– Ne, sinjoro kapitano. Kion ili konfesis, ĝi estas mensogo de la unua ĝis la lasta vorto.
– Kio okazis al Bradieux laŭ vi?
– La agadmetodo de serĝento Borodin kaŭzis la morton de Bradieux.
La okuloj de la kapitano kuntiriĝis malrapide, kaj lia voĉo frapis kun akra flustrado.
– La senrangajn soldatojn Previente kaj Maturek estu punitaj severe. Mi petos raporton pri tio. Ŝebao! Laŭ vi, kial malbonfartis Bradieux?
– Pro la puno. Lau la ordono de serĝento Borodin li devis ĉirkaŭkuri la korton kvardek kvin foje, en tuta marŝekipaĵo, uzata dum la pluva sezono!
Murmurado!
La kapitano denove kuntiras iun sian okulon. Ankaŭ la aliaj oficiroj rigardas konsternite la morte palan Borodin-on, kiu portas pitoreske parandan uniformon,
– Daŭrigu!
– Post la kuro Bradieux estis kun ni en la karcero, kaj tuj videbliĝis, ke li suferas pro sunfrapo. Komence ni lavis lin per nia akvoporcio, Maturek, Previente kaj mi. Poste mi frapetis por venigi la gardistojn, ĉar Bradieux kantis en sia senkoscia stato, li estis ruĝa por la febro… Gorĉev enrigardis, post foriro li revenis kun tio, ke sinjoro serĝento Borodin ne ordonis pri la malsana Bradieux.
– Ĉu vi asertas tion – demandis la kapitano mallaŭte, – ke la agadmetodo de la serĝento kaŭzis la morton de la senranga soldato Bradieux?
– Jes, ĉar la vero estas tio!
– Bone, filo mia… Gorĉev!
Pajac’ elpaŝis.
– Ordonu pri mi.
– Ĉu ankaŭ laŭ vi serĝento Borodin kaŭzis la morton de Bradieux?
– Do, nu…! – Li ĉirkaŭrigardis mirante. – Absolute ne! Tute ne temas pri tio!
– Ĉu vi ne sicas pri tio, ke Bradieux ĉirkaŭkurigis lin sur la korto?
– Kompreneble jes. Sed ĝuste serĝento Borodin estis tiu, kiu grde averti lin sin deteni de tia infaneca kurado en la sufoka varmego.
– Atentu tion, kion vi diras!
– Mi petas vin, sinjoro kapitano – li ekparolis kun sinkulpiga rideto, – mi vidis tiel. Ankaŭ tio veras, kiam oni frapetis por venigi min, mi vidis, ke la okuloj de Bradieux brilas, sed mi pensis ĝin, tial, ĉar li konstante entuziasmiĝas, kiam li pensas pri nia ŝatata serĝento. Ankaŭ ĉe mi estas tiel.
– Atentu! Se vi elturnos eĉ unu vorton, vi do buligos viajn fingrojn!
– La kaporalo diras ĉiam la samon, rilate miajn maleolojn, se mi ne kunbatas tiujn… Tiel oni ne scias, kio estas la bona kondutmaniero, kiam oni timas pri siaj fingrojn.
La kapitano komprenis lin. Li salte leviĝis, kaj batadis la tablon:
– Leŭtenanto Gerol! Komandu tiun kaporalon ne pli ol unu horo al dezerta punkompanio!.. Silentu! – li kolere alkiraĉis nun al serĝento Borodin, kiu anonciĝis por paroli elpaŝinte. – Baldŭ vi havos eblon defendi vin! Orĉev! Parolu serioze, ĉar vi amare pentos tion! Ĉu la konfeso de Ŝebao estas vera?
– Li konfesis false. Poste mi rakontis al li, kio okazis. Borodin, nia ŝatata superulo, malpermesis eĉ tion, ke mi portu akvon al Bradieux, kiam li ekvidis min kun la ladbotelo.
La kapitano ekstaris.
– Serĝento! Vi povos prezenti vian defendon antaŭ la milita tribunalo en Oran. Nun respondu al mi nur tion: ĉu iu atestanto malamas vin?
– Jes! – diris Borodin. – Mi punis Ŝebaon liginte lin al mallonga ĉeno, ĉar li elpaŝis el la vico kaj replikis!
La kapitano surmetis sian ĉapon, ŝovinte la dokumentojn sub sian akselon, li staris antaŭ Ŝebaon. Li fikse rigardis lin.
– Kial vi estis punita?
– Serĝento Borodin diris tion al la plotono dum ekzercado, ke ni estas stultaj, kaj nek inter nia patro estis tia soldato, kia li estas. Tiam mi raportis al la sinjoro serĝento, ke neniu povis esti pli eminenta soldato, ol mia patro.
La kapitano eklevis sian kapon.
– Ĉu… Kion faris via patro, kio laŭ vi estas nesuperebla militista plenumaĵo?
– Li mortis en batalo!
Fariĝis konsternita, iom solena silento.
– Ça va – kapjeis la kapitano mediteme. – Tiu plenumaĵo ne estas malofta, sed ĝi vere estas nesuperebla.
Kaj li etedis sian manon al Ŝebao.
Per tio la esplorado finiĝis.
Baldaŭ la milita tribunalo reprenis du rangojn de Borodin. Oni sendis la kaporalon en puntendaron, kaj la komitato senlace daŭrigis sian vojon kaj…
Kien kondukis la vojo de la komitato, tre mutaj homoj fuĝis ĉien.
Donald, la angla veterano, kiu servas sian dekan jaron en la legio, kaj li estas bone informita pri ĉio, li rakontis en la kantino pri tio, kion volas fari tiu serĝento Pipettin, kiu venis anstataŭ Borodi, al Gorĉev, Ŝebao, eĉ al Manuelo, tial, ĉar li estas ilia amiko?!
– Nu, vi tuj komprenos tion – diris Donald kaj pipfumante kubutumis antŭenkliniĝinte. – Nur tio estas la demando, ĉu troviĝas inter vi tia homo, kiu jam batis sian edzinon?
Multaj homoj anonciĝis.
– Mi jam batis ankaŭ la edzinon de mia juna frato – diris la kantinestro modeste, ĉar li neniam estis gaskonema. Donald kalkulis ilin:
– Unu, du, tri, kvar, kvin… vi kalkuliĝas du kun via bofratino, tio faras sep. Vi pagos ruĝan vinon, ĉar vi estas kaŭzintoj de ĉio, kio okazis al Gorĉev, Manuelo kaj al la Reĝino. – Tempesto de indigno falis sur Donald-on. Precipe flanke de la kantinestro.
– Mi batas la virinojn ne pro amuziĝo, pro ke mi pagu pro ĝi! – li kriis nervoze.
– Se ne, do ne! – diris Donald, kaj eklevinte sian ŝultron, li rezistis la tempeston.
Fine pagis la misfamigitaj homoj. Tiu hontaĵo ne restu sur ili!
La blankhara militisto unue trinkis, poste viŝis siajn lipharojn dudirekten, fine pemetante la ardantan tabakon en sian pipon, li komencis paroli malrapide.
– Do tiu konstanta esplorado, kaj inspektado, kio okazas nun pro la suboficiroj, kiel vi aŭdis ankaŭ ĉe la dezertanoj, ĝi ne estas alia, ol tiu inventaĵo, kiam vi batas vian edzinon, kvankam vi amas ŝin.
– Jes, mi tre amas ŝin – diris la kantinestro.
– Tamen vi batas ŝin.
– Jes, mi tre batas ŝin – li kapjesis kun sincera kompato.
– Nu, tiu situacio estas nun en Afriko inter la oficiroj kaj suboficiroj… Fulmo frapu tiun botelon de sodakvo… Do, unuvorte… Je via sano! Nun temas pri tio, ke la suboficiroj, ekde la ekzisto de la legio, estas la plej gravaj soldatoj en Afriko. Nu, sed kial? Ĉar ĝi estis la kutimo, eĉ tiam, kiam mi venis ĉi tien, oni komandis oficiron en la dezerton nur pro puno. Junajn leŭtenantojn, se ili havis multe da ŝuldo, skandalon pro virino, ili drinkis aŭ faris alian similan aferon. Tiam oni transpostenigis ilin en Afrikon. Ĉi tie ili transdonis feliĉe ĉiun sian servon al la suboficiroj. La serĝentoj de la legio estas unuarangaj soldatoj! Ili estas spertaj pri ĉio, de la financaj aferoj ĝis la bataloj kontraŭ la beduenoj… Nu, do! Tiel fariĝis la legia serĝento vera nocio en la tuta mondo. Vi devis havi bonan kontakton kun li, se vi volis ion en Afriko. Nu… poste sekvis tiuj modernaj tempoj kun la radio, aviado, kaj ne estas permesate bati la legianojn, do; Subite enmodiĝis ankaŭ ĉi tie, ke ju pli malfacila estas la servo, des pli bona oficiro estas bezonata al tio. Ne junaj, parizaj leŭtenantetoj venis en la legion kun portebla gramofono kaj alkoholismo, sed tiaj, kiuj superis oficirojn rilate ĉiuspecan lingvoscion de la indiĝenoj, strategion kaj organizadon. Dum batalo legiaj oficiroj kaj suboficiroj komprenas unu la alian bone! Nur tiu “tradicio” estas inter ili akriĝinta. La legia serĝento, konservanta la malnovajn tempojn, kiu estas plenrajta sinjoro super la legianoj kaj subordigitaj legiaj suboficiroj. Kaj tio ne plaĉas al la nunaj oficiroj.
Li eksilentis kaj batetis sian pipon al sia manplato.
– Nu kaj? – demandis la kantinestro.
– Nu… kaj… Ĝi estas tia, kiam vi iras aĉeti, sed anticipe vi ekbatas vian edzinon, kaj ŝi poste rompas teleron por kolero.