Sed tiam okazis neatendita afero. Subite malfermiĝis la pordo, kaj kolosa, ost-mentona, belvizaĝa junulo enpaŝis, kiun nia societo salutis kun sensacia, surpriza entuziasmo:
– Ŝebao! Ŝebao estas ĉi tie!
Tiuj estis la feliĉaj minutoj de la revido. Sekvis ĝenerala bramumado, dorosofrapado kaj brakopalpado.
– Stefano Ŝebao. Li estas tre talenta aktroro. Antaŭ nelonge li ludis la rolon de senranga legiano en terurdramo sur la Scenejo de Saharo – prezenti Rudolfo Ŝaroltai, la bonega, teatra artisto nian amikon.
– Ankaŭ mi servis en la legio – diris sinjoro Vanek. – Ĝi estas bona loko. Mi tute ne komprenas, kial dizertas tiom da homoj de tie? Mi havis bonan sorton tie, senkonsidere al turko, nomata Mehar, al kiu mi diris foje: “hodiaŭ ni havas belan veteron”, kaj de tiam li agitis kaj vangofrapis min post ĉiu manĝado, kvazaŭ mi estus pocio. Sed cetere ĝi estas agrabla, oni apenaŭ devas partopreni la ekzercadojn, batalo neniam okazas, nur tio estas ĝena, kiam iu dizertas kaj li devas kaŝiĝi en la ŝranko de artistino, ĉar tiuj kantas.
Iel subite fariĝis la etoso streĉa. Ŝebao ne rajtis paroli pri tio, de kie li venis. Nedda moviĝis nervoze, kaj Reneo Kárpát skribis muziknotojn en sian notkajeron, certe sekretan komponaĵon pri la ĉeestanta medicinstudentino, kio ne estos publikebla pro la hundoskurĝo.
– Pagi!
Ni akompanis Nedda-n. Adiaŭante nin, ŝi promesis, ke ŝi vizitos nin ankaŭ alifoje, ĉar ŝi sentis sin bone. Ŝebao miris, kiam sinjoro Vanek elprenis la ŝlosilon de la pordego, li malfermis la seruron, adiaŭis la knabinon, poste li venis kun ni plu.
– Sinjoro Vanek estas la domprizorgisto ĉi tie, kiu perdis sian loĝejon, sed sian oficon ne – ni diris al la junulo, alveninta el Saharo, kio estis okulvideble multa por li ĉi-vespere.
– Krome – diris sinjoro Vanek – mi devas diri al vi, ke mi estas amatora domprizorgisto.
– Ĉu vi faras tion por vi amuzo?
– Tiam mi estus frenezo, kaj ne amatoro. Amatoro laŭ mi signifas tion, ke domprizorgisto ricevas sian unujaran salajron antaŭe, li forludas ĝin per ruleto, sed li ne scias, kio estas la honesto, kaj li eĉ plu uzas tiun titolon, kio ĉi tie fariĝis respektata, kiel konsulo.
– La difino – diris la ĉiam flegma Granda Mogulo enpensiĝinte – iom neglekta. Sed se ni konsideras, ke estas nokto, kaj tio estas neeltenebla maloftaĵo ĉe domprizorgisto, tiel ni povas rezignacii.
– Vi estas faksperta homo – kapjesis sinjoro Vanek kaj metis pedante la pluvombrelon sur sian antaŭbrakon. Ŝebao konfesis, ke li divenis en sia afrika soldatservo, ke li timas nenion, sed ĉi tie li sentis tiel, ke li eraris, ĉar li timis nin dum tiu ĉi konversacio. Kiam li ekvidis la nian subluon, nomatan “ĉefkomandejo”, li konsterniĝis iomete.
– Almási! Vi asertis, ke io bolas ĉi tie! Kie estas ankoraŭ eblo ĉi tie!
Mi silentis. Siro Ludoviko respondis anstataŭ mi.
– Kion vi volas? Eĉ se ne bolas io, nia kapo bolas dum la tuta tago, kaj ni havas multe da okazoj, ke ni ne manĝu.
Nun jam Ŝebao, precipe kiam sinjoro Vanek ekdormis, malstreĉiĝis pli bone kaj rakontis siajn ŝajne nekredeblajn travivaĵojn.
Ni admiris Ŝebaon. Ni sentis, ke li fariĝis viro. Ke li estas iom pli forta, malgaja, saĝa, ke li estas super ni en io kun liaj tataraj okuloj, bronzkolora vizaĝo, lakona trankvilo.
Kion faras la legio al la homoj? Stefano Bükk aŭ mi, kiel ni starus nun ĉi tie, anstataŭ Ŝebao?
Ni aŭskultis lin kun brilantaj okuloj! Kiaj travivaĵoj! Danĝeroj! Aventuroj! Saharo… dizerto… Ne estas akvo!
– Ĉu vi havas ian planon? – demandis Ribári, kiu aŭskultis la rakontojn de Ŝebao el la lito.
– Mi ŝatus vivteni min el io – diris Ŝebao mallaŭte.
– Vidu, ĉi tie ne venas la sukceso subite. Vi devas kapti bone tion, kion vi komencas fari…
– Kion vi faras? – li demandis subite.
Ĉar Tulai jam dormis, neniu povis respondi. Ke ni iris en la kafejojn Rotonde kaj Dome ofte nur provizore, tion ni ne povis nomi io, kion ni komencis fari.
– Mi ekzemple – kriis nun Bükk bataleme – jam scias ion, kio signifas sukceson, Parizon kaj ĉion nur al Ŝebao. Skribu viajn travivaĵojn, okazintajn en Saharo. Almási verkos libron el tio.
– Mi jam skribis miajn travivaĵojn – diris Ŝebao. – Jen ĝi estas en tiu ĉi ruĝa kajero – kaj li transdonis al mi dikan, ruĝan kajeron, de sur kiu li skrapis la stampon de la armeo. Li estis tre pedanta. Liaj notoj ne estas oficialaj, li do deskrapis ĝin.
Ni decidis komune, ke en formo de romano, aperonta en daŭrigoj – ĉar ĝi nun estas serĉata en Parizo – mi adaptos la travivaĵojn, kaj baldaŭ ni ĉiuj riĉiĝos el tio.
Mi rakontis al Ŝebao mian renkontiĝon kun Anna.
– Kiam forveturis Anna? – demandis Ŝebao subite, kaj ŝajne indiferente, sed li fariĝis fajroruĝa pro io.
– Eble antaŭ du semajnoj – mi respondis. – Tiu virino amas vin freneze. Dio mia, se virino iam amus min tiel, ke ŝi rezignus sian karieron, la ovacion, kaj ŝi venus kun mi en malriĉecon, pri kio ĝuste tiel trankvile oni skribas en la romanoj, kiel pri la teruraĵoj de Saharo. Ankoraŭ neniam en mia vivo mi aŭdis pri mondfama aktorino, kiu estus farinta tiaĵon.
– Ĉu vi pensas, ke ŝi rezignus ĉion pro mi? – demandis Ŝebao.
– Ŝi postkurus vin ĝis la fino de la mondo.
– Eblas… – li diris eklevinte sian ŝultron. – sed se mi ne povas postkuri ŝin sur la vojo de ŝia kariero, tiam tamen ne… Ne eblas tio, ke mi rigardu ĉiam sur virinon kun humilo kaj kulp-konscio. Kion ŝi lasis pro li… Se ŝi havis koron dungiĝi disde mi…
– Se vi persvadus ŝin!
– Kion vi estus farinta?
Mi silentis. Kompreneble oni persvadas ŝin, kaj ŝi iru, se volas. Kaj ŝi volu, se ŝi povas iri. Sed ŝi ne povu iri eĉ tiam, se ŝi volas, cetere valoras la tuto nenion…
– Knaboj – diris Ŝebao subite, – mi ankoraŭ havas urĝe farendan aferon, kiu bezonas kelkajn tagojn, poste mi revenos inter vin. Ne menciu, ke ni renkontiĝis, ĉar ankaŭ tio eblas, ke iuj serĉos min.
Poste Ŝebao malaperis for de l’ miaj okuloj, kaj mi jam renkontis lin denove nur inter tre strangaj cirkonstancoj.
Nedda vere tre ofte vizitis nin, kaj mi enamiĝis al ŝi ĉiam pli forte. Mi atendis jam ekscitite, kiam ŝi aperos denove inter ni. Iun vesperon ŝi alvenis tre ekscitita. Dum ŝi parolis, ŝi plurfoje rigardis sur min embarasite. Eble ŝi sentas, ke mi scias ion, aŭ eble estas okulfrape, ĉar ŝajnas tiel, ke ŝi rimarkis, ke eĉ por momento mi ne fortiras mian rigardon de sur ŝi.
– Se mi ne eraras – ŝi alparolis min, – ĉu vi estas kolego?
– Jes – respondis Stefano Bükk, – li same estas via kolego, kiel ni. Nek li havas eĉ unu frankon.
– Kie vi kutimas amuziĝi en Parizo? – mi demandis.
– Mi ne kutimas amuziĝi – ŝi diris kaj paŭtante eklevis sian ŝultron. Elpreninte cigaredon el enkaviĝinta ladskatolo, ŝi batetis ĝin al ties fermoplato kaj ekbruligis tion. – Ĉu ni do povas konstati, ke via societo konsistas nur el unuarangaj, komencantaj aktoroj?
– Jes – respondis Siro Ludoviko karekterize ridetante, duonbuŝe kun sia ĉiam acerba ironio, – tamen eblas, ke troviĝas ankaŭ vera artisto inter ni.
– Mi levas vian glason! – alparolis min sinjoro Vanek entuziasme, kaj bedaŭrinde li jam levis tion, antaŭ ol mi povintus kapti ĝin. – Supren la kapon, juna amiko mia! La vivo estas tia, kiel la virino: ŝanceliĝema!
– Prave – elkriis Ribári. – Sinjoro Vanek estas sperta pri la filozofio, iam li povis esti tre imbecila.
– Jes, kompreneble! – entreprenis sinjoro Vanek la rimarkon kredante, ke Ribári estas lia altestimanto, kaj li trotaksis lin per tiu ĉi rimarko.
Mi atentis Nedda-n. Fine ja eblas, ke la impertinenteco de Ribari kontraŭ la maljuna vir-parenco ofenos ŝin. Sed ne. Subpremita rideto konvulsiis sur ŝiaj lipoj, kaj ankaŭ ŝi trinkis gluton da biero.