Выбрать главу

– Sed nun mi transiras al la problemo de la marŝekipaĵo, kiu en certaj kazoj povas esti decida en la batalo: ni motorizu la Ruĝan Krucon!

Tiam oni jam ne devis eĉ ektuŝi la aŭtoron de la verko. Aŭdinte la vorton motoro, li fartis iomete pli bone nur post noktomezo.

– Ĝi estas bona! – diris la regimentkuracisto supre, kiu aŭskultis la prelegon kun ĉiam pli granda atento. – Mi atendis tion de Haagenbeck! Fine iu, kiu mencias, ke oni motorizu ankaŭ nin. Anstataŭe nur ilin…

Sed bedaŭrinde li eksilentis, ĉar interesis lin la prelego.

Ŝebao dum tuta dektri minutoj klarigis la sekvajn: por zorgi pri diversaj lezoj, estus bezonataj specialaj sanitaraj soldatoj kaj rapide moviĝantaj, malgrandaj trupoj ĉe la Ruĝa Kruco. (Li ŝanĝas la naztukon.) Estimataj aŭskultantoj… Konekto, ĝemo, stertoro… Akvon!

Li elpaŝis el la tendo…

Homoj, multe vagintaj en Afriko rakontas, ke estas tiaĵoj. Oni eksentas: tiu ĉi nokto ne estas tia, kiel la aliaj. La ĉasisto de leonoj tiam rigardas, ĉu liaj fusiloj estas en ordo, aŭ li returniĝas.

La karavanoj haltas ĉe la unua bivakejo.

Scienculoj asertas, ke certraj elektraj tempestoj eblas en plena kalmo.

La esenco: Ŝebao haltis antaŭ la tendo, kaj io gluiĝis al lia glutilo, ial nun li ŝatintus esti “sigelita homo” en la fortikaĵo La Grenelle…

Nur du momentojn li povis dubi, poste li jam vidis kelkajn flustrantajn ombrojn en la proksimo kaj la Profeto venis tien.

– Okazis io… Problemo… Oni mortigis.

– Kiun?! – kriegis Ŝebao pensante pri Gorĉev.

La plej neatendita kaj la plej konsterniga estis la respondo:

– Donald-on!.. La kompatinda oldulo…

Ŝebao kuregis. Se nun Svetozar hazarde estintus sufiĉe trudiĝema al tio, ke li petu la oficirojn aŭskulti radiprogramon, tiel li devintus raporti: la mondo ne respondas. Ĉar en la tendo ne estis eĉ unusola animo.

Ili ĉirkaŭstaris la malgrandan ĉaron de la maljuna Manuelo, kaj en ĝi kuŝis la blankhar, kolosa soldato, suprenmetinte siajn krurojn, la pipo esti apud li, iel-tiel serene, kaj li vivis ĉiam inklina al tiaj stultaĵoj, nur li estis tre pala, kaj lia ŝiriĝinta kamizolo kaŝis postsignon de bajoneto. La multe da palmofolioj kovris lin ĝiskole. Ili staris konsternitaj. Homoj, ĉe kiuj la morto estas nur ŝerco, kaj iafoje ili kuregas en sian pereon pro gaskonado, ili temane staris konsternite apud la maljuna, kantema kamarado, ĉar ĝi estis ia senekzempla kaj diversajn komplikaĵojn signifanta okazaĵo.

Se iu mortas dum interbatado, ili malĝojas ankaŭ pro li. Sed nun okazis tiel evidenta murdo, ke ili devis pluiri unu paŝon enpense. Tiu ĉi societo estas barelo, plena de benzino, al kiu ŝpruciĝas milionoj da fajreroj. Se ununura perfidulo direktas unusolan fajreron ĝustaloken, tiu barelo kun tute malgranda eksplodo malaperas de sur la tersurfaco, ĉar jam tri trupoj estas sur ilia spuro, abunde provizitaj per maŝinpafiloj kaj mangrenadoj. Ilia plej granda intereso estas, ke oni ne sciiĝu de neniu dizertintoj pri tio, ke ili trompis la persekutantojn. Sed povas estas ankaŭ perfidulo, kiu eventuale jam forfuĝis. Supre oni eble jam scias pri tio. Ili telefonos… Hoho! Ili ne telefonos! Ili tuj resendas iun en la tendon.

Ili suspekteme rigardadas unu la alian. Nun verŝajne estas homo inter ili, kiu mortpikis Donald-on.

Benguz rigardas la kadavron kun krucitaj brakoj. La vizaĝo de Gorĉev kvazaŭ estus el griza ŝtono. Li rigardas nek Donald-on, nek aliloken, aŭ ne eblas scii tion, kien direktiĝas liaj okuloj. Sed Ŝebao rigardas rekte al la turko.

– Iu kredis tion, ke Manuelo estas sur la ĉaro, kaj li ne kalkulis tion, ke la maljuna Donald kuŝiĝis tie laŭ lia kutimo, ĉar mi scias, ke Manuelo nokte kutimas pormeni.

Interese, ke ili ne vidis Manuelon. Sed neniu kredis, ke la maljuna hispano estas la murdisto.

– Mi promenis kun Benguz ĉi tie ne pli ol dek minutojn – diris la Profeto, – kaj mi memoras ke liaj kruroj ankoraŭ ne elstaris tiel, sur la rando de la ĉaro.

Gorĉev nur rigardis al Ŝebao, ordone, senmove, longe. Ŝebao ekspiris profunde kaj deturnis sian kapon, ĉar nun lia ĉiu deziro estis tio: arenĝi la konton kun tiu turka fripono!

– Jes – diris la turko ĝemante, sed kun malvarma voĉo, – vere ni estis ĉi tie, mi haltis por kelkaj minutoj kaj cigaredis.

…En tiu granda silento Trovaĉek venis kuregante el la tendo.

– Tuj venu! De supre oni dezitas tion, ke post dek minutoj ni konektu el Maroko la prezentadon de la teatraĵo de Sekspiro, kies titolo estas: La poŝoŝtelistoj.

Kio okazis? Iu oficiro legis la radioprogramon, kaj li deziris tion, ke vespere ili ne forgesu konekti el Maroko la radioprogramon, kies titolo estas la Rabistoj de Schiller. Kion povintus fari la oficiroj en tiu enua, malbenita loko, inter abodaj muroj, ol finaŭskulti eĉ la plej malbonan prezentadon?

Malsupre okazis interkonsiliĝo, proksimume jen tiel.

– Diru, kion oni mesaĝis?

– Se Tovaĉek diras, vi povas kredi tion, ke ili menciis poŝoŝtelistojn. Mi ne estas certa pri Dostojevskij.

– Ĵus vi diris la nomon de Ŝekspiro.

– Tial mi ne estas certa. Mi nur unu aferon scias certe…

– La rabistojn – ekparolis la Profeto nervoze, – tion vi jam menciis.

– Jen vidu! – diris Trovaĉek triumfe. – La Profeto konas la dramojn, ankaŭ li scias, ke ekzistas fama teatraĵo, kies titolo estas Rabistoj.

Ŝebao staris kaj kaptis sian kapon ambaŭmane.

Fine tamen evidentiĝis, ke vespere oni prezentos la teatraĵon de Schiller kun la titolo Rabistoj. Kaj ĝi estas katastrofo! Totala katastrofo! Ĉar se Ŝebao scius parkere la teatraĵon Rabistoj, france, li ne povus ludi tion sola. Sed venis en lian kapon malklara, tre danĝera solvo.

5

– Nu, vi, radio-amiko – diris la kapitano je la sepa horo, – konektu la teatraĵon Rabistoj!

Svetozar ekstaris feliĉe, rikanante de sur la seĝo apud la sojlo, kaj li apenaŭ povis kapti la brakon de Schmidt.

– Interese – li diris mirante, – se mi ne estus ĉi tie, ili jam delonge estus depuŝintaj tiun radion.

Schmidt iris plu kaj hazarde paŝis sur la piedon de la surdulo, sed kun sia tuta pezo. Eĉ post tri tagoj ĝi doloris.

Fine eksonis la programo de Maroko.

Ŝebao sidis antaŭ la radio, malantaŭ li Troveĉek, Abu ben Pulovro, Jörgens kaj Gorĉev kun tiu unusola instrukcio, se li levos sian manon, ili devas klami, se li mallevas ĝin, ili lasu lin paroli.

“Alo, alo! Atenton! Ni prokrastos la prezento de la teatraĵo, kies titolo estas Rabistoj pro la malsaniĝo de la gast-artistino. Anstataŭe: ni dissendas la dramon Cyrano de Bergerac de Edmundo Rostand, en la sekva distribuo de roloj…”

Mi ne devas mencii, ke tute senmerite, Ŝebao laŭ la distribuo de la roloj, dirita fare de li, li absolute neglektis la nomon de Trovaĉek, Jörgens kaj la aliaj. Ties senkulpigo estas, ke li anstataŭigis ankaŭ sian nomon per tiu de alia, kvankam li ludis minimume kvin rolojn en la teatraĵo. Ludante en tiu dramo li faris ekzemenon pri franca lingvo en la Akademio por aktoroj

La grandnaza sanitaristo venis en la tendon, sed ne tial, ĉar la sopiro al rolo pelis lin. Li flustris al Trovaĉek:

– La turko estas nenie.

Du homoj aŭdis tion, pli bone ol Trovaĉek. Iu estis Sebao, la alia Gorĉev

La teatraĵo – ĝi estas komprenebla en tiaj situacioj – per grandaj saltoj, precipe okaze de la virinaj roloj atingis tiun gradon, ke oni volas elĵeti Cyrano-n el la teatro. Ŝebao parolis kaj levis sian dekstran brakon. Komenciĝis vigla bruado kaj blasfemado, poste li mansvingis, kaj nur tio estis ankoraŭ aŭdebla: “Je mia honorvorto, vi estas idioto!”