Выбрать главу

– Konektu la ĉefkomendejon.

– Jes, sinjoro subkolonelo – li tondris per basa voĉo, kaj ĉirkaŭ post dudek minutoj li anonciĝis grakante kaj miaŭante.

– Ĉi tie parolas de Hivers… – li konis tian kolonelon el la ĉefstabo kun tiu nomo – kio okazis?… Ŝajnas, ke la divizio n-ro 63 drinkadas en la dezerto… Ni jam atendas vian raporton unu horon pri la okupo de Casba.

– La soldatoj de la divizio n-ro 63 bonege faris tion – respondas la subkolonelo. – Ĝi estas unu el la plej bona formacio de la kolonia armeo. Mi aparte mencios en mia raporto la nomon de ĉefleŭtenanto Bramand. Li estas unuaranga oficiro! Lia persona kuraĝo, sagaco…

– Jes, jes… li estas talenta knabo – respondas Ŝebao grakante kun iom da sincera melankolio. – Nu do en ordo. Transprenu la komandon kun viaj oficiroj… Mi atendas trankvilan esploradon… Kia estas la vetero tie?

– Seka, tolerebla.

– Ĉe ni jam du tagojn furiozas la sablotempesto… khm… hm… Do ĝis revido, mon vicux… – kaj li demetis la aŭdilon, aŭ Ŝebao bruis nelonge, poste li parolis alivoĉe:

– Maroko ĉeflineo, mi malkontaktas la ĉefkomandejon… – Krepitado, poste baza sono. – Teknika oficiro de la divizio n-ro 63. Ĉu vi deziras ion sinjoro subkolonelo?

– Konektu Colomb-Béchar-on. Telefona subnumero 79.

– Kiel? Tio estas kara. Nu egalas…

– Ĝi ne anonciĝas, sinjoro subkolonelo.

– Tute neeble. Fervoja stacio. Provu tion denove!

Ne gravas, kio okazos!

– Colomb-Béchar! – li kriis, kovrante la telefonon per naztuko. – Mi petas mallonge paroli! Sablotempesto! La ejo estas plen-plena!

Je lia mansvingo oni komencis bruadi kaj tintadi ĉirkaŭ li. La surda Svetozar rigardis ilin, rompante siajn manojn.

– Freneza kompanio! Ili ebriiĝis ĉe la telefono!

Krajovacz eklevis siajn ŝultrojn gaje.

– Se ni jam venkis, kial ne kanti?! – Kaj li ekkantis kaj Ŝebao raportis panike, ke ŝajnas, iu freneziĝis en la sablotempesto. La subkolonelo demandis, ĉu sinjoro Tribon estas tie… Bedaŭrinde li foriris antaŭ minuto, hodiaŭ li jam ne revenos… Ba! Kaj kion vi faras tie sen la staciestro?… Jen estas lia anstataŭiganto… – ŝvita Ŝebao kaj li preskaŭ freneziĝas pro la bruego, precipe pro Krajovacz, kiu dancis tiun figuron de ia nacia danco, kiam li frapis foje sur la tablon, foje sur sian ŝuon, foje sur la dorson de Ŝebao, ke liu konstante faligis la telfonon el sia mano.

Baumgarten pakis. Li fuĝos, ĉar oni certe divenos tiun trompon.

– Sendu vian anstataŭiganton, sinjoron Mauriel – kriis la kolonelo.

– Li ĵus elkuregis, ĉar alvenis la persontrajno el Insallah…

Klausner, por helpi lin, fajfis trenate.

– Nu, dank’ al Dio, ĝi jam ekveturas – diris la subkolonelo kaj la transformatoro, ekfluginta el la mano de Ŝebao nur harfendeton maltrafis Klausner-on. Li flustris en la telefonon, imitante tute raŭkan voĉon. Ĉi tie parolas Mauriel, mia gorĝo kapute… ĝi estas plena de polvo…

– Vi devas gargari.

– Mi scias… mi tuj gargaros.

Tiam tiu idiota Abu ben Pulovero komencas gargari stertore, kaj la surda Svetozar, kiun oni ne lasis fuĝi, komencis preĝi en la angulo. Se li ne povos kredigi al la subkolonelo, ke pro miskontakto anonciĝis iu sekcio de la frenezulejo, tiam estos kapute al ili.…

– Mi do telefonvokis vin tial, ke mi eksciu, kio estas al la okdek frankoj.

– Ĝi estos en ordo… – spiregis astme Ŝebao, kaj iomete jam vere doloris lia gorĝo. Li singalas per sia enbuŝigita fingro, ke iu fajfu, kvkazaŭ alvenus trajno. Abu ben Polovro komplezeme verŝas iom da rumo en la buŝon de Ŝebao el sia ladbotelo, kaj li ne komprenas, kiel sufokiĝadas la Reĝino.

– En ordo… – flustras Ŝebao anhelante – ĉio okazis laŭ via deziro.

– Ĉu vere? – krias la subkolonelo. – Sed tiel ni ja havas dekmil frankojn!

Nu bone, ĝi ne sukcesas tiel! Okupi la fortikaĵon estas kara, printempa majfesto rilate tion. Kiel fariĝis dekmil trankoj? El okdek?!

– Nur tion diru al mi – kriegas la subkolonelo, – ĉu la ĉevalo enkuris en ordo? Aŭ dume Tartaro antaŭis ĝin…

– Tiu antaŭis… sed en la lasta fazo ĝi saltis tra la balustrado.

– Kiel?! Ĉu kun la ĉaro?

– Ne, la ĉaro deiĝis!

Li viŝis sian frunton elĉerpiĝinte. Poste li forigis Krajovacz-on el sia sino per unu mano, la alian li ŝovis en la buŝon de Pulovro, por ĉesigi la gargaradon.

– Ve!

– Kio okazis?! – demandis la subkolonelo aŭdinte la teruran kriegon.

– Nenio, nenio. Mia fingro pinĉiĝis al la tablo… – Pulovro pro timiĝo preskaŭ formordis liajn tri fingron ĉe la radiko.

Klausner frapis lin je la dorso rikanante.

– Kia friponeto li estas! Li trompas ĉiun ĉi tie, li ŝajnigas, kvazaŭ li parolus kun iu, kaj nun evidentiĝas, ke li diras nur ĉiuspecajn idiotaĵojn. Alo! Olda subkolonelo! Saluton!

La sango glaciiĝis en la vejnoj de Ŝebao. Ankaŭ en tiuj de la subkolonelo.

– Ebria soldato eksecadas ĉi tie… – balbutaĉas la Reĝino rapide, – kaj li pensas tion, ke mi provokas lin.

– Mi sendos iun por la mono. Mi sendas mian saluton al Gramar.

– Mi transdonis ĝin.

– Ĉu Agnesa nun estas kun li?

Ne… ŝi malsanas.

– Ne diru. Kio okazis al tiu ĉevalino?

– Ŝi lamas! Alo… Alvenis trajno… – li diris feliĉe, ĉar Krajovacz dume piedfrapis barelon, kaj ĝi ruliĝis de sur la monteto kun terura burego.

…Fininte la paroladon, li sidis spiregante kaj morte lace. Ditrich venis desupre kaj informis ili ĝoje, kiel bonege iras ĉio.

3

– Lerta knabo estas la Reĝino – diris Klausner, – sed li ne atingos multe, se ni ne staros apud li kore-anime!

Kion la cetere ne drasta Ŝebao respondis, longe, dolore kriante, kun iomete tuberiĝintaj okuloj, tion mi ne mencias nun, ĉar Ŝebao ankaŭ poste restis tiu sama homo, kiu li estis: bonvolema kaj milda.

– Se vi kverelas kun ni tiel – diras Abu ben Polovro, – tiam ni ne helpos vin en la teknikaj aferoj.

– Mi esperas – diras Ŝebao tute elĉerpiĝinte, – por ke la supre menciitaj nun lasu lin pace. – Li skuis la radion por kolero. – Mi ankoraŭ neniam aŭdis, ke la radio estas tiel granda pasio de la francaj oficiroj!

Ŝajnas, ke la radio tamen ne estis tiel granda pasio de la oficiraro, ĉar fariĝis silento. Ŝebao sidigis Ditrich-on sur sian lokon, por ke li akceptu la dezirojn de la oficiroj, kaj tiu venigu lin, se bezonate.

Sur la senarbejo Krajovacz kaj Benguz, la turko – kiun lastatempe ili preskaŭ trinkis – babiladis.

Ŝebao iomete kaŝiĝis malantaŭ la tendotolo.

– Mi ne komprenas tion – diras Benguz, – kial vi blindiĝus malkovrinte vin, kiam la suno ne brilas en viajn okulojn.

– Ankaŭ mi pensis, ke vi povus rosti ion apud ĝin. Ĉar, se ni konsideras, la terpomo en si mem ankoraŭ ne estas manĝaĵo.

– Ĉu vi estas surda?! – li demandis pli laŭte.

– Jes! Garnaĵo! Tiu vorto neniam venas en mian kapon.

Nun jam Benguz estis klarvida pri la afero, kaj ĉar Haagebeck ĝuste nun venis tien kun brilaj okuloj, tro feliĉe, li alparolis lin:

– Atendu… mi ŝatus klarmeti demandon.

– Bonvolu diri…

– Ankaŭ vi estas kuracisto. Interesas min ordono de Gorĉev. Li diras, ke estas malpermesite malkovri la oldan malsanulon, ĉar li tuj blindiĝos pri la lumo.

Haagebeck tute ne respondis, li rapidis plu, ĉar li estis okupita pri la vunditoj.

Sed Ŝebao ne lasis la aferon tiastate. Li iris al la turko.