Mirinda, konsterna vidaĵo!
La militistaro malaperis en la kurboj de la malluma senpentuma vojo, tute ne rimarkinte ilin.
Anstataŭe ili alvenis en la valon kurpaŝante, ili viciĝis kontraŭ la sensuspekte galopanta militvagantoj, kiam tiuj venis proksime je pafdistanco, ili ekpafis tiel intense, ke la burnusaj araboj falis de sur siaj kameloj dekstren- maldekstren transkapiĝe. Ili rajdis rekte al la regule knalanta infero de pafaroj de maŝipafiloj, mitralfusiloj, kaj dum ili retiradis siajn kamelojn por fuĝi de antaŭ la mistere surfalanta morto, la duon de iliaj homoj jam kuŝis en la dezerto, kaj la senmastraj, sovaĝiĝintaj kameloj kuradis tien-reen inter ili.
Denove kurpaŝo.
La militvagantoj fuĝis panike, kaj la militistaro sekvis ilin en ordo, ĝis ili malaperis en la dezerto, per la bone konata marŝritmo, malsupren, al la valo.
– Ni aranĝis la aferon bone, ĉu ne? – diris Ditrich triumfe, kiu nun revenis el sia patrolado. – La kanajloj meritis, ke fine oni aranĝu la konton kun ili. Ĝi estis bona dekutimiga terapio por dekutimiĝi ilin de sia pasio, ŝovi la nazon en la aferon de honestaj legianoj.
Evidentiĝis la sekvaj: Ili vidis telefokablojn al la direkto de Casba, kaj tendo staris sur rokplataĵo, pri kiu jam videbliĝis de malproksime, ke telefono kaj radio estas en ĝi.
– Oni ne starigis gardiston aŭ io similan – li daŭrigis, – kaj ni vidis tuj, ke ĝi estas teknika trupo, kiu zorgas pri la telekomunikado. Enirinte ni petis, ke ili lasu sin deŝanĝi. Fine ili konsentis. Ni devos malsuprenporti ilin, ĉar ili kuŝas ŝnurligite ĉi tie sur la bazalt-elstaraĵo.
– Ni diris pertelefone – rakontis Ditrich – al la soldatoj de la bataliono n-ro 63, tendumantaj ĉi tie, ke ribelanta tribo neniigis la oazon Grabu. Tiuj iras al Atlaso, kaj ili likvidu la arabojn per pafaro! La kompanio senprokraste okupu la fotoregionon Goha kaj atendu la pluajn ordonojn. Mi opinias, ke tiuj longe tendumos tie, ĝis ili ricevos ordonon.
Dume ni eksciis eĉ tion de Ditrich, ke subkolonelo kaj kelkaj oficiroj vizitis Caid-on pro io. Ili ne interkonsiliĝis longe. Ni devis ekagi tuj, ĉar Saharo jam svarmis de la persekutantaj trupoj.
Post noktomezo ili preparis sin por ekiri, kaj komenciĝis la plej riska, la plej ruza legiana friponetaĵo, pri simila oni aŭdis ĝis nun neniam.
Ili ekmarŝis silente, kaj okazis la sekvaj eventoj en rapida sinsekvo. Unue ili restadis ĉe la tendo de la teknikaj soldatoj. Ŝebao telefonis.
Poste ili disiĝis je du grupoj. Iun gvidis la dika Tovaĉek, kaj ĝi havis ĉirkaŭ kvindek membrojn, la alia grimpis surpren al Casba, kiun direktis Ŝebao en uniformo de ĉefleŭtenanto.
Dume en Casba maljuna subkolonelo, dekorita per ordenoj, kaj liaj tri oficiroj traktis kun Caid.
– Kredu min, ĝi ne estas malkonfido, sed mi ŝatus, se vi transdonus Casba-on al niaj soldatoj dum de la grandaj militaj ekzercadoj.
– Mi vivis en paco kun la francoj, kaj mi vivos en paco, ĝis oni ne forpelos min el mia loĝloko – diris Caid.
La oficiroj postrigardis la forirantan Caid-on malbonhumore. Fripono, kiu gardas tiun pozicion kun nekredebla ruzeco, kaj kaŝrigardinte de sur la teraso de Casba, li vidas ĉion, li informiĝas pri ĉio, kaj neniu scias, ĉu li havas ie dissendan aparaton aŭ tiaĵon, per kio li povas direkti la tuaregojn. Ĉar tiuj kanajloj havas tiel nekredeble bonajn informojn.
– Diablo forportu la diplomacion – diras iu oficiro. – Mi jam delonge estus aranĝinta la aferon, kie devas fari tion, sen ĉiu ĝentilado!
Ili sidis malbonhumore.
Diablo forportu la multe da pragmatismo kaj pruvadon, ĉar dum en la militafera ministrejo nasiĝas la decido, ĝis tiam tiu rabisto vendos ilin.
Kaj ili devas danci kvadrilon ĉirkaŭ la ŝejko kun tiaj instrukcioj, ke oni devas rideti, kiam jukas lia manplato.
Ili cigaredis malgaje, frapetadis siajn botojn, kaj subite venas servosoldato:
– Sinjoron subkolonelon serĉas la komandejo.
– Oni certe interesiĝas – diris iu oficiro, kiam la kolonelo eliris, – ĉu oni sendos al la rabistoj freŝajn florojn ĉiutage.
Nun ĉi-foje ili eraris. Ĉefleŭtenanto Speier, la kuriero de la gubernio de Maroko anonciĝis ĉe la telefono: “Laŭ la ordono de sinjoro kapitano mi transigas telegramon kun la hodiaŭa dato el Maroko: la kulpeco de Caid pruviĝis, mi ordonas al la bataliono n-ro 63, ke ili senprokraste okupu Casba-on! Alvoku Caid-on kapitulaci! Marŝalo Ruff p.m.”
– Konfirmu, ke mi komprenis.
Kiam Caid denove iris en sian ĉambro, vokita de la oficiroj, iu fermis la pordon
– Laŭ la ordoni de la ĉefstabo – diris la subkolonelo – mi aratas vin, kaj se viaj homoj kontrŭstaros, la formacioj, senditaj por kapti ilin, mortigos ĉiun. Pruviĝis, ke vi estas perfidulo.
– Mi petas, pro tio…
– Neniu demandis vin! Vi estas arestito, kaj vi staros antaŭ la milita tribunalo.
Caid elprenis ponardon subite, sed oni kaptis kaj ŝnurligis lin.
Post ne pli ol duonhoro la trumpeto eksonis antaŭ la plej malalta teraso. Tiun ekipaĵon blovis nun iom false profeto Trovaĉek (eĉ se li ne estis soldato, sed li longe muzikis ĉe amatora orkestro en Timbuktu).
Ĝi ne povis doni kaŭzon miskompreni la aferon, ĉar la soldatoj, la batoj je la kapo kaj la trafoj estis tiel veraj, ke oni eĉ ne povis sonĝi pli bonan.
Samtempe sub la ŝirmo de maŝinpafiloj, lerte lokitaj en la montdeklivo, oni sturmis la forkikaĵsimilan konstruaĵon, okupante tri parapetojn dum minutoj, kaj post kelkaj minutoj la maŝinpafiloj, estintaj sur la montdeklivo, jam direktiĝis al la korto de sur la parapeto. Ĝi estis bonega plenumaĵo. La oficiroj signifoplene kapjesadis, gvatantaj tra binoklo, starante en la fenestro de la sesa teraso. Tio estas jam io. Ili nomas ĝin diplomacio. Tio estas efika, rapida kaj bezonas relative malpli multe da viktimoj, ol multe da klaĉadoj.
La ribeluloj, retiriĝintaj sur la duan terason, iom rekonsciiĝis post la surpriziĝo kaj defendis la korton kun forta rezisto.
Tiam en la alto de la kvara teraso desaltadis la soldatoj, alvenintaj de sur la montdeklivo, gvidate de Trovaĉek, kaj en tiu momento, kiam iliaj plandumoj tuŝis la grundon, ili elprenis la mangrenadojn. Kaj preskaŭ ankoraŭ en la elano de la salto ili ĵetis tiujn unu post la alia en la profundon, sur la duan terason.
Ĝi tre dankas kaj ruiniĝas… Granda polvo- kaj fumnubo. Parton de la societo enterigis la ruinoj de la konstruaĵo, la aliaj beduenoj grimpis sur la sekvan terason. Dum tiu mallonga tempo oni portis la maŝinpafilojn jam en la korton de sur la parapeto, tie ili krakadis furioze, dume la soldatoj kuradis trae-retrae, surventriĝante inter la polvaj enfrapiĝantaj kugloj, antaŭen el malantaŭ budoj, ŝtonoj kaj fosaĵoj! La soldatoj, alvenintaj kun la dika Trovaĉek okupas la terasojn unu post la alia desupre per mantabalo. La Ĉasba brulas triloke, fumo, flamo, kriego, pafado, kaj post du minutoj svingiĝas burnuso…
La tribo kapitulacis.
Oni ĉesigas la pafadon, de tie kaj de ĉi tie leviĝas homoj, ne kalkulante tiujn, kiuj eterne aŭ por longa tempo restis tiel. Kaj komenciĝas la senarmigo de la indiĝenoj.
Ankaŭ la oficiroj mem partoprenis la batalon kaj defendis la poziciojn dum duonhoro kontraŭ kelkaj beduenoj, provantaj penetri.
Spahia ĉefleŭtenanto gvidis la sturmon, li estis Stefano Ŝebao, altkreska, kolosa knabo. Li paŝas antaŭ la subkolonelon aplombe:
– Ĉefleŭtenanto Bramant anonciĝas. Etato: tri…
– Bone, bone… de nun miaj okuloj estos sur vi! – diras la subkolonelo. – Mi ordonos, ke fine vi estus sendita al tiu loko, kion vi meritas.
Ankaŭ Ŝebao timis tion, ke tia ordono fare de la subkolonelo eventuale tamen eblas.
La soldatoj ekbivakis, kaj la subkolonelo tuj telefonis. Ŝebao tiam jam denove sidis en la teknika tendo, ĉar tie estas bezonata iu, kiu parolas diversvoĉe. Li havis varian kaj multspecan laboron, tio certas. Li spiregis kaj levis la aŭdilon.