Выбрать главу

– Dek mil frankoj ne estas multa por la artikolo, kaj vi ricevos ankaŭ la du mil frankojn pormonate. La pli novan pomontana fiksan salajron ni priparolos poste, ĉar ni havas pli urĝan aferon…

– Mi petas vin… – mi respondis malespere.

– Ni devas trinki kelkajn aperitivoj je tiu artikolo – li diris.

El la kafejo Dome, kie mi paroladis longe kun Bourin, mi rapidis al Nedda.

Mi trovis ŝin hejme.

– Mi jam pensis tion, ke vi koleras min – ŝi diris kun brilantaj, ridantaj okuloj.

– Nedda, venu kun mi, mi petas vin – mi diris, kaj mi jam tiris ŝin post min, preninte ŝian manon.

– Kio okazis al vi, Petro?

– Vi tuj ekscios tion – kaj mi mansignis al taksio.

Ni ensidis, kaj mi tiris ŝin al mi.

– Vi scias bone, Petro – ŝi klinis sian kapon malgaje, – ne estus permesate fari tion… mi… mi…

– Bone – mi respondis, – mi atentos ne kompromiti vin. Kvankam… nun… jam… ne devus…

– Kio okazis?

– La ĵurnalo Parizo publikigos mian ĉefartikolon morgaŭ, kaj la artikolo estas tiel sensacia…

– Kion vi skribis?

– Ĉu mi diru, ke temas ankaŭ pri via patro? Ĉu mi diru, ke ĝi iome-duone rehabilitos lin?

– Ĉu vi rakontos al mi, kion vi skribis?

– Mi ne povas fari tion, Nedda. La enhavo de ĉefartikolo la posttagmezon de la antaŭa tago estas la plej granda sekreto.

– Diru… rakontu… – ŝi kroĉis sin al mi spiregante.

Ŝi ŝoviĝis de mia brako ĝis mia kolo. Mi ne povis defendi min kontraŭ tio.

– Ĝi temas pri tio, ke via patro estas honesta homo! Ne trompludisto, sed sinjoro! Ĝisosta sinjoro!

Bonŝance la aŭto haltis, ĉe la redaktejo.

– Estas malpermesate paroli eĉ unu vorton pri tio. Vi certe legos ĝin en la matena gazeto sur la unua paĝo. Nun atendu minuton. Ĉu bone?

Mi eniris por transpreni la monon. Mi puŝiĝis al Kupro.

Li frapetis mian ŝultron afable.

– Vi estas bonega knabo, Almási. Hodiaŭ mi eksciis, ke mi estis azeno, ĉar vi kaj Ribári blagis min. La cetera estis hazardo.

– Nu, jen vidu! Mi ne akceptis la monon.

– Vidu, amiko mia Almási, nun mi prosperas. Tamen vi devus akcepti tion. Jen prenu ducent frankojn!

Preskaŭ li donis tion al mi perforte.

– Momente mi ne bezonas ĝin, mi havas iom da asignita mono ankaŭ ĉi tie.

La dekmil frankoj jam estis je mia dispono ĉe la kaso de la ĵurnalo Parizo. Kvazaŭ mi ne scius, ke Kupro staras apud mi, mi nombras la monon, mi adiaŭas la kasistinon kaj iras.

– Jen vidu jam… Mi forgesis vin por momento… Nu, amiko mia Kupro! Mi atendos vin morgaŭ… (Li ne povis ekparoli ĝis nun.) Ĝis revido…

En la aŭto mi ankoraŭ turniĝis, kaj mi neniam forgesos la vizaĝon de Eŭgeno Kupro, li rigardas al la aŭto kun tute malfermita buŝo, ambaŭmane kaptinte siajn tempiojn.

IV-a ĈAPITRO. Skandalo en la kazino

1

Nun jam ni devis ĝisatendi la matenon!

Unuavice mi kolazionis kun Nedda inter arboj kaj floroj, en iu belega sukeraĵejo de Parizo.

Sed nenio povis malhelpi nin en tio, precipe dum tia pompa posttagmezo, ke ni kverelu, sen ni havas emon ĝuste al tio.

– Mi ne rajtas diri pli multe. Kion mi faris ĝis nun, ankaŭ tio estas preskau ĵurnalista krimo, ke ĉefartikolo, kiu aperos sekvonttage, la antŭan tagon de la apero, ĝi estu objekto de parolado. – Petro… – kaj ŝi komencis karesi mian manon.

Poste ŝi ploris iomete, sed ŝi sentis kun sia bona instinkto, ke ĉiu plua provado estas vana, ŝi do proponis, ke ni promenu en la ĝardenon Luksemburgo.

En la ĝardeno Luksemburgo, ĉar Nedda havis ian urĝan aferon, baldaŭ ni devis adiaŭi. Altirinte ŝin, mi ekkisis la junulinon, kaj ŝi forrapidis.

Poste mi staris tie sola, kaj mi pensis pri tio, kion fari ĝis mateno?

Aŭ ĝis aŭroro. Kiam la unua gazetvendisto, la unua heroo de la triumfo, efektive portos la rezulton de la venko: Mian Ĉefartikolon, en tiu urbo, kie Bourin publikas dudek jarojn!

Mian ĉefartikolon!

Sed kion fari al tiu mizera, nevenkebla, nokto da tempo? Mi havas dekmil frankojn, kvankam centmil aŭ cenmiliono da frankoj estus vana. La tempo estas mono, sed la mono ne estas tempo. La tempo estas nevenkebla. Neaĉetebla, neprokrastebla. Ties pason povus influi nek la kuna forto de la tuta mondo.

La dudek tri jara Almási vizitis dancamuzejon kun studenta timemo. La dancamuzejo estas tiu loko, kie miaspeca homo estas la plej okulfrapa en la praktiko, li estas timida gasto.

Nu bone! Tie estas la amuzejo La Poule! Ni rigardu ĝin!

Ĉio bolis ĉirkaŭ mi! Mi estis dudek tri jara! Mi skribis ĉefartikolon! Alia solena momento estis por mi, kia la unuan fojon en mia vivo, sen ĉiu financa konsidero, en publika loko, mi prenis la menukarton en mian manon! Kompreneble mi mendis tuj ĉampanon. La vespermanĝo jam okazis en pli agrabla ĉirkaŭaĵo, en tiu ĉi nekutima loko, ĉar venis la kuraĝigantoj, la helpantoj, kiuj sciis pli multe pri mi, ol mi mem, kiam mi enpaŝis: la karaj, parizaj virinoj!

Ili ĉirkaŭis min, ni trinkis kaj…

Poste la lumo turniĝis kolore, ni trinkis multe da ĉampano, sed mi preferas la brandon, do la tuto estas distriĝo, nudaj ŝultroj, juveloj, mallaŭta muziko, tie kaj ĉi tie laŭta rido, ĉio ĉi miksiĝis en ian, konfuzan, kapturnan staton.

Kaj eĉ por momento mi ne sentis, ke mi liberiĝis de la urĝa premo de la triumfa aŭroro.

Poste la kanboj venis en mian kapon. Mi pagis kaj entaksiiĝis.

– Al Frusy a Boit! Sur la placo Pigalle! – mi kriis kun turniĝanta kapo.

La ŝofor ekveturis. Estus bone viziti Reneon Kárpát. Se necese, nun mi povus helpi ilin, kaj eble ili scias ion pri Sebao. La rolo de Sebao en Parizo estas enigma. Li malaperas konstante. Krome li havas armen obejkton, kun la sepflama insigno de la legio, kiu kaŭzis tiom da komplikaĵoj…

Mi eltaksiiĝas sur la palaco Pigalle. Trankviligas min la olda placo Pigalle, kie la ĝisosta Parizano amuziĝas. Nur la ĝisosta parizano troviĝas dumtage en la proksimo de Champs Élysées aŭ Operdomo, kie svarmas eksterlandanoj, elkore mi ne ŝatas tiun ĉirkaŭaĵon. Nek la fremdulojn! Ĉi tie sur la placo Pigalle estas alie! Oni ridas bone kaj teruriĝas elkore dum la hororaj terurdramoj en malmultekostaj varieteoj. Oni evakuis ĉi tien el la urbopartoj, invaditaj fare de la eksterlandanoj sian gajecon, konservitan por sia privata vivo. Ĉar oni devas estimi la turistojn, diablo forportu ilin! Tiuj kunportas la monon, kaj ĝi estas antaŭ ĉio, do la apoteke multekosta interna urbo estu ilia. Ĉi tie estas bone, sur la simpla Pigalle, ĉi tie ili estas hejme. La piedirantoj ne estas ĉifonaj kaj ne elegantaj, nur tiel parize trivitaj, ĉar saĝa homo vestas elegante nur sian edzinon. Tiel do li trinkas bieron, kriegas ŝercojn, li eniras sen fanfaronado en kiun ajn dancamuzejon post la laboro, portante ĉiutagan vestaĵon, kaj la plej granda mokincito estas tio, ke li fajfas, se plaĉas io al li, kaj li repostulas sian monon aŭdinte falsajn sonojn.

Mi trovas la dancamuzejon Frusy a Boit. Antaŭ ĝi estas tabulo, kiu reklamas Kolonelon Kárpát, la iaman kapitanon de la cara gvardio, kiu prezenttas originalajn, rusajn kaj kaŭkazajn popolkantojn. Kie lernis Kárpát originalajn, rusajn popolkantojn?

Tute neparolante pri kaŭkazaj?

Enpaŝinte en la ejon mi devas halti konsternite. Timige fremad, tamen bone konata homo proksimiĝas al mi, tute ne homo, sed aperaĵo, kun blonda, granda barbo, kun longa hararo ĝis la nuko, en stranga, rusa ĉemizo de sanktulo aŭ frenezulo, ĉe kies trunko pendis loze ligita ŝnuraro kun kvastaj finaĵoj. Bona Dio, ĉu li estas Reneo Kárpát? Sed kiel li aspektis?! Kiel Leo Tolstoj, la ermito de Jasnaja Poljana, aŭ eĉ plie, kiel Ripp van Winkler en la tria akto de la opero… Li petis min, ke mi ne faru sensacion, li devas roli tiel, laŭ la opinio de la orkestresrto kaj laŭkontrakte. Li estas kantisto de tango-kantisto kaj ludas sur ukulelo, en violkolora lumefekto de reflektoro, li prezentas refrenojn tra funelo, tamen li komponas operojn… Li aŭdis, ke ankaŭ mi havas laboron. Mi eksidu kaj aŭskultu lian programon.