– Almási! Ke mi puŝiĝis ĝuste al vi… Ĉu vi scias, kiom da mono asignis Bourin dank’ al via letero pro la fotoj al mi? Laŭ Ribári, kiu vere scias ĉion, fotoraportisto ankoraŭ ne ricevis tiom da mono en Parizo! Sescent frankojn!
Kaj li transdonis al mi tricent frankojn.
– Aŭskultu min, Kupro. Ribári estas ĉarlatano, kiu de tago al tago estas videbla en la kafejo Globe, inter la tiel nomataj “kozakoj”. Nek mi havas loĝejon, la tuta afero hieraŭ estis nur blago, donu al mi kvindek frankojn, kaj lasu min trankvila…
– Nu, ne ŝercu, kat-skarabo! Dank’ al vi rekomanda letero…
– Ne mi skribis, sed ankaŭ mi ricevis tion.
Li staris kaj pensadis. Poste li ridis.
– Atentu min, Almási! Ni supozu, ke iu alvenas en Parizon, oni trompas lin, kaj li ricevas bonan salajron, kial li devas sekvan tagon tuj fariĝi malriĉa, tiel, ke oni ne trompas lin? Vi ne klarigu al mi. Vi serĉis la raportaĵon, vi scias france, kaj mi petas vin, estu mia partnero.
– Tio ne eblas, Kupro. Sed mi tradukos al vi volonte fotoraportaĵojn el francaj ĵurnaloj. – Mi transprenis kvindek frankojn de li, kion rajtis ĉiu budapeŝta verkisto pruntepeti de ĉiu fotoraportisto.
– Vi do ne blagos min! Ribári promesis al mi, kiam la eksterland delegacio alvenos al la paradmarŝo, li akiros permesilon por mi en la placo Elysées, kie estas prohibite foti.
– Atentu min. Mi iros kun vi al la palaco Elysées, kaj se vi povos foti tie, mi rekonos, ke ĉio ĉi estas vero.
– Kiel vi parolos kun Bourin? Kun Boruin.
– Tiun tagon mi parolis kun li la unuan fojon, kiam ni prezentiĝis unu al la alia sur la strato.
– Rakontu tion al aliulo. Ĉu vi pensas, ke la unuan fojon mi estas eksterlande? Mi pasigis unu jaron en Germanio, unu jaron en Turkio.
– Kiam?
– Antaŭ ses jaroj. Mi vojaĝis tien kun la nacia taĉmento, kaj mi restis tie. Se vi bezonos ian informon pri Turkio, diru al mi trankvile, kara Almási, mi ĉion fotorgrafis tie! Mi havas tricent diversajn bildojn pri la kemalismo.
– Diru! – mi demandis subite. – Ĉu vi konas tie ian paŝaon Emin?
– Kiel?! Jes, kompreneble mi konis lin! Li preskaŭ fariĝis ministro. Eĉ kvindekfoje mi fotografis lin… kato-skarabo.
– Lasu tiujn idiotajn titolojn! – Ĉu vi scias, ke la paŝao estas en Parizo, kaj mi parolis kun li?
– Ĉu vere? Ĉu vi parolis kun li? Atendu do, konval’… nenio, mi diris nur tion, ke vi atendu.
Li komencas serĉadi sur la multe da bretoj. Vigle dekstren-maldekstren, dume li fajfas valson. Fine li trovas bildon kaj transdonas ĝin al mi.
Li estas tiu! La frenezulo, pro kiu mi venigis la policon. La fezo… la liphararo kaj kiel li ridetas…! Eĉ la du platenaj dentoj estas videblaj.
– Jes, antaŭhieraŭ mi parolis kun li – mi diris.
– Turnu la bildon!
Jen tio estis skribita sur la dorsflanko de la foto: “Laŭ la hodiaŭa raporto de la turka novaĵagentejo paŝao Emin dimanĉon vespere mortpafis sin en sia domo en Ankaro. Li estis flustre suspektata pro poker-partio, kaj onidire ĝi estis la kaŭzo de lia faro. 27. VIII. 193…”
Mi konsterniĝis. Kio ĝi estas? Denove alia nesolvebla enigmo. Ĉu eble mi ne komprenas tion?
– Aŭskultu mi, Eŭgeno Kupro! Mi donos al vi bonegan ideon. Atendu min en la kafejo Paco, kaj tie mi tradukos al vi fotindajn aferojn el parizaj ĵurnaloj. Tute ne sekvu la konsilojn de Ribári, ĉar li sendos vin al la Urba Buĉejo aŭ al la ekzekutisto…
Mi vizitis Bourin-on pro la respondo.
Nek hodiaŭ mi scias, kion parolis Bourin kun la ĉefdirektoro de la banko. Li akceptis min jene, enpaŝinte al li.
– Sinjoro Almási, mi dungas vin, kiel raportiston por mil frankoj pomonate. Ĝi ne estas multa. Sed mi promesas al vi, se vi finfaros tiun aferon, kiun vi komencis, vi fariĝos granda homo ĉe tiu ĵurnalo. Jen estas dokumento, se ankaŭ vi volas tiel, ĝi garantias sinjorinon Pollard pri dumviva rento, mil-franka pomonate. La kreditbanko Lyonaise eldonis tiun dokumenton, je mia kuranta konto. Venu, ni triunku aperitivon je tio!
Mi jam ne scias, kiel mi dankis lin, nek Baurin okupiĝis pri tio multe, sed malsuprenirinte li avertis min, ke mi havos tre malfacilan taskon. Li donis sian vorton al la ĉefdirektoro de la banko, ke lia ĵurnalo ne tuŝos la aferon de la vidvino, se lia raportisto laboros plu. Li asignis mian unuan salajron. Tiam mi rakontis la historion de paŝao Emir. Li pensadis.
– Vidu, filo mia. Ĵurnalo ne povas kapti la aferon ĉi tie. Sed raportisto jes… Se li faros grandan aferon el tio, aŭ ne. Vi ricevos mil-frankan salajron ĉiumonate por akiri informojn… vi devas solvi ĝin dum du monatoj. – Kaj mi transprenis mil frankojn ĉe la kaso.
Unuavice mi vizitis mian solan, grandaniman protektanton en la policejo. Hazarde la deĵoranta kapitano estis tie, kiu donis al mi dudek frankojn, kiam mi havis febron.
– Ĉu vi rekonas min, sinjoro kapitano?
– La verkisto – li kriis post mallonga pensado. – Kiu loĝas ĉe sia amiko kaj estas senhejma, krome li havas turkajn delirojn!
– Prave! Ĉu vi bonvolus helpi min?
– Kia demando ĝi estas! Verkisto! Mi ja ne kutimas legi multe, sed mi apatenas al la membroj de tiu nacio, kiuj ĉiam altetaksis la verkistojn.
Li diris tion entuziasme, tamen veras, ke jam post la tempo de la aperativo, sed sincere.
– Sinjoro kapitano! Mi fariĝis ĵurnalisto, kaj iu minacis min vivdanĝere! Mi denuncos tiun!
– Rovin! La dosierojn!
Mi foliumis ĝin proksimume unu horon. Kiaj ulaĉoj ekzistas en la mondo! Kun cikatroj kaj deformiĝinta vizaĝo, kaj…
– Paŭlo la Longa! Mi alkondukos lin posttagmeze! Li estas ĉe sia amatino!
Poste mi iris de la kapitano al la vidvino. Mi montris al ŝi la dokumenton pri la mil-franka dumviva rento.
– Mi ne scias, ĉu ĝi valoras tiom… Mia edzo skribis nur kelkajn vorojn en sia adiaŭa letero, kaj li skribis aldone, ke ni publikigu ĝin… La aliajn leterojn li ne menciis, mi povas montri tion, eĉ unu vorto ne estas skirbata pri ĝi…
– Montru al mi la lastan!
– Oni forprenis tion de mi. Sed mi scias ĝian enhavon. Li skribis: “Mi mortos pro Galachad”… Ĉu vi fartas malbone, sinjoro?
Dufoje mi vidis tiun vorton en la baroka vilao, unue en la ĉambro de Nedda.
– Kiu forportis la leteron?
– La junulo. Mi ne povas diri pli multe al vi…
Mi ŝanciliĝadis sur la straton kaj la pensoj svarmis en mia kapo. La bankiero, kiu mortigis sin, kaj Glachad! La barolka vilao kaj Galalchad! Do paŝao Emin mortigis sin pro la skandalo de kartludado, ĉu la baroka vilo?! La nokta, funebra procesio kaj Nedda, Nedda kaj denove Nedda!
Mi tute ne rimarkis, kaj mi staris antaŭ la vilao. La fenestro de Nedda estis malfermita. Mi sureniris al ŝi.
Ŝi akceptis min tre amikeme. Ŝi rigardis sur min maltrankvile, ĉi mi havas ankoraŭ febron, ĉu vere mi fartas pli bone?
– Nedda, mi dungiĝis al granda ĵurnalo, kaj la vojo de kariero staras antaŭ mi. Sed mi rompis nian kontrakton! Mi amas vin, Nedda, edziniĝu al mi!
Ŝi rigardis al mi malgaje, sed mi vidis tiel, ke ŝi ne estis surprizita.
– Mi ŝatus, se vi ekscius mian veran nomon. Mi estas Nedda Gorĉev, kaj tiu ĉi domo apartenas al mia frato. Mia patro posedis ĝin. Mia patro mortigis sin… pro ia historio de kartludado… – Ŝi ekmordetis sian lipon, ŝi povis daŭrigi nur malfacile. – Kaj antaŭ du jaroj mia frato… Kiam mi jam pensis, ke fine… fine li atingis rodon, ĉio estos en ordo… ankaŭ li implikiĝis en ion, kaj… kartludo… flasa karludado… – ŝi apenaŭ povis paroli. – Li devis forlasi sian familino, edzinon, ĉiun… li dungiĝis al la legio… Kiam okazis tio al mia patro, mi ankoraŭ estis malgranda infano, kaj iu nia parenco el Londono akceptis min… Nek mim scias pli multe… Mia frato iafoje petis min fari ion, dum li kuŝis malsane en Afriko… kim li revenis hejmen… mi do helpis lin, sed sinceredire mi ne sciis en kio. Li diris, ke li ne volas implikiĝi en tion… Grafo Vlasta estas mia sola protektanto.