Выбрать главу

– Mi do diris al vi, ke ni vojeraris, Krajovacz – diras la homo de basa voĉo, – tio certas, kiel morto post preno de veneno.

Krajovacz rikanis

– Vi do povas esti vermoza ankaŭ pro tio, kiam vi dormis sur la tero. La vermoj ne transiris de sur mia korpo. Kredu tion Svetozar.

– Sed homo, la suno ja brilas el fronta direkto! Kie povas esti Omar de tie ĉi, kiam ĝi troviĝas okcidente, kaj tio ne estas oazo, sed urbo!

– Vi konstante okupiĝas pri tio. Mi ĝojas, ke ni ankoraŭ vivas.

– Ĉu vi pensas, ke mi estas surda?! Kaj se jes!? Mi ankoraŭ aŭdas tiel, kiel vi!

– Se ni ne alvenis hejmen, ni do ne alvenos hejmen! – ŝrikis la paprik-nazulo falsete. – Ĉu vi kredas, ke mi timas?

– Nun mi ankoraŭ donas, sed alifoje ne petu ĝin! – Transdoninte cigaron, li iris plu.

La ĉirkaŭstarantaj soldatoj konversaciis trankvile. Gorĉev tuj reglitis kun sia patrolo al la “telero” kaj diris:

– Al la armiloj!

– Kiuj venas?

– La frenezuloj el la kompanio n-ro dudek du estas ĉi tie. Ne estas sciate, kio okazos.

La teknika formacio ĝoje aliĝis al ili, ĉar kiel ili rakontis, la serĝento sendis ilin al Tuareg-lando, marŝante 24 horojn po tage, ke ili informiĝu precize pri la sanstato de la ĥoleruloj.

Evidentiĝis, ke la teknika trupo renkontis Svetozar-on kaj Krajovacz-on ĉe iu limo. Ĉe la limo de la malsat- aŭ soifmorto. Ili aligis la du strangajn homojn, kaj kiun ajn ili demandis pri kio ajn, tiu respondis tre laŭte, sed klare. Ili ne povis paroli nur unu kun la alia, ĉar ili estis hipoaŭduloj ĝis surdeco. Ili paroladis ekskluzive nur unu kun la alia. Kelkfoje ili eĉ interbatadis. Ilia historio estis simpla. Pro iu afero ili kuris al la komandanto de la kompanio en Maroko, metante antaŭ lin tiun gamelon da manĝaĵo, kiun la serĝento manĝiĝis al ili el la mono de la kuirado, post pena marŝado, kaj la serĝento estis urĝe transpostenigita al la fora Saharo. La tuta kompanio estis dankema al la du homoj – kiujn oni elektis por tiu tasko pere de lotado, kaj ili oferis sin, – ĉar la kvalito de la manĝaĵo pliboniĝis subite. Baldaŭ post ses semajnoj ili estis senditaj al monto por fari tunelon, sed oni havis malmulte da homoj, kiuj povus marŝi al Tuareg-lando, kontraŭ ribela, dezerta tribo, oni do komandis kelkajn homojn el ili, poste estis bezonata min-foriga trupo, konsistanta el dekkvin personoj, antaŭ la paflinio. La suboficiro sendis du armitajn homojn por skolti, tiel Krajovacz kaj Svetozar, kiu uzis tiun ĉi nomon, ĉar li opiniis la antaŭnomon Blitz malbela, ili alfrontis la morton dank’ al tri suboficiroj.

Ni komprenu ĝin tiel, ke Svetozar kaj Krajonacz marŝus volonte en Marokon, se ili estus elektitaj por skolti Saharon, kvankam multe pli da homoj estus bezonata al tio.

Sed kiam el Maroko la nova suboficiro tuj sendis ilin al la fervojkonstruo, kien ili alvenis, kiel “stamitaj homoj”, kaj de tie oni sendis ilin al la paflinio patroladi nokte, tiam ili dizertis. Kaj dum la dizerto, komenciĝanta trans la paflinio, iu el ili levis paketon da cigaredoj de sur la tero, kio estis ekfunkciigilo de mino. Bonŝance ĝi ne estis franca, sed la mino de dezerta tribo, tiel, eĉ se surde kaj vundite, sed ili restis vivantaj. Kial bezonis la sorto, ke B. Svetozar kaj Krajovac tajloro iomete surdiĝu, mi pensas, ke ĝi estos nemalkovrita demando eĉ tiam, kiam oni jam faris la ŝoseon, kondukantan al Mars.

Gravas, ke nun jam ilia nombro jam estas pli ol cent homoj, kaj kio estas la plej grava, ili havis ne nur maŝinpafilon, sed taĉmenton de kamelistoj, krome ĝi havas ankaŭ bonan flankon, kiam oni kunportas sian ekipaĵon: ili havas ankaŭ radio- kaj telefon taĉmenton, kiu alvenis ĝustatempe…

Kiu kredus, ke ekzistas tiel modernaj dizertintoj, kiuj havas sendo-ricevilon? Ili tuj prenas la dissendon de Sharo kaj ties ĉirkaŭaĵo.

Kiu akceptas la radiosignalojn, mallaŭte ekfajfas.

Ducent spahioj el la regiono de la lago Ĉado serĉas tiujn tricent homojn, ekipitajn per mangrenadoj kaj mitralfusiloj, patoprenantajn grandan militan ekzercadon, kiujn oni sendis kontraŭ ili el la direkto de Atlaso.

Kaj dume ili mem estas ĉi tie.

Ili venigas Gorĉev-on.

– Respondu, ke ni tendumas ĉi tie en la “telero”, ni estas la plej granda motorizita antaŭgvardio.

Ili ekmurmuris.

– Ĉu vi freneziĝis? Tiam la du trupoj renkontiĝos ĉi tie!

– Ne. Tiam ankoraŭ du trupoj tenkontiĝos ie norde, super Mars el Kebir, ĉe Atlaso, ĉar ili volas vidi ne unu la alian, sed nin.

– Se tamen ili venos ĉi tien?

Gorĉev eklevis siajn ŝultrojn. Kial respondis tiaĵon? Kiu diris tion, se iu marŝas kun ni, tiu asekuris sian vivon? La radiisto jam tuj diras, nur blinde:

– Mobilizita antaŭgvardio la naŭa tendumas en la deflacio nomata “telero” kun kvindek homoj. Ni venis de Atlaso tra Mars el Kebir, ni ne vidis dizertintojn.

– Alo! Alo!

La dizertintoj malaperis!

5

Sed kiel ili malaperis?! Ili ja seninfektigis fervore!

La teknikaj soldatoj, kiuj en la profundo de ĉaro ricevis la terurigajn novaĵojn (kaj sendis kelkajn), diris, ke oni vokis la atenton de ĉiu oazo al la taĉmento de la Ruĝa Kruco. Kie ajn ili aperos, oni akceput ilin kun deca pafaro, ĉar la formacio valoras altan monsumon vive aŭ morte. Ĝi signifas eĉ tion, ke ankaŭ la “salutaj” trupoj serĉas ilin.

Oni serĉigas ilian formacion kun bonega personidentiga priskribo.

Ŝebao proponis, ke Donald tondigu sian hararon, Trovaĉek kreskigu barbon, kaj Ditrich vesti sin virino. Ili sukcesis malhelpi la manbatalon ankraŭ ĝustatempe.

Gorĉev paroladis kun Benguz. Tiuj ĉi homoj ne estas tiaj, kiuj timiĝus pro io ajn.

– De kie vi dizertis?

– El la fortikaĵo Asir-Marut. Pro la mistrakto fare de la suboficiroj.

Gorĉev pansadis.

– De tia atingi tiun ĉi oazon estas granda plenumaĵo. Vi estas dura homo. Vi ne lasis, ke oni longe mistraktu vin.

– Ne. Ĉar kiam la serĝento la duan fojon volis starigi min sub la sunon, mi jam ne estis tie.

Gorĉev ĉirkaŭrigardis, serĉante Ŝebaon.

– Aŭskultu min. Tenu viajn okulojn sur la turko. Iu el ni konstante restu kun la aliaj!

– Hm… kial?

– Li ne plaĉas al mi. Li asertas, ke li venis el Asir-Marut. Tio ne estas vera.

– Homo ne povas veni ĉi tien.

– Nu jen.

– Ĉu li fuĝis… de karavano?

– Neeble. Saharo nun estas fermita por karavanoj. Per aviadilo oni venigis lin ĉi tien.

– He! – Ŝebao frapis sur sian frunton. – Li prenas la fusilon ne tiel, kiel la legianoj… Mi atentis tion hieraŭ.

– Ĉu vi komprenas nun jam? Li volas ion ĉi tie…

Gorĉev diris tion dure, kaj jen tio estis elaŭdebla el lia akcento: “Estu mia amiko, kaj ne demandu mian sekreton.”

– Mi komprenas – respondis Ŝebao, kaj sen ĉiuj pluaj vortoj ili ekpremis dure la manon de unu la alia.

Nun aperis Benguz subite kaj venis al ili, kvazaŭ li scius, ke ili parolis pri li. Cigaredo elpendis sur liaj liprandoj. Li ne laboris kun la aliaj, kio signifis tion, ke efektive li rekonas nek Ŝebaon, nek Gorĉev-on gvidanto. Ankaŭ li estas tio!

– Mi aŭdis – li diris, – ke ankaŭ malsanulo estas inter vi, kiu sekvas la trupon sur ĉaro. Iam mi estis sufiĉe bona kuracisto. La orientaj kuracistoj scias kelkajn aferojn, kiujn la eŭropanoj ne komprenas.

– Ĝi estas valida ankaŭ inverse – respondis Gorĉev. – Ankaŭ mi estas kuracisto, kaj ankaŭ mi scias kelkajn aferojn, kion vi ne.

Ili silentis. El la voĉo de Gorĉev kiu ajn povis scii, ke li ne estas kuracisto.