Lerte? kriis Rejento — do kaptus mallerte
Mia hund’-favorato?…» Do Tadeo nia ¬720
Ĝojis, ke bela hundo estis sen mank’ ia;
Domaĝe, li nur vidis ĝin apud arbaro;
Mankis tempo, koniĝi kun bona ecaro.
Nun Asesor’ kalikon tremfaligis plenan,
Kaj turnis al Tadeo rigardon venenan.
Li ol Rejento. malpli moviĝema, kria,
Malpli dika li estis kaj malpli statura,
Sed en balo, distrikta kunveno, terura.
Laŭ dir’, pikilon havis li en lango sia;
Li sciis tiom spritajn ŝercetojn komponi, ¬730
Ke ilin kalendaroj povus prese doni:
Ĉiuj malicaj, akraj. Iam en bonstato,
Li disipis post patro heredon, de l’ frato
Bienon, figurante en la granda mondo;
Nun, oficist’, graviĝis en distrikta rondo.
Li amis tre ĉasadon, parte por amuzo,
Parte, ĉar kornoj-sono, de pelistoj uzo,
Al li rememorigis, kiam, en juneco,
Li havis pafistaron kun fama hundspeco:
Nun al li, el hundaro, du vertragoj restis, ¬740
Kaj kontraŭ glor’ de unu, oni nun protestis!
Do li alproksimiĝis, glatis malrapide
Vangoharojn kaj diris malice-ekride:
«Hundo sen vost’ — nobelo sen ofica ago;
Vost’ ankaŭ multe helpas, dum kur’ al vertrago.
Laŭ vi, stumpeco pruvas pri boneco ia?
Ni povas lasi juĝon al onklinjo via,
Telimen’. En ĉefurbo ŝi loĝis antaŭe,
Ne delonge distriĝas ĉi tie ĉirkaŭe,
Sed ĉason, pli ol junaj ĉasistoj komprenas: ¬750
Jen tiel, kun la jaroj, sperteco mem venas».
вернуться
[28]
Asesoroj prezentis la distriktan vilaĝan policon kaj estis elektataj de la registaro, aŭ de civitanoj. Rejentoj (notarioj) administris la kancelarion, gardis la aktojn kaj enskribis en ilin dekretojn kaj privilegiojn.
вернуться
[29]
Vilno, kiu havis faman polan universitaton, fermitan de rusoj en j.1832; tie studis interalie Mickiewicz.
вернуться
[30]
Imitante la ĉasistan lingvon, la traduko uzas en ĉi tiu rakonto de la Rejento kelkajn senfleksiajn interjekciojn: Pel! = pelu, postkuru (voko al hundoj, liberigataj de la kondukrimeno); tuj tuŝ! = preskaŭ tuŝas, jam estas tre proksime; salt! = faras salton; salt! salt! = faras du saltojn; sving! = svingas, turnas sin; kapt! = kaptas.