Выбрать главу

– Kaj mi verŝis du glasojn el ĝi. Ĉar estis mallumo, mi prenis ankaŭ la randon de la barelo, ke mi ne elverŝetu al venenon apud ĝin. Poste mi remetis la fermoplaton, kaj ni rulis ĝin tien…

Kelkaj skelete maldikaj, vundokovritaj, dezertaj hundoj, nomataj slugi kuradis inter ili, kiuj estis pli abomenidaj kaj avidaj ol la ŝakaloj.

Ĉar la ŝakaloj kaj la hienoj en bela ordo, duoncirkle eksidis antaŭ la oazon, kaj altenlevinte sian nazon, ili hurlis raŭke, la tuto ŝajnis tiel, kiel la prezentado de ia migra kantĥoro, kiel ili kolektiĝas bele kaj prezentas sian kanton, kies titolo estas “Stertoru, Stertoru kvieta Saharo”. Estintus tute laŭstile, se poste maljuna hieno ĉirkaŭirus kun telero por kolekti monon.

La beduenoj sidas kaj atendas ĉe la flagranta bivakfajro kurbadorse, kuntirinte sin, interkliniĝinte.

– Alaho sendos la morton al ili… – flustris iu.

– Kaj ni ricevos monon… – kriis vigle junulo. – Oni povas porti dizertintojn en la fortikaĵon de la legianoj “vive aŭ morte”…

Kaj ili atendis…

La soldatoj kantis, diskutis, kverelis, eĉ interbatadis, poste kelkaj el ili kuŝis sur sian mantelon, kaj baldaŭ ankaŭ la aliaj agis same. Fine silentiĝis ĉio…

Unue ili sentis tiel, ke ili estas dormemaj, kiam ili ekkuŝis dormi, poste sur la vojo de la malrapide efikanta veneno, ili certe sinkis inter la flamojn de Morhut, kie la eterna turmento de la satano akceptas ilin.

Alaho estas granda!

Ĉio estas silenta… Iu bubo rigardas al la maljunulo. Li kapjesas… La juna indiĝeno forrampas malrapide…

Li atingas la transan parton de la oazo… Nun li ekvidas mortinton inter du palmoj sur la senarbejo!

Li estas senmova.

Sed sur lia kolo pendas en brila ingo, kio estas travidebla, kiel la vitro kaj tamen ĝi estas papero, zorge gardite, magiaĵo, nomata mapo. Ne estas malutile ŝteli tiaĵon ĝustatempe, ĉar dum dividado, rilate lian junaĝon, la pli oldaj kaj emeritiĝinaj kadavrorabistoj ne aprecos liajn petojn. Li do levas la kapon de la mortinta, eŭropa soldato…

Samtempe la mortinta, eŭropa soldato levas sian manon…

…Alaho estas granda, sed tiu vangofrapo estis pli granda. La mortinta eŭropano vivas! Eĉ, ho tamen jes!

La bubo flugante ankoraŭ atingas sian turbanon! Kvankam ĝi komencis la konkurson unu kaj duonsekunda avantaĝo sur la flugvojo.

La bubo rekuregas por rakonti la fantomeskan travivaĵon, sed lia buŝo tute ŝveliĝis.

Ĉu do estas ankoraŭ vivo en ili?! La bubo kapjesante balancas sian kapon. Li metas siajn tri dentojn antaŭ ilin. La blankhara saĝulo rigardas la dentojn… Alaho! Ĝi estas miraklo! Li denove ĉirkaŭsidas kuntirinte sin kaj atendas kun klinita kapo.

Tiuj hundoj havas terure fortan organismon. La bobo ne ekiras la duan fojon. Li sciis bone, ke ankaŭ rinocero estus mortinta pro tiom da veneno, miksita en la palmovinon, tamen li ne ekiras. Hamsud priridis lin!

Li baldaŭ pentis tion…

Hamsud post nelonge revenis, kaj lia nazo jam apenaŭ estis videbla sur lia vizaĝo. La manoj de la profeto estas longaj, sed tio estas nenio. La manoj de tiu eŭropano estis larĝaj kaj ostaj. Kaj li vangofrapis Hamsud-on deflanke, mandorse, oblikve, iom deglitinte, duondorme. Kiu ĵus ridis.

– Kiel – demandis iu, – ĉu oni vangofrapis vin?

– Ĝi estas miraklo… – ili miregis. – Ĝi estas granda miraklo!

– Mi – diris Bahumir la seloriparisto – iun nokton mi vidis la nevon de Alaho sur la ĉielo, rajdantan sur verda ĉevalo. Ĝi estis multe pli granda miraklo, ol la eŭropaj soldatoj vangofrapas. Tia afero jam okazis aliafoje…. Laŭ mi ankaŭ al mi.

Ĝi tamen estas frenezaĵo.

Ili ne komprenis. Tiom da veneno, kaj ili trinkis ĝin. Ili disrompis eĉ la malplenan barelon, kaj ili tamen movas sian manon. Tute nek pigre, nek malforte. Aŭrore, kiam la maljunolo volis rigardi persone la staton de faktoj, li revenis timiĝinte, irinte la duono de la vojo.

Alaho!

La soldatoj prepariĝis! Eĉ ili fajfis, ekipante la ĉarojn! Freŝe kaj ripozinte! Iu, kiun Alaho markis per ruĝa ŝoseo meze sur lia kapo, ĵus trinkas la palmovinon, restintan en la kruĉo.

Ili kantis, martelis, platebenigis instrumentojn, kaj enbatis la nabon ritme, fervore, kvazaŭ ili komencus la unuan akton de opero. La maljunuli reiris al siaj kunuloj tremante. Ili elportis la venenon singarde kaj ĵetis antaŭ la plej grandan slugi-on pecon da sekigita viando, spicitan per kelkaj gutoj da veneno. La hundo voris ĝin avide… Ne pasis duonminuto kiam ĝi ekkuŝis, poste turniĝis dorsen kaj mortis, kvazaŭ fulmo estus batinta ĝin. Nun venas ĉi tien al la beduenoj kun enigma vizaĝo tiu malbenita, dancante vangofrapanto, kiun oni nomas Pajaco, kaj li ekvidas la botelon en la mano de la arabo!

Fine! Li masakros ilin! Sed ne. Li paŝas al la maljunulo kaj flustras en lian orelon:

– Vendu al mi la tutan botelon da veneno! Ĝi estas pompaa trinkaĵo, kaj neniu scias, kie mi povos aĉeti tian unuarangan.

Kaj li transdonis al la arbo dek frankojn!

Li forportas la venenon kaj jen… Li haltas malantaŭ la arboj, kaj ŝajnas, ke li trinkis per grandaj glutoj, tute kliniĝinte malantaŭen, en la buŝo kun la faŭko de la botelo.

La araboj fuĝis en siajn tendojn, ĵetis sin vazaĝaltere kaj preĝis, ĝis la lasta eŭropa hundo, kamardanta kun la diablo, malaperis inter la malproksimaj montetoj

Ali Benguz enloĝiĝis en barelon da palmovino antaŭ du tagoj. Posttagmeze li forlasis la banejon, ĉar la barelo preskaŭ disfalis jam pro la nekutime peza kaj moviĝanta enhavo. Li flankenrulis la difektiĝintan loĝejon en la malluman kelon kaj portis malplenan barelon anatataŭ ĝi apud la malsuprenirejo, por ke ne estus okulfrapa ties manko. Li pensis, ke li kaŝiĝos en ĝi, ĉar eble tamen li havos okazon interŝanĝi sian cetere malsekiĝintan uniformon, kiu ĉifiĝis en la lasta stadio de lia etilismo por burnuso, manĝi ion kaj fuĝi.

Ali Benguz asertis tion pri si, ke li dizertis de malproksime kaj timis aperi antaŭ la beduenoj, tial li ŝtelumis en la ombro de la palmoj de la oazo en la kelon. Tiel li vagadis de iu barelo al la alia, aŭ li tiel venis en la unusolan sendifektan barelon, apud la malsuprenirejo. Eble li povas ŝteli iom da nutaĵo tie, kaj en araba vestaĵo, se troviĝas arabo, kies kolon li tordos, li povos galopi plu, ĝis li trovos pli grandan grupon de la dizertintoj, pri kiuj li jam aŭdis.

Li meditis ĝuste pri tio, kiam iu levis la fermoplaton de la barelo, verŝis sur lian kapon du glasojn da likvaĵo kaj remetis la femoplaton denove.

Li miris pro la procedo.

Oni ne vidis en la mallumo, ke li estas en la barelo, kaj tiu glueca io servis por la palmovino. Baldaŭ oni suprenrulis ĝin, kaj tiam li jam sciis, ke estas kapute al li. Ĉi tie okazas ia araba nuptofesto, kaj oni kredas, ke li estas palmovino.

Poste malfermiĝis la femoplato de la barelo, kaj sovaĝaspektaj homoj kuratakis ĝin kun antaŭendirektitaj glasoj.

– Sinjoroj! – kriis la turko. – Mi tre petas vin, ne eltrinku min sen priaŭskulto. Mi ne estas palmovino. Mi nomiĝas Ali Benguz.

– Ne ridindigu nin – diris al li Schmidt, kiu havis dikan kolon, similan al taŭro, – ĉu vi volas konvinki min, ke vi ne estas palmovino? Ĉu vi pensas min infano?!

– Se mi tamen estus palmovino – diris Ali Benguz, kuraĝe alfrontinte la glasojn, direktitajn al li, – eĉ nun mi garde avertas vin, ke vi trinku min! Ĉar oni verŝis ion sur mian kapon en la malluma kelo, kaj ne estas ekskludite, ke la beduenoj volis kontrabandi en vian organismon hematopoezan chinal-pulvoron aŭ C-vitaminon kontraŭ skorbuto pere de la palmovino, kio estis mi.

Evidentiĝis pri la turko, ke li estas bona figuro, kvankam li jam ne povas uzi sian uniformon. La palmovino difektis ĝin porĉiam. Kiam la soldatoj trinkis gaje el sia provizo, Ali Bengur diris al ili kun moka rideto, ke li estas tute sobra, neniun erarigu tiu ŝanceliĝanta, morale difektiĝinta vestaĵo, en kiu – bonŝance – ankaŭ li mem estas.