Выбрать главу

La juna Gorĉev certe herdis de sia patro la posedrajton de la insulo, kaj eble ankaŭ la konscienco de sia patro, kio protestis kontraŭ tio, ke iuj vivu el la sangaj, malpuraj oroj, negoce skribitaj en komercan libro, forrabitaj de homoj, kiuj estis skalvoj de sia kartlud-pasio. Kaj evidente li volis denove senvalidigi la luon de la kazino, kiun post la morto de sia patro, lia tutelpatro, grofo Vlasta Semirjoviĉ nuligis.

Mi neniam povis forgesi, kiu tiu kara, afabla, maljuna sinjoro la trian tagon faris preskau perfortajn misagojn por moderigi sian fabelan gajnaĵon, sed tiam li ricevis la kvinan flösch-on. La tria komplico, nekonata por mi, je tiu nekredebla bonŝanco, kiu konsternigis ĉiun, la viktimo, ĉi-okaze Gorĉev murmuris duone suspekteman frazon, kaj li murmuris ion ankoraŭ al iu.

Estu la koncernulo paŝao Emin, kolonelo Grey aŭ la publike respektata Gorĉev, kaj fino. La amiko mortigas ilin senintence. Kiu tuj venigas la murmuranton al la direkcio de la klubo, kaj postulas, ke la ludantoj antaŭ ol forlasi la klubon, ili metu la aferon al diskreta objekto de esplorado. La klubo unue plie indigne rifuzas tian esploradon kontraŭ angla kolonelo, ŝtatsekretario aŭ kontraŭ Aleksandro Gorĉev, kiun oni konas super ĉio sinjoro, maltraŭ tio, kiom multe ili gajnis. Sed la kvina flösch, la murmuro kaj la amiko, kiu estas severa ĝentlemano, li jam ne plu lozigos la maŝon ĉirkaŭ la kolo de la kompatindulo, kaj kiam la sinjoroj ekstaras de apud la kartlud-tablo, la lakeo portas nerimarkite la kartaron en la kontoron, kie aperas la inspektoro aŭ la gruperstro de la ĉefkomandejo de la koncerna ŝtato, spertaj pri la kartlud-aferoj jam multajn jardekojn, kaj kompreneble ili trovas dum sekundoj la markojn sur la kartoj. Nun ankoraŭ estus ŝanco, se ili metus denuncon. Sed paŝao Emin, kolonelo Aleksandro Gorĉev en tia afero, kontraŭ tia konkreta akuzo ne povas defendi sin, kaj ĝuste tial, ĉar ili estas viroj kun bonega karektero, sekvas la kuglo…

La kuglo, kiu mortigis Gorĉev-on, mortigis ankaŭ min. Neniam plu mi prenis karton en miajn manojn, kaj ĝi okazis laŭvorte tiel. Mi disŝiris la papermon-faskon, signifanta riĉecon je slipoj malantaŭ la kazino. Neniam plu mi povis reveni al mia familio.

Benguz, mi rekonis lin, estis trompludisto, kaj li servis tiun terurulon. Ŝajnas, ke li sendis Benguz-on post min, ĉar li timis, ke mi rakontos lian teruran kaj kaŝindan sekreton al iu. Post la Gorĉev-afero li estis malkonfida al mi. Li ordonis al Benguz, ke tiu mortigu min.

Mia kara filo, Bradieux dungiĝis al la legio sub pseŭdonomo. Li serĉis min dum jaroj, kaj fine, kiam li estus trovinta min, Borodi, tiu bruto motigis lin. Sed nun antaŭ mia morto mi pardonas Borodin-on, li aranĝu la aferon de mia kompatinda filo kun sia surtera kaj ĉiela juĝisto, kiel li povas. Sed ankoraŭ en la momento de mia morto mi pensas kun senindulga malamo al tiu malbenita homo, kiu donis mian filon al la mano de Borodin, min venigis al la morta lito, kaj homojn kun bonega karaktero ĝuste tial, ĉar ili estis bonegaj, li murdis fie, inside, senigite ilin se ilia honoro.

Grafo Vlasta Semirjoviĉ! Ĝis mia lasta forto, ĝis mia lasta penso mi petas la Dion nur je tio, ke li punu lin per tia malbeno, kian turmentegon mi petegas kaj postulas por li en mia lasta preĝo. Amen.”

Jen tio estis la konfeso, kiun Manuelo subskribis propramane, kaj li propramane skribis tien ankaŭ la nomon de la farinto: grafo Semirjoviĉ Vlasta.

2

Ni ĉiuj sidis kune en la salono de la baroka domo, inter ni ankaŭ sinjoro Wendriner, kiu kuŝis malgaje sur la persa tapiŝo. Aŭ li misdigestis, aŭ – ĉar li tiel multe palpebrumis al la angulo – perdis sian poŝmonon kaj bedaŭris sian kompletan matenmanĝon, ĉar la reveninta Gorĉev, laŭdis la korektan kaj saĝan procedon de sinjoro Vanek, ke tiu plenumis la aferojn, petitajn letere, li forprenis ilin de ĝi.

– Kiel vi sciis, ke tiu bestio ne estas en la bestĝardeno?

– Mi jam tute ne scias tion. Eblas, ke mi mortpafis ĝian iun parenco en la dezerto, kaj tiu parolis pri ĝi antaŭ sia morto. Ĉiuokaze mi ĝojas, ke vi plenumis mian deziron tiel bele. Mi maltrankvilis, ke eble vi ne trovos taŭga la kompletan matenmanĝon, aŭ vi grumblos pro la cigaredo…

– Sinjoro, tiaĵo ne ekzistas ĉe mi! Mi komprenas el unu frazo, kion vi deziras…

– Mi pensis, ke vi komprenos, kial mi deziras cigaredojn al la besto…

– Komence mi ne komprenis tion, sed bestkuracisto klarigis al mi, ke oni kuracas en Afriko leonojn kontraŭ peneŭmonopatio per flarigado de tabakpulvoro. Tiel do ne doloris mia kapo pro la afero…

– Mi dankas la bestkuraciston, ke li ĉesigis vian kapdoloronon.

Ĉar sinjoro Vanak tute ne konjektis, ke Gorĉev estis en la domo, eĉ li loĝis ĉi tie. Oficiro de la sekreta servo persvadis lin ludi la rolon de kolonelo Grey.

– Mi ne forgesos pri la ekstra premio pro via devoscio. Ĉar mi vidas tiel, ke ĉio estis en ordo ĉi tie, dum mi ne estis hejme.

– Mi do zorgis pri tio, ke nenio okazu en la domo. Fremduloj ne venis ĉi tien, escepte fraŭlinon Nedda kaj mian protektaton Almási. Tiel do estis trankvilo kaj ordo. Nur tio estis nervoziga afero, ke mi ne povis persvadi la laktoportiston pri la singarda uzo de siaj kruĉoj, ĉar iuloke li difektis la farbaĵon de la barilo preskaŭ ĉiutage.

Gorĉev teruriĝis kaj rektigis sin.

– Ĝi estas senekzempla! Mi ne povas forlasi la domon tiel, ke ne okazu teruraj aferoj dum mia foresto!

Sinjoro Vanek mallevis siajn okulojn, ĉar rilate tiun unusolan punkton li preterlasis sian cirkonspekton kaj singardemon, kiujn devas havi domprizorgisto.

Li flustris al mi, ke mi prisilentu antaŭ Gorĉev la vizitojn de sinjorino Tourtelette, ĉar li ne ŝatus, se lia mastro pensus tion, ke okazis io en la domo, malgraŭ lia vigla kaj moroza cerbera agado

Poste apud te-trinkado ĵetiĝis lumo ankoraŭ sur kelkajn malklarajn aferojn.

– Kiam mi aranĝis la aferon de la dekkvar karata aŭto, oni alvokis min, ke soldatiĝinte, mi dungiĝu al la sekreta servo. Mi plenumis volonte tiun alvokon.

Sed neniam eĉ por momento mi ĉesis zorgi pri la tragedio de mia patro, ĉar mi konjektis, de kie blovas la vento, kvankam mi eĉ imagon ne havis pri la vero, mi tuj malvalidigis la kontrakton de la kazino.

Sed kiel ajn mi atentis, mi rimarkis nenion, ĝis iun tagon mi staris antaŭ tiu situacio, ke mi estas trompludisto. Mi raportis tion al miaj superuloj, sed mi raportis ankaŭ mian suspekton, petante, ke ekster mia servo, ĝis la afero klariĝos, mi agadu. Mi kondutis tiel, kvazaŭ la tragedio estus kaŭzinta mian pereon, kaj mi vojaĝis al Aleksandrio. Tie mi elspuris la historion de kolonelo Grey kaj paŝao Emin. Mi petis la junan fraton de kolonelo Grey, kiu similis al sia frato, ke li loĝu sekrete en mia domo ĝis mi aranĝos la aferojn, kie mia fratineto zorgos pri li. Sed la kompatindulo mortis pro tuberkulozo, ĉar sinjoro Vanek tre similis laŭaspekte al la sinmortiginta kolonelo Grey, ni uzis lin tiel, ke li povis miksiĝi nerimarkite inter la homoj de la kazino por oficiroj, pri kio sciis la sekreta servo. Sinjoro Vanek solvis sian taskon bonege.

– Ĝi estas preskaŭ ne menciinda – rimarkis sinjoro Vanek, – mi jam pruvis mian lertecon plurfoje… Pardonon.

Hazarde li depuŝis kubute japanan vazon, kiu disrompiĝis.

– Faras nenion. Mi abomenas tiun vazon. Vi divenis mian penson, kiam li depuŝis ĝin – daŭrigis Gorĉev. – Mi persvadis la proksimulojn de paŝao Emin sendi la malsanulon ĉi tie, je mia deziro. Dume mi vagadis kun trompludistoj ĉie, ĝis mi trovis Manuelon. Li rolis en la kartludpartio de mia patro, kiel bulgara bienposedanto Mulenko. Mi eksciis, ke li estas en la legio, kaj kiam mi dungiĝis por trovi lin, samtempe miaj superuloj komisiis min, ke mi provu malkovri la tiranismon de la suboficiroj. Mi sukcesis unuigi la du aferojn. Kiam la kompatinda Manuelo, kiun mi ekŝatis dume, kiu ja estis senpova ilo en la mano de sia komisianto, mortis, mi povis rakonti la sekreton nur al Ŝebao. El lia konfeso evidentiĝas, kiu estis Benguz, pri kies prijuĝo ankaŭ mi eraris, ĉar mi ne kalkulis, ke troviĝas tiel kruela murdisto inter la cetere bohemaj krimuloj de la trompludistoj. Preskaŭ ruiniĝis ĉio, sed la lerteĉo kaj honesto de miaj amikoj parte Ŝebao, parte Almási helpis min tiel, kiel tuta polica organizaĵo. Alveninte en Parizon, ĉar mi tro frue forlasis la malsanulan liton, mia vundo ŝiriĝis.