Mi reiras kaj legas plu:
Ĝi tekstas jene: “La plej bona amiko de la mortinta Gorĉev, grafo Vlasta… ĉeestis la katrlud-partion, kaj li asertas tion, ke d-ro Aleksandro Gorĉev estas la plej karaktera kaj eminenta homo, kiu neniel estas akuzebla.”
Ho, tiu grafo Vlasta, ke li fariĝis tiel unuanombra heroo en tiu mistero…
Kie estas la kulpo ĉi tie? La terura interligo?!
Aŭ, kie estas la raportaĵo?
Ni esploru la aferon de paŝao Emin! Mi ja scias la daton parkere. “Li mortpafis sin en sia domo en Ankaro la 27-an de VIII. 192…”
Sur la dua paĝo de la ĵurnalo Paris Soir estas nekrologo. “La granda ŝtatviro, fortamana kaj ambicia, jam preskaŭ transprenis la regadon kiel ministro pri militaj aferoj, tiel li povintus realigi siajn konkerajn planojn.”
Sed tio estas malmulta. Eble mi ekscios pli multe el la turkaj gazetoj.
Mi iras al la turka redaktejo. La oficejo konsistas el kvar-kvin ĉambroj. Estas granda kaoso, kaj mi sukscesas persvadi ilin nur post nekredebla kverelo, ke ili lasu min serĉadi inter la malnovaj jarkolektoj, ĉar nomon nun jam mi ne mencias, nur daton.
Nu, tio estas alia! Preskaŭ la tuta gazeto skribas pri paŝao Emin kaj pri lia subita sinmortigo. Kaj ok diversaj mapoj. Arabio, Sirio, Persio, kun kiuj la paŝao faris certajn politikajn traktadojn. Fine multe da insuloj kaj inter ili… Jes! Eta makulo:
Galachad!
En taŭga momento mi elŝiras la folion, kaj mi iras en la kafejon Globe. Ribári estas bezonata al tio! Li kartludas.
– Mi ŝatus paroli kun vi por momento.
– Transprenu miajn kartojn, kaj ludu anstataŭ mi…
– Temas pri tre grava afero, la partenroj pardonos vin por minuto. – Ribári rigardas al ili elegante. Ili kapjesas moroze, Ribári mansvingas, kiel arkiduko, kaj li venas kun mi.
– Kion vi deziras de mi?
– Mi bezonus iun, kiu parolas turke.
– Estas turko en la kafejo Romo, venu, mi gvidos vin tien. Cetere mi malgajnas en la kartludo.
Longbarba, blankhara sinjoro estas tiu certa turko en la kfrejo Romo. Ekvidinte Ribári-on, li signas per siaj du fingroj la monon. Ribári mansvingas, montras sur min kaj foriras. La turko tradukas la tekston por tri frankoj. Sed oni ne temas pri Galachad. Li turnadas, rigardas la gazeton, fine li konstatas, ke Galachad estas iu el tiuj insuletoj, kiun laŭ la plano de paŝao Emin ili devintus okupi. Se li fariĝus la ministro pri militaj aferoj, li estus okupinta ĝin, sed dume li implikiĝis en ian aferon de kartludado, li gajnis nekredeble multe da mono kaj mortpafis sin.
La interrilatoj komencas elformiĝi. Bankoficisto mortigis sin pro perdo de kartludo. Oni volas sekretigi la detalojn kaj la nomon de la kartlud-klubo. Paŝao Emin planas okupacion. Antaŭ ol li povintus fari tion, kartlud-skandalo… sinmortigo. Provincestro Grey volis eldoni ordonon rekte kontraŭ la kazino. Gajno per kartludo, flustrado, sinmortigo.
Sed mi konas nur la samajn antaŭaĵojn ĉe Gorĉev. Sed mi devas scii ankaŭ aliajn aferojn. Kian rilaton havis Gorĉev al Galachad?
Li havis! Jen estas la bildoj! Kaj la juna frato de kolonelo Grey en la domo de Gorĉev. Mi parolis tie ankaŭ kun paŝao Emin. Kion ili faris en la baroka vilao?
Mi reiris en la bibliotekon.
Mi tralegis denove la artikolojn. Mi foliumadas la nun jam konatajn numerojn de la gazetoj. Kaj jen mi trovas inter la okspeca mont-anoncilo:
“La ludkazino Glalacha sciigas kun sincera kompato, ke nia publike respektata, ŝatata prezidanto mortis inter tragikaj cirkonstancoj.”
Nu, kio ĝi estas nun?
Ĉu ankaŭ la prezidanto de la kazino mortpafis sin, kaj mortpafis sin iu, kies agado estis evidente danĝera al la kazino.
Ĝi ankoraŭ ne estas interrilato, mi sentas tiel, ke paŝao Emin, kolonelo Grey estis kontraŭ la kazino. Sed Gorĉev estis flanke de la kazino. Kial li mortigis sin? Mankas ankoraŭ ĉenero. Sed la ĝis nunaj indikoj jam sufiĉas al la skribo de la artikolo.
Anticipe mi ankoraŭ parolos kun Bourin.
Mi montris al li la ĝis nunajn indikojn, kaj mi diris, kion mi ŝatus rezultigi.
– Vidu, juna amiko mia, unue mi kompletigos viajn indikojn, ĉar ankaŭ mi trovis ion – Li transdonis flavan ekzempleron de la gazeto.
Mi legis mirante la substrekitajn frazojn.
“Post la morto de Jazmiroviĉ Gorĉev, d-ro Aleksandro Gorĉev heredis la insulon Galachad. Li nuligis la kontrakton kun la konata kazino, funkcianta sur la sinsulo jam la tagon de la transpreno de la heredaĵo. Laŭ la kontrakto oni devas fermi la kazinon Galachad ne pli ol tri jaroj.”
Estas evidente. Kiam Gorĉev mortigis sin, la nova heredanto reprenis la nuligon de la kontrakto.
Jen estas la interrilato! Ĝi jam estas granda afero, se oni tute ne konjektas, ke malproksime de la kazino, kiel implikas Glalachad iun, ke li estas trompludisto.
– Jam ankaŭ mi aŭdis pri tiu kazino – daŭrigis Bourin trankvile. – La koloniaj oficistoj, altrangaj homoj veturas al la belega insulo, kie oni ludas ruleton kaj aliajn hazardludojn. Antaŭ kelkaj monatoj mi atakis en artikolserio la ludkazinojn sur la Mediteraneo. Kaj via artikolo donos la finofaran baton. Ĉio estu skribita en ĝi! Sed mi esperas, ke vi estas klarvida pri tio, ke ni nun ne alfrontos trampan vagabondon, kiun via policestro arestos. Nun ili silentiĝos iomete, sed ŝajnas, ke ili havas ĉiuspecajn rimedojn. Estu via devo, ke la afero ne estingu, kontrolu ekzemple… Jes, ĝi estas bonega ideo… Esploru, kiuj mortigis sin el inter niaj koloniaj oficiroj aŭ oficistoj en tiu regiono dum la pasintaj jaroj… Post unu monato okazos la reelekto de la funkciuloj… Mi esperas, tiam mi povos malpermesi al la francoj… Mi publikigis en la artikoloj, oni devus organizi bojkoton konsitantan el anlgoj, francoj, trurkoj, grekoj kaj el la aliaj, tie vivantaj nacianoj kontraŭ la insulo Galachad kaj similaj ludkazinoj. La sinjoroj scias, ke temas pri mi! Sed ili provu likvidi min en Parizo. Mi opinias, ke mi estos tro malmola nukso.
La afero preskaŭ ekzaltis lin, kiel li ĉiuflanke ĵetis lumon sur la pluajn farendaĵojn, ĉio ĉi montris, kial estas tiel fama redaktoro Bourin…
Kiam mi preterpasis la kason, okulvitra homo staris tie, kaj li alprolis min:
– Mi gratulas vin, sinjoro Almási, retroire oni altigis vian salajron duobla.
Dum tagoj mi ne eliris el mia ĉambro. Mi devis koncentri mian tutan forton al la solvo de la tasko.
Kaj mi skribas, skribas, skribas…
Jen estas apud mi ĉiu foto, ĉiu iama novaĵo kaj la levita demando: kia infera tragedio mortigis tiujn tri homojn, kiuj signifis la neniigon de la kazino Galachad?
Titolo: Galachad, la insulo de la morala morto!
Mi finis mian arikolon. Mi legas ĝin nove-denove. Kelkloke mi korektas tion. Mi estas kontenta. Ĝi estas akra, provoka kaj tamen objektiva. Akuzakto kaj pledado samtempe. Ĝi levas la demandojn kaj respondas tiujn. La ceteraj jam apartenas al la polica esplorado, kiu klarigos facile ankoraŭ la mankantan ĉeneron.
Estis granda tago!
Mi enpaŝis al Bourin kaj eklevis mian ĉapelon profunde. Li kapbalancis, iom kuntiris sian maldekstran okulon malantaŭ la fumo de la cigaro, kaj proksimume li jam konjektis pri la ruĝvanga junulo, salutanta lin per hispana riverenco, ke tiu diros mirindajn rezultojn al li. Per sia iom supereca nazvoĉo, kiu neniam estis malamikema, li parolis al mi kun sia kutima trankvilo, kiu plie estis homa digno.
– Ĉu vi kiunportis ion?
Kvankam li sciis bone, kion mi kunportis. Tre bone!
– Mi kunportis artikolon, sinjoro ĉefredaktoro. Hodiaŭ mi transprenis mian duamonatan salajron, kaj mi petas la asignon aparte de sinjoro ĉefredaktoro por tiu ĉi publikaĵo.
Li legadis la paperaĵon trankvile fumante. Fine li ekparolis per la same ĝentila kapvoĉo.