Выбрать главу

– Mi petas… mi nur pensis, ke mi ekzemenos lin – diris la turko indiferente. – Mi interesiĝas pri nenies nomo.

– La malsanulo havas multe da nomoj. Prenu tiel, ke li estas Arturo aŭ Manfredo. Sed neniel demandu tion de li.

La turko eklevis siajn ŝultrojn, kvazaŭ nekomprenante la aludon kaj foriris.

– Ĉu ĝi estis provoko? – demandis Ŝebao.

– Ne. Ĝi estis la unua kolizio.

La Brigado faris urĝan interkonsiliĝon, ĉar evidentiĝis, ke ili nun jam devas fini la seninfektigon de la ĉirkaŭaĵo difinitive kaj serĉi ian novan eblon rapide. Marŝi al nordo estas stultaĵo. Ĉiam pli multenombraj garnizonanoj gardas la civilizitan regionon. Nek al okcidento, oriento kaj sudo estas inde ekiri. Estas evidente, ke ne estas loko por ili sur alies tero.

– Se el oriento ni atingos Atlason pli frue, ol la ĉirkaŭiga taĉmento, ĉar oni certe fermos nian vojon ĉi tie, kaj estos neeble fari ion – diris Gorĉev.

– Tiuokaza ni ne konsiliĝu longe – opiniis Ŝebao, – sed ni ekiru impetege! Sed kion vi volas ĉe Atlaso?

– Mi havas bonegan ideon – respondis Gorĉev kaj montris sur la mapon. – Jen estas Taurirt del Uarsatz kaj desktre la vojo al Giur kondukas tra ĝi, sed tre malalte, eble kvar-kvincent metrojn sub la negkovrita Tiz’n Tizka. Ĉi tie super la ŝtonminejoj de la fortikaĵo Hamadas konstruiĝis la fortikaĵo Amur Caaid. Ĝi estas la tiel nomata Casba. Elstaraj terasoj viciĝas unu apud la alia duonalte ĝis Tiz’n Tizka. Longe konstruita vilaĝo. Ĝi aspektas de malproksime tiel, kiel nuboskrpulo…

– Kial vi rakontas tiom, ni jam vidis Casba-on.

– Do – klarigis Gorĉev, kaj li kapjesis aprobe al Baumgarten, kvazaŭ li estus trafinta la najlon kape, – se ni atingos la montaran regionon, kaj ni sukcesos aliri Casba-on, tiam ni estus en sekureco provizore.

– Ĉu permesos eniri nin la hordo de Caid en Casba-on?

– Kiel mi konas la societon – mansvingis Gorĉev, – ĝi estas tute sesonaranga demando. Ĉu li enlasos nin, aŭ ni okupos ĝin. Tio ne estas problemo.

Kaj la konsiderinda militista formacio kun siaj ĉevaloj, kameloj, ski-skoltantoj, Ruĝa Krucistoj, sapeistoj, ĝendarmoj, radiistoj kaj poŝtisa taĉmento, krome kun du bandaĝitaj “gravaj malsanuloj”, ĉar ili eĉ nun ne volis vesti sin, ili ekmarŝis al la malhelviol-kolora, nebula polvo de la vespera radiado en la arda dezerto, kiu striktiĝis pli kaj pli ĉe la horizonto, kiel la suno iom post iom subiris.

IV-a ĈAPITRO. Oni raportas el Saharo

1

Tiajon ankoraŭ ne vidis la mondo! Oni raportas el Saharo: Popolmigrado de malesperiĝintaj batalantoj en Saharo!

Oni raportas el la militistaj rondoj de Maroko: Estas ekzamenata la kaŭzo de la multenombraj dizertoj, krome oni forkomandis fortigitajn plotonojn sude, el la malproksimaj garnizonoj de la lago Ĉado, el la kompanioj manovrantaj norde kaj oriente por ĉirkaŭfermi la dizetintojn.

Alo! Alo! Atenton! Ni komunikas laŭ la pasintjara raporto, ke la trupoj forkomanditaj de apud la lago Ĉado kaj el la regiono de Atlaso renkontiĝis, bedaŭrinde sen tio, ke ili estus kaptintaj la dizertintan bandon, konsistantan proksimume el sepdek aŭ cent homoj, al kiuj aliĝis ski-patrolo (!) pro nekonata kaŭzo.

Oni raportas el Saharo: Ĝi estas fizika absurdaĵo! La dizertinto devintus esti inter Atlaso kaj Ain Sefra en la dezerto. Estas nekompreneble, dum neniu vidis ilin, ili tamen okupis la oazon Raghib. Ili penetris en la oazon per manbatalo, kontribuciis la loĝantojn kaj foriris norden. La trupo de la dizertintoj devintus renkonti la ĉirkaŭfermantaj trupoj kvin mejlojn trans Mars el Kebiren.

Alo! Alo!

Ŝajnas, ke la dezertintoj ne konis la ĉirkaŭigajn manovrojn. Ili ne renkontis la trupojn!

Ni avertas ĉiun, kiu vidas dizertintojn, tiu evitu ilin, sed raporotu ĝin en la plej proksima fortikaĵo. Elsendo de patroloj estas superflue, ĉar tiujn la dizertintoj aligas.

Oni raportas el Saharo: La dizertintoj aperis nordoriente! El la oazo Nurrah ili volis kunporti la tribestron, kiel hostaĝon, se li ne donos nutraĵ-provizon kaj akvon.

Oni raportas el Saharo: Ŝajnas, ke la trupo de la dizertinto kreskis plu. Ĝi konsistas precipe el legianoj, estas iu, kiu asertas, ke ankaŭ arabaj ĝendarmoj troviĝas inter ili, sed ilia plej okulfrapa karakterizaĵo estas du fajroestingistoj kaj ski-patrolo, krome du homoj bandaĝitaj per gaso ĉe la fino de la marŝkolono.

Lastfoje oni vidis ilin proksime al la oazo Bensuf, samtempe alvenis raporto pri la malapero de pluraj ŝafoj.

Alo! Alo! Atenton! Du sakoj da nutraĵo de la Ruĝa Kruco malaperis!

Oni raportas el Saharo:

Kion? Jam ĉiu garnizono raportis, ke la senditaj patroloj malaperas.

La malpli grandaj trupunuoj, kiuj estas efikaj kontraŭ tiaj dizertintoj, tiuj aperas tie kaj ĉi tie. Ili renkontas la spurojn de la dizertintoj tie kaj ĉi tie. Sed tie kaj ĉi tie ili povas kapti nur ties spurojn.

Nur el Saharo raportas konstante, fortikaĵoj, sapeistoj kaj radioformacioj.

2

Tamen kiel povas malaperis senspure tiel miksa societo? Kiam la kompanio ekripozis post unutaga laciga marŝado trans la oazo, Gorĉev forgalopis nordokcidenten. Tie troviĝas la unua granda oazo kun okdek loĝantoj, apud la vojo, kondukanta al Atalaso. Li venigis la ĉefon.

– Kiel vi nomiĝas, ŝejko? – li demandis.

– Abu ben Ikbar…

– Aŭskultu min, Abu ben Ikbar. Suprenirinte sur la monteton, vi povas vidi, ke mi estas ĉi tie kun cent soldatoj. Ni devas patroladi ĝis Atlaso. Ĝi estas bonorda regiono, kial ni irus de oazo al oazo tendumi? Ni ripozos bele. Vi ricevos donace tiun monon, kiun la patrolo elspezus survoje por aĉeti furaĝon. Tiel ni ne devos marŝi en tiu varmego, dum oni pagos al vi kaj al la aliaj ĉefoj de la oazoj la prezon de la furaĝo kontraŭ niaj kvitancoj, kvazaŭ ni vere estus aĉetintaj ĝin. Jen estas la kvitanco, mi subskribos proksimume dek el tiuj. Sidu sur ĉevalon kaj galopu tra ĉiuj oazoj ĝis Atlaso, ĉie transdonu unu el tiuj. Sed donu ĝin al ĉiu ŝejko, ĉar oni ne donos monon nur por tiuj kvitancoj, kiujn oni rivevos de tiuj ŝejko, kies nomon kaj oazon mi skribis sur ĝin. Se vi ne transdonos unu kvitancon, vin ĉiujn trafos malbono. Sur la unua kvitanco estas estas via nomo, kaj kvardek frankoj. Ĉu vi komprenis? Kiel oni nomas la duan oazon norde?

– Muherzin… poste sekvas Jof el Safra…

Kaj li denombris la oazojn, Gorĉev plenigis la kvitancojn unu post la alia. Laste la ŝejko diktis la nomon de la tribo Bistra. Tia mesaĝo ne estas malofta en la dezerto. Kelkfoje la serĝento kaj la ŝejko aranĝas la avalo-, furaĝo- kaj ceterajn negocojn poduone. Fine ja oni sendas multe da patroloj, kiuj plenumas sian taskon nur iele-iome. Tiam la soldatoj ripozas du tagojn ie, ili apenaŭ bezonas furaĝon, kaj la serĝento aranĝas la aferon kun la ŝejko kaj per kvitanco. Du homoj ricevas monon, kaj neniu malgajnas.

– Sed mi diras tion, ŝejko. Ĉevalmortige galopu tra tiuj oazoj, kaj ne eksciu la alvenontaj soldatoj, ke ni estis ĉi tie, ĉar tiam oni sendos min, vin, kaj la aliajn ĉefojn haki ŝtonojn dum longaj jaroj!

Kiam la soldato foriris, la ŝejko galopis norden. Li lasis po unu kvitancon en ĉiu oazo, kaj ĉiu ŝejko instruis sian popolon sub ĵuro, ke kompanio da eŭropanoj tapasis ĉi tie.

La spahioj kaj la ĉasistoj, kiuj persekutis la kompaninon, en ĉiu oazo de spuro al spuro sekvis la kvitancon, kiu kuris antaŭ ili sen ununura soldato. Ĉiu arabo ĵuris ĵure en ĉiu oazo, ke la kompanii trapasis ĉi tie.

Nek la oficiroj de la batalionkomandejo, la ĉefstabo, eĉ la ministerio pri militaj aferoj ne komprenis la miraklon.

Sed kio okazis ĉe la oazo Malbur, kien ne iris la ŝejko, portanta la kivtancon, kaj kiel troviĝis poste la armea kvitanco en la oazo Insallah, tion nek la dizertintoj komprenis. Kvankam ĝi estis klara. En la oazo Malbur la tribestro estis la bopatro de Abu ben Ikmar. Kaj la ŝejko opiniis tiel, ke tiu homo ricevu neniom da mono. Li ĝoju, ke Abu ben Ikmar ne vizitos lin kun kelkaj fortaj glavobatoj. Ne nur eĉ profiton signifu al li la parenceco!