– Homo! Kiel ĝi okazis? Mi gratulas!.. Estas sendibe, ke vi faros karieron! Sinjoro majoro, oni sendos nin kontraŭ la senegaloj sub via komando…
Ekstere aŭdiĝis bruo, trumpetado, grincado… La majoro staras, ne komprenas, vertiĝas, kaj subite strange krakanta, time eksonanta trumpeto alarmas ĉiun. Aŭdiĝas tri glacimalvarmaj komandvoĉoj, kaj sekvas ĝin paraliziĝinta silento… La blankhara marŝalo aperas persone kun sia stabo.
– Mi gratulas! Ĝis nun vi estis neglektita nekompreneble. Mi eĉ hodiaŭ legos viajn libron. Estas nekompreneble, ke mi ne legis tiujn ĝis nun. – Kaj li daŭrigis solene, bone akcentite tiun vorton. – Sinjoro subkolonelo, via transpostenigo al la ĉefstabo estas tutcerta fakto, kaj nek via komisio gvidi la senegalan militiron estas senduba!
– Ĝi estas admirinda ideo kaj senekzempla plenumaĵo – aldonis iu generalo, – ke vi sendis trupon tra la sala marĉo dum la ŝajna sturmo de la dekstra alo, kaj tiel vi sukcesis ataki tri diviziojn el dorsdirekto. Ni finis la manovron. Okaze de milito estas sendube, kion vi cetere skribis en via bonega verko, ke oni povas paralizi la rekompletigon de tuta armeo pere de relative malgrandaj trupoj, se tiuj atakas el dorsdirekto! Se nun estus milito, vi estus neniginta tri diviziojn, kaj deviginta retiriĝi la stumpan alon de la malamiko. Tio estas nia konstato pri la operacio. Ankaŭ mi gratulas!
Ili foriris. La majoro kaj Ŝaba restis en duopo.
– Nekompreneble… nekompreneble… – li balbutaĉis.
– Sinjoro majoro, se estas permesate diri, vi memoras malbone, se vi ne scias pri kio temas. Kamuflita taĉmento penetris tra la sala marĉo por defendi sian pozicion sur la transa flanko de la marĉo, ĝis alvenos pli grandaj formacioj. Ĝi troviĝas en la libro de sinjoro majoro.
– Mi ne skribis tion… – balbutaĉis la majoro.
– Gravas, ke mi legis ĝin – respondis Ŝebao. – Ĉiuokaze estus bone skribi tion rapide. Ĉar intertempe miaj dent kvindek homoj liberiĝis mi esperas, kaj mia situacio estas senespera, bonvolu ordoni pri mia foreskorto!
La majoro pensadis.
Ĝi ja estas malklara, rilate la trupon, penetranta la salan marĉon sen la ŝirmo de artilerio, aerdefendo kaj sen ĉio alia, elmeti sin al la neniiga superforto de la malamiko, sed telenta homo nun havos okazon ekparoli, kaj ne verŝiĝos tiom da sango en Senegalio, se oni konfidos tion al li…
– Parolu klare! – li alkriis Ŝebaon.
– Ni estas dizertintoj proksimume ducent homoj. Mi volis porti mian vunditan kamaradon en hospitalon, kaj la aliaj penetris tra la sala marĉo. La sinjoro marŝalo opiniis tiujn regulaj trupoj kaj finis la manovron. Se sinjoro majoro ordonus, tiun punon vi povus depreni de sur mia kolo, kaj oni povus daŭrigi la manovro.
Ili staris. La majoro rigardis la aktujon, la vundito ĝemis mallaŭte, kaj la ĝendarm-kapitano enpaŝis.
– Ĉu vi deziras ion?
La majoro rigardis de iu al la alia kaj diris mallaŭte.
– Mi ŝatus, se vi ordonus, ke sinjoro ĉefleŭtenanto kun la vundito tuj ekiru per hospitala aŭto al Colomb-Béchar.
Kaj li forrapidis.
Posttagmeze Ŝebao legis la instruciojn, skribojn de Pajaco por plenumi tion, kion eblas. Li tuj akiris kamelon kaj ekiris per furioza galopado akiri siajn kamaradojn.
Li alvenis vespere.
– Knaboj – li komencis, – nun vi ĉiuj kapitulacu!
Okazis granda murmurado. “Ĉu vi reneziĝis? Tial ni venis ĝis ĉi tien?
– Jes! Aŭskultu min! Pajaco ne estis senranga soldato. Li estas la membro de la sekreta servo. Mi eksciis tion nur en la hospitalo, ke li estas ĉefleŭtenanto… Mi petas silenton! Li havis la taskon kolekti la dizertintojn en unu trupo, kaj pruvi, ke ni estas bonaj soldatoj, krome estu kune tiuj, kies komuna konfeso povos rompi la aŭtokratecon de la suboficiroj. Nun ni kapitulacos, oni starigos nin antaŭ la milita tribunalo, kaj mi scias tiel, ke pro dizerto, ĉar niaj superuloj antaŭvidis tion, ni ne povos ricevi severan punon. Sed la konfeso de tiu ĉi trupo ĵetos plenan lumon sur la aferon, ke la suboficiroj misuzas sian potencon kontraŭ la soldatoj, sincere konfesantaj antaŭ la komitato de la oficiroj.
…Kaj vespre la venkinta trupo, kiu kaptis la kolonian armeon, tamen kapitulacis.
Ili puno estis malsevera, kaj eĉ tio estis suspendita. Oni diras, ke ankaŭ la agado de Gorĉev kontraŭ Casba ne estis indivudua… Kaj “okazis tiel”, ke la legio eksigis Ŝebaon.
La majoro – kiu dumtempe tralegis la protokolojn – gvidanta sian ĉefstabon, observis kun granda intereso la Unuan Plej Miksan Brigadon, kiu laŭ regula militordo – antaŭe la fervojistoj kaj leterportistoj, poste la Ruĝa Kruc-anoj, vunditoj, fajroestingistoj, krome la teknikaj soldatoj kun la ski-patrolo – alviciĝis.
La majoro paŝis antaŭ la formacion.
– Mi konvinkiĝis, ke vi ĉiuj estas bravaj soldatoj, kaj via sinteno malhelpos, ke ĝuste tiaj soldatoj, kiel vi en la futuro fariĝu dizertintoj. La kontraŭreglamenta konduto de kelkaj friponoj estis malkaŝebla nur post via dizerto kaj kapto.
Oni ne povas scii, kio nun okazintus ankoraŭ, ĉar aperis la regimentkuracisto, esplorinta en Casba, li ĝustigis sian nazumon per siaj du fingroj kaj ekparolis jene:
– Ervino Haagebeck! Elpaŝu el la vico! – La regimentkuracisto preskaŭ falis surdorsen, kiam elpaŝis poŝtisto rektiĝinte kaj laŭregule.
– Vi… – li diris fine kaj rigardis lin tute proksime, kiel ian strangulon. – Ĉu vi estas leterportisto?
– Mi ne estas leterportisto. Ni devis dizerti en tiu maskovestaĵo, kaj bedaŭrinde ni ŝtelis tiun de poŝtisto, sed nenia enmanigo okazis niaflanke!
– Ĉu vi estas kuracisto?
– Jes…
Nu do… la ministerio de la militaj aferoj akceptis vian verkon pri la profilaksio de la Ruĝa Kruco en la milita kirurgio laŭ mia propono, kaj ni pretendos vian helpon en ties organizo… Ĝi signifas tion, ke vi povas ekssoldatiĝi, kaj vi ricevos tre altan monsumon. Ĉar mi aŭdis tiun verkon prelegi…
Profeto Pulovro ankoraŭ ĉe la salaj marĉoj fuĝis kaj ŝipveturis en Eŭropon.
Pajaco ankoraŭ longe kuŝis inter vivo kaj morto, rekonsciiĝinte, li trovis la leteron de Ŝebao:
“Ivan! Mi vojaĝos en Parizon! La konfeson de Manuelo mi skribis inter la notojn fine de mia kajero, mi gardos ĝin por vi. Ŝebao.”
Oni rangaltigis kaj distingis Gorĉev-on. Post lia resaniĝo – je lia peto – oni sendis lin ferii, kaj li rapidis en Parizon sur kiel eble plej mallonga vojo.
Dua parto
I-a ĈAPITRO. En Parizo
Jam nur unu rekomenda letero restis en mia poŝo, kaj mi iris plu senrezulte sur la stratoj de Prizo. Mi lernis tion, ke la enhavo de la rekomendaj leteroj havas inversan proporcion, rilate ties utilon. Kiel litluanto aŭ kiel tolerita gasto mi kolpodis ĝis nun trovi lokon en tiu ĉi urbo, enkorpiganta forsekretitan aŭ konfesitan revaĵon de ĉiu juna artisto. Sed efektive kial mi vojaĝis al Parizo?
Eble, se mi scius, en kian frenezaĵon veturigas min tiu trajno, mi desaltus sur iu ekstera itinero. En Budapeŝto mi ankoraŭ kredis, tial mi veturas al Parizo, ĉar mi estas dudek tri jara, verkisto, fianĉo kaj obsedito. Kial mi devas vojaĝi al Parizo pro ĉio ĉi? Mi esperas, ke ĝi estas tute simpla.
Mi rompis la kontakton kun mia fianĉino Maria Pataki.
Aŭ la vivo rompis la kontakon kun mia fianĉino Maria Pataki kaj kun mi. Ŝi elektis ian, nekontesteble vendistinan laboron. Kompreneneble niaj longaj vesperaj paroladoj finiĝis, ĉar Maria ellitiĝis ĉiun tagon frue.
Fue ellitiĝi: estas duono da perfido.
Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas. Ĉu ne? Kiu riĉiĝus, tiu estas suspektinda, ĉar tiu volonte fariĝus kapitalisto. Sed kiu estas konviktebla pri tio? Sed ni ne misakuzadu senpripense. Tio certas, ke Maria iun tagon ekparolis jene: