Выбрать главу

– Mi pensas… tion… la azilo…

La azilo! Unue mi ne povis ekparoli, sed poste mi regis min.

– Vi paravas – mi respondis preskaŭ indiferente. – Dormu en la azilejo! Eblas, ke ankaŭ mi estos jam tie morgaŭ.

Kompreneble mi diris tion nur trankviligi lin. La azilejo estis terura kaj timiga loko el nia vidpunkto.

Se nur ni scius kial? Ĉu eble pro la absoluta, konsterna manko de la privata vivo.? Aŭ, ĉar vespere tiom da homoj sidadas inter siaj proksimuloj en malriĉa hejmo aŭ en luksa palaco, tute egale, sed ĝuste tiam oni sentas sin relative multe pli elpuŝita.

Sed nun mi volis kuraĝigi Kárpát-on. Sed mi vidis, ke vane. Li scias bone, ke li faras malkuraĝan aferon. Li malesperiĝis en la lukto, plej rapide el inter ni.

– Ne koleru… – li murmuretas kaj iris al la azilejo kun pendanta kapo ŝanceliĝante, samkiel la hungaraj liberecbatalantoj, anime rompiĝintaj post la kapitulaco ĉe urbo Világos. Mi restis meze de la granda placo, kie iam staris la eleganta kaj mondfama prizono surloke de subtera tramo, sub la obelisko, sur la trotuarinsulo, kiu izolis min de la vivo, svarmanta ĉirkaŭ mi, kvazaŭ ĝi estus verra insulo.

Mi renkontiĝis kun Siro Ludoviko ĉe la fino de la strato Royal. Ni eniris rapidservan restoracion, havante niajn lastajn frankojn.

– Kiel vi statas, rilate vian romanon? – demandis Siro Ludoviko kun tuj dormetante pendanta kapo pro la varmo. Bedaŭrinde la varmaj ejoj efikis nin, kiel morfino.

– Mi verkis proksimume du ĉapitrojn. Tiuj estas tre interesaj.

– Mi jam pensas delonge – li diris preskaŭ dormante, – ke mi estus pli bona en la romanverkado, ol en la poezio.

Dio mi! Kial mi sidas ĉi tie?!

Ek! Kien? Egalas! For el bohemio

Ia terura vivsoifo kaptis min! Mi eltiris la ruĝan kajeron el mia poŝo, kiun mi eĉ ne rigardis kaj jen tion mi skribis sur ĝian kovrilon:

“Ludoviko! Skribu la romanon plu, kaj sendu la daŭrigojn al mi! Mi provos ĝin aperigi. Mi nun komencos fari ion alian!”

Vivi! Perlabori monon! For de tiu ĉi purta mondo, plena de odoro de malriĉeco, pozoj kaj sekretaj malĝojoj!

La notojn de Ŝebao, la ruĝan kajeron mi metis en la poŝon de Siro Ludoviko. Kaj mi pagis por du glasoj da vino Viandox. Siro Ludoviko jam dormis.

La rapidserva restoracio pleniĝis de fumo, bruo, tintado, kiel alvenis la vendistinoj, kaj el la kakofonio elaŭdiĝis kelfoje la akresona sonoro de la kontro-kaso.

Kaj Siro Ludoviko, la poeto, dormis. Lia morte pala vizaĝo, la infana fizionomio kun liaj lipoj, kurbiĝantaj je ploro, kaj la hirta fino de lia dentobroso, elŝoviĝanta el lia supra poŝo ŝajnis al mi simbola spektaklo. En lia buŝangulo fumis algluiĝinta stumpo de cigarerdo Gauloise-Bleu, kaj nun li aspektis tiel, kvazaŭ ŝercemaj homoj estus metintaj tiun cindriĝintan cigardstumpon en la buŝon de dormanta infano…

2

Mi staris sur la placo Konkordo, kiam iu frapis forte sur mian ŝultron. Mi returniĝis. Sinjoro Vanek staris apud mi ridetante, en mallonga, griza surtuto, kiu portis tiel blindige flavajn ŝuojn, ke miaj okuloj vidvibris. Krom la brilo de la ŝuoj, tiuj krakis konkure kun la buo de la trafiko de Parizo. Li deprenis la anson de la pluvombrelo de sur sia antaŭbrako, entendinte ĝin malproksimen de si, li ekiris.

– Ĉu vi ne havas loĝejon? Ĉu? – li demandas per la protekta voĉo de kapitalisto.

– Vere mi ne havas ĝin.

– Tio estas bagatelo! Vi dormos ĉe mi!

– Kie vi dormos, sinjoro Vanek?

– Mi ankoraŭ ne scias.

– Bone. Vespere mi estos tie – kaj mi mansvingis aŭdiaŭante.

– Alo! Ne forkuru! – li respondis kaj retiris min. – Vi junuloj kuregas en la mondon tiel, kiel la raketo, malpacience kaj nervoze. La afero statas tiel, ke mi havas loĝejon, sed estas demando, ĉu ĝi konvenos al vi?

– Ni tuj iru tien! Min interesas, kia loko ĝi povas esti, kiu momente ne estus konvena al mi.

Kien li gvidas min? Al la baroka vilao!

– Fine ja mi ests domprizorgisto ĉi tie – li diras, – kaj mi konas angulon, kie, se konvenos al vi modesta lito, sed vere tre modesta lito…

– Tamen, kiel modesta?

– Trogo. En ĝi ne estas lavota vestaĵo, aŭ se tamen, tiam vi povas provi la kalandrilon…

Dume ni alvenis antaŭ malgrandan pordon, kie jen tio estis skribita sur tabulon:

Lavĉambro

ATENTON!

Ne incitu la bestion!

– Ĉu vi tenas en mallibereco publikdanĝere incitiĝeman lavistinon ĉi tie?

– Nek en tiu kazo mi nomus la virinon bestio. Mi havis infanĉambron – li respondis kun dignosento, kaj li tuj frapetis mian ŝultron superema ŝercante. – Venu, junsinjoro!

Li malfermis la pordon.

Kaj nun mi travivis iun el la plej timigaj mirakloj.

Mallaŭta murmuro aŭdiĝis el la malluma profundo de la lavĉambro. Ekmoviĝis malklara, pigra ombro, kaj ĝi aperis el la krepusko kun trenata, samritma irmaniero… Ne! Tio estas sonĝo!

Leono etendiĝis sur la planko, ĝi kaŭraĉis sur siaj antaŭaj piedoj, malfermis sian grandegan buŝon por oscedi, poste ĝi rektiĝis, lekis sian nazon rapide kaj sternis laŭte.

Vivanta leono!

Malrapide ĝi venis senpere antaŭ nin kaj rigardis sicvoleme al sinjoro Vanek. Ŝajnis, ke ĝi tuj eklevos siajn ŝultrojn kaj ekparolos jene: “Kiajn ulojn vi invitas en vian hejmon?”

– Tiu junulo loĝos kun ni – babilis nia nestoro kun la rabobesto. – Estu amikema al li, sinjoro Wendriner. Li estas sinjorido.

Mi ne povis fanfaroni pri heroaj agoj, sed la malkuraĝo ne apartenas cetere al miaj kelkaj homaj mankoj. Nun tamen pro surprizo, sed ankaŭ tio povas esti, ke pro teruro mi staris tie paraliziĝinte. Tute sola, sur la sojlo de la lavĉambro en la societo de leono kaj frenezulo. Mi retropaŝis senintence. Miaj piedoj stumblis pro io, kaj mi falis surdorsen.

Sinjoro Vanek returnis sin ridetante kaj ne komprenis la aferon.

– Ĉu vi miras tiom? Tiu rabobesto Wendriner estas tre sedamaĝa estaĵo, kaj eksterordinare altaĝa. Ĝi havas nek dentojn, nek ungojn, ĝiaj muskoloj tute atrofiiĝis. Dufoje ĝi estis en Eŭropo, foje en Afriko, sed tio malagrablis pleje, kiam ties mastro konfidis ĝin al mi… Se vi restos kuŝanta plu, mi portos kuseneton al vi.

Eĉ moviĝi mi ne kuraĝis. Ĉiu homo scias, aŭ almenaŭ sentas instinkte, ke li devas resti trankvila, se sovaĝbesto estas en lia proksimo libere. Oni ne devas timi la satmanĝintan bestion, se oni incitas ĝin per nek per unu moveto. Kaj sinjoro Wendriner ambladis el la lavĉambro, malrapide ĝi paŝis al mi, ĉirkaŭiris min, flaradis miajn manojn, vizaĝon, lekis mian frunton spiretis multe da polvo en mian orelon, poste kvazaŭ ĝi imitus mian bonan ideon, rilate tiun lokon, ĝi pigre kuŝiĝis apud min, tiel, ke ties grandega kapo estis ĝuste sub mia akselo. Mi klopodis signali okule al sinjoro Vanek, ke malgraŭ lia trankviligo, mi opinias mian situacion netolerebla, sed mia kapo estis en ombro.

Ŝajnas, ke sinjoro Vanek ne konjektis, kiel tragike mi opinias pri la afero, ĉar li elportis kuseneton el la lavĉambro kaj ĵetis tion al mi. Poste li sidis sur renversitan grenkeston apud la pordo, kaj mi kvazaŭ pace kuŝus kun la leono, li komencis babili gemute.

– Mia mastro endonis sinjoron Wendriner en la bestĝardenon, sed dume mi bankrotis. Ĉar pro hazarda katastrofo mi perdis la monon, ricevitan por mia vivteno. Hazarde ĉiam alia numero gajnis en la ruleto, ol kiun mi vetis. Dum tagoj. Mi atendis, ke la ruleto enuu tion. Sed ne. Mi perdis mian ĉiun monon per hazardludo. Ĉu vi jam aŭdis tion? Kion fari! Mi ludonis mian propran ĉambron sur la etaĝo al Nedda, kaj sinjoron Wendriner mi venigis el la bestĝardeno. La bestio cetere fariĝis histeria tie, ĉar ĝi terure timiĝas, kiam la pavoj kriĉadas. Kaj tiun mian malnovan ideon, ke oni uzu buŝumon ĉe la pavoj en la intereso de la trankvilo de la leono, oni rifuzis tion rigore en la bestĝardeno. Ĝi estis bona kaŭzo elvenigi sinjoron Wendriner de tie, kaj mi vivtenas ankaŭ min el la mono, sendita por ĝia provizo. Kompreneble la lavistino de tiam ne venas ĉi tien, ĉar la rabobesto timas ŝin. Ŝi frapadas per la vestoj kaj kriadas.