Выбрать главу

Gorĉev iris viziti Manuelon. Ĉiu sciis tion. Li flegis la hispanon kun senlima tenero, kaj la danĝera stato de ilia dizerto eĉ pliigis tiun sinoferan amon, kiu tiam estas bezonata al la flegado de maljunulo.

Benguz venis al Ŝebao.

– Mi opinias, ke nun ni povus iri ien malantaŭ la veprojn aŭ en la dezerton, ĝi estas nur kelkpaŝa distanco…

– Vidu, Benguz, tio certas, ke foje, iam, vi ne devas atendi unu jaron, mi rompos vian trunkon. Ĉar ĝi certas, ankaŭ vi scias tion bone, ni konfidu ĝin al la sorto. Neniu el ni estas embuskmurdisto. Ĝi baldaŭ okazos. Nun mi ne faras tion.

– Ĉar mi ne apartenas al la adeptoj de la Kismet-kredantoj, anstataŭ la sorto mi prefere konfidas min al la antaŭe difineblaj aferoj.

– Bedaŭrinde – Ŝebao eklevis siajn ŝultrojn, – mi ne mortigos vin. Mi interbatadas volonte, se vi volas, sed nun mi estas bezonate ĉe la radio kaj mi ne lasos miajn kamaradojn en peĉo.

4

La nokto pasis trankvile. Matene la oficiroj ekfunkciigis la radion. Laŭporgrame eksterlanda sinjoro, sed vivanta en Maroko laŭtlegos sian verkon. La dika kapitano ŝatas aŭskulti tiaĵojn. Ili tuj signalis ĝin al Ŝebao de supre.

– Estu laŭ la danco de l’ ŝanco – diris Ŝebao. – Benguz, ĉu vi scias deklami ian turkan poemon, aŭ paroli pri pejzaĝoj, aŭ kion ajn turke? Longe kaj kontinue?

La turko mansvinginte staris al la miklorofono kaj ekfumis cigaredon.

Ŝebao jam bonege povis reguligi la naztukon, kion signifas Marokon kaj kio la najbaran stacion, aŭ Colomb-Bechar-on. Li ŝovis la naztukon ĝis profundo de Maroko kaj ekparolis jene:

– Alo, alo, atenton! La anoncita sinjoro komencas sian tridek minutan laŭtlegon – kaj ĝi estis kruela venĝo.

Benguz staris antaŭ la mikrofonon, kaj li komencis tion kun leĝera neglektemo, kelkfoje li ankaŭ ridis, fine li eĉ kantis du strofojn, sed li parolis kontinue, precize tridek minutojn. Kaj li finis jen tieclass="underline"

“Alie! Alie! Maroko, alie!

Post mallonga paŭzo ni komunikos la rezulton de la popolnombrado kun la aldonaj statistikaj indikoj.”

Tiam ili malŝaltis la radion.

– Vi kial preĝis nun arabe? – demandis Jörgens, la sola, kiu finaŭskultis la prezentadon kun interesiĝo.

– Mi rakontis en antikva turka lingvo la hisorion de la ŝtalproduktado.

– Kaj kion vi kantis?

– Dume venis en mian kapon malnova kanto.

– Kaj kion signifas la vorto alie?

– Ankaŭ mi mem miris. Eblas, ke ĝi ekzistas en iu lingvo.

– Kaj pri kio vi ridis dum minuto?

– Pri tio, ke vi staras ĉi tie aŭskultante, kion mi diras.

Ŝebao tamen aŭdis bone, ĉar li atentis ankaŭ tion, ke ĉiu radistacio de Saharo kriegas serĉate ilin, kiel multaj virinoj, insultataj en mallumo. Ilia situacio estis plie impertinenta, ol certa.

Sed li ne nervozigis siajn kamaradojn, ĉar ili jam ne povis foriri de tie ĉi.

Poste restariĝis la ordo, la radio silentiĝis, nome tiu radio, kiun Ŝebao devis anstataŭigi. La unumembra tuta programo en la stato de finlaciĝo diris al Klauser.

– Atentu min, nun supreniru, kaj debatu la radion! Debatu tion, eĉ se ĝi kostos vian vivon, aŭ faru kion ajn, pro kio estos granda paneo ĉi tie, tamen ĝi ne estos suspektinda, ĉar tio okazis ĉe la oficiroj.

Klausner obeis senvorte. La unua homo, kun kiu li renkontiĝis, estis la feliĉa Svetozar. La dika regimentkuracisto, kiu havis tiel multe da instrumentoj kaj nenian okupitecon, li trovis ie amplifilon por surduloj. Li ĝoje kaptis la okazon, ke post tri monatoj, li denove disponigu ĝin al tiu, kiu bezonos ĝin.

Klausner alvenas kuregante, kiel buĉisto, kaj li ekhaltas rektiĝinte, kiel buĉisto, se tiu kuegas.

– Kiuj servas ĉi tie supre, tiuj ne konsideru malpli gravajn formalaĵon – diris la regimentkuracisto. – Nur staru trankvile kaj faru vian laboron.

“La profeto parolus el li!” – pensis Klausner kaj ekiris al la radioaparato, rekte al la mikrofono per sia taŭroforta ŝultro…

Svetozar suprenlevinte la funelon, li repuŝas Klausner-on kaj rikanas al la ĉefleŭtenanto:

– Se nun mi ne sidus ĉi tie, tiam ne estus radio unu tagon. Ĉar la duono de la muro estus trarompiĝinta.

– Ĝi estas tre brava afero – laŭdas lin la ĉefleŭtenanto.

– Tre brava – diras Klausner kaj blovspirante rigardas la trunkon de Svetozar. – Vere tre brava…

– Mi opinias – diris Svetozar rikanante, – ke ni devus ekfunkciigi la radion, eble ĝi dissendas muzikon.

– Li pravas! Ŝaltu ĝin!

Klaŭstner staris en la pordo kun fermitaj okuloj. Kial li ne povas mortigi ĉi tiun homon nun, ĝi jam vekas en li preskaŭ melankolian doloron.

Jen tio estis aŭskultebla el la megafono:

– …Ni finis la elsendon de la muzikoj per la survaksigita kanto de Jeanette MacDonald. Ni daŭrigos nian programon post kvin minutoj. Sekvos duonhoro pri higienaj temoj.

Ŝebao devis denove teni la radiosignalon de Maroko kvin minutojn, dume li ĉirkaŭrigardis kolere en la tendo kaj malbenis Klausner-on.

La oficiroj supre ne multe okupiĝis pri la afero, cetere ili estus rimarkintaj el iu bagatelo, ke ĝi estas lerta trompo, sed ili lasis tute al Svetozar, ke li parolu tra la megafono. Ĝi okazas kelkfoje. Iu skribas poŝtkarton, la alia kunaranĝas la disruliĝintajn objektoj en sia necesujo, la tria oscedas, kaj li jam ŝatus esti post tiu idiotaĵo. Se ili okupis ĝin, kial sidi ĉi tie?

Malsupre ĉiu kuregas por serĉi la kajeron de Haagebeck, se eble Svetozar tute mortigus ilin per la radioaŭskultado, estu kion legi dum la duonhoro de higienaj temoj. Grandnaza sanitaristo alvenas spiregante. Dume oni flegas Haagebeck-on, ĉar li nur post kvar-kvin batoj je lia makzelo transdonis sian verkon, kiu laŭ lia opinio estos perfekta eble nur post du jaroj. Kaj fine eksonis la radio, kun la sincera espero de Ŝebao, ke oni nun malŝaltos ĝin.

“Doktoro Haagebeck, seveda, militista, medicina ekspertizisto prelegos dum la higiena duonhoro. En militistaj rondoj oni montris eksterordinaran interesiĝon, rilate lian verkon, kie titolo estas: La sanitara soldato, kiel kuracisto! Subtitolo: Operacia profilaktiko dum la ekzercterena servo de sanitara soldato.”

Supre la situacio statis jene. Jam ankaŭ Ditrich supreniris, kaj Krajovacz-on, kiu subite aperis sur la koridoro fajfante, oni flankentiris lin amikeme kaj fermis lin en municiejon provizore.

Samtempe la kapitano ekkiis laŭte.

– Malŝaltu tiun radion, ĉar mi aŭdan nek mian propran vorton.

Svetozar ekstaris rektiĝinte.

– Se vi bonvolas permesi, mi mallaŭtigos ĝin.

Kompreneble oni permesis ĉion al tiujn junuloj, ĉar ili ja brave batalis.

– Mi raportas obeeme – diris la simpatia, rikananta servosoldato, – la mallaŭtigilo difektiĝis.

Oni retenis Klaŭsner-on ekstere, ĉar li decidis mortigi Svetozar-on, poste sin mem. Ditrich estis multe pli praktika, li malsupreniris, kaj Ŝebao faris iom da atmosfera perturbo, dume li diris, ke la Reĝino devas mallaŭtigi la radion.

Ĝi ne estas komplika afero, li ŝovis sian naztukon iom pli profunden, kaj supre oni konstatis ĝoje, ke ĝi estas tute bona mallaŭtigite. La regimentkuracisto diris, menciante eĉ tion, ke li konas la svedan, militistan fakverkiston okaze de kongreso, li estas eminenta geniulo.

Ŝebao devis laŭtlegi dum tridek minutoj, sed la konsiderinda parto de la multe da manuskripto estis plena de grandegaj anatomiaj skizoj, kaj ŝajnis tiel, ke dum la sekvaj kvin minutoj li finos la laŭtlegon de la teksto. Kaj li legis raŭke, taŭzite, lace:

– En tiuj kazoj ofte okazas, ke tiuj reziduas.

Granda interbatado estas antaŭ la tendo! Iu kriegas plengorĝe: recidivas. Ŝebao korektu! Recidivas!

Oni fortrenas lin.

Ĉio estas vana. En la deksepa minuto de la laŭtlego elĉepiĝis la militista, medicina fakverko de Haagebeck. Kaj li, facilanima frenezulo parolis ankoraŭ dektri minutojn. Li do parolis. Parolis.