Выбрать главу

– Tiam mi vidis la paŝaon ĉe la fenestro denove… Ĉu via amiko mortis?

– Ne, li nur malbonfartis, mi devis transporti lin en la hospitalon, kaj tiun nokton mortis tie la juna frato de kolonelo Grey.

Mi ne plu eltenis la fumon, la atmosferon de la brua ejo. Ni adiaŭis. Mi pensis pri Nedda kaj pri la ĉefartikolo. Forlasinte la ejon ebriete, vertiĝante, mi iris rigardi la barokan vilaon. La malnovan, barokan misteron.

Mi rigardis la lavĉambron, la fenestron de Nedda kaj la etaĝajn fenestrojn. Subite mi vidas, ke lampo lumas sur la etaĝo…

– Ĉu mi neniam povas vidi tiun konstruaĵon tiel, ke ne ekbrilu malantaŭ la fenestro de iu neloĝata ĉambro tiu stranga lumo?!.. Kiel mi rigardas la fenestron el inter la malgajaj arboj en griza prilumo, ia nova, stranga sento ekregas min…

La kvina fenestro! Tie mortigis sin Aleksandro Gorĉev.

Mi staras mane kaj frunte algluiĝinte al la krado, atendante la gazetvendistojn, kvankam mi scias bone… La baroka domo nun diras, ke mi estas egoisto. Pere de ĝi mi atingis ĉion sur la tereno de mia laboro, sed la Sekreto, kiu tiomfoje tiris min al si, la sekreto estas nenie. Mia ĉefartikolo estas nenio el tio, kion ĝi postulis.

Nun la fenestro mallumiĝas. La ebrieco pasas kun malvarmiĝanta sento. Miaj kapo, piedoj peziĝas kaj torporiĝas, tiu torporiĝo rigidigis min ĝis senmoveco de la morto.

…La meza pordo malfermiĝas subite, kaj iu kun grincantaj, duraj, botaj paŝoj, tiel, ke mi pensas tiun Nedda, ekiras al la pordego.

Poste tiu malfermas la kradan prodegon, la lumo de la strata lanterno ĵetiĝas sur tiun homon.

La maljuna Aleksandro Gorĉev paŝas sur la straton. La mortinta d-ro Aleksandro Gorĉev!! Jes! Liaj peltmantelo, kolosa figuro, densa liphararo, oblikvaj brovoj… Tiun homon mi vidis, klare, sur foto…

Ĝi nun tiel estas vera, aŭ malvera…

La bruo de la paŝoj silentiĝas ie… Tio okazis nun, ke mi divenis la sekreton de la baroka vilao. Mortintoj vagas en ĝi.

…Mi algluiĝas al la krado nekapabla moviĝi, dum la paŝoj de la grandega homo ankoraŭ estas aŭdeblaj. Mi ne scias, ĉu dek minutojn aŭ duonhoron mi staris tie.

Poste mi klopodis sekvi tiun Gorĉevon, pri kiu mi scias, ke li estas mortinta delonge, sed li jam tute malaperis ie en la aŭrora krepusko, kaj kiel ĉiam pli heliĝis la ĉielo, tiel mi sentis, ke la parizaj gazetvendistoj scias hodiaŭ, ke mi atendas ilin, kaj tiuj ŝercadas…

Tiel plumbe pasis la tempo

La domo pravis! Mi konsideras la aferon egoisme. Mi jam ne postiras la aperaĵon, mi esploros nenion, mi nur atendas mian ĉefartikolon.

Fine! Fine! Svarmas la gazetportistoj kun la matenaj ĵurnaloj. Mi opinias, ke tiun tagon mi estis la unua gazetaĉetanto en Parizo. Mi prenas ĝin en mian manon ekscitite, poste kvazaŭ la tuta baroka domo estus falinta sur min, la mondo preskaŭ diseriĝis ĉirkaŭ mi. Jen tio estis anstataŭ mi ĉefartikolo:

SIRO LUDOVIKO LA BANKRABISTOestas la farinto de la bankrabado en la kvartalo Montparnasse

La polico jam estas sur lia spuro.

Faliginte la gazeton el miaj manoj, mi ŝanceliĝadis al la muro, sen ĉiu penso, sento kaj kompreno.

2

Ne la timo estis mia unua reago. Mi sentis tiel, ke mi devas ridi. Stentore kaj skuiĝante! Mi imagis la malatan, infanaspektan Siron Ludovikon kun liaj maldiketaj brakoj, pala vizaĝo, kiel li interrompas ĉe rimo traduki la poemon de Jen Ricturs, kaj li penetras bruske prirabi iun bankon en siaj manoj kun du pistoloj! Kompreneble en lia poŝo troviĝas kompleta poemaro de la afabla, pastro-poeto Benedek Virág, ke li ne embarasiĝu kaze de estrema danĝero.

Nu ne! Ĝi estas sonĝo. Kaj mi rigardas la gazeton denove. Vane: ĝi estas realaĵo. Sendube! Ĝi temas pri Siro Ludoviko. Lia lasta adreso: strato Roi Sicilie, numero 54, kaj lia antaŭa loĝejo. Kiel oni scias tion? Siro Ludoviko ja ne anoncis sin oficiale. Lia antaŭa loĝejo estis en la hotelo Portugalo antaŭ unu kaj duon jaroj, kie drinkema, facilanima pordisto anoncis lian ĉeeston, ĉar li ne sciis, kio li faras.

La novaĵo cetere estis relative mallonga, presita nur per tre dikaj literoj. Kiel la hokbastono de Siro Ludoviko. Ĉiu memoras – publikas la gazeto – tiun temeraran krimulon, kiu dum hela antaŭtagmezo, kiu penetris en la mano kun du pistoloj en la filion de la Franca Banko en la strato Billancourt, li mortpafis la kasiston kaj suboficiron, prirabinte la kontantan monon, li forfuĝis.

La novaĵo ne maltrankviligis lin eĉ por sekundo. Ĝi povas esti nur io terura kaj freneza eraro.

La bankrabado de Siro Ludoviko ne signifas grandan danĝeron. Sed malantaŭ la nepublikigo de mia artikolo povas esti io.

Maeniĝis. Nun certe ankaŭ Nedda atendas ie la gazeton. Kun mia ĉefartikolo. Mi tuj telefonas al la loĝejo de Bourin. Estas ĝenerale konata, ke li vekiĝas frue.

– Bonan matenon, ĉi tie parolas Almási…

– Kiu? – li demandis raŭke.

– Almási – mi respondas, kaj mi sentas tuj, ke estas ia problemo. – Tiu Almási, al kiu vi promesis, kies artikolon publikigos la hodiaŭ gazeto, kiel ĉefartikolon.

– Ĝi estas ia eraro – respondis Bourin heziteme, kaj sendubas, ke tio estis lia voĉo. – Mi tenas ĉiam mian promeson, se nur ia malkorekta afero ne devigas min agi alie. Ĉu vi do transdonis artikolon al la redaktejo?

– Mi transdonis tion al vi, sinjoro Bourin!

– Ĝi estas ia eraro… mi ne scias pri tio, ke vi estus transdoninta artikolon al mi. Ĝi estas ia eraro…

Mi ankoraŭ parolis.

Sed li demetis la aŭdilon! Li ne aŭdis eĉ unu vorton de mi.

Sed li donis fadenon en mian fanon. Io do okazis depost hieraŭ… Sed mi parolis nur kun Nedda… Nedda! Ŝi povintus rakonti ion! Ĉu tamen ŝi estis aventuristino?

Mi kuregas al ŝia loĝejo.

Nedda ne estis hejme. Sinjoro Vanek ne vidis ŝin de tagoj.

Mi kuregis plu. Mi trovis Ribári-on en la kafejo Globe. En la mezo de rondo. Li diris ekspertizon en diskuto pri briĝo, kaj oni aŭskultis lin muta atento, kiel la plej superan forumon.

– Kio okazis? – mi demandis, ekscitite flankenvokinte lin.

– Iu enlicitis kvin karoojn.

– Homo, temas pri Siro Ludoviko!

– Nu jes la bankrabado! – li mansvingis kaj oscedis. – Mi ridegis multe. Ĉu vi venos matenmanĝi ien?

– Nu, sed ni devas fari ion!

– Ĉu antaŭ matenmanĝo?

– Vi estas senkora ĉarlatano…

– Tio jam okulfrapis ankaŭ al aliaj. Vidu, se vi havus tiom da prudento, kiel malsana kokido, tiam nun vi ĝojus, ke iu via amiko faris sian fortunon. Vi estas envia.

– Se vi frenezumos eĉ plu, mi batos vin je la kapo per biliardbastono!

– Nu bone, mi do klarigos tion. Kelnero! Mi petas po du glasojn da mentola drinkaĵo. Ĉu vi trinkos, ne? Aŭskultu min! Se ankoraŭ tri tagojn oni sukcesos publikigi la nomon de Siro Ludoviko sur la titolpaĝo de la ĵurnaloj, tiel li estos sukcesa homo.

Fine mi komprenis ĝin. Ribári estas samtiel certa pri tio, ke Siro Ludoviko estas tute senkulpa, rilate la aferon, kiel mi. Nu, sed se tio evidentiĝos, kia rehabilitacio okazos!

– Mi jam parolis kun Reneo Kárpát – daŭrigis Ribári. – Ankaŭ la knaboj komprenis, ke mi prijuĝas la situacion bone. Je mia konsilo ili decidis ne tuŝi tiun grandegan reklamon en la intereso de Siro Ludoviko. – Li ĝemis. – Kiel bone mi povus ekspluati tion, se ĝi okazintus al mi!

– Mi ĝojas, ke ĝi okazis ne al vi.

– Ĉu vi tamen estas envia?

– Eĉ mi maltrankviliĝus! Mi ne scius certe, ĉu vi estas senkulpa?

Mi iris plu. Kien? Kien?

Komenciĝis la persekutado. Mi vizitis la redaktejon, kie oni diris al mi, ke Bourin akceptos min morgaŭ matene je la oka horo. Ili ne scias, kien li iris. Neniu scias pri mia artikolo.