Du virinoj svenas, kaj multaj homoj staras falve, kiel vakso, kiuj konis la maljunan Gorĉev-on, kaj tiam Ivan Gorĉev fine ekkrias stentore:
– Jen tiu ĉi homo estas mia amiko, nomata Stefano Ŝebao, aktoro, en la masko de mia patro.
Miaj genuoj fleksiĝas, kaj mi eksidas. Kiuj ĉeestis tiun scenon, tiuj neniam forgesos ĝin…
Kaj sub la fenestro, kuŝis Vlasta mortinte.
– Ĉu estas mirinde, se iu fariĝos nervoza? – diris sinjoro Vanek apud mi mallaŭte.
V-a ĈAPITRO. La ŝlosilo de la enigmo
Nun jam multe pli trankviele mi legis denove tiun certajn, lastajn paĝojn de la manuskripto de Siro Ludoviko.
“Petro! Ŝajnas tiel, ke ĝi ne apartenas al la romano, ĉar Ŝebao notis sur la returnita fina flanko de la kajero, sed mi alprenis tiujn, ĉar ili estas tre interesaj. Ne maltrankviliĝu pro mi, mi estas en bona loko.”
La konfeso de Manuelo
Manuelo, sidanta sur sia lito, mi skribas ĉi tiujn frazojn je lia peto. Li deziras, ke mi montru ĝin al Ivan Gorĉev, se li resaniĝos.
“…Iam mi estis fama trompludisto. Kiam mi akiris multe da mono, mi ĉesis tion: Mi oiniis por eterne. Sed iu devigis min ludi denove. Temis ne pri tio, ke mi trompu, aŭ superruzu iun. Mi devis mortigi. Pert kartludado.
Nek la lego, nek Sharo, nek la lastas momento ĉi tie sur la morta lito povas forviŝi de antaŭ miaj okuloj la vizion de tiu reaperanta brava, kara, long-liphara, strang-brova, gaja, rusa sinjoro, kiun, cedante al la devigo, mi mortigis per la kvina flösch.
Li nomiĝis Aleksandro Gorĉev. Kaj Ivan Gorĉev, kiu estis bona al mi, kiel mia frato, estis lia filo. Ankaŭ li fariĝis viktimo de trompludo. Li rakontis al mi, tiun tagon, kiam Benguz preskaŭ mortigis lin. Kaj mi sciis, ke oni stampis lin trompludisto kun tiu sama malico, pro kio tiu kompatinda, maljuna Gorĉev, lia patro, motrpafis sin. Mi sentas mia devo rakonti la sekreton al tiu mi kara, bonkora amiko. Tiel do li eble reakiros sian honoron, kaj eble ĝi povos redoni ankaŭ al tiu mortinta homo, kiu eble paciĝos kun mi rekompence por tiom da suferoj, per kio mi pagis pro lia morto kaj honoro.
Tio okazis en Schwinemünde. Mi kartludis kun iu… kaj mi gajnis nekredeble multe da mono… ĉio sukcesis ĉe li… kaj tiam… subite evidentiĝis, ke li… ke li scias pri mi… Li perdis intence tiel altan sumon. Li atentis, ke mi trompas kaj toleris. Poste li ĉantaĝis min… Li deziris, ke mi instruu lin trompludisto, ke li veturu kun mi kaj povu atenti min. Mi devis obei. Li lernis kaj progresis kun nekredebla persistemo antaŭ miaj okuloj. Li lernis dum noktoj iujn artifikojn, kiel rekoni ĉiujn plej etajn signojn sur la kartoj dismetataj, kaj doni aliajn anstataŭ tiuj por alpreni la pli bonajn al si. Mi tre miris pri tiu homo, ĉar li havis tre multe da mono. Hazarde mi eksciis ankaŭ tion, ke li estas altranga sinjoro. Li finis la lernado post unu jaro. La lastan vesperon li kartludis kun mi. Li trompis, gajnis, kaj vane mi atentis: mi vidis nenion. Mi konfesas: li superis min. Sed ĝi estas granda afero! Poste li malaperis, kaj mi ne aŭdis pri li.
Foje mi vojaĝis al Egiptio. Estis granda rikolto, sed ĝi ne apartenas al la historio. En la kazino de Kairo, kie mi ludis, subite mi ekvidis tiun homon. Li ludis kun oficiroj. Mi atentis lin el la spegulo, kaj mi vidis, ke li trompas. Sed tio estis interesa. Li trompis dum la tuta vespero kaj ne gajnis. Eĉ. Li estis perdanta. Mi ne komprenis. Angla, kolonia kolonelo, nomata Grey gajnis la plej multe. La aliaj du partneroj, iu estis milionulo kaj suker-barono, la alia konata diplomato, estis ekster iu ajn supekto. Baldaŭ mi aŭdis, ke mia disĉiplo loĝas ĉi tie duon jaron, li ludas la duan fojon. Liaj partneroj estas pasiaj kartludantoj. Mi ne komprenis. Kolonelo Grey ludis kun fabela bonŝanco. Plie ŝajntis tiel, ke li estas la trompludisto, sed mi vidis klare, ke li eĉ konjekton li ne havas pri tio. Ili ludis jam la duan tagon. Laŭ fakĵargono la kartoj verŝiĝis al la kolonelo. Ankaŭ la mono verŝiĝis al li. Kaj sekvan tagon antaŭtagmeze la kolonelo mortpafis sin.
Kiel ĝi okazis? Onidire iu ludanto riskis kaŝan suspekton, kaj la respektata persono de la kolonelo ne povis malhelpi la direkcion de la klubo, ke ili ekzamenigu la kartaron post la ludo kun la specialisto de la polico. Kaj oni trovis la “drucker-on”! Ĝi estas la gutoforma marko de la trompludisto. Unge oni ekpremas la internan flankon de la karto, ke eta tubero restu sur ties ekstera flanko. La specialisto konstatis facile, ke okazis trompludo. Estas videbla la postsigno de la ungo sur la interna flanko de la karto. Oni alvokis la kolonelon forlasi la kazinon. Tiam li mortpafis sin. Oni diris, ke lia morto estas granda perdo.
Ĉu vi komprenas? Tiu trompludisto sen la scio de la koloneo dismetis al li la gajnajn kartojn. Grey pensis tion, ke li havas mirindan fortunon. Kiu estus pensinta, ke iu multe perdinta partnero dismetas tiujn kartojn tiel?
Estis tute hazarde, kiam okazis alia sinmortigo, en Turkio, denove mi estis tie, kaj mi informiĝis, ke ankaŭ li partoprenis la partion. Duonjaron li vivis ie, ĉiam alinome, kun maskita eksteraĵo, li ludis malofte, eĉ tiam li perdis. Poste li sidis kun la viktimo komune kartludi.
Mi devus publikigi tion aŭ denunci lin. Mi ne scias, sed mi sentas tiel, ke genia inventisto de neniam ekzistanta branĉo de krimo posedas enigmajn patentojn sekrete, kaj li vivas kiel nevidebla fantomo surper la socio de honestaj homoj. Ni devas liberigi la homaron de li!
La fatala turnopunkto de mia historio okazis jene:
Mi jam ĉesis kartludi, mi ne okupiĝis pri ĝi, kiam iun tagon aperis tiu homo, kiu konis mian paseon kaj disigis min de mia familio.
Li rakontis, pri kio temas. En iu loko, kie li ne povas riski, mi devas ludi. Mi povas fari tion okulfrape, ĉar oni estas bonfidaj. Mi dismetu la kartojn tiel, ke la koncernulo gajnu altajn monsumojn dum du-tri tagoj. Temis pri la maljuna Gorĉev. Mi devis fari tion. Kaj mi ekŝatis tiun homon dum kartludado. Li estis afabla, gemuta sinjoro, kaj mi petegis pro li. Pro la maljuna Gorĉev. Sed tiu homo estis kruela kaj rezoluta. Li ne konis indulgon.
Kial li faris ĉion ĉi?
Pro Galachad. Galachad estas bel-situa insulo proksime al la bordoj de Sirio. Ĝi havas grandegan kazinon inter la palmoj super la haveno, kiu ĉiurilatei konkuras kun tiuj de Montekarlo.
La batalo okazis por la kazino, konstruita sur la admirinde bela bordo de la insulo. Gorĉev pere de sia heredaĵo ekposedis la insulon. Li ne estis riĉa homo, kaj la kartlud-kazino pagis altan salajron kaj tantiemon, ĉar ĝi estis nekeredeble enspeziga. Malgraŭ tio li deklaris, ke li ne plilongigos la luon de la kazino post paso de la trijara kontrakto. Sed la alia heredanto, kiu estis same rusa nobelulo, ĝojis pro la luo, kaj kio ne estis publike konata, ke ankaŭ la majoritato de la akcoj de la akcia societo, luanta la kazinon, estis en lia mano. La koncernulo estis fariseo, kiu ne kuraĝis elpaŝi antaŭ la homojn, eĉ li aliĝis al Gorĉev, rilate la malvalidigon de la kontrako, kiel kunposedanto, sed fine li ekzekutis lin.
Same li agis al paŝao Emin, kiu insistis en Turkio la okupon de la insulo Galachad pro politikaj celoj, kun multaj malgrandaj insuloj. Li jam preskaŭ fariĝis ministro, kiam li implikiĝis en kartlud-skandalon. Laŭ la malverŝajna efiko de la kvina flösch oni ekzemenis la kartojn, tie estis la “drucker”, la fabela gajnaĵo, la markitaj kartoj. Kaj kuglo! Mi eksciis hazarde, ke tiu homo resaniĝis, sed la kapopafo konfuzis lian menson, tiel lia familio neniam refutis lian morton.
(Tio estis do la sekreto de paŝao Emin, kiun mi renkontis nokte. Kaj filo de Gorĉev, ŝajnas, ke li ne finis la esploradon en la afero de sia patro, pro ia pruvado li kolektis tiujn homojn. En la barokan domon. La junan fraton de la mortinta kolonelo, paŝaon Emin…)
Mi scias, ke kolonelo Grey volis eldoni dekreton, kiu malpermesus al la anglaj, koloniaj oficiroj viziti la insulon Galachad, kaj al la lŝipoj, alvenantaj el la direkto de Egiptio tuŝi ĝin… La pluraj sinmortigoj, emeritigo pro kartludŝuldo kaj degradigo devigis lin al tio. Sed antaŭ la eldono de la dekreto li mortpafis sin pro kartlud-skadalo en la kazino de Kairo, kie li mem ludis. Lia posteulo estis multe pli komprenema al la sinjoroj de la kazino. Ili sciis tion antaŭe. La dekreto ne estis eldonita.