Выбрать главу

Gorĉev elŝtelumis.

Post la sekva braklevo ĉio iris glate, sed la oficirojn tre surprizis la ekmuĝanta sakrado el la dramo Cyrano. Kiam oni silentiĝis fortimiĝintaj de Cyrano, nur tio estis aŭdebla en la granda bruo:

– “Se mi kaptos tiun friponon, mi draste draŝos lin…!”

En tiu momento iu ekparolis.

– Fuĝu!

Ke tiu fama verkisto ne povis ĝisvivi tion!

– Estimata aŭskultantoj – diris Ŝebao, kaj du-tri pafoj knalis de malproksime, – ni finas nian hodiaŭan prezentadon pro la subita malsaniĝo de la ĉefrolulo, kaj la malgaja cirkonstanco malhelpas nin en tio, ke ni daŭrigu la programon…

Kaj li kuregis!

Kiam li atingis la aliajn, jam preskaŭ vere duelo estis inter Gorĉev kaj la taŭroforta Benguz. Kiel baldaŭ evidentiĝis, kiam Gorĉev iris por serĉi la promenantan Manuelon, li alvenis en la lasta momento. Manuelo senpripense, kun deformiĝinta vizaĝo pro kolero, blasfemante kaj akuzante ĵetis sin al Benguz, kaj la turko vundis grave la maljunulon per sia bajoneto.

Sed la turka giganto trovis sian adversulon en la persono de Gorĉev. Li fuĝis al la rokoj, kaj Gorĉev sekvis lin.

Li atingis la turkon. Ili kaptis unu la alian kaj falis sur la teron. Ili ruliĝadis sur la mallarĝa, kruta montdeklivo. La turko salte leviĝis la unua, kaj en lia mano estis la bajoneto, preta por piki. Ĝorĉev vundiĝis, sed lia voloforto ne forlasis lin, kuŝante li ĵetis sia antaŭen kaj subite tir-falĉis ambaŭ krurojn de la turko. Neniu forgesos tiun nervoŝiran ŝrikon, kiel la turko falis en la profundan abismon.

6

Dume la esplorado farita en Casba malkovris, ke estis nekredeble grava likvidi Caid-on kaj liajn homojn ĝuste en la dekdua horo. La baldaŭ ribelantaj aloj de la atakontaj, proksimaj oazoj kaj montaranoj kalkulis la helpon de Casba. Modernaj armiloj, lignokestojn de municio, telefono, telegramo, radioelsendilo, kontakto kun ĉiu ribelantaj ĉefoj, kaj unuarangaj informoj pri la proksima, militista granda ekzercado, precizaj desegnaĵoj, indikoj, pretaj planoj. Kaj en la unuarange meblitaj, sekretaj, apartigitaj partoj de Casba, kiu longe etendiĝis en la internon de la monto, oni trovis ok rebelantajn tribestrojn el tiuj, kiujn oni jam serĉis delonge. Ili povis trafiki libere, inter la montoj kaj la loĝantoj de la oazoj, ĝuante la ŝirmon de Casba.

– Se oni hezitus ankoraŭ unu minuton, komenciĝus duonjara militiro kun masakrado, sangoperdo kaj kun nekredebla materiala perdo – diris la subkolonelo fine de la esplorado. – Nun nur surprizataku la oazon Zerzenb, ĉar tie jam daŭras la unuigo de la trupoj.

Li tuj ekkontaktis kun la ĉefkomandejo kaj priparolis kun Ŝebao, ke ili tuj sendos iun parton de la garnizono de Casba al Zerzen, la alian parton kun la kaptitoj al Colomb-Béchar. La kolonelo kun la oficiroj, Ŝebao ordonis tiel, li tenu ĉion en la plej granda sekreto, li malplenigu Casba-on, kaj sen tio, ke li raportus kie ajn survoje, li anonciĝu kun siaj oficiroj en la militafera ministrejo de Parizo, de kiu nun alvenis informo, ke la ĉeestintaj oficiroj kaj la subkolonelo urĝe raportu ĉion persone.

Gorĉev kuŝis senkonscie pro la vundofebro. Sed nek Manelo eltenis plu. La ĉaro de la Ruĝa Kruco liverid du malsanulojn. La maljuna hispano konsistis jam nur el osto kaj haŭto, liaj palpebroj malfermiĝis lace, iafoje li rigardis sur Gorĉev-on, kiu ĝis nun flegis lin tenere kaj nun li deliras.

Ili marŝis norden. Kvindek soldatoj eskortis la beduenojn. Proksimume cent homoj en plena ordo portis la municion de Caid per pompaj ekipaĵoj, per ĉaroj, kameloj, kun reflektoroj, nutraĵo, akvo, rekompletigo, do refreŝigante la provizaĵon de la formacio el la deponejoj de Caid, ili formis vere enviindan malgrandan armeon. Nun jam ili helpe de sistemaj patroloj kolektis la dizertintojn, tuj provizinte tiujn per laŭregulaj ekipaĵoj. La plano estis: tendumi proksime la Zerzen trans la granda, sala marĉo. Ili povis fari tion trankvile, ĉar la bataliono n-ro 63 eĉ nun atendis ilian ordonon en fora oazo, kaj ili en la nomo de la moviĝanta formacio povis fitrukadi, dum la subkolonelo alvenos en Parizon kaj eksplodos la granda skandalo. Kredeble la maljuna sinjoro ĝojos, ke li povos pasigi kelkajn tagojn en la ĉefurbo ĉe siaj parencoj kaj amikoj. Vane, Ŝebao havas bonan koron. Tio sendubas. Ankaŭ tio estis verŝajna, ke la pli junaj leŭtenanto kaj subleŭtenanto kun la brava regimentkuracisto iel vegetos en la trankvila, senhoma Parizo, anstataŭ la kutima, brua vivo de Seharo.

Dume ili transdonos tiujn kanajlojn al la armeo. Ŝebao akiros veturilon kaj provos sendi Gorĉevon kaj Manuelon al sekura loko. Espereble kiam eksplodos la ĝenerala ribelo kaj furiozaj taĉmentoj kurados tien-reen tra la dezerto por kapti vive aŭ morte, kun haŭto kaj haroj, voru, mortpafu tiun ĉiuriskan, ĉarlatanan formacion, transdoninte la kaptitojn ili daŭrigos sian vojon kun sia patentebla maniero, laŭ kiu ili povas ŝtali tutajn fortikaĵojn, artileriajn bateriojn kaj trajn-taĉmentojn, ĝi kaŭzas malpli grandan sensacion, ol se iu ŝteletas sola 25 dekagramojn da ŝafkazeon en oazo, tiuokaze oni senindulge kaptos lin, se li ne povas fari tion, ĉar se iu aperas legiano en solo, tuj kontrolas lin la ĝendarmo kaj ĉiu arabo.

Sed en kies kapon venus la ideo haltigi marŝkolono, ke tiu bonvolu legitimi sin. Nu kaj se venus tiu ideo al ies kapo por elpensi tian frenezaĵon. Oni petus lin elĵeti tion el la kapo. Kaj se li ne deziras fari tion, oni elĵetos ĝin el lia kapo.

Tio do ne estas problemo, post certa tempo oni alkutimiĝas al tio. Kelkfoje ili subite ekmarŝas al sudoriento aŭ al sudokcidento, kompreneble persekutas ilin tuta kolonia armeo, sed post certe tempo ie-tiel oni alkutimiĝas al tio. Poste ili okupos ŝipon ie sur hispana aŭ angla tereno kaj fino. Schmidt havis ian stultan planon, penetri tra la regiono de Kongo, forpeli la portugalojn de tie, kaj Sebao estos la prezinanto de la akcia societo de la kolonia imperio de la aŭtonomaj dizertintoj. La plano estas ankoraŭ elkoviĝonta, oni lasu lin pace, ĝi baldaŭ maturiĝos. Gravas, ke ili trapenetros ĉe la lago Ĉadp al Franca Kongo, de tie ili aŭ trairos tra la angloj, aŭ ili forpelos ankaŭ la anglojn, sed tiuokaze ili ne devas iri tiel malproksimen, ĉar jen estas Belga Kongo, de kie li forpelos la belgojn, kaj eble tiuj retiriĝos en Egiptujo provizore. Do la plano ankoraŭ ne estas elformiĝinta, sed ĝi jam maturiĝas. Sufiĉus, ke iu diru unu solan vorton, kaj ili provus okupiĝi pri ia plano por okupi Brazilion, kiujn eble ili forpelus el la pozicioj.

Nun gravas, ke ili ataku tiujn kelkcent friponojn ĉe Zerzen, ĉar araboj ne komencu provokadon ĉi tie, ke estas multe da legianoj! Ili ja estas nur honestaj knaboj, kaj ili ne povu dormi bone post la tagmanĝo, kiam ili rajtas fari tion dum la varma sezono, sed oni masakru ilin?

Ĝi estas bagatelo. Kiu ŝatas batali kun tiom da tintegantaj, aĉaj reflektoroj, haŭbizoj kaj akvumaj kamionoj, kiel ili nomis la tankojn. Ĝi estos bela, ĝis ili promenos tien-reen ludante, kaj avene rajdas Schmidt sur ĉevalo, en ĉeflaŭtenanta uniformo, de portante la oragrafan, plumdekoritan turbanon de Caid, kin li demetas nek pro Dio, tiel ĝi plaĉas al li. Kaj kiu vidas tiel?

Hazarde okazis ĝena evento. Dezerta ĉasaviadilo flugis super ili tute malalte, tiel, ke ili vidis la piloton aŭ la mekanikiston rigardi tra la binoklo. La aeroplano preskaŭ falis, kiam la piloto ekvidis la oficiron sur ĉevalo kun araba turbano.

Tiuj multe da tintegantaj aĵoj estas bonaj, kiam ili promenadas en la oazoj kaj oni miras ilin. Sed ili lasis la tutan fatrason antaŭ Zerzen. Jam ĉiu enuis tiujn, ili ne purigis, ne kunportis la tri piedajn stativojn de la lorno, la reflektorojn, gasigilojn kaj la rapidpafajn kanonojn, ekipitajn per bazuko. Dum atako oni ektiras sian rimenzonon kaj ne kunportas pene tutajn ekipaĵojn. Ĉiuj ĉi estas novaj aferoj. Kaj onidire la legianoj nehavante tiujn batalis tute bone ĉi tie, sen tio, ke ili estus kunportintaj kurante murojn, kirason, nazo- kaj orelŝirmilojn, periskopon kaj raked-ĵetilon. Ili aŭ sturmas aŭ pena portas objektojn! Por tiu mono ili ja povus kunporti ankaŭ librobretaron aŭ skribotablon.