Выбрать главу

Mi rakontis la tragikomikan historion de Siro Ludoviko al la okulvitra redaktoro, kaj mi petis lin kotroli tion, ĉar la afero tre maltrankviligas min.

Li aŭskultis min atenteme. Poste li mansvingis, kiam mi priskribis Siron Ludovikon. Li eĉ ridis.

Okazis ia neglektemo, rilate la aferon. La Fremdulkontrola Oficejo intermiksis la indikojn de Siro Ludoviko kun tiu de hungardevena krimulo, havanta similan nomon. Li transiris en alian ĉambron por telefoni.

Li tre rapide kaj serioze revenis.

– Mi povas fari nenion. Kaj ne implikiĝu, filo mia, en la aferon… Mi ne scias, pri kio temas, sed oni ankoraŭ neniam parolis kun mi tiel mallonge.

Poste mi iris denove al Nedda. Nenia rezulto. Sinjoro Vanek trankviligas min, ke ŝi estis hejme je la deka horo, sed baldaŭ ŝi forrapidis. Ne, ŝi ne lasis mesaĝon.

– Kio estas la sinjoro Wendriner? – mi demandis.

– Sinjoro Wendriner nun vivas vere bone!.. Mi mastro asignis cent frankojn al ĝi potage… Mi asertas, ke li estas tute freneza, kiel povus elspezi leono cent frankojn potage en Parizo? Sed mi ne povas diskuti, kiel li ordonis, mi portas ĉiutage el la kafejo matenmanĝon, paketon da cigardoj, kaj la plej deliktan parfumon en la banĉambron, kun tiu instrukcio, se ĝi elĉerpiĝos, mi aĉetu alian. Sed ĝi ne elĉerpiĝas. Tiu bestaĉo eĉ ne malfemis ĝin… Ĉiu traktas tiun bestion, kiel li volas. Li povas viziti kafejon kun ĝi. Sed kial devas kadukiĝinta leono aboni la ĵurnalon Matin, tio estas tute nekomprenebla… Se mi ne estus vidinta mian mastron, kiam en Nico li stiris taksion, portante smikingon kaj pajloĉapelon, mi povus kredi, ke li freneziĝis subite. Tiel mi scias, ke li jam estas tio delonge… Vidu, mi ricevis ĝin hodiaŭ. Atentu, ĉar vi sonĝos pri tio.

Ĝi estis letero, en kiu la ĵurnalo Matin informas sian abonanton, nome sinjoron Wendriner, ke dum la lasta lotado li gajnis veran, unurangan ŝelkon el gumo. Portu ĝin feliĉe. Sinjoro Vanek mansvingis ĝemante.

– Mi ne kredas, ke mi povus persvadi ĝin al tio… Vi do povas imagi!

Mi adiaŭis sinjoron Vanek rapide. Nun mi volis serĉis Sebaon. Bulvardo Vilette, n-ro 9. Mi skribis poŝtkarton al tiu adreso.

Mi tuj sidis en aŭton, kaj post dek minutoj mi estis antaŭ la domo.

Antaŭ la pordego staris armita gardisto: la politika polico de Parizo.

Vespere mi revenis denove al la redaktejo. Ni paroladis pri Bourin. Dum la sekva balotado li certe eniros en la parlamentejon. Kaj li estas iu el la plej ŝanca ministrokandidato. Li havas multe da malamikoj, ĉar li ne toleras eĉ la plej malgrandan malkorektaĵon. Io estas preparita kontraŭ li. Multaj homoj diras tion. Tiom da malhonestaj homoj timas lin, sciante, ke ili povos esperi nenian indulgon, rilate la koruptadon, se Bourin estos ministro. Sed Bourin ne atentas pri la singardemuloj, kiuj avertas lin, ke multaj potenculoj, kiuj estas nur iomete koruptemaj, rajte timas lian ministrecon.

Mi sentis, ke tiu homo estas tre-tre proksime al mi, kaj mi ŝatintus defendi lin. Sed kiel kaj de kiu?

Mi sidis en la redaktejo kaj maltrankvilis pro Bourin. Mi havis malbonan antaŭsenton. Baldaŭ venis iu el la Kazino por la Oficiroj, li diris, ke la oldulo kartludas.

– Ĉu li kutimas kartludi?

– Jes – li respondis, – kaj li ankoraŭ neniam ludis ĝis nun tiel bonŝance. Li havis trifoje flösch-on unu post la alia… Kio estas al vi?

Ridinde. Kio estas al mi? Preskaŭ mi falis en histerian staton. Mi elŝanceliĝadis el la redaktejo. Kio strangolas kaj tolporas min pro la teruro?

Li havis bonŝancon… Sed la granda bonŝanco signifas la morton! Kia stultaĵo ĝi estas…

Mi ne sciis, kiel pasigi la tempon.

Mi iros en la hotelon kaj enlitiĝos. Mi ekscios ĉion morgaŭ.

Reveninte en mian ĉambron, kaj antaŭ ol malvesti min mi vidas, ke la tirkesto de mia noktoŝranketo estas malfermita. Multe da dokumentoj estas en ĝi. Letero kuŝas sur la unua paparfolio:

“Ne maltrankviliĝu, vi, idioto! Estas nenia problemo. Jen mi sendas la lastan daŭrigon, kaj mi brakumas vin. Ludoviko.”

Siro Ludoviko skribis!

Mi ne estas dormema. Elpreninte la romandon de Siro Ludoviko, mi komencis legi tion. Estis ĉirkaŭ noktomezo, kiam mi finis ĝin.

Venis en mian kapon, ke la politika polico eble tial serĉis la ruĝan kajeron, ĉar en tio povas esti ia militista sekreto. Komenciĝis do la persekuto por akiri la ruĝan kajeron. Kaj ili eble povis diri tion nek al Ŝebao, ke la kajero estas grava.

Kiel fulmo, tiel klariĝis la enigmo antaŭ mi!

Oni volis kapti Siron Ludovikon pro la kajero, sed ili ne rajtas publikigi tion, ili do elpensis ian mondfman krimon, suspektante lin, ke li estu arestata dum dudek kvar horoj.

Sed kie en la infero li estas?

Kiel diable trafis tiu dokumento ĉi tien?

Jen vidu! Ankoraŭ du apartaj paperfolioj troviĝas en la tirkesto. Mi elprenas kaj komencas legi tiujn. Mi paliĝas, la sango malleviĝas el mia vizaĝo, kaj kunpremiĝas mia gorĝo pro ekscitiĝo. Oh, Sinjoro! Jen ĝi estas!

Je la kvarona horo post noktomezo mi kuradis, kiel amoklo tien-reen por voki taksion, kaj mi diris al la ŝoforo:

– Kazino por la Oficiroj! Vi ricevos mil frankojn, se vi zorogos nek pri puno, nek pri nenio.

Jen estas la Kazino. Mi suprenkuras. Estas ia balo. Mia spiro haltas en la vestiblo. Mi freneziĝis. Kio ĝi estas?

En angala uniformo staras tie… kun balteo kaj ordenoj.

Sinjoro Vanek!?

Kiel?!.. Mi ne kuraĝas alparoli lin… Sed nun estas nenia dubo, li levas alten sian manplaton kun majesta movo:

– How do you do, mi sweetheart? Ĉu ankaŭ vi kutimas viziti ĉi tien?

Mi frotas miajn okulojn. Ĉu eble la ŝoforo veturigis min al la maskobalo de la domprizorgistoj? Mi volas eniri en la halon. Iom kuspanaza junulo kun infana vizaĝo alpaŝas min kaj prenas mian brakon. Sankta Dio! Li rompos ĝin.

– Ne moviĝu, faru nenion, ĉar mi frakasos vin!

– Sed…

– Mi estas Ivan Gorĉev… Vi povas eniri malrapide. – Ni eniris kun sinjoro Vanek! Rimarkinte min, Bourin mire rigardas al mi. Multaj homoj atentas la ludantojn ĉe tiu tablo. Oni ludas riskante nekredeblan altan monsumon, kaj la ejo estas bura pro la bonŝanco de Bourin. Nun subite proksimiĝas iu al la tablo, alta, civile vestita homo inter la multe da vesperfestaj roboj kaj uniformoj. Gorĉev ekprenas la brakon de sinjoro Vanek, kiel startigisto, kiam li signalas kaj diras: “Nun!”

Sinjoro Vanek paŝas al la tablo, samtempe la civile vestita homo eksidas:

– Pardonon… Jes, mi pensas, pardonon – li diras kaj rigardas al Gorĉev, ĉar tiu verdiĝas pro kolero, li diras tion mallaŭte. – Bone, bone… ĉu eblas nek demandi? – Ĉiu turnas sin ce la tablo al li, kaj li ekparolas jene: – Mi, se mi memoras bone, estas kolonelo Grey, kaj mia frato mortpafis sin post simila ludpartio. En Kairo… Jes, mi pensas, ke Kairo estas en ordo…

Vlasta – li estis la viro en civila vestaĵo – balbutaĉis ion.

Sed tiam jam li staris blanka, kiel la muro. Kaj li rigardas sinjoron Vanek dirante:

– Ĉu vi kuraĝas min, ĉu kuraĝas min…

Sed nun jam oni ne povas reteni min, mi kaptas amason da ludkartoj:

– Per tiuj vi kutimas murdi, vi, fiulo!

Kaj mi batas tutforte ne lian vizaĝon kun la ludkartoj.

La ordo ĉesis, Vlasta saltante estis ĉe la vitra pordo

Sed li haltas! Li ambaŭmane kaptas al sia gorĝo kaj ekŝrikas! Kaj li staras tie, kvazaŭ mense konfuzita:

Aleksandro Gorĉev enpaŝas tra la pordo!

Kun siaj brovoj, barbo, cikatro, similaj al tiu de Mefisto, majeste, kia li estis iam en la realo.

Ankaŭ mi sentas ian tute malvarman frostiĝon. Vlasta dorseniras…

Ŝajnas, ke li freneziĝas. Li ekŝrikas kaj… En la konsterniĝo de terura tintego li saltas kapantaŭen al la malfermita fenestro kaj falas sur la straton…