Выбрать главу

– Diru, ke mi ne estas ĉi tie – respondis Ribári nervoze.

Sed la telefonisto, en kiu perdiĝis granda artisto, malgraŭ tio, ke li estis dekkvar jara knabo, li petegis mallaŭte, sed histerie, ĉar la sinjoro grafo mesaĝas tion, ke alvenis grava telegramo el la hungara konsulejo de Stokholmo. Ribári ekmmordetis siajn lipojn kaj respondis serioze.

– Pardonon… – li diris, – mi devas iri. Mi petas vin Kupro, bonvolu telefonvoki min en la hotelo Claridge.

– Kaj vi sendu telegramon, infano mia, al Budapeŝto, cent vortoj – li transdonis formularon. Li serĉadis en sia poŝo. – Ĉu vi povus ŝanĝi mil frankan monbileton?

– Mi n povas, sinjoro.

– Ej… Donu al mi, Almási, tricent frankojn… dankon, Kupro, mi akceptas ĝin de vi… kiel vi imagas tion?

Fine la knabo forportis la tricent frankojn, kaj mi sciis, ke li ricevos tridek el ĝi, kaj ducent sepdek estos tiu de Ribári.

– Granda knabo estas Ribári – diris Kupro iom pale. – Sed li forgesis pagi por la tagmanĝo… Mi vida, ke vi jam bone ekradikis ĉi tie. Ĉu vi ne dirus, ke mi komencu?

Jen vidu… Ĉu eble la ĉikano portos ian utilon?

– Mi helpos volonte transponti la komencajn malfacilaĵojn – mi respondis enpensiĝinte. Kiel mi ellernis tion de Ribári post paso de tempo. – Ĉu vi havas aparatoN,

– Jes mi havas aparaton, kiu parolas kvin lingvojn.

Mi pensis serĉi ian raportaĵtemon, kiun ni farus kune, kaj Kupro portus ĝin al la redaktejo de la ĵurnalo kun mia lasta rekomenda letero.

Ne! Ĝi ne estis trompo, ĉar neniu ricevis eĉ unu centimon, kiun li ne estus meritinta, kaj ĉiu helpis la alian.

Tamen oni ne povis diri, ke ĝi ne estis trompo.

Nun mi ne parolos pri tio, ke Ribári poste pruntepetis la orkadran monoklon de Eŭgeno Kupro por ĉiam. Eŭgeno Kupro tute ne kureĝis porti ĝin.

Nur Ribári povis surmeti tion sen la plej granda risko.

Mi jam delonge ne kredis la superstiĉon de la transdono de la rekomenda letero. Sed mi havis rekomendan leteron al la ĉefredaktoro de la ĵurnalo Parizo, al Bourin, mi pensis, ĝi estos pli bona por Kupro, ol por mi.

Mi serĉis en la ĵurnalo ŝajne interesan novaĵon… Aha!.. Mortigis sin komerca komisiito de la banko Mediteraneo.

– Iru tien fotografi – mi diris tion kun granda petego, kaj mi laŭtlegis la artikolon al li.

– Ĉu vi pensas, ke ĝi estos bona? – li demandis fervore.

– Vidu, ni vizitos la familion, mi petos kelkajn informojn, fotojn, vi fotografos la infanojn kaj la vidvinon…

Kupro ne sciis, ke mi antaŭ nelonge estis tie kun paŝao Emin kaj taĉmento da policistoj, kaj tiu novaĵo altiris min, ĉar la komerca komisiito mortigis sin ie sur la insulo Galachad…

Ni do iris tien, sed oni akceptis nin tre malvarmkondute. Kial agiti la katastrofon denove? Kial skribi kaj parolis pri tio, kaj foriru sinjoroj. Mi diris, havante minimume tridek ok gradan febron, ke estus pli bone publikigi tion en la ĵurnaloj, ĝi ja preventos la interflustradon pri la dungito de la banko.

En tiu momento mi vidis, ke io estas ĉi tie. La oldulino rigardis timiĝinte al la muro. La junulino malpermese al la oldulino. Dume Eŭgeno Kupro faris kvin fotojn.

Mi ankoraŭ iris en la bankon. Informo: la banko ne havas debeton, rilate la mortintan oficiston. Sed kio estas tiu rigida vizaĝo, kiel oni parolas?

Mi transdonis mian rekomendan leteron, kaj Kupro foriris kun la fotoj.

La rekomenda letero ne estis falsa, nur Kupro pensis, ke mi skribis tion. Bedaŭrinde la fotoj ne interesis min. Mi ne atendis lin. Vi reiris al la vidvino:

– Sinjorino, mi estis en la banko!

– En la banko… – kaj ŝi diris konsternite, – oni promesis en la banko, ke ili aranĝos ĉion! Vidu, sinjoro! Via celo ne estas ruinigi min! Nek mi mem scias, pri kio temas. Sed oni venis, ke mi ne parolu pri mia edzo, nek pri tio, kion li skribis, tiam ili aranĝos… tiun mankon ĉe la banko… krome mi kaj miaj infanoj ricevos renton… Kvazaŭ mi laborus ĉe la banko. – Kaj ŝi petegis plorante. – Vi trovos ankaŭ alian novaĵon, kiel ĵurnalisto… sed kio okazos al mi…

– Kiom da mono vi ricevos pomonate “de tiuj”?

– Sescent frankojn

– En ordo. Diru nenion. Se mi akiros al vi mil frankojn pomonate, ĉu vi rakontos ĉion?

– Sinjoro… Tiam mi rakontos ĉion feliĉe, kion mi scias, sed mi scias nenion.

Do, ĉio, ĉio estas sekreto ĉi tie. Mi telefonas al Bourin. Kial? Li estas potenca homo, kaj se li volas, li donos la mil frankojn al ŝi.

– Ĉu sinjoro Bourin estas tie?

– Jes.

– Mi devas paroli kun vi pro eksterordinare garava, publikinteresa afero inter kvar okuloj. Mi mia nomo estas Almási.

– Mi gratulas! Oni aĉetis viajn fotojn, tiuj estas tre bonaj. – Disinjoro! Nu jes, mi estas rekomendita en la letero, kaj ne Eŭgeno Kupro. Ĉu mi malbonigu la aferon nun?

– Tamen mi ŝatus paroli kun vi, sinjoro.

– Ĉu tiu ĉi afero eskludas, ke ni paroladu en la kefejo Dome apud aperitivo?

– Laŭ via deziro.

Kion donas Dio? Eŭgeno Kupro apreras en la kafejo Dome.

Li ne kuraĝas veni tien, sed li klinis sin kun malfermita buŝo, kiam li eksciis de la kelnero, ke mi sidas kun Bourin ĉe tablo en malproksima angulo. Sankta Dio, kiam donos fortuno al li tian prosperon en Parizo?

Mi tusis, havis febron kaj estis senhejma. Sed mi sidis kun Bourin, tio estis nekontestebla. Mi rakontis al li, ke oni estis suspektinde malvarmkondutaj en la banko, ili promesis alimenton al la vidvino, kaj certe ili kompensis la defraŭditan monon. Estas inde okupiĝi pri tio, ĉu valoras mil frankojn pomonate al la ĵurnalo de Bourin, ke tiu virino parolu?

Bourin ekmeditis.

– De kiam vi kuradas en la intereso de la afero?

– Tri kaj duon horojn.

– Mi dungos vin. Rilate la aferon mi devas paroli kun la direktoro de la banko Mediteraneo, kiu estas mia tre bona amiko. Sendepende de tio, anonciĝu ĉe mi, parte, ĉar vi transdonis vian rekomendan leteron al via amiko, aliaparte, ĉar vi faris tion tre rapide, kaj sensacia afero povos eksplodi el ĝi. Eble ankaŭ mi ekscios ion, ĝis vi vizitos min… Kie vi loĝas?

– Bulvardo St. Honoré, n-ro 27 – mi diris senhezite, ĉar la lavĉambro estis en tiu domo, kaj mi loĝis tie.

Kiam ni disiĝis, mi ankoraŭ tusis, sed mi jam ne vidis Eŭgenon Kupro, kvankam li certe kunportis monon por mi.

Kiam mi turniĝis al la bulvardo St. Honoré, iu haltis antaŭ mi kun disigitaj gamboj. Li estis kolosa, larĝŝultra homo.

– Se mi ankoraŭfoje vidos, ke vi flaraĉos en la banko kaj ĉe la vidvino, mi tranĉos vian gorĝon jen tiel.

Li retordis mian kapon leĝermove kaj elprenis tranĉilon. Li estis terure forta. Li puŝis min sur la veturejon facilmove kaj mansvingis.

– Au revoir, se vi deziras!

2

Sekvan tagon matene mi jam vekiĝis en la lavĉambro tiel, ke mi havis farendaĵon, celon. Mi sentis, ke mia parolado kun Bourin signifas turnopunkton en mia vivo. Sinjoro Vanek jam foriris, sinjoro Wendriner loĝas en alia apartamento, kaj ankaŭ la fenestroj de Nedda esis fermitaj, ŝi do ne estas hejme. Mi amas… amas ŝin, kion ajn kaŝas ŝia paseo.

Mi estis certa pri tio, ke kun ŝiaj okloj, buŝo kaj kun la tuta estaĵo ne povas esti iu malica, ĉarlatana. Ankaŭ tie latentas ia sekreto. Ĉie nur sekreto!

Mi ekiris al Eŭgeno Kupro, kiu la antaŭan tagon donis al mi sian vizitkarton, kiun li presigis ankoraŭ en Peŝto, ĉar iu lia amiko jam anticipe luis artlaborejon por li malantaŭ la Operdomo en strateto, kaj li diris, ke hodiaŭ matene li transolĝiĝos tien.

Eŭgeno Kupro, kiu ĵus okupiĝis pri sortimetnado kaj surbretigo de multegaj fotoj, li akcepti min tiel, ke li ne sciis, kion diri.