Выбрать главу

La radioj malpacience dissendas ĉien laŭte, ke tiom kaj tiom da legianoj dizertis. Eĉ ilian spuron oni ne vidis. Enigmo!

Poste longe rondiris la superstiĉo, ke ie ekzistas subtera urbo en la meza mezo de la dezerto, pri kiu oni jam verkis filmon en Hollywood, kaj tie tre riĉa kaj tre bela virino donas rifuĝejon al la dizertintaj legianoj, ŝi kolektas tiujn, ili ricevas bonan salajron, aŭskultas gramofondikojn, fumas bonegajn cigarojn, sed kiu ektuŝos la virinon, tiu estos la filo de la morto. Neniu sciis ties kaŭzon, kial kolektas tre riĉa vivino, eĉ belega, tiujn dizertintojn en la mezo de Saharo sub la tero? Nek tion oni sciis, kial fariĝos tiu la filo de la morto, kiu ektuŝos ŝin?

Neniu komprenis, ĝuste tial cirkulis longe tiu famo, ke ĝi estas vera. La afero fariĝis tiel granda sensacio, ke ankaŭ la militestraro decidis okupiĝi pri tio. Ĝi ja certas, ke tre multaj legianoj dizertis, kaj oni trovis neniun el ili.

3

Tiam ili fine estis kaptotaj. Aŭ falontaj en kaptilon, kion oni devis nur kuntiri. La solvo estas nekredeble simpla.

Tiu tute kanajla, malesperige demoraliĝinta kaj terure insolenta, elektita bandita societo ŝtelis ne nur kriasaŭton, kio jam en si mem estas sufiĉe garava krimo, kaj ne senkulpigas tion distreco aŭ kleptomanio, kiel mi jam menciis, evidentiĝis, ke tiuj ĉiuriskaj ĉarlatanoj havas ankaŭ armeajn kvitancojn dank’ al ŝtelita kamizolo. Subite la tribestroj alvenis unu post la alia el la regiono de Atlaso por ricevi monon kontraŭ la kvitancoj, ĉar ili donis avelon, brandon, tranoktejon, nutraĵon, kiel tio estas legebla malsupre sur la kupono en la rubriko de la nomo de la formacio, ĉiujn ĉi servojn uzis “La Unua Plej Danĝera Brigado”. La celo kaj direkto de la vojo, laŭ la difino estas patrolado, sed certe la eŭropa soldato misskribis tion hastante, kaj tiel “nepagado” estis el la vorto. Oni certigis la ŝejkon en la urba komendejo tre kolere, ke ĝi estas la sola vorto, konvena al la vero, el la teksto sur la kvitanco.

Oni konstatis ankaŭ tion, ke la subskribo, videbla sur la kupono, estas la signaturo de la legiano, havanta la moknomon Pajaco, kiu dizertis el la fortikaĵo La Grenelle. Oni pagis kolere, nu, sed estas trovita la senmolraliĝinta bando.Tuj ekiru de okcidento kaj oriento leĝeraj motociklaj kaj kamelaj taĉmentoj, krome kompanio da ĝendarmoj fortostreĉe kun ĉirkaŭiga manovro, sekvante la kvitancojn, rekte al la dekstra kaj maldekstra neeviteblaj vojoj de Atlaso, kaj ili estos kaptitaj post horoj!

Oni devas estigi kontakton kun la esplora ĉasaviadila svarmo, kiu tuj ricevos ordonon. Se la pilotoj ekvidos la dizertintojn, kaj tiuj ne kapitulacos, ili ekpafu per maŝinpafiloj kaj falĉmortigu ĉiun!

Post kelkaj horoj ili estos trovitaj.

Oni sekvis iliajn spurojn tra la mallarĝa montpasejo de Atlaso. Ne estos saviĝo! Kaj la berbera loĝantaro jam ne vidis ilin en la vilaĝo Malbur, kelkajn cent metrojn antaŭ la montopinto.

Stultaĵo! La komandanto de la soldatoj pridemandis la loĝantojn unu post la alia, li minacis ilin, vane… Ili ĵuras, ke du monatojn ne estis soldatoj ĉi tie. La trupo malaperis inter Debun kaj Malbur! Dekstre kaj maldekstre estas plataj, neireblaj vulkanaj rokoj. Homo ne komprenas tion! Oni devis konfesi la neeblaĵon: senspure malaperis pli ol cent homoj. La persekutantoj nun jam laŭiris la montpasejon, supren ĝis la pinto, kaj sur la alia montflanko ili iris plu al Maroko. Sed en la sekva vilaĝo ili ne sciis ĉu ili iru antaŭen aŭ malantaŭen, ĉu ili ridu, ploru aŭ preĝu. Ĉar la blinda ĉefo de la vilaĝo petis ilin, se eblas, ŝanĝu la kuponojn de kompanio, kiu trapasis hieraŭ ĉi tie. Kaj evidentiĝis, ke la skribo estas la sama. La Unua Plej Danĝera Brigado senpagumis ankaŭ ĉi-loke!

Oni priskribis precize la kirasitan aŭton, la subkolonelon, la adjutanton kun skioj, kaj specialan formacion, kiu kunportis ankaŭ blovŝveligeblan gumboaton ĉi tien, sur la monton, kalkulante je ĉiu eventualeco. Eble suprenvenos rivero! La soldatoj laŭordone havis konstantan kontakton kun la plilotoj, la pilotoj kun ili, kiuj regule informis unu la alian pere de radio – nun haltas la radoj de la menso! La pilotoj ne vidis eĉ unu vivantan animon.

La kaoso atingis sian kulminon, kiam dizertinto anonciĝis en la alia limo de Saharo ĉe ĝendarmo – iam li estis serĝento kaj soldatservis laŭ la nomo Borodin, – li volas reiri haki ŝtonon, ĉar li ne sciis, kion li faris, kiam li forlasis tiun komfortan, sinjoran vivon. La du metrojn alta serĝento nekompreneble estis precize kvardek du kilogarma kaj tridek du dekagrama, li apenaŭ havis pezon de vivulo. Eĉ postesigno de torturado, skrapvundeto aŭ bato ne estis videbla sur li. Oni apenaŭ povas elaŭdis el liaj vortoj, kio okazis, ĉar prio io li balbutis, tremis lia kapo, palpebrumadis kaj iom freneziĝis. Sed li montris multe da neplenigitajn, armeajn kvitancojn el la ŝtelitaj, kaj li rekonis ĉe la kompanio, kiu venis renkonte al li, la du ĉefkanajlojn, kun la moknomoj Pajaco kaj Reĝino, kiuj servis en la fortikaĵo La Grenelle kaj estas la gvidantoj de la “formalaperinta” brigado.

Nun ek! Oni devas eksciis, kio estas ĉi tie! Ekveturu la ĉasaviadila svarmo, sur la motorojn, la kamelojn, ĉevalojn kaj aŭtojn, ĉie en la ĉirkaŭaĵo, kiuj vivas kaj moviĝas en la kolonia armeo. Dudek mil soldlatoj persekutis tiujn hontulojn de la mondo je vivo aŭ morto, kaj divizia generalo ripozanta pro plena kadukiĝo denove menciis al sia kuracisto, ke li ŝatus ĝisvivi, kiam oni arestos tiujn.

La kuracisto jam ne devintus eniri al li kun la injekto, ĉar posttagmeze oni diskonigis la novaĵon: ke la kanajloj estas trovitaj! Kun du kirasitaj aŭtoj kaj kun ĉio, oni arestis kaj kunportas ilin!

Nu, atendu! Nun jam ne estas tia miraklo, ke ili saviĝu. Ĉu ne estas? Sed la esenco de la miraklo estas tio, ke ties perceptebla realaĵo estas la nenio!

La divizia generalo vespere ankoraŭ trinkis buljonon kaj diris al sia filino, ke li ne aprobas ŝian edziniĝon. Ĉirkaŭ noktomeze li endormiĝis silente, havante okdek du jarojn, post kvardek kvin jara soldataservo, pasigita ĉe la armea provizada servo, pro plena kadukiĝo, kaj nun evidentiĝis, ke la kara maljunulo transloĝiĝis frue.

La radistacioj sekvan tagon ŝrikis, ploris, blasfemis tiel, kiel multaj sendefandaj, insultitaj virinoj en la mallumo. Evidentiĝis pri la kaptitaj du kompanioj da soldatoj, kiujn oni eskortis triumfe al urbo Ain-Sefra, ke tiuj estas regulaj, ordinaraj rotoj. Ili ne estas dizertintoj! Sed kiuj estas tiuj du kirasitaj aŭtoj? Nu do! Ili laŭordone marŝis al la lago Ĉado, gvidate de sia leŭtenanto, ĉar ili aŭdis, ke ribeluloj atakis la industriejon, kaj ili devas savi eŭropanojn, ĝisekstreme premegatajn. Survoje venis renkonte al ili la serĉata kompanio, gvidate de subkolonelo, veturanta per aŭto, al kiu ili raportis – laŭregule – sian etaton, destinon kaj marŝdirekton. La blankhara oficiro orodonis pro timzorgo rilate siajn endanĝerigitajn sampatrujanojn, ke ili transprenu la du kirasitajn aŭtojn, kaj atinginte pli bonan terenon survoje al Bar el Gazar, du taĉmentoj rapidu antaŭen!

Ili transprenis la kirasitajn aŭtojn, sed ili marŝis ne pli ol duontagon, kiam la kolonia armeo alvenis el ĉiu direkto de la ventorozo. Oni ĉirkaŭis ilin per maŝinpafiloj, fusiloj, flamĵetiloj, dirante, ke ili ne rajtas paroli eĉ unu vorton, demetu la armilojn kaj sekvu la trupojn! Ili ne komprenis la aferon, eĉ nun ili ne komprenas, sed obeis.

La vizaĝo de la severaj militaj prokuroroj kaj detektivoj fariĝis flava, helverda, hepatkolora kaj tute purpura. Do ne eblas… Tiujn ne eblas nur simple mortpafigi, se ili estos kaptitaj! Ĝi ne estos puno pro la okazintaĵoj. Iu oficiro frapis sur sian frunton

– Sankta Dio! Kio estas al la petrolesploristoj apud la lago Ĉado?!

Oni kuregis.

Oni vokis kurtonde la radiostacion de la industriejo, dissendinta danĝersignalojn la antaŭan tagon. La insudtriejo anonciĝis. Ili do vivas! Jes ili fartas bone! Ili dankas la helpon. La soldatoj aperis tie en la lasta momento kun subkolonelo kaj sapahia ĉefleŭtenanto. La malgranda trupo alvenis rezolute, pretaj, se necese, persekuti la ribelulojn ĝis la montopinto Ruvenzor, certe tial ili kunportis la ski-patrolon. Post mallonga pafbatalo kaj sturmo per bajoneto, ili mortigis la plimulton de la rabistoj. La aliaj forkuris. Vi estas admirindaj soldatoj!