– Mi petas vin – li diris embarasite, ruĝiĝinte ĝis la oreloj, – ankaŭ Maria Pataki estas ĉi tie… Ni kutimas kanti dueton ĉiuvespere. Se tio ĝenas vin, nur diru, mi refaros ĉion.
– Ba, oldulo mia – kaj mi frapetis lian ŝultron ridante – jam delonge ĉio estas kaputa. Mi nur povas ĝoji pro via rolo.
En la fumplena, brua, mucida, vingusta ejo ni puŝadas aliajn, kaj oni puŝadas nin. La paca, bonhumora homamaso drivas nin antaŭen.
– Petro!
Maria Pataki haltigis min.
Ŝi kutimas kanti ĉi tie, kiel la gasto de Reneo Kárpát, laŭ tiu konsento, ke eble ŝi povas eĉ vespermanĝi. Tio dependis de ŝuisto. Kaj baldaŭ vere enpaŝis silur-liphara ŝuisto, vestita parte per svetero, tute ebrie. Grandegaj manikoj pandis el sub lia jako ĝis la pinto de liaj fingroj, kaj li portis brunan artistan kravatron. Kiam Kárpát ekvidis ŝin, li diris al Maria:
– Jen estas via vespermanĝo.
Maria mendis la vespermanĝon, kaj la koncernulo tuj kriegis pugne batante la tablon, ke li volas aŭdi Volgajn kantojn.
Mi paroladis kun Maria. Objektive, amike. Nur simpla simpatio restis el la amo.
…Ĉi tie agadis ankaŭ Rudolfo Schalk Zombori, kiel rapid-desegnisto. Estas fakto, ke li desegnis eksterordinare rapide, sed li apenaŭ klopodis pri tio, ke la bildo similu iomete al la modelo. Li anstataŭgis tiun bagatelon kun tenera ĝentileco, kaj li eternigis ĉiun bela, juna, kun tia rezulto, ke ĝi signifus veran revolucion, se vi farus tion sur la tereno de kosmetikado. Malgraŭ tio, ke li cedis el siaj artistaj principoj, lia monoklo eĉ nun streĉiĝis orgojle en lia okulkavo.
– Kio estas al Ŝebao? – mi demandis de Zombori.
– De kiam li malaperis, mi ne vidis lin. Kvankam li scias bone, ke mi bezonas mian ŝalon. Mi malvarmumas facile.
Ni ne povis paroladi plu, ĉar oni estingis la lampojn. Aŭdiĝis aplaŭdo… La dirigento turnis sin al la publiko, kun barbo ĝiszona kaj solena vizaĝo. Li salutas la publikon kun simpla “Zdravstvujtje”. Kaj mallaŭte li anoncas la titolon:
Zarusnja, ho Zarusnja.
Kiel li scias ruse?
Ŝajnas, ke oni ŝatas tiun rusan kanton, ĉar oni interflustradas ekscitite. Sed tuj Reneo Kárpát, je mia plej granda surprizo prezentas la sekvan kanton:
Nur unu zarusnja estas en la mondo
Volgo, Volgo mia belega paro…
– Sankta Dio! – mi flustras al Zombori. – Ĝi ja estas la kanto, kies titolo estas Nur unu knabino estas en la mondo.
– Pst… Ĝi estas la kanto Zarusnja sur Pigalle! – flustras Zombori.
Kaj mi aŭskultis ĝin konsternite, miaj haroj stariĝis, kiel li daŭrigis.
La bona Dnjester, ve, kiel amas min
Ho, Zarusnja al mi vin…
Kaj malgaje muzikaĉas akompane la ukulelo, kaj la voĉo de Kolonelo Kárpát tremolas, konvene al la plendinda, rusa kanto. Freneza ovacio! La Kolonelo dankas la aplaŭdon per aldono, li metas sian dekstran manplaton sub sian nukon, kaj li kantas kun svingiĝantaj genuoj:
Sevastopolon ni devus iri
Virmeleagron ni volus akiri
Lante, trojko, truas la korb’
Elfalos la Volgo-virkok’
Kaj li aplaŭdas, piedbatas, diras, hej, li turniĝas kun krucitaj brakoj, kaj ambaŭmane li frapas sur la plankon kun la maksimumo de sia bonhumoro, fine li ĝojkrias en rapida kanto “hej, hoj, Lina, en Vladivostok’ la anas’ estis malaltpreza! Hej!”
Kaj li stamfis.
Ĝi tre plaĉis la la publiko, kvankam estis iu, kiu multe pli taksi la kanton Supre de la ondanta Volgo
La rolado de Kolonelo Kárpát komence tre surpirzis min, sed baldaŭ mi alkutimiĝis tion, kiel en Parizo, sed precipe sur Pigalle oni alkutimiĝas al la plej strangaj cirkonstancoj post paso de iom da tempo.
Dume alvenas la mondfama, hungardevena film-ĉefreĝisoro kun sia stabo, kaj kun li venas la ĉiopova ĉefdirektoro, kiu estas malata homo kun kaprobarbo. Knalas la korko de la ĉampano, flugas la neĝbuloj kaj la paperserpentinoj. Blankbarbaj, maljunaj sinjoro portas turbanon aŭ du centrimetran pajloĉapelon, kaj la reĝissoro pustulas pugne batante la tablon, ke Kolonelo Kárpát kantu la kanton, kies titolo estas Siberio surĉiele flugas hejmen trankvile, krome la ŝatatan kanton de la ĉefreĝisoro: En Orosháza ne estas Volgo, nur du. La ĉefreĝisoro vizitis ĉi tien ĝuste pro tiu kanto, ofte kun siaj elegantaj, budapeŝtaj konatoj. Antaŭ ol ili enpaŝus, li disdonis pingletojn al la membroj de la societo, kaj tiuj devas pikadi sin men dum la prezentado, ke ilia rido ne vanigu la karieron de Reneo Kárpát. Kárpát jam estas morte laca, sed li jam finas ankaŭ sian lastan programeron, laŭkutime per rapida kozaka danco, krucinte siajn brakoj, kaŭrante kaj ĝojkriante, ke “Rara Dnjester, rara muzik’, rara car’.”
Fine de la sovaga, kaŭkaza, vigla kanto Ribári diris al Zombori rekone pri la Kolonelo.
– Ĝi estas bela plenumaĵo de la kapitano. La francoj povus malsatmorti ĉe ni, ĝis oni persvadus mian avon al tiaĵo. Kvankam la olulo estas du jarojn pli juna, ol Kárpát.
Kaj tiam haltas iu kaj metas sian manon sur mian ŝultron.
– Mi serĉas vin, Petro…
Ŝebao!
– Ankaŭ mi serĉas vin jam delonge! – mi diris ekscitite.
– Kie ni povus paroladi?
– Trankvile restu ĉi tie – diris Ribári, – ĉar mi devas konsulti kun miaj sekundantoj pri la duelo.
Li tuj flankenvokis Kolonelon Kárpát kaj Zombori-on.
Sekvan tagon ni siiĝis pri la rezulto de la duelo. Ĝi okazis jen tieclass="underline"
La duelantoj staris vid-al-vide kun akra glavo. Sinjoro Vanek decidiĝinte kaj pale.
Poste venis Ribári. Li kondutis tre nervoze. Li fumis cegaredon post cigaredo, kaj konstante prokrastadis la duelon, ke lia glavo tuŝis la teron, oni seninfektigu ĝin kaj konstante fiksrigardis sinjoron Vanek, kiu staris rigide, kiel statuo, en iu mano kun la glavo, en la alia sia pantalono.
Kiam aŭdiĝis la krio “ek”, kaj sinjoro Vanek stamfis, Ribári retropaŝis, mallevis sian glavon kaj diris, ke li sentas fortan korbatadon, ili atendu iomete. La domprizorgisdtaro ridetis malestime. Oni donis iom da akvo al Ribári, sidigis lin, poste li ekstaris denove… Sed Ribári forĵetis la glavon, kaj kriis, ke la sekundantoj estas friponoj, li subtenas sian vidvan patrinon, li estas ankoraŭ juna por morti, li ne lasas buĉigi sin fare de tia damaĝbesto… B. Eduardo – li kriis – ĉu vi volas mian sangon?!.. Do mortigu min, puŝu vian glavon en min, estu muranto de via plej bona amiko…
La konduto de Ribári okulvide kortuŝis sinjoron Vanek kaj diris, ke li kontentiĝos per la pardonpeto de la junulo. Ribari dankis tion, kaj pardonpetis solene, kaj la ekstere atendanta sinjorino Tourtelette ĵetis sin al la kolo de sinjoro Vanek kun la jena ekkrio “heroo mia”.
Mi do restis en duopo kun Ŝebao.
– Mi scias, ke vi lasis ĉe mi ian objekton el via pakaĵo, kion oni serĉis ĉe mi. Pri tio mi volis paroli kun vi.
– Jes, sed bedaŭrinde ĝi malaperis. Ĝi apartenas al mia vundita amiko…
– Al la frato de Nedda.
– Vi jam scias, des pli bona estas tio. La knabo vokis min, kiam li alvenis, kaj li enloĝiĝis en la teretaĝon de la vilao vundite…
– Atendu! Foje mi venigis la policon…
– Mi estis tie je duonpaŝa distanco de vi – li diris ridetante. – Tiu kompatinda cerbmalsanulo, kiun kuntrenis la frato de Nedda kaj helpis pansi Ivan-on, li sukcesis venigi vin subite. Mi vidis el malantaŭ la pordo, ke vi kuregias al la polico, tiel mi suprenportis Ivan-on kaj la frenezulon en la ĉambron de Nedda.