Li tiradis siajn lipharojn kun pudora rideto. – Iam mi estis granda Donjuano… Mi ofte amindumis virinojn, kaj mi povis trakti ilin bone… Se vi havas kelkajn horojn, mi rakontus al vi iun mian aventuron. Ĝi estas vere pikanta, interesa aventuro. Kiam mi vojaĝis per la rapidtrajno el Vieno al Passau… Kie estas tiuj malnovaj, belaj tempoj? Kiam mi ankoraŭ… Mi volonte enlitiĝus, sed estu do via volo, mi ankoraŭ rakontos tion. Ĝi estas longa historio, sed estas inde aŭskulti ĝin… Nenio okazis ĝis Innsbruck. Ĝi komenciĝis tiel, ke mi petis la konduktoron ĉe la limo, ke li veku min ĉe la sekva stacio, ĉar mia cigarstoko elĉerpiĝis. Tiam mi preferis tiujn ringforme volvitajn, brunajn cigarojn, kaj tiuj estis aĉeteblaj ne en ĉiu stacidomo. Nun imagu vin en mia situacio ĉe Innsbruck… Ne, atendu… Tio okazis ankoraŭ ne ĉe Innsbruck, sed pli frue, kiam oni elvagonigis tiun provinculinon kun hundo. Do iu pasaĝero diras antaŭ Feldkrichen… Ne, atendu, ĝi tamen okazis jam ĉe Innsbruck, ĉar oni portis la cigaron al mi…
En tiu momento, antaŭ ol mi estus sufokiĝinta, eksplodis la ridego el mi, kaj samtempe la teruro trakuris sur mia korpo, sed jam mi ne zorgis pri tio, mi ridegis stentore, kaj…
La besto saltis de apud mi timiĝinte, kaj forte spiregante kun mallevita kapo galopis en la lavĉambron. Sankta Dio! Kiel loze pendas ĝiaj haŭto kaj karno! La tuta besto ŝanceliĝas tiel, kiel amaso da ĉifonoj, kaj mi ridegas sufokiĝante.
– Nu, kio okazis? Ĉu la rakonto haltis en via gorĝo? Ne timu, sinjoro Wendriner, mi diris, ke li estas sinjorido. – Kaj li turnis sin al mi. – Ĉu vi volas trinki iom da akvo?
Mi ekhontis terure. Sinjoro Vanek eraris. La leono ne estas sia ombro, sed tiu leono estas la ombro de la ombro de rabobesto.
– Ĉu vi kuŝas komforte tie? – demandis sinjoro Vanek.
– Jes… – mi respondis mallaŭte – estas tre agrable kuŝadi ĉi tie sur la rozoj.
Nun jam mi neniel diros al li la veron. Ke mi kuŝis rigidiĝinte, senmove. Kompreneble mia vestaĵo tute malsekiĝis. Mi rekuŝas trankvile.
– Kie mi interrompis tion? Do ĉe Buchs… ne, ĝi tamen okazis ĉe Innsbruck, aŭ ĉe Feldkirchen, ĉar mi memoras, mi suprentiris la fenestron…
La humida ĝardenodoro, la stelplena ĉielo kaj la monotona parolmaniero de sinjoro Vanek iom post iom lulis min en dormon.
Mi malfermis miajn okulojn. Eble mi dormis longe, ĉar la luno subiris. Pasis ankaŭ kelkaj horoj, kaj la voĉo de sinjoro Vanek zumis konstante. Kiel? Ĉu li ankoraŭ de tiam parolas?
– Ni jam estis proksime al Vieno, kiam la virino diris post tiaj antaŭaĵoj, ke ŝia edzo eble venos por atendi ŝin ĉe Semmerign. Vi povas imagi, post tiuj, kiujn mi rakontis. Sed, se vi pensas tion, ke ĝi estis la plej ekscita, vi eraras!
Kaj mi denove dormis.
…Kiam mi denove malfermis miajn okulojn, la steloj jam paliĝis, kaj kelkaj birdo kvivitis. Mi tute malsekiĝis sur la rosaj herboj.
– Mi ne sciis, kial mi ricevas la vangofrapon – rakontis sinjoro Vanek verve, – la lipharulo foriris, kaj de tiam mi cerbumadas, kio estis tio. Ĉu vi komprenas?
– Mi nur konjektas – mi respondis, kaj eĉ konjekton mi ne havis pri la tradormita historio. – Se vi sciis post noktomezo, ke la edzo de la virino venos ĝis Semmering, kial vi atendis la vangofrapon?
– Mi tre ĝojas, ke vi atentis tiel bone… La kaŭzo de la eraro estis Gieshubler.
– Mi pensi tion…
– El kio?… – li demandis mirante.
– Nu, kiam… vi alportigis cigaron…
– Sed ja Safranek ankoraŭ dormis tiam.
Ankaŭ mi. Sed mi povis diri nenion, ĉar laŭ la miranta akcento de sinjoro Vanek, mi devus sciis pri Safranek. Mi sentis tiel, ke mi havas febron. Mi oscedis eviteme. Sed mia buŝo restis duone malfemita. Malantaŭ sinjoro Vanek lumo filtriĝis tra la fendoj de la ĵaluzio de iu fenstro de la alo de la neloĝata, baroka domo, staranta malpli proksime. Kaj ĝi tuj estingiĝis.
– Ĉu neniu troviĝas en tiu ĉi domo krom Nedda? – mi demandis malrapide leviĝante. Jam febro tremigis min, mi tramalvarmiĝis tiel.
– Kompreneble neniu. Ĝi estas senhoma domo, de kiam ties posedanto, la patro de mia mastro mortpafis sin. Ĝi estas tiel trankvila loko, bonvolu kredi, dum semajnoj okazas nenio ekscita… Maksimume la laktisto, ĉar li ĉiam apogas sian kruĉegon al la barilo, kvankam mi diris al li jam centfoje, ke li debatas la farbaĵon. Mi do povas paroli al tiaj homoj…
Li malligis sian kravato kaj oscedis. Malantaŭ li estis la fenestroj de la malluma domo, kvazaŭ tiuj atentus nin, per siaj senmovaj, nigraj ĵaluzioj. Li malbutonumis sian manikon dufoje ŝmacmaĉante kaj oscedis denove…
– Se vi bone ripozis vin ĉi tie, junsinjoro, venu al mi dormi, tie estas baldakena trogo, nur ne paŝu sur sinjoron Wendriner. Ĝi estas la sola afero, kio estas tre danĝera. Lastfoje la fileto de la panisto surpaŝis ĝin, kaj la bestkuracisto vizitis nin dum semajnoj, tiel forte batis la koro de la bestio… Nu, mi bele sidas en la kaĉo…
Kaj preninte la malplenan butontruon, lia rigardo krozis super la floroj.
Li eniris. Mi staris febre, tusante kaj tramelsekiĝinte en la ĝardeno.
Mi rigardas la kolonornamitajn fenestrojn de la eleganta, baroka domo, kaŝiĝanta malantaŭ la grandegaj arboj. Sibite mi vida lumon en balkonfenestro. Singarde mi ĉirkaŭiras la konstruaĵon. La malantaŭa pordego estis malfermita.
Mi staras antaŭ la pordo leciĝinte, nervoze. Nun iu skrapadas interne, sur la pordo. Nun en la unua momento mi retropaŝas.
La malhelruĝa kurteno flankentiriĝas kaj liphara, malgaja, indiferenta vizaĝo aperas malantaŭ la vitro. La enigma loĝanto portas ruĝan fezon.
Turko!
Ni rigardas unu la alian. La turko rerigardas kun ruza palpebrumado, poste li malfermas la pordon, kaj li staras antaŭ mi, en noktosurtutoo, kies rando tuŝas la plankon.
– Bonan vesperon, sinjoro.
Kaj li rigardas kun semtiel trankvila, indiferenta vizaĝo. Antaŭe li havas du dentojn el plateno, kaj tiuj ekbrilas, kiam li ridetas. Li ridetas, spiregas kaj metas sian manon sur mian ŝultron.
– Bonan vesperon – diras ankaŭ mi. – Mi estas Petro Almási.
– Mi scias – li respondas malgaje. – Oni mortigos vin. Ĉu tio estas malbona?
– Estus ĝene, se oni mortigus min, sed se ĝi estus vere malbona, mi ne asertas tion.
– Ĉu vi estas freneza? – li demandis kun fervora interesiĝo. – Faras nenion, ĉar oni mortigos vin samtiel, kvazaŭ vi estus normala. Bonvolu kredi, oni mortigas ĉiun – li finis kun malespera kompato.
Poste li eksidis sur la ŝturparon de la pordego kaj rulumis cigaredon el la bela, longa, turka tabako.
– Cetere mi estas paŝao Emin. Mi havis kvinfoje flösch-on unu post la alia. Ĉu vi komprenas? Kvinfoje! Kaj se iu havas kvinfoje flösch-on, al tiu estas kapute. Notu tion bone, sinjoro! – Lia voĉo faiĝis eksciita kaj flustranta. – Se iam en via vivo vi havos flösch-on trifoje, ĉesigu la ludon! Ĉesigu tion, ĉar ĝi estas signodono, ke sekvos la morto. Je la kvina flösch-o certe eksonos la sonorilego de la morto! Kaj oni mortigas! Kaj vi devas morti.
Li estas cerbmalsanulo, tio videbliĝis. Sed kie li montris malantaŭen, kun elstariĝintaj okuloj, kun ruĝiĝinta vizaĝo, mi sentis ion teruran. El la faŭkanta mallumo malantaŭ la malfermita pordo…
Li eligis la fumon trankvile, kaj li rigardis ien, al la svelta, nigra konturo de la turo Eifel, altiĝanta sur la rando de la ĉielo.
Nun mi ekvidis, ke io brilas humide sur lia manplato, io… ruĝa…! Ĝi estas sango!
– Ĉu iu mortis interne?
– Kompreneble – li kapjesis vigle kaj frotis sian manon al la muro. – Nur tion mi devas ankoraŭ forĵeti ien – kaj li elprenis multe da sangaj vestoj.