Выбрать главу
3

Sekvan tagon ripozinte kaj bone provizite per la necesaj aĵoj, ili estis survoje por atingi Mars el Kebir-on.

– Vi vidos, ke oni piridos kaj arestos nin – diris Klausner, kiam aperis la grandega oazo en la malproksimo.

Gorĉev ordonis: ekbivaki, ekipi la ĉaron de la Ruĝa Kruco. Li elektis la partoprenantojn de la manovro, kaj ili ekiris al Mars el Kebir.

Kio okazis tie!

Posttgmeze la taĉmento de la Ruĝa Kruco alvenis al Mars el Kebir. Gorĉev desaltas freŝe kun kruĉego kaj pumpilo…

Jen vidu!

Li estas tute freneza! Li haltas kaj surŝprucas kamelojn, homojn, virinojn, tendojn, ke ĉiu diskuras teruriĝinte, kien ili povas. Poste li krias malantaŭen:

– Nu, moviĝu, bradipoj! Rapide! Seninfektigu!

Nun alvenas kolosa, araba ĝendarmo, al kiu kuregis la loĝantaro per rapida galopo!

– Diru, kion vi faras ĉi tie? – li demandas la soldaton, kiu havas brakbendon.

– Vi vidas, se vi havas okulojn! Ĉu vi ne povus akiri al ni iom da brando ie? Vi, iru al la stangoj, kaj lavu ankaŭ tiujn…

– Kial vi ne respondas? – demandas la ĝendarmo iom pli mallaŭte, kaj li jam blasfemas. – Kial oni elpensis tiun novan strangaĵon kontraŭ pacaj oazoj? La pasintan monaton oni estis ĉi tie vakcini nin, krome ekzameni la dentojn de la bestoj kaj batfaligis multajn el tiuj…

Nu jen!

Li povintus konjekti! Tiu soldato kun vizaĝo de bubo transdonas paperon: “La Ruĝa Kruco plenumas nur la ordonojn de la militestraro! Ĉiu devas helpi ilin! Kiu kontraŭstars la seninfektigon, tiu krimas!”

Gorĉev fariĝas ĉiam pli groba al la ĝendarmo.

– Anstataŭ gapadi ĉi tie – li diras, – zorgu pri nia regalo, ĉar ni volas tagmanĝi. Vi ricevos armeajn kuponojn. La militistaro petas nenion senpage, sed ĉion malmultekoste.

La ĝendarmo estas tre nervoza.

– Mi jam aŭdis multe da aferoj en mia vivo…

– Diru, oldulo mia, ĉu vi estas edziĝinta?

– Jes.

– Faru al mi tiun komplezon, ke vi rakontu vian koncizigitan biografion al via edzina moŝto. Ĉar viaj travivaĵon ne interesas nin. Malpli via opinio.

Vane! Ne estas pli bela afero, ol estis soldato de la Ruĝa Kruco. Tiu nocio tre ŝanĝiĝis dum ilia agado. Ĉar kion signifis tiu servo laŭ la dizertintoj? Jen tion: la Ruĝ-Krucisto trafikas per veturilo, li estas ebria ĉiam, li havas monon ĉiam, li havas nenion fari, kaj li estas tiel kruda, kiel dratbroso.

Ĉe Sabumir la Ruĝ-Krucistoj batis kelkajn sensciajn indiĝenojn tiel, ĉar ili ne aprobis ilian procedon, ke la ĝendarmoj donis unuan helpon al ili.

Sed ili ne malhelpadu, kiam temas pri ilia sano.

Nun jam vole-nevole, ili devis daŭrigi la seninfektigon de la oazoj.

Ili ŝmiris per karbolo la arbojn, la tendojn, la manĝaĵoj kaj la virinojn; ili ŝprucis per pumpilo la kamelojn, la ĝendarmojn, la hundojn, unu la alian kaj la verŝ-stablon en la drinkejo. Kiam jam ĉio estis tiel malbonodora, ke nur la aplomba interveno de la ĝendarmoj malhelpis la linĉadon de la sanitara taĉmento, tiam ili komencis viŝpurigi la karbolon. Iu malbonhumoro ĝendarmo, kiu plej ofte parolis kun ili, demandis, ĉu ili ne scias pri iu ĉe la Ruĝa Kruco, kiu aĉetus unuarangan ŝrankon por medikamentoj. Ŝebao respondis tion, ke li ne scias, sed se ili jam konversacias, li menciias, kiel povus helpi la sininfektigon kelkaj, nenifaraj, gapantaj homoj. Kiam la ĝendarmo sulkiginte sian fruton interesiĝis, pri kiu pensas la legiano, konkreta nomo ne venis en la kapon de Ŝebao, sed laŭ li homoj multe vidintaj en la mondo asertas, ke nenies mano derompiĝis pro tiu laboro. La ĝendarmo ja ne lasis sin konvinki, sed li komandis kelkajn arabojn el la karcero pro fari la seninfektigon. Dume la soldato dormis.

La juĝisto, kiu estis granda ambiciulo, donis brandon al li, kaj tiel li alvenis al Mangur kun ĉapo flankenŝoviĝinta.

Tiu oazo estis tute malplena. Ĉar oni sciiĝis pri la seninfektigo, la loĝantaro fuĝis inter la montojn, kaj nur unu blankhara, kafkuirista arabo, idiotiĝinta pro la fumado de opio kantis antaŭ sia kabano. Li akceptis la soldatoj levante siajn ŝultrojn. Li jam havas okdek jarojn, por li jam estas tute egale: se ili volas, do seninfektigu!

Ili aŭskultis lian konfeson serioze, poste ili starigis la maljunulon al la muro. Gorĉev demandis lin, ĉu la lastan fojon li mesaĝas ion al iu, ĉar li rajtas fari tion. La arabo mesaĝis ion al la franca Ruĝa Kruco, sed ili ne transdonis la mesaĝon, ĉar ĝi estintus nek konvena, nek ceda rilate la institucion. Poste Ŝebao kovris liajn okulojn, ĉirkaŭliginte tiujn per tuko, kaj je la komandvoĉo de la dika Trovaĉek, per la ŝprucigiloj, ŝargitaj per malvarma karbolo ili ŝprucis la arabon, kiu preskaŭ mortis, ĉar la unuan fojon dum sia vivo tuŝis akvo lian korpon. Post la drameca evento ili forlasis la oazon.

4

La nombro de la dizertintoj survoje pli kaj pli altiĝis. Inter la novalvenintoj estis la plej mirinda la fratoj Delivette, kiuj aperis kun skioj en Saharo, apelaciante, ke ili estas dizerintoj.

Fine ili devis akcepti la rajtan uzon de la skioj, konsidere, ke la du patrolantoj dizertis desur la plej alta pinto de Atlaso, kaj ili ne estis frenezaj lasi la skiekipaĵon tie, ĉar ili ricevus punon unu jaron pli.

Ŝebao blasfemis.

Ne sufiĉas la du nudaj homoj, bandaĝitaj en gazo, nun aliĝas ankoraŭ du skiantoj al ili! Ĉiu vidos je cent metra distanco, ke ni estas dizertintoj.

– Prave – diris Klausner. – Ĉar la meteorologiaj cirkonstancoj ne povas ŝanĝiĝi tiom dum unu miliono da jaroj, ke oni sendu skiantojn en Saharon.

Poste bonŝance aperis la teknika taĉmento, plenekipite, kun tendo, radio, telefono.

Sed ni sekvu la admirindan historion laŭ kronologia ordo! La Unua Plej Danĝera Brigado, kiel la dizertintoj nomis sian formacion, restadis en tiu ventomordita, malgranda telero de Saharo, kiun la legianoj ofte uzis por tendumi, ĉar la vento – ĝi scias, kial ĝi faras – elkavigis teler-formon en la tero, kiun ĝi neniam enterigas, kiun limas roka tereno, kaj la geografoj nomas ĝin “profunda deflacio” de Saharo. Nur unu gardiston ni devas starigi ĉi tien, sur la randon de la tiel nomata “telero”, kaj la tendaro estas preta.

Tiam raportas Trovaĉek gardostarante, ke en la tre malluma nokto, ĉar la luno jam subiris, proksimiĝas homoj el la foro, kaj ĉu li rajtas pafi? Gorĉev, Ditrich kaj Schmidt rampas patrolante, kaj ili fortigas la pikedon kun Donald kaj Jörgens, kiuj anticipe donas sian honorvorton, ke ili ne kantos. Ke li povos pipfumi, ĝi iel faras eltenebla la aferon.

Ili atendas ĉe lontana monteto. Dume aŭroras, kaj ili vidas, ke teknika formacio proksimiĝas el la foro. Ili kalkuliĝas kiel dua- aŭ triarangaj dizertintoj, venintaj el la malnova mondo, ĉar ili povas mortpafi amase minimume kvin teknikajn formaciojn per siaj du maŝinpafiloj, se tiuj nervoziĝus.

Sed la grupon antaŭas du malbonhumoraj homoj. Iu estas larĝ-makzela legiano kun enpremita nazo kaj kun deformiĝinta vizaĝo pro eksplodo, tiu homo je la plej granda konsterniĝo de la kaŝrigardantoj venas enpoŝiginte siajn manojn.

Poŝo en la nokto!

La militista pantalono ne havas poŝon. Li do dizertis kaj farigis al si tuj du paŝojn. Jam bone!

Ili staradas, atendas la teknikaj soldatojn.

Kiu staras apud la homo kun enpoŝigitaj manoj, tiu havas tute malgrandan, ruĝan nazon, kiel la plej malgranda speco de la papriko, konservita por vintro. Ties ruĝeco kunkuras kun tiu de aŭroro.

Ĉirkaŭ ili, nur nun estis videbla, ke staras tri-kvar soldatoj. Sendube! Fine ili havos radion, telefonon. La soldato aŭskultas indiferente la parolon de la nekredeble maldika homo, kiu enpoŝigis siajn manojn, kies vizaĝo estas cikatra kaj havas nazon, similan al eta papriko. La paprik-nazulo parolas per virina, ŝrikanta falseto, la plat-nazulo balancas sian supran korpon kun enpoŝigitaj manoj, kaj li konverscias per melodia, bas voĉo.