Выбрать главу

III-a ĈAPITRO. La Unua Plej Danĝera Brigado

1

La duspeca vojsistemo de Saharo, la konstruitaj kaj la senvojaj vojoj pleniĝis de migraj birdoj. Tiom da dizertintoj ankoraŭ neniam vagadis ĉien.

Ili jam estis proksimume sepdekope. Kaj ili sciis ankaŭ tion bone, ke sepdek ĉiuriskaj kaj armitaj legianoj povas kaŭzi grandajn surprizojn.

Ili okupis la oazon Ragun. Kelkaj sanitaristoj aperis antaŭtagmeze ĉe la montetoj, kaj alvokis la beduenan ĉefon doni nutraĵon al ili. La ĉefo estis saĝa homo kaj eble li informiĝis pri tio, ke la membroj de la Ruĝa Kruco ne kunportas mitralfusilojn. Se tamen jes, tiam ili ne povas esti tiel ebriaj, ke iu el ili malantaŭe, kiu kantas, portu verdan turbanon al sia ekipaĵo kaj uniformo.

Sed bedaŭrinde Donald estis tiel ebria, ke li faris tion. Li prove surprenis la kapornamon de la iam marabuto Abu ben Pulovero, dum la profeto dormis.

Tiel do Gorĉev, Ŝebao devis uzi drastajn vortojn. El la afero fariĝis diskuto, kaj kvar membra krizostata grupo tuj vangofrapis la beduenon, kiu galopis hejmen kun siaj akompanantoj, kaj komenciĝis la ofensivo.

La dizertintoj estis ĉarpentitaj ne el tia ligno, ke ili nervoziĝu pro malgranda interkonfikto, ili do aranĝiĝis en vicon, kaj kurante, saltante, sin ĵetante de montoflekso ĝis montoflekso, laŭ ties maniero, ili proksimiĝis al la oazo kun nemiskonprenebla intenco de manbatalo.

Blankhara bedueno jam dum la batalo amare diris riproĉe al ilia ĉefo, kial fari tiujn aferojn. Ĉu ili estas aŭ ne estas dizertintoj, se ili venas pli ol du, jam ne estas proponinde serĉi kverelon kun ili.

La ĉefo dente grincis al la maljunulo, ke ĉiam li influas la batalantojn, kvankam ili jam delonge estus liberiĝintaj de la malbenitaj eŭropanoj, se ili alfrontus ilin kuraĝe. Li forportu sin, ĉar li batos lin je la kapo. Ek! Antaŭen!

Ili nun amare pentos tion… Kaj tiam oni paf-eligis liajn naŭ dentojn, tiel, ke la kuglo elvenis, sub la dekstra vangoosto, transverse apud lia orelo, sed se ĝi jam estis tie, ĝi deŝiris lian aŭriklon, tiel ĝi kuregis plu.

Sed la batalon ne la svarmlinio decidis, ĉar la konstatna pafado de la beduenoj ŝprucis tiel en la dezerto, ke dum mallonga tempo estis neeble antaŭeniĝi.

Tiam penetrante el malantaŭ la oazo, okupis la centron plotono da ĝisdente armitaj, sovaĝaspektaj kaj rezolutaj leterportistoj!

Alvenis la poŝtistoj! Per revolvero, tranĉilo kaj per tia tempesta rapideco, kian oni ankoraŭ ne vidis en la oazo…

Fariĝis granda paniko, ĉar la francoj ankoraŭ neniam enbataligis tian formacion! Ili do povas domaĝi! Ĉiu poŝtisto iris tuj al la fronto!

Ĉar kion faris Ervino Haagebeck kaj liaj kunulo dum sekundoj, tio levis la batalspiriton de la leterportistoj al elstara plenumaĵo. Ĉar kiel ili tenis la fusilon kaj la aŭtomatan revolveron inter siaj dentoj, poste en la dekstra mano, kiel ili tordis la rimenzonon sur sian maldekstran manon, dume ili konstante pafis, ili frapadis dekstren-maldekstren tiel, kvazaŭ ĉiu homo estus po unu muŝo, kaj ili uzis la ledan aktujegon, kiel timigan batalilon, dum sekunduj ili forigis el la drinkejo la indiĝenojn, pafantajn el fortigitaj pozicioj, de kiuj ili akiris ankaŭ fusilojn, ĝi do estis miraklo!

La junan fraton de la tribestro, kiu en la buŝo kun tranĉilo pafis senĉese per du fusiloj, oni batis lin je la kapo per leda aktujo tiel, ke li svenis, kaj tiu mallonga paŭzo sufiĉis, ke la dissemita svarmlino per dumetraj saltoj penetru en la antaŭajn poziciojn.

Kriegado, balsfemado, knalo-krako, kaj alvenas la tuta sturma taĉmento en la mezon de la oazo, kie du poŝtistoj defendis la drinkejon dum dekkvin minutoj kontraŭ okdek araboj. Kaj proksimume tridek atakantoj vane sturmis la stalon de la kameloj eĉ nun kontraŭ du poŝtistoj

En iu tendo Klausner tenas okupita la tagmanĝon de la beduena ĉefo, kies buŝo estas trapafita, li diras saĝajn adomojn al la vundito, kuŝanta sur la planko, kiu ne povas respondi, ĉar sur lia buŝo estas kompreso, farita el tuta burnuso.

La indiĝenoj demetas la armilojn kaj donas ĉion.

Oni trapafis la ŝultron de Ditrich. Ankaŭ la vizaĝo de Mariono estas batita per io, ĉar ĝi estas tute blua. La blankhara sanitaristo, kiu funebras Teofilon, ĵus ekfumas pipon, kiam la vundito venas al li, kiu montras sian vizaĝon maltrankvile:

– Jen rigardu ĝin…

La grandnazulo elprenas sian pipon, kun artspertaj okuloj, iom forpuŝinte lian kapon, li kapjesas.

– Ĝi estas tute bona. Nur iomete ĝi diferancas la alian flankon. Sed virinoj ne venos ĉi tien.

Li ne plu okupiĝas pri la afero, kiel sanitaristo. Ŝajnas, ke li estas pli sperta en la interbatado.

Post la abunda manĝado ili zorgas pri la vunditoj kaj interkonsiliĝas.

– Tiel ni ne povos iri plu… – diras Ŝebao. – Ne ne povas komenci rabistan militiron tra la tuta Saharo. – Pri tio ili estis klarvidaj.

– Ŝebao pravas – kapjesis Gorĉev. – Kiel do ni devos agi plu? Mi proponas, ke ni faru nian aferon laŭregule. Ni estas Ruĝ-Krucistoj, do vekus sensacion, kiam ni aperus kun maŝinpafilo anstataŭ brankardo, por ke ni ne iru tien vane, ni flegos la malsanolojn, troviĝantajn en la ĉirakaŭaĵo. Tio estas la tasko de la Ruĝ-Krucistoj. Ili flegu malsanuloj, kaj se ne estas malsanulo, ili zorgu, ke tiuj estu. La mondfama Ervino Haagebeck skribis en la titolo de sia epokfare enua verko, ke la profilaktiko estas grava ĉe la Ruĝa Kruco. Ni do ekde nun preventos la problemon. Kie bezonatas, tie aperos la Ruĝa Kruco kaj flegos la vunditojn.

– Kie ĝi ne bezonatas – demandas Trovaĉek. – Se ne estas vundito?

– Ĝuste en tio estas la profilaktiko. Ni preventas la problemon, kaj estos vundito. Oni nur saĝumadu multe. Krome ni vestos niajn du nudajn kunulojn per gazo, kontrarŭ tio ili tute ne povas protesti, ĉar ĝi estas kuracista terapio. Tiel ni povas eviti la unuaniman kaj malesperiĝintan proteston de la kolonio, ofendita en la ĝenerala pudoro, kiu koncernas nian marŝkolonon. Ni havas ĝendarmon, legianon, kaj la poŝtisto estas ankaŭ doktoro! Vi vidos!

Profeto Pulovero sur la kapo kun larĝa, ruĝa strio interrompis.

– Kial mi estas ĉi tie?

– Prave – respondis Gorĉev, eklevinte sian ŝultron, – nek mi sciis la respondon al tio.

Ili ekbivakis.

Estis plenluna, trankvila nokto en la dezerto. Kelkaj palmoj. Malproksime ĉie kaj ĉie etendiĝas la palaj, blankaj, lunlumaj sablodunoj de Saharo.

Kaj kelkaj tute etaj punktoj: ŝakaloj aŭ hienoj, kiel ili galopas solaj…

La beduenoj laŭ ordono kolektiĝis en la alia fino de la oazo, kaj la soldatoj diris al ili, se iu el ili formoviĝos, ili ĉiuj estos mortpafitaj. La beduenoj povis alporti nur vinon kaj manĝaĵon!

2

De malproksime, el ĉiu direkto alvenis la hienoj. Ili ĉiam scias, kie okazas ia popola festo kun nekutime gradmezura kuiradi kaj rostado de viando…

La beduenoj sidis malgaje en la mallumo, grupiĝinte, interkliniĝinte kun mistikaj kaj tremvibrantaj okuloj. Kiel jam tiuj beduenoj sidas, kiam ili atendas la plenumiĝon de insida venĝo. Trakoma, duone blindiĝinta, blankhara ŝuflikisto, la saĝulo de la oazo, fumas pipon, faritan el kano.

– Ĉe kiu estis la veneno? – demandas iu.

– Ĉe mi – respondas juna arabo, – tial mi scias, ke morto atendas la eŭropajn soldatojn. Mi verŝis du glasojn el ĝi en la barelon. Ankaŭ Rafit kaj Selim, la famaj venenmiksantoj vidis tion.

– Li diras la veron – konfirmis tion la menciitaj atestantoj, ĉar la mankohava honoro de la juna indiĝeno bezonis, ke ankaŭ aliuloj atestu lian venenmiksadon.

– Ni rulis ĝin antaŭ ilin, ĉar ni ne havas alian barelon.

– Kiam la unua blanka masaĝo de la luno aperos super la plej alta palmo, la eŭropaj hundoj ĉiuj estos mortintaj – diris la blankbarbulo. Sufiĉas verŝi unu glason da veneno en la barelon, ke ili mortu.