La oficiro ŝatintus respondi al tio, se ne estas bezonate, li ne ĝeneraligu nun, li ne verŝu ĉion en la saman barelon. Sed poste li tamen ne diris tion.
La radiostacio apud la lago Ĉado mencias, kompreneble ili estis je la dispono de la savarmeo en ĉiuspeca rekompletigo. Tiuj aĉetis precipe multe da cigaroj kaj tute bongustajn likvorojn. Nun li petas la interesiĝantan oficiron, ke li konsilu, kion fari kun la kuponoj? Ĉi-regione en granda distanco ne estas ganiozono. La oficiro respondis tion, ke li fartas bone, kaj li vere ne povas diri, kion fari kun tiujn armeaj kvitancoj.
Tiam anonciĝis jam foje traserĉita – de sur la montdeklivp, situanta proksime al Maroko – la tribestro de la vilaĝo Insallah, ke antaŭ kvin tagoj spahia oficiro, subkolonelo per buterkolora aŭto, apud kiu sidis ski-adjutanto, kantonmentis kapitanon ĉe ili, donante tiun ĉi armean kvitancon. La loĝantoj de la vilaĝo priskribis detale la soldatojn, kaj ili ĵuris, ke tiuj dormis kaj ripozis unu tagon ĉi tie.
Num jam nur langvore sidis la interkonsiliĝantoj. Ili flustradis sen konvinkiĝo pri metodoj kaj farendaĵoj, lace kaj malgrasiĝinte, maljunaj soldatoj, travivintaj multe da periperioj, kuraĝe persistantaj en multe da inferaj bataloj, genraloj kaj general-koloneloj, eĉ inter ili estis marŝalo, kiu antaŭ unu jaro en griza mantelo, nokte li mem kontrolis la postenantojn antaŭ decida batalo kontraŭ ribelantoj, kaj dum li ekbrulis cigaredon, kuglo debatis lian ĉapon, sed li mem ankoraŭ longe fumis, dirante, ke la tabko estas malseka. Tiu marŝalo dum interkonsiliĝo trempis sian poŝtukon en glaso da akvo, li metis ĝin sur sian frunton kaj prenis ian sedativan pulvoron el blanka fiolo.
Kvazaŭ implicite ili interkonsentis pri tio, ke ili ne okupiĝas pri la afero. Sed kion fari, se la afero okupiĝas pri ili.
Post unu semajno la reĝo de la libera, neŭtrala, bantua tero Luango, estanta sub internacia garantio pere de sia sendito mesaĝis al la ĉefkomandejo, ke li ne faris reziston per amiloj, sed li opinias la aperon de la francaj militfortoj senrajta, li protektas kontrŭ tio. Ili ne povas apelacii provokadon, rilate lian pacan popolon, kondutanta amikeme al la francoj. Li donis la petitan monon por la nurtado de la okupanta trupo, eĉ laŭ ilia deziro li zorgis pri ilia nutrado, li konsciiĝis, ke ili konfiskis ĝuste la ricevotan monon por la mahagonoj, gumo kaj kopro, liverotan al la franca armeo. Li protestis, sed li povis fari nenion kontraŭ tio, ke lian unuan konsiliston kaj ministro – ĉar tiu ne volis prezenti nacian dancon – ili senoficigis lin, eĉ elbatis liajn du dentojn, kaj ili deklaris, ke enigma homo, nomata Abu ben Pulovero estas la franca gubernatoro de sia lando, kiu dum malluma, tempesta nokto rostas malaperintajn kortbirdojn en la arbaro. Li unuavice pagis (kaj pri tio li havas armean kvitancon) la tutan imposton de la okupantaj trupoj, ke ĝi ne servu kiel preteksto al provokado. La tuta loĝantaro laboras al ili, ĉar ili teruras lian fidelan kaj honestan popolon per vakcinado kontraŭ varilo, deviga poplinsturado, vermoekstermado kaj per aliaj vivdanĝeraj minacoj. Tiu procedo estas terure indigniga! Prcipe la vankcinado kontraŭ variolo estas malinda, morala premo. Ili sendis sian proteston en Rangezi-on, al sinjoro Morton, kiu estas ia komerca konsulo, itala aŭ usona aŭ turka, li ne scias tion certe, sed lastfoje vizitante lin, li diris, ke en la multe diskutataj, internaciaj demandoj lia decido estas kompetenta plej ofte, kaj tial li jam tiutempe donis ses belegajn elefant-kojnegojn al tiu sinjoro. Prezentinte sian starpunkton kaj proteston al la franca registaro, li trankvile atendas la decidon de sinjoro Morton, kio laŭ lia opinio, nur al la estimata respubliko estos ĝena, malagrabla kaj multrilate domaĝa, se ni konsideras, ke la unuiĝintaj usonaj, italaj kaj portugalaj militfortoj venos por helpi Luango-n, kion cetere sinjoro Morton firme promesis en okazo de bezono.
Kiam la unuaj ĉasaviadiloj aperis super Luango-lando, ili jam formalaperis. Poste evidentiĝis, ke ili vivis du semajnojn en la fortikaĵo apud Argenton Kongo laŭ ia malklara historio, ke la minaca sinteno de Luango venigis la militistan komandejon al tiu decido, ke ili fortigos la ĉi tiean garnizonon kun ili. Ĉar la milita provizada servo ne havis eĉ konjekton pri la duobla etato, kaj tiel ne okazis zorgo pri konvena rekompletigo, la sepciala help-trupo manĝis kaj trinkis ĉion en la fortikĵo, poste kantante formarŝis, kaj al la fortikaĵo, dissendanta danĝersignalojn, ĉar ilin minacis malsatmorto, de sur trimotoraj bombaviadiloj, plonĝbombantoj en kvar sinsekvaj ondoj, ekflugintaj de sur ĉiu bazo, faligis panon kaj sekigitan viandon.
Tiam jam la tria militafera ĉefkomandanto de la kolonia armeo emeritiĝis pro la okazintaĵoj. La kvara apelaciante lumbalgion, li petis emeritigi sin senpere antaŭ sia nomumo.
Poste ili informis la francan respublikestron telegrame, ke ili gratulas lin, ĉar vivuante lin, ili fondis ĉi tie la aŭtonoman, sendependan, sed franc-amikan fortikaĵon de la francaj legianoj, dum la milita provizada servo regalas ilin per sufiĉe da nutraĵo, cigaro, brando kaj ĵurnaloj, ili certigas Francion pri ilia protekto.
V-a ĈAPITRO. Radioprogramo en Saharo
Ili sidis sur la montdeklivo de Atlaso, kaj ilia situacio nun jam estis vere senperspektiva. El Saharo trupo da militvagantoj sekvas iliajn spurojn. Ili preterlasis ilin, sed ĝi signifas nur duontagon da prokrasto. Ili falis en muskaptilon. La sola trairejo de la grandega montoĉeno kondukas preter Casba, kien ili volis penetri. Ho jes, sed francaj militistoj tendumas ĉirkaŭ Casba, ili fajro vidiĝas ĉi tien.
Ili belege ĉirkaŭigis sin!
Se la militvagantoj alvenos, fino. Dorse estas taĉmento da soldatoj. La situacio estas senespera.
– Se doniĝos tiel – diris Ŝebao, – ni kapitulacos.
Ankaŭ la cetere eltrovema Gorĉev rigardadis dekstren-maldekstren senkonsile.
– Eble troviĝos ia trairejo ĉi tie por eviti ilin – diris Ditrich moroze.
– Tute ne.
– Tamen ni povas sendi kelkajn homojn patroli.
Ili ekiris okope, gvidate de Gorĉev, inter ili Svetozar, kiu kredis tion pro ia enigma kaŭzo, ke sekvos vespermanĝo, nur mankas la ligno por fari fajron, tial ili iras.
– Vi ĉiam balancas viajn piedojn, anstataŭlabori – li diris al Krajovacz kolere, kiu tiam movis sian manon antaŭ sia frunto, esprimante sian opinion pri la mensa stato de Svetozar kaj rekriegis:
– Tio estas via manio, ke oni ŝtelas viajn cigaredojn! Vi freneziĝos pro tio.
Ĉar ili ekmarŝis, ankaŭ li kuniris, kaj estis du teknikaj soldatoj inter ili, eĉ du poŝtistoj.
…Nun de fore sur tereno, prilumita de la lunlumo, estis videblaj la trupo de partizanoj, proksimiĝantan en burnuso. La militistaro ekiris malrapide de sur la montdeklivo. Ili estas inter du fajroj.
– Ni kapitulacos, knaboj, al la soldatoj – diris Ŝebao.
– Diablo forportu la tuton – murmuris Abu Ben Pulovero. – Mi povos sidi kvar jarojn en la prizono.
– Oni ne kondamnas dizertintojn al kvar jara malliberigo.
– Prave. Sed oni konsideras la aferon alimaniere, se iu fuĝis el la prizono de Timbuktu, ĉar pro momenta neŭrastenio li mortbatis sian bofraton per bierkruĉo. Oni kondamnas tiun al du jaroj pro bofrataĉo. Krome mia bofrato estis tuberkulozulo, li sciis nek legi, nek skribi, ĉion ĉi oni devus kalkuli, kiel moderigajn cirkonstancojn. Sed anstataŭe estos kvar jaroj.
Tiel ili eksciis la paseon de profeto Pulovero, kiu poste sidadis silente, malgaje sur ŝtono.
– Rigardu tien! – kriis Klausner kaj montris al la valo.