Выбрать главу

– Bela ulo estas via mastro.

– Jes. Li estas bel-statura junulo. En lia aĝo ankaŭ mi aspektis tiel.

Fine Gorĉev post unu semajno diris al li:

– Ni vojaĝos al Parizo, oldulo mia.

– Mi nomiĝas Vanek! – li rimarkas fierege.

– Jes, jes… sinjoro Vanek!.. Kompreneble!

Ili havis ankaŭ dento-mankan leonon. La najbaraj infanoj venis ludi kun ĝi. Ĝi apenaŭ povis maĉi la kuiritan viandon per sia gingivo. Gorĉev kunportis ĝin el ia afrika bankrotamaso. Oni nomis ĝin laŭ ties dresisto, kaj sur ĝia kaĝo restis ĝis nun la originala tabulo:

Aladaro Wendriner

artisto kaj rabobesto

Ĝi estis multe pli maljuna, ol Metuŝelaĥo. Oni nur tial fermis ĝian kaĝon, ĉar la buboj el la najbareco mort-timigis ĝin, kiam ili ĉirkaŭsaltadis la leonon.

En Parizo sur la bulvardo St. Honore, en antikva, baroka vilao adiaŭis Gorĉev de sinjoro Vanek, sen tio, ke li mem estus restinta eĉ unu tagon tie. Li lasis sian havaĵon ĉi tie, en polvokovrita, lavend-odora, malnova ĉambro.

– Kiu posedas la memblojn? – demandis sinjoro Vanek.

– Mi. La ŝlosiloj estos ĉe vi. Do gardu bone ĉion!

Sinjoro Vanek tuj decidis ekscii, kies domo ĝi estas, li devas koni ĝian posedanton.

Gorĉev la tagon de sia alveno en Pario skribis al sia familio, loĝantaj en Svislando, ke li dungiĝos al la legio. Poste li suprenrigardis fajfante al la pariza ĉielo, kiu efektive estis lia naskiĝ-ĉielo. Kompeneble ne koncernas sinjoron Vanek tiaĵo, ke li dungiĝos al la legio. Sinjoro Vanek estu domprizorgisto!

Bonege!

– Sinjoro Vanek! – li diris al sia sekretario. – Hodiaŭ mi forvojaĝos por ĉasi leonojn.

– Kial estas bezonata tiu ĉi domo?

– La muroj estas taŭgaj por pendigi belajn felojn sur tiujn. Vi restos ĉi tie. Atentu pri la membloj, kaj vi loĝos en aparta ĉambro. Mi esperas, kiel unuaranga sekretario vi estis, vi fariĝos tiel bona domprizorgisto.

– Vi ne trompiĝos pri mi!

– Ankaŭ mi samopinias – respondis Gorĉev kun malgaja antaŭsento.

Sed sinjoro Vanek tuj entuziasme vivis por sia nova komisio:

– Kiel vi opinius – demandis sinjoro Vanek, – se mi ludonus iujn partojn de la loĝejo? Kompreneble mi pensus nur pri sole vivantaj virinoj, havantaj pli ol kvindek jarojn.

– Nun mi ne volas okupiĝi pri negoco. Cetere mi miras, ke vi havas tiel fortan altiriĝon al la sole vivantaj virinoj, pli ol kvindek jaraj.

– Sinjoro! Tial mi proponas ĝin, ĉar mi vidas moralan garantion, rilate la maturan aĝon.

– De kiam mi scias, ke vi havas kvinde unu jarojn, de tiam mi ne kredas tian grantion – respondis Gorĉev. – Loĝigu sinjoron Wendriner en la bestĝardeno de Parizo, kaj vizitu la maljunan leonon kelkfoje.

Dum adiaŭo sinjoro Vanek atentigis Gorĉev-on apreci la monon. Li estu singarda, rilate la konatiĝojn sur la trajno, se li malvarmumos, li tuj kuŝu en la liton, prenu aspirinon, teon kaj ŝvitu, ŝvitu!

– Kio okazu – demandis Gorĉev, ĉar sinjoro Vanek forgesis el sia programo tiun bonan konsilon, – se mi eksoifus ĉe iu stacio, kaj mi irus en la restoracion por trinki bieron

– Mi garde avertas vin! – li kriis timiĝinte. – Neniam eltrajniĝus dumvoje! Se vi tamen farus tion, kalkulu viajn ĉiujn valizojn, cetere vi rimarkos ĉe la finstacio, ke vi perdis iun.

– Ĉu vi havas ankoraŭ ian utilan, bonan konsilon?

– La plej grava: ne petu kaj ne donu monon!

– Dankon – respondis Gorĉev. – Nu, ĉion bonan!

Kaj li iris…

Sinjoro Vanek stamfadis timiĝinte, turniĝante en la sama loko, poste li kriis post lin:

– Alo! Vi ne donis monon al mi!

– “Mi ne petos kaj ne donos monon!” Via vorto estas sankta skribo por mi!

Kaj li iris…

– Sinjoro! – li kriis timiĝinte. – Vi scias bone, ke la reguloj allasas esceptojn!

Gorĉev revenis ŝajne trompiĝinte, li eklevis sian ŝultron kaj transdonis al li multe da mono, krome plenigitan ĉekon, pagendan fare de la banko ĉiumonate dum unu jaro.

– Mi konfesas, ke vi pravas, sed tiel eblas, por ke la reguloj allasu esceptojn, mi konatiĝos en la trajno, aŭ mi elŝovos miajn manojn el sub la kovrilo, kiam mi devus ŝviti…

Li adiaŭis tiel. Kaj Gorĉev dungiĝis al la legio.

Kiel ĝi okazis, kio estis lia malnova afero en Nico, kiel li venis ĝuste en la malbenitan fortikaĵon La Grenelle, neniu sciis tion, sed oni tute ne zorgis pri ĝi.

Nun li staras apud lampo en la korto, tenante leteron kaj ducent frankojn en sia mano, meditante.

Subite li aŭdas bruon el la direkto de la korto… Kio ĝi estas?

Sahariano saltas de sur sia kamelo. Li estas ekspreso!

– Oni anoncis kvarantenon en Tuareg-lando! – li krias al la srĝento. Ŝajnas, ke li tuj portos la informon plu, ĉar li ne permesas forkonduki sian kamelon. – Estas kolero! El ĉiu fortikaĵo oni devas sendi ses homoj patrolante por zorgi pri la ordo. Krom la marŝ-ekipaĵo ili ricevos trinkakvon kaj nutraĵon por kvin tagoj.

La sahaiano tuj forgalopis. Estas granda ekscitiĝo…

Serĝento Pipettin poste diras al la subkaporalo, ke tiu Donald multe babilaĉas en la kantino.

Post duonhoro oni trumpetas alviciĝon. Kaporalo Robin iradas antaŭ la soldatoj mediteme… Kvazaŭ li elektadus nur divenprove.

– Ses homoj ekmarŝos al Tuareg-lando, kaj ili restos tie ĝis nova ordono, ĉar estas epidemio… Do Gorĉev, kaj Ŝebao krome… Nu, ankaŭ Manuelo, por ke ili ne pendigu sian kapon survoje, ankaŭ legiano Donald iros kun ili, kiel la kvara, kiu estas gaja parolanto. Ni tuj trovos ankoraŭ du homojn. Kun kvintaga nurtaĵo kaj trinkvakvo, pretaj por ekmarŝi, post unu horo anonciĝu ĉe la serĝento… Dis!

…Ĉiu iras senvorte por sia propra afero. Donald murmuras trankvile:

– Nun jam ili estas tiel koleraj, ke ili ĵetas ankaŭ la maljunan teleron sur la teron…

6

Estas malluma vespero. La ses soldatoj ekmarŝas indiferente.

– Ĉu ni dizertos? – flustras Gorĉev.

– Dizertu – flustras Ŝebao. – Mi anonciĝos sola kun la ordono.

– Tiam ankaŭ ni restos – respondas Gorĉev. La du aliuloj diras nenion. Tiell ili marŝas laŭ la ritmo de etaj buoj, rekte sur la improvizita ŝoseo, konsitanta el ŝtoneroj.

…Kiam la luno leviĝas, tiam la memorinda patrolo atingas la dezerton, kun kiu la ses homoj foriris el la fortikaĵo La Grenelle.

Porĉiam.

La serĝento komisiis Gorĉevon pri la gvido de la patrolo. Li ricevis detalan mapon pri Saharo, sur kiu la plej proksima oazo de la fortikaĵo La Grenelle estis je distanco de unu taga marŝado.

La mapoj pri Afriko, rilate Afrikon ne estas la plej fidindaj. Kelkfoje la diablo forportas iun oazon. La salboŝtormo kovras ĝin per nuboskapul-altla polvo, sed troviĝas multaj homoj, kiuj marŝas al la nesignita tombo de la oazo, tiuj, kiuj prenas la mapon, kiel sanktan skribon. Vere estas iom da identeco inter la mapo de la dezerto kaj la sankta skribo. La longe sopirita oazo atendas ilin sur la loko, signita per punkto, de kie ili jam ne devis sintreni plu, se estas eble kredi al la mapo de la sankta skribo, kaj en la transa mondo, ĉiu povas ekripozi pace.

– Mi proponas tion – diris Gorĉev, – ke ni faru notojn pri niaj travivaĵoj, se post dek jaroj ni elpromenos el Saharo, ni fariĝos milionuloj pere de la verko.

– Inter miaj amikoj – ekparolis Ŝebao – troviĝas verkisto. Tial ne estas malplena ŝerco, kion vi diras. Fine tiel aperus vera, laŭviva priskribo pri la legio

– Ne kredu, oldulo mia! La homoj volas legi tion, kion ili imagas volonte, oni ne ŝatas, se la realaĵo kontraŭdiras tion. Viaj amikoj en Parizo, Londono aŭ aliloke povas skribi nur tion, ke Saharo estas plena de tien-reen flugantaj polvovualoj, kaj la marŝkolono iras sub tiuj eterne movantaj polvovualoj, el kiuj de tempo al tempo elfalas kelkaj senrangaj soldatoj, kiujn oni lasas kuŝantaj en la dezerto, kaj kiam la marŝkolono atingas la plej proksiman oazon, ĝi konsistas jam nek el unu homo.