Выбрать главу

Mariono tamen volis disdoni ŝtalkaskojn kaj sunokulvitrojn al la mitralistoj, sed oni preskaŭ draste batis lin.

Ĉiu serĉis rum-aŭtomaton, el kiu oni povus trinki sufiĉe antaŭ la atako. Nu, poste evidentiĝis, ke bonŝance la grandnazulo havis tiom da prudento anstataŭ la grendaĵetisto, ke li portis barelon da rumo sub la tendotolon. Nu jes! Tion ili nomas milit-taktiko! Trinkinte sufiĉe el tio, ili prenis multe da cigaredoj kaj kelke da grenadoj, ili fiksis la stiletojn. Per la sep sakramentoj, ek al atako!

Iu parto de ilia formacio evitis la oazon laŭ granda arko. Ili malmuntis tiujn bruantajn aĵaĉoj de sur la rapidpafaj kanonoj. Neniu komandis, ĉiu kantis, kaj la maŝinpafiloj sputis la kuglojn al la oazo regule el kvar pozicioj. Post kriego ek, al la malgranda loko! Flugadis la mangrenadoj! Malleviĝante, leviĝante ili kuras pafante al la repafantaj hordoj. Ili jam penetris deflanke. Oni ne diru, ke ni sumerumas ĉi tie – rimarkas Schmidt kaj leviĝas. Ili kuras. Kaj la Profeto ne evitas sian punon pro la turbano, ĉar la arboj rekonas ĝin, kaj subite multe da kugloj trafas la turbanon de la kompatinda Schmidt. La oazo brluas tri-kvar loke! Oni jam apenaŭ kontraŭstaras.

Ili sufokis la okazontan ribelon en ties ĝermo.

Nun jam neniu kantas, oni ne ŝatas tion.

La kvindek soldatoj kun Ŝebao kaj kun la ĉaro alvenas en Bumalem-on. Ŝebao transdonas la kaptitojn kaj raportas, ke la subkolonelo ordonos pri ties transporto. La kuracisto ekzamenas Gorĉev-on kaj Manuelon. Manuelo estas nesavebla. Gorĉev havas tre gravan vundiĝon. Oni devas urĝe liveri ilin al Colomb-Béchar! Ĉi tie ne estas instrumentoj kaj operaciejo… La kuracisto bandaĝas kaj vakcinas ilin.

Nokte ili tendumas ĉirkaŭ la garnizono. Ŝebao longe sidas ĉe la rando de Manuelo kaj rigardas Gorĉev-on sur la alia lito, kiu deliras. Li parolas pir kartludo.

– Ĉiam pri kartludo – flustras Manuelo, kaj li mencias nomon… – Mia sorto estas malfacila… Kompatinda Bradieux… kaj kompatinda… Pajaco… Vi!..

– Ne klopodu paroli…

– Mi devas… Kun vi… nun mi devas paroli… La sorto sendis vin. Notu tion, kion mi diros. Ĝi povas esti grava por multaj homoj.

Gorĉev flustris duonlaŭte, rulĵetante sian kapon dekstren-maldekstren, li spiregis, kaj Ŝebao sidis inter ili, en tiu ĉi fortikaĵo de Afriko, malgaje. Ankaŭ li konstante mortadis pro la sopiro al Ana Balázs, sed li ne havis multe da ŝanco por vere morti.

– Notu tion…. kion mi diros…

Nun ekparolis Gorĉev, preskaŭ kompreneble, klare kaj kun malfermitaj okuloj, nur lia vitreca rigardo, kiel li gapis al la plafono, signis, ke li estas en senkonscia stato:

– Ankaŭ mian patron mortigis la kvina flösch!

Manuel side leviĝis.

– Do tamen la patro… Ho, Dio mia… Mia Disijnoro…

Ŝebao sidis konsternite kaj senpove en la mezo de enigma, fremda, malproksima tragedio. Sed denove la kvina flösch… Ankaŭ Benguz paliĝis aŭdinte tion… kaj okazis morto de homo. Kio ĝi estas?

– Jes… Lia patro… nun skribu… Rapide skribu, Ŝebao!

Li havis ruĝan kajeron, kiu servis por noti inventaron, kiun li enpoŝigis ĉe la teknikistoj kaj notis ĉion, kio okazis ĝis nun. Baldaŭ Almási skribos tion. Li renversis la kajeron kaj komencis noti la konfeson de Manuelo sur la lasta paĝo…

Aŭrore la hispano ekpremis lian manon forte, kaj tiu mano malrapide, senteble malvarmiĝis…

Post unu horo ili estis survoje, marŝante al la ŝoseo, ili liveris Gorĉev-on sur ĉaro. Jam aperis la longa, blanka serpento, kiam Ŝebao haltigis ilin.

– Aŭskultu min, knaboj – li diris. – Norde ni ne povos trairi la rondon. Mi do proponas, ke vi devojiĝu malantaŭ la sala marĉo, atendu nin en la valo! Mi provos venigi Pajacon en la hospitalon.

– Ni helpos al vi! – diris la dika Trovaĉek. – Ridinde! Kial vi irus sola tra la tereno, plena de svarmantaj soldatoj?

– Ĉar tiam estas espero, ke mi povos atingi iel Colomb-Béchar-on, kaj eble mi akiros ankaŭ aŭton, ĉar tiu skuiĝo sur la ĉaro mortigos lin. Sed ni estas tro multaj al tio. Eble unu homo povos traiĝi per ia artifiko inter la ekzercantaj soldatoj, sed kompanio da dizertintoj ne povos marŝi en urbon Colomb-Béchar.

Ili ekiris kun peza koro. La tuta mokincito valoras nenion, se tiuj du homoj ne estas ĉi tie. Gorĉev kaj Ŝebao. Ili estas tre bonaj figuroj. Kion oni elpensas! Kaj tiu ĉi homo sentas tiel, li povus iri eĉ en la inferon kun ili.

Nu, tien ni povas atingi pli-malpli frue ĉiel.

VI-a ĈAPITRO. Granda milita ekzercado en Saharo

1

Kiam la Unua Plej Danĝera Brigado atingis la salan marĉon, ĝi konsistis proksimume el cent kvindek homoj, inter ili estis ankaŭ speciale ekzercita ski-patrolo.

Ili havis mitralfusilon, maŝinpafilon, eĉ tri piedan lornon al la triangulado. Kaj la ĉaron, tiratan de mulo! Tiu fia besto hufbatis la nervozan inventiston, fervorantan ĉirkaŭ ĝia ventrozono (kvazaŭ ĝi estus komprenitan liajn iamajn aludojn kaj estus konservinta sian venĝon ĝis nun).

Poste komenciĝis la milita interkonsiliĝo, kiu fine decisdis tiel, ke iam degradita serĝento, nomata Gubov, Klasusner kaj Mariono transprenu la komandadon. Estis evidente, ke ili devas trapenetri, kiel aj tra la sala marĉo. Ĝi estos malbela amuziĝo… Ili atingos la ŝoseon trans la sala marĉo, kaj tie ili elpensos ion. Ne gravas, kio okazos.

Ili ekmarĉandis kun la araba gvidanto, kiu garde avertis ilin, rilate la vojon. Tie ne estas fidinda trairejo, nur verŝajnaj padoj. Ditrich en la uniformo de la leŭtenanto de la senegalaj ĉasistoj, kaj svingante la skurĝon de la ĝendarm-patrolo diris al la arabo, ke la menciita cirkonstanco estas indiferenta por li.

Antaŭen!

Ĝi estis kruela vojo. Ĉevalo kaj la ĉaro de la sapeistoj, plena de pikildratoj, kiujn ili kunportis por redukti sian punon, mergiĝis. Profeto Pulovro diskutis kun la gvidanto, ke dekstre, alia vojo estas pli taŭga, li surpaŝis ĝin kaj montris, kiel dura estas la salotavolo, poste li mergiĝis ĝiskole. Per ŝnuroj kaj improvizita trabaĵo oni sukcesis savi lin de la asfiksio.

La polvofunelo estiĝanta pro la vento terure iritis ilin tusi. Blasfemante, veante, stumblante kaj grincante, sed ili iris, kaj aŭrore ili atingis la dezerton. Neniam ili estus kredintaj, ke iam ankoraŭ ili ĉiuj krios: “Fine ni denove estas en la dezerto!”

– Tra sablobaraĵo vi atingos okcidenten kaj estos nenia problemo – klarigis la araba gvidanto, kaj li ekiris reen sur la terura vojo.

Ditrich kaj Gubov ekmarŝis la unuaj al la alta monteto, krutanta antaŭ ili

Anticipe jam iu ensvingis desupre. Ili ridis bone pri tio, ĉar tiu homo maldekstramane premis telefonaŭdilon al sia orelo, li levis sian dekstran manon alten, kvazaŭ li mansignalus malantaŭen…

Bone olulo mi! Ni kredas tion! Vi estis regimentskribisto, kaj vi kunportis la telefonaŭdilon, por ke oni ne punu vin severe. Li miros, se anstataŭ enkatenigo, oni priridos lin. Ili povas esti minimume kvarope, ĉar ankaŭ sur la tria monteto aperas homo kun ia stango. Tiam ili direktas mitralfusilon al li pro ŝerco.

Ditrich kaj Gubov atingas la supron de la monteto.

Poste ili preskaŭ falas de sur ĝi.

Malproksime, ĝis la vidlimo, longe-longege en tiu profunda, valosimila deflacio de Saharo tuta armeo, mil kaj mil soldatoj tendumas. Kameloj, tendoj, ĉaroj, svarmado, kaj ili jam ne povas eviti tiujn::; kelkajn paŝoj antaŭ ili proksimiĝas oficiro kaj kelkaj suboficiroj.

Oni trumpetas ĉie. La grandega tendaro vigliĝas. Ĉiu staras, nenie estas stileto kaj nun la oficiro eksvingas sian blankan naztukon ĉe la piedo de la monteto. Poste li ekkrias.

– Ni kapitulacas!