– Li kaptis ĝin… – flustris Ab ben Pulovero emociiĝinte kaj glutegis. – Ĉu tiu bestio konsrerviĝos, dum ni portos ĝin de tie ĉi al la aliaj? Mi komprenas tiel, ke ni rostu ĝin malantaŭ monteto, por ke la knaboj ne agaĉu pri tio, kaj ni ne devu pene porti ĝin. Ni manĝos nian porcion ĉi tie, poste ni portos ĝin ankaŭ al ili…
– Ili nur agaĉu pri ĝi – grumblis Ŝebao.
– Nu bone, mi nur diris…
Fine alvenis Klausner kun la senfeligita besto.
– Ŝafo ĝi estas… – li flustris. Ili forigis ties voston, kapon kaj rapide revenis al la bivakejo. Ili tuj rostis kaj manĝis la beston. Ĝi bongustis al ĉiu. Eble ĝi estis juna ŝafido.
Matene ili vidis, ke oni jam malkonstruis la plimulton de la tendoj kaj metis tiujn sur ĉarojn!
Damne!
Ili estis soldatoj. Ili iras norden per ĉaroj de la Ruĝa Kruco. Ĝi estas kompleta sanitara taĉmento kun dek ĉaroj! La nabo de iu ĉaro falas, kaj kvar sanitaraj soldatoj agaĉas longe. La diablo ne povas forporti ilin! Jam du kaj duonhoron ili agaĉas per ĝi.
– Ni iru tien! – diris Ŝebao. – Ni estas sufiĉe multe kun armiloj, se ili skrupuladus. La aliaj jam estas for.
– Bone! – aliĝias Gorĉev… – Profeto Pulovro restos ĉi tie apud Manuelo, sed se ni revenos, kaj vi manĝis eĉ la etan fingron de la malsanulo, mi batos vin draste.
Blankhara soldato de la Ruĝa Kruco kun grandega nazo, en societo de du rekrutoj levadis la ĉaron. Dume ili atentis la taĉmenton. Ĝendarmoj kaj legianoj alvenis, tute ne parolante pri la siamaj ĝemelo, portantaj la saman tendotolon..
– He! – kriegis Ditrich, kiu unuarange ludis la rolon de la ĝendarmo. – Kio estas la problemo?
– Falis la nabo.
– Sed vi tamen havas prudenton ne stradi dum horoj en Saharo pro tiaĵo?!
La bronzvizaĝa, grandnaza homo karĉis el apud sia pipo.
– Ĉu vi volas ordonadi al soldatoj ĉi tie?
– Ĉu jam ankaŭ la sanitaristo estas soldato?
– Tio estas malnova interna koliziado en la kolonika armeo. Oni scias, ke la funkcio de la sanitaristoj kaj la kuir-taĉmento estas eksterodinare grava, sed bedaŭrinde ili ne havas la decan aprecon. Sed la arabaj ĝendarmoj, kiuj rajtas disponi nur pri la indiĝenoj aŭ dizertintoj, ĝoje spertas, ke ankaŭ ili povas malestimi iun. Ditrich do ludis la rolon unuarange. Gorĉev nun paŝss al la ĉaro, kliniĝas, ĉi tie turnas, tie premetas ion, martelbatas kelkfoje kaj leviĝas.
– Nu, ni iru, oldulo mia! Mi riparis ĝin! Estas mirinde, ke vi ne povis fari tion.
– Sed ni iros en la kontraŭan direkton – diris la pli juna soldato embarasite.
– Ankaŭ ni. Ni akompanos vin.
La sanitaristo okulmezuris lin moroze.
– En kiun direkton?
– Ni ne scias.
– Tio estas alia afero. Ĉar ni estus irintaj ĝuste tien. Ĉu vi havas monon?
Ĝorĉev mansvingis.
– Ĝuste tial ni serĉas ĉaron. Ni ne povas pene porti ĝin. Kion vi havas? Ĉar ni estas malsataj.
– Nenia porblemo! Troviĝas tiom da gazo kaj karbolo, kiom vi bezonas. Kaj kesto da uz-instrukcioj, ke estas malpermesite kaj danĝere mortbati la soldatojn de la Ruĝa Kruco, alvenintajn al la disinfektado. Se vi kutimas manĝi aliaĵon, tio signifas problemon.
Bedaŭrinde, kiam ili traserĉis la ĉaron, ili divenis, ke troviĝas tie ankaŭ aliuloj. Du malsanuloj – feliĉe simulantoj – kaŝiĝis en la profundo de la ĉaro sen vestoj. Iliaj uniformo kaj ekipaĵo restis sur alia ĉaro, kaj nun ili aliĝis al la trupo de la dizertintoj, kovrintaj sin per tendotolo. Ili diris kategorie, ke ili ne volas vesti sin, ĉar ili fariĝos dizertintoj tiel. Tiun starpunkton ili rezignis nek poste.
– Ni ne dizertis – ili diris, – ni nur cedis la perforton.
Ili tamen prepariĝis. La tenda ĉaro, la durada ĉaro, tirata de mulo, la soldatoj, pompe provizitaj per karbolo kaj inform-flugfolioj, krome per gazo kaj kun melankolio.
– Tamen atendu iomete – diris la sanitaristo, kiu havis grandan nazon, kiu cetere nomiĝis Bagron. – Mi portos Teofilon.
– Kiun?
– Mian plej bonan amikon. Jam hieraŭ mi sciis pri ties fuĝo, kaj mi ne volis iri plu, mi do pelis tiun for de la tendaro por restigi ĉi tie. – Kaj li kriis laŭte: – Teofilo!
– Kiu estas Teofilo?
La hundo de la Ruĝa Kruco. Ĝi vagaĉis nokte ĉirkaŭ la tendaro. Kie en la infero ĝi povas esti…
La tuta societo rigaridis en ĉiun direkton de la ventorozo kun tre rigida vizaĝo, pale, deturninte sin unu de la alia. Kelkiuj rapide ekspiris profunde, kaj la genuoj de profeto Pulovero fleksiĝis..
Iu volis mortpafi Klausner-on.
Dume revenis la blanhara amiko de la bestoj, anime taŭzite, en la mano kun kolringo.
– Teofilo!.. Kompatinda… Kio okazis al vi?
Ekvidinte la kolringon, la membroj de la societo disiris dekstren-maldrkstren. Klausner restis tie kaj klinis sian kapon inter siajn manplatojn.
Fine ili tamen ekiris. Baldaŭ la blankhara sanitaristo, pelanta la ĉevalojn diras al Gorĉev:
– Tamen rerigardu, eble vi vidos ĝin ie…
– Mi ne volas vidi ĝin! Ni rapidu! – kriegis Gorĉev.
La maljuna sanitaristo ne komprenis, kial elprenas Pulovro la inventisto sian bajoneton por ataki Gorĉev-on, kiam tiu post nelonge, kvazaŭ farinte sandviĉon, li trandonas la kolringon al li inter du pantranĉaĵoj.
Ili ĝenerale ĉiam subridas, kiam li diradas kun larmoplenaj okuloj: “Kompatinda Teofilo, kompatinda Teofilo…”
Kial ridi pri tio?
Iom post iom forviŝiĝas la stranga marŝkolono en malproksima, griza polvoglobo, kiu ruliĝas norden, kaj ne estas troigo, se ni asertas, ke ĝi estas tia, kiel lavango, kiu konsistanta el etaj neĝbuloj, kiel ĝi algluigas la neĝflokojn tie kaj ĉi tie, subite ĝi fariĝas grandega kaj timiga.
Antaŭ Mars el Kebir venis la poŝtistoj.
Ili estis naŭope, polvokovritaj, gajaj homoj, kun leterportista flank-aktujego, kvazaŭ ili ŝatus kredigi, ke ili ambladas tiel de iu fino de Saharo al la alia, dume tie kaj ĉi tie ili frapetas en oazoj: “Bonan tagon, mi portis leteron al sinjoro kaproposedanto Kabil Mustafa, oazo Bunguz, Saharo.” Post li iras plu fajtante ĝis Egiptio, tie li frapetas denove ĉe ies pordo, kunportante bildkarton, sur kiu malproksima parenco sendas siajn salutoj al la ŝejko rabista.
Ili malrapidiris tiel senzorge kun aktujego, pendanta sur ilia ŝultro, kiel certaj antaŭurbaj leterportistoj, kiuj estas bonhumoraj ĉiam, ĉar en la distrikto de la teretaĝaj domoj iliaj genuoj ne malsaniĝas pro reŭmatismo. Kvar similaj leterportistoj, kun la sama bonhumoro sekvas ilin.
Unue ili ĝojas unu al la alia. Ĉiu pensas tion, ke la alia havas manĝaĵon.
Poste ili malĝojas kune.
La gazo, la karbolo kaj la flugfolioj trovas kompreneman societon en la aktujego de la leterportistoj kun la neenmanigitaj naŭ suboficiraj revolveroj kaj kun la apartenantaj kartoĉoj. Cetere la gvidanto de la gajaj leterportistoj estas sveda kuracisto d-ro Ervino Haagebeck, kiu kunportas siajnĉefverkoj apud kelkaj revolveroj. Tial li venis en Afrikon, tial li dungiĝis al la legio. Li skribis longan studaĵon pri sanitara prodedo de la Ruĝa Kruco: “Sanitaristoj en la profilaktiko de la milita kirurgio”. Ĝi estas ties titolo.
Li tuj komencis, se ili jam kunvenis tiel bele en la dezerto, laŭtlegi sian verkon, konsistantan proksimume nur el ducent paĝoj, ĉar nekredeble gravas laŭ li, kiel donu la sanitaristoj unuan helpon al la antaŭvideble operaciotaj vunditoj.
Ili aŭskultis kelkajn vorotoj atenteme. Poste Klausner levis la klabon…
Kaj Haagebeck suprenrigardis sur lin, sed ili neniam plu parolis pri la laŭtlego de la pluaj partoj.
Des pli multe ili parolis pri la novaj dizertintoj.