Выбрать главу

– Ne estas bone – li diris sian opinion al Benguz, – se akceptita homo ekzeple interesiĝas pri io, kio laŭ mi, ne koncernas lin. Kiel ĝi ne koncernas al aliulo, kiel vi venis ĉi tien el Asur Marut. Tion estus malfacile respondi, ĉar nek per aŭto oni povas atingi ĉi tiun lokon dum kelkaj semajnoj, kun tre multaj, bonaj ekipaĵoj. Ĝi ne interesas min. Sed se vi demandus iun, kion mi skribas ĉiuvespere en la ruĝan sold-libron – kio estas nur mia privata afero, – tiam mi kaptus vin kaj tordus vian kolon.

Li ekfumis cigaredon, kaj la turko leviĝis malrapide. Tankvile ili staris vid-al-vide. La plumbokolora rigardo, dikhaŭta vizaĝo de la turko tiel malpli ŝanĝiĝis, kiel tiu de Ŝebao. Ankaŭ li elprenis cigardeon, li paŭtis mediteme, ĉar la aŭtomata fajrilo de la alia homo ne ekfunciis, li etendis la brulantan alumeton al li.

– Kiu volas tordi mian kolon, tiu povas provi tion. Ĝi ne interesas min.

Sur la ĉielo kun larĝaj lumfaskoj, oranĝkolore kaj purupre, grize kaj tute violkolore etendiĝis la sunradioj, solene per sia lasta flagro supre la dezerto. Ĝi estis bela vidaĵo de tie ĉi sur la roko, inter la arboj de la senarbejo.

Ŝebao fingre forigis la cindron de sur sia cigaredo.

– Ni provu tion! – diris Ŝebao, kvankam li rekonis en Benguz la profesian interbatiĝanton, kiu havis eksterordinaran forton.

– Kaj mi sidas ĉi tie kun revolvero, kiu venkos, tiun mi mortpafos…

…De kie el la profunda mallumo aperis kaj sidis malantaŭ ilin Gorĉev? Tiaĵon oni ne povas scii. Ke li transsaltis la ĉaron foje, ĉar kelkaj araboj persekutis lin pro la seninfektigo, kaj li sciis, ke estos murdado, se li ekbatos iun, tio certas.

– Benguz, nun iru for de tie ĉi proksimume dudek metrojn de la tendo, cetere mi mortpafos vin, oldulo mia, kiel ajn mi evitas la kvereladon.

– Kun armilo estas facile… Do, Reĝino, kie ajn kaj kiam ajn mi povas provi tion.

– Mi sentas tiel – diris Ŝebao, – ke ĝi okazos post neloge.

Estis blinda mallumo. En Afriko super la dezerto la vespero venas tiel, kvazaŭ ĝi falus…

– Ĉu vi estas iditoto? – demandis Gorĉev, kiam ili restis en duopo. – Ĉu vi estas la fama forĝisto, kiu operacias katarakton? Mi diris tion, ke vi kaŝrigadu lin! Anstataŭe vi iras al li kaj petas lin ĝentile, kiel vi povus mortigi lin?

Ŝebao balanciĝadis dekstren-maldekstren pro honto. Li sciis bone, ke Gorev pravas.

– Li demandis de Haagebeck – li murmuris, – kial oni devas kovri la maljunan Manuelon? Nek mi scias tion. Ĝi estas via afero…

– Ĉu li demandis tion? – li ekfajtis. Poste li denove diris riproĉe. – Aŭskultu min! Vi estas mia plej bona amiko! Se vi estus mortiginta Benguz-on, ĉiu amikeco estus finiĝinta inter ni. Por ke vi sciiu ion, kial mi kovras lin per arbofolioj, per palmo… – Li ĉirkaŭrigardis. Kaj kun ia plorema, tamen sangavida voĉo li flustris al Ŝebao.

– Komprenu tiel, ke la honoron de mia patro ni kunportas kun Manuelo tra la dezerto. De kiam mi ekvidis Benguz-on, kaj mi eksciis kelkajn indikojn, de tiam mi kovras la ĉaron. Se li iros tien, kaj li ne foriros post averto, mortpafu lin, kiel hundon. Sed ĝis tiam krom la vangofrapado, laŭ la sanktaj rajtoj de la formacio, laŭ ties tradicioj, ni ne povas interveni, nek ekbatu lin danĝere, ĉar gravas, ke li vivu.

La radio fajfas. Kvar homoj kuregas.

– Oni petas Marokon! Alvenas novaĵoj! La kapitano ĉiam aŭskultas tiujn.

Dume venas en la kapon de Gorĉev, kiel bele ili kutimas kanti kune la popularan kanton Carmagnole. La homoj, kiuj havas belan kantvoĉon kolektiĝas rapide. Klausner, Ditrich, tri poŝtistoj, Trovaĉek kaj ankaŭ Gorĉev mem venis en la tendon, kie ili atendas silente je la alvoko de Ŝebao, ĝis li levos sian dekstran manon.

Ŝebao krepitigas, sigligas la veran radiokaptilon, poste li turnas sin al sia megafono, kovrita per naztuko.

– Kaj tial ni ne daŭrigos la hodiaŭan kronikon, sed kiel pian rememoron, la ĥoro de la Operdomo kantos la ŝatatan kanton de tiu fama homo kaj granda patrioto, la…

Admirinda! Eksterordinara kaj terura! Kaj ni scias bone, ke dum tiel eksterordinare kaj genie solvitaj eventoj en la lasta momento okazas langostumblo. Ŝebao diras:

– …La ĥoro de la Operdomo kantos la Marseljezon.

Gorĉev fariĝas morte pala, kaj Klausner gestadis per siaj manoj, buŝo, kvazaŭ nervoŝoko ĉirkaŭus lin. Nur Krajovacz levis sin super la situacion kaj komencis kanti la kanton “Paris, mon Paris…”, kaj kion li povintus kanti pri Parizo, tion pro la piedbato de Trovaĉe li jam ekstere sur la mola sino de la naturo kantis: “Paris est mon amour…”

Ŝebao mansigne silentigis ilin.

– Mi korektas…

– La dirigento de la ĥoro de la Operdomo ankoraŭ ne sciis, ke ni dissendas. Nun li diras, ke ili kantos Carmagnole-on, ĉar la mortinto preferis tion pleje…

Kaj nun jam ili komencis kanti Carmagnole-on, feliĉe kaj belege, kelkiuj pli bone, ol la ĥoranoj de la Operdomo…

Supre la subkolonelo cigaras ridetante…

– Nu, kion vi pensas, kiu mortis en Maroko? Mi scias. – Kaj li ĝemas. Milfoje mi diris al li, ke li transloĝiĝu al la Riviero.

– Atendu! – interrompis la kapitano. – Mi opinias, ke vi eraras, sinjoro subkolonelo, ĉar la mortinto estas mia parenco…

– Ni vetu!

– Hoho! – diris la joviala regimentkuracisto, ĉar dume la kolonelo metis cent frankojn sur la tablon. – Ankaŭ mi vetas! – Samtiel li elmetis la monon, kaj ankaŭ la kapitano kontribuis.

Estis tute bonŝance, ke li vetis, ĉar dume Klausner levis forĵetitan cigaredsutmpon, kiun aliulo forprenis de li, tiel do li vangofrapis la “aliulon” kantante, ke tiu falis sur la brulantan pipon de Donald, kantanta en sido kun krucitaj kruroj, kaj li serĉis kun ŝrikanta kanto, kiu vangrofrapis lin? Kaj tiu iu, en unu mano kun sia cigaredo, en la alia kun bajoneto, ĉe la lumo de la enirejo kantis jene la Carmagnole-on:

– “Ĉar Trovaĉek-on…

Kiu ekbatos! Tiu mortos lala.”

Tial estis bonŝance, ke la veto okupis la atenton de la oficiroj, sed Ditrich, kiu supre plenumis la taskon de la servosoldato, aŭdis ĉion de la falo, kaj ĉe la Trovaĉek-teksto li fermis siajn okulojn morte pale.

Sed fortuno esti kun ili! La oficiroj kriadas nomojn.

– Tiu estas Moncroft, la maljuna urbestro… Kiam ni ekiris, li estis malsana.

– Estas tiel certe, ke li estas la direktoro de la operdomo, Penier, kiel mi staras ĉi tie.

– Tiu estas Barré… Ba! Li vivas en Parizo… Nur Moncroft povas esti tiu! Mi diras tion al vi denove, ke li estas Moncroft, la maljuna urbestro… Tio certas!

Tiel ili povis fini sukcese la kanton Carmagnole-on.

Ŝebao, kiel la kaponvoĉa parolisto anoncis, ke oni finis la kanton Carmagnole-on, kaj baldaŭ duonhora paŭzo sekvos meteorologia raporto, poste duonhora programo por infanoj.

Prekaŭ okazis fiasko!

Ili havis ĉefleŭtenanton, kiu estis ŝatata fabelverkisto, kiel civilulo. Kaj Ŝebao, en la nomo de la basvoĉa parolisto devis anonci la fabelontan, bonfaman verkiston de la junularo. Poste li rakontis per sia muĝa tenorvoĉo la romanon, kies titolo estas Islandaj ŝipistoj, simpligite por la infanoj.

Nun li anoncis unuhoran paŭzon, kontraŭ kio oni jam indigis supre, ke ĝi okazas ĉiam same, kaj ili skribos leteron kune al iu pli grava ĵurnalo.

Post tiu evento la vespero estis silenta kaj trankvila. La malgranda tendaro, kiel ili nomis sin: ankaŭ “La Unua Plej Danĝera Brigado” ekripozis. Kune kun la radio!

Trovaĉek fine tamen sukcesis sonigi la dormsignalon, aŭdinte tion, multaj homoj vekiĝis, ĉar la plimulto de la societo jam kuŝiĝis pli frue dormi.

La lasta, foren sonoranta voĉo, post kiu la silento sursidis la rokon kaj la dezerto jen tio estis:

“Oni kuraĝis fari tiaĵon! Al Trovaĉek!”

Sed tiam la trumpeto jam estis ĉe Klausner.