Li lerte evitis la oazon nokte, grimpante kaj rapidis plu sur la pado al Insallah, kie lia juna frato, brava knabo estis la tribestro. Kaj li klarigis ankaŭ al li dekomence, kio estas tio, kion li devas aserti, ĵurante la nomon de la profeto, se li ne volas haki ŝtonon longe, kio unuparte estas superflue, aliparte laciga. Tiel do la brava tribestro donis detalan priskribon pri la “preterirantoj”. Ili diru, ke flava aŭto veturis avane, en ĝi sidis altranga, eŭropa sinjoro, sur kies ĉapo estis vedeblaj arbofolsimilaj ornamaĵoj, kaj ili scias bone, ke la eŭropaj, hundaj sinjoroj siognas tiel, se soldato fariĝas maljuna, nervoza, kriema kaj tusema. Tial tiu malsana soldato ĉiam rajdas sur ĉevalo, aŭ veturas per aŭtomobilo, kaj oni donas multe da ordenoj, por ke li ne estu ĉiam kolera, sed tio, ŝajnas, estas tute vana.
Ili diru, ke sidis apud li malalta, dika, uniformulo, kies ŝultron ornamis du pintaj arboj, verŝajne tial, se la aŭtomobilo renversiĝos, tiuj boriĝu en la sablon, kaj la tuto restu staranta. Krome estis tie belvizaĝa spahi-oficiro kaj alia, alta, larĝŝultra, ostoza homo, kiu havas tiel basan voĉon, kiel la malproksima tondro, kaj iu el la tribanoj volis helpi nombri la pakaĵojn, kiun tiu basvoĉulo vangofrapis, kaj li estis malsana dum longa tempo. La malbonfarto, okazinta ĉirkaŭ la pakaĵoj, estis la karakterizaĵo de tiu basvoĉulo.
Tiel do estas simple la solvo de la enigmo, ke la trupo formalaperinta ĉe Malbur, kiel ĝi reaperis denove, kvazaŭ ĝi estus trairinta Atlason, al Maroko sur la transa montokresto.
Aparta kara epizodo estis, ke Lugir, la ĉefo de la oazo Insalallah, kiu situas multe pli sude, partoprenis la nuptofeston de sia filo, kiel gasto, ĉe la malproksimaj montaraj rabistoj en Barakez, kaj rehejmeniĝinte, li trovis la armean kvitancon, per kio lia mallerta anstataŭiganto, sen lia demando ne kuraĝis trompi la eŭropajn, hundajn sinjorojn. Sed ne estas pli kara, bela, gaja kaj utila taga okupo, ol tio. La tribestro tre skoldis sian anstataŭiganton pro ties nefidindeco kaj maldiligenteco, li tuj prenis la aferon en sian manon, aŭ la slipon, kaj li subtrahis la du semajnojn de sia foresto el la tempo, kaj li raportis la trapason de la soldatoj kun la nuna dato, petante la monon por la armea kvitanco, ĉar bedaŭrinde ili, kiel montanoj, estas malriĉaj, simplaj homoj, kiuj vivtenas sin per la ŝvito de sia vizago kaj per la laboro de siaj manoj, kaj kiel ajn ili admiras, ŝatas kaj estimas la eŭropajn, sinjorojn soldatojn, estas amara afero, sed ili havas nenion el kio krediti.
Tiel evidentiĝis, ke la trupoj, kiuj batalis apud la lago Ĉado, alvenis pli rapide ĉi tien de sur Atlaso, trairinte la tutan Saharon laŭ ties plej longa diametro malpli ol tri kaj duono da horoj. Preskaŭ unu kaj duonhoron pli rapide, ol la plej novtipa ĉasaviadilo, atingonta mondrekordon. Sendube ĝi estas la plej pompa, militista marŝplenumaĵo ekde la ekzisto de la mondo. Precipe kun maŝinmpafiloj, mitralofusiloj, per tankoj, skioj, kaj tiel dirite, konstante tute ebrie. Ke en la kroniko de la franca, kolonia armeo ankoraŭ ne estas skribite per ordaj literoj, kiel ekzemple la gloraj tagoj en Meksikio, ĉeflanke de la imperiestro Maksimiliano, ties kaŭzo estas evidenta antaŭ multaj homoj.
Onidire, pensiiĝinta komandanto de la armea provizada servo, generalkolonelo, kiu en la militista ripozejo prepariĝis al eterna emeritiĝo pro plena kadukiĝo, li petis la kuraciston helpi lin ĝisvivi nur tion, kiam oni kaptos tiujn ĉiuriskajn ĉarlatanojn.
La kuracito poste inter kvar okuloj, malgaje diris al siaj kolegoj, kvankam li povus prokrasti la lastan stadion de la plena kadukiĝo per la dezirataj, kelkaj jaroj, tiam li ne laborus ĉi tie por mil kvincen frankoj, ĉar li povus vivi komforte el la monsumo de la Nobel-premio en la vitejo de sia onklino, apud Parizo, en la rondo de siaj familiaraj parencoj, okupante sin per eksperimentado de bestoj.
La konciza kroniko de la historio de La Unua Plej Danĝera Brigado, bazita sur aŭtentikaj indikoj, kaj inter la triboj, vivantaj en la montaro Atlaso, eĉ nun ekzistas tiu superstiĉo, kiam la stanga vento, blovanta el la direkto de la neĝkovritaj pintoj kaŭzas kapdoloron kaj inertecon, kaj oni scias bone, ke tiam malica Ghut flugas inter la rokoj, korĉiĝante de arbo al arbo kun susuro inter la maldensaj arbokronoj, bruo de marŝantaj piedoj, apenaŭ aŭdebla sono de trumpeto, grincado de radoj miksiĝas kun la siblo de la vento, kaj kiu estas sufiĉe kuraĝa, rilate Alahon, por elrigardi tra la fenestro, tiu kelkfoje vidas scintili la kirason tra la stioj de la pluveroj, ekbrilantaj pro la perpendikle falantaj fulmoj, antaŭantaj la tondron. La ŝtalo de la multaj stiletoj aperas por trembrilo da tempo, kaj videbliĝas, kiel duonmretron super la tero, en la mano kun kolbo ili marŝas kun sia peza kirasrompa ruzeco kaj kun siaj kvitancĵetilaj formacioj. Antaŭe veturas ĉaro per flugiloj, kaj estas aŭeble, kiel malproksimiĝas la ruliĝbruo, kaj La Unua Plej Miksa Brigado (kiu estas la taĉmento de la reaperintaj, mortintaj eŭropaj soldatoj), laŭ enigma aperta ordono, ili marŝas fortosteĉe al sia celo por urĝe atingi la Nenion kaj tuj returniĝi…
La loĝantoj en la valo scias ĉiuspecajn fantastajn fabelojn pri la dizertintoj, pri kvitancoj, friponoj kaj pri la komplicoj de arabaj tribestro, sed ĉiam ekzistis superstiĉaj homoj kun senpripensa kapo. Fine ja oni kredas tion, kion li vidas! Kiam la malsana vento komencis blovzumi el la direkto de la neĝkovritaj montoj, la montara vilaĝo malaperas en la malleviĝanta nuboj, io fulmas en la nokto, kaj tiam ankaŭ blindulo vidas tion bone dum ĉiu ekfulmo. Eĉ! La blondulo vidas tion multe pli bone!
Sendube, ili marŝas tie, kriante mallongajn, akresonajn, kategoriajn mensogojn unu al la alia. Tion ĉiu komprenas bona, ĝi estas evidenta kaj klarigebla. La ceteraĵojn nek la malsanaj soldatoj povas kalrigi, havantaj konstantan tusadon pro la densajn kverkofoliojn. Tamen ili parolas ĉiuspecajn aferon, ankaŭ tion, kaj ĉi tion.
Sed superstiĉaj homoj estis kaj estos ĉiam, ĉar Alaho volias tiel, ke iuj homoj ne vidu tion, kion li viads kaj ne aŭdu tion, kion li aŭdas, sed li serĉu apartan veron por si mem, kaj trovinte ĝin, li povas kredi, ke li estas pli saĝa, ol la aliaj homoj. Alaho estas granda kaj Mahometo estas lia profeto, certe ili kalrigos al la interesiĝantoj, kial ĝi devas okazi tiel.
Mondenigmo!
Oni konstatis sendube, ke la pezaj kirasrompaj militvagantoj de la tre miksa, tien-reen marŝanta brigado malaperis en la varmego, kies nombro dumtempe altiĝis je ducent kapoj. Ili forvaporiĝis, kiel la humido de la grundo tra la kapilaroj. Kaj forvaporiĝis la humido tra la haroj de la altranguloj, kaj ili blankhariĝis iomete, krome ili ŝanceliĝadis kaj vertiĝis, ĉar estis sendube, ke la dizertintoj plenekipite, en ordinara marŝritmo, kun du kirasaŭtoj, tra sekreta supertera elirejo iris al iu antaŭenŝovita malgranda planedo de la spaco.
Kvankam la persekutantoj postsekvis ilin kun unutaga diferenco. Oni persekutis ilin, sekvante la spurojn de la kvitancoj kaj demandadis iujn tribojn
La araboj, kiuj provizis la dizertintojn rekompence por la kvitancoj, pecize priskribis la veturilojn, la kirasaŭtojn, krome la gvidanton, kiu vestis sin kiel spahi-oficiro, la subkolonelon, veturanta per la butekolora aŭto, apud kiu sidis adjutanto kun plena skiekipaĵo.
Gorĉev divenis unurangan aferon.
Neniu scias precize en la kolonio, kie, de kie kaj kien marŝas ĵus kompanio. Kie troviĝas ĝendarmo, kiu haltigus kaj kontrolus bone ekipitan marŝkolonon (provizitan ankaŭ per skioj, kalkulante je ĉiuj ebloj)? Kiu renkonte venanta trupo scius precize, ke el la kontraŭa direkto ĝuste nun kaj ĝuste tiuj ne povas veni? En Afriko estas granda tien-reen irado.