Выбрать главу

4. Mi finas mian leteron, kaj sincere via

kun kora saluto

Ivan Gorĉev

La respondo estis preciza kaj kontentiga. Sinjoro Vanek skribis la okazaĵojn de la tago laŭ la peto de Gorĉev. Unuavice li menciis, ke matene, sed plej malfrue, kiam li vekiĝas, li trinkas teon kaj manĝas toaston. Sed jam okazis ankaŭ tio, ke li matenmanĝis fingringon da konjako (se li trinkus unu guton pli multe, li estus dormema dum la tuta tago). Li skribis ankaŭ tion, ke li tagmanĝas je la kvara horo, kaj li menciis, ke skraptapiŝo malaperis el la ŝtuparejo. Estus praktike alĉenigi tiujn. La eksdomprizorgisto kunportis kelkajn laborilojn el la keletaĝo, asertante, ke tiuj estas la liaj. Koncerne tiun konkretan demandon, ĉu ne estas alia loĝanto en la domo, li respondas tion, ke li ne kaŭzigis malkonfidon per siaj servoj. Respondante al la demando, ĉu li rompis la ordonon de Ĝorĉev, ĉu estas luanto en la domo krom li, sincere kaj simple li respondas:

Jes! Estas!

Superfluas ridi pri tio. Li nun ne skribos la nomon de la luanto, kiu vivaĉas en la lavejo, inter tre modestaj cirkonstancoj kaj fariĝis tre kara al la koro de la plendito. Sed nur tiam li skribos lian nomon, se sinjoro Gorĉev sufiĉe bone akceptos ĝin en sia respondo, ĉar li pensas, ke sinjoro Vanek kulpas pri tiu luanto. Ĝis tiam li silentos por atingi pli grandan efikon. Ĵaŭdon antaŭtagmeze la kamenpurigisto estis ĉi tie. Li diris, ke ni ne uzu la etaĝ-hejtdo, ĉar mankas iu parto de la elkonduka kubuttubo. Interese, ke ankaŭ al li, en la lernejo ŝiriĝis. ĉiu lia jako ĉe la kubuto. Hodiaŭ li alpoŝtigis la petitan librojn, kaj li sentas tiel, ke li elektis tiujn bone, kiuj povas interesi ĉasiston de leonoj:

Maculay: La krucmilitoj kaj Rikardo la Leonkora. Taine: La leonaj ungoj de la juna Dickens. Osendovskij: Kies estas la grandparto de la krudaj materialoj de la mondo? Caraj oficiroj, rusaj knabinoj. (Teatraĵo) Astrinomiaj Jarlibroj: Nia Tero kaj la konstelacioj Amforo kaj Leono. (Aparta scienca studaĵo pri Plejado.)

Mi ne kredas, ke Vi ĉasas ankaŭ kortbirdojn, sed estintus domaĝe stumpigi tiun belan libron.

Bedaŭrinde li havas strikte da mono, tial li finas sian leteron jene:

Mi tre urĝe atendas vian kiel eble plej baldaŭan respondon, rilate la aranĝon de mia ĝena financa situacio, ĉar mi jam lombardis mian sigelringon. Se vi sendos monon, tiel mi ne devos malhavi mian preferatan juvelaĵon, ĉar

mi reaĉetos ĝin kun estimo

Vanek B. Eduardo

domprizorgisto kaj persona sekretario

Tio do jam estas tro!

Nun jam li komencas kompreni… La kompatinda kanbino enloĝiĝis en la lavoĉambron.

Li mortigos Vanek-on, se li lasas tiun knabinon loĝi tie.

Se nur li povus skribi al ŝi! Sed neniu scias, kiam ĝi eblos?!

La maljuna Donald, kiu jam delonge ne atendis kaj ne skribis leteron, rigardis Gorĉev-on, kiam li frapis sur sian genuon per la ĉifita letero.

– Ne indas koleri! – li diras. – Tia esta la vivino!

– Mi enbatos la pipon en vian buŝon! Nun temas ne pri tia virino, kian vi pensas – kriegis Gorĉev.

– Ĉu vi, Reĝino? Tiel estas kutime, kiuj iros kune morti, ili sciu ion unu pri la alia. Ĉiu scias pri mi, ke antaŭ dek jaroj mi forte ekbatis iun en restoracio, kaj mi pensis, ke ĉi tie estos pli bone – diris la maljuna homo kun pipo. – Se ni jam komencis tion, ni daŭrigu plu!!

– Oni rekonis ĉiun escepte min – murmuris Ŝebao. – Ankaŭ mian fianĉinon oni rekonis. Ŝi fariĝis fama stelulino, kaj mi… se ni lasu tion… Mi pensis, nek ĉi tie estos pli malbona sen ŝi. – Estis videble, ke li ne povas diri pli.

La maljuna arabo zumkantis ekstere, kaj kelkfoje ankaŭ birdo kriĉadis en tion… La oazo, laŭ nekredeble blanka ardo, la nokta mallumo streĉiĝis inter la rigidaj palmoj.

– Mi – diris Gorĉev, rompinte la silento, kvazaŭ lia atento direktiĝus al la miriapodoj, kuradantaj sur la muro, kvankam li fariĝis tia pro ia stranga, interna tensio, – la praa sango… montriĝis en mi…

Li eksilentis. Montrofingre li movetis la erojn de kuskuso, restintajn el la vespermanĝo. Kelkaj cikadoj ekĉirpis subite, kvazaŭ ĝis nun ili estus mute atentantaj, sed nun jam ankaŭ ili komencis sian noktan kantadon.

– Kiel trompludisto mi praktikis mian sufiĉe multpromesan karieron. Post triobla pokera ludo, la detektivoj konfiskis la peketon da ludkartoj. Anticipe mi gajnis fabelan monsumon. Ĝi ne konviktiĝis, sed ankaŭ flustrado sufiĉas en kazinoj. Mi estas trompludisto. Ankaŭ mia patro estis tio… Li mortpafis sin… Kio okazis?

Ili ĉiuj tri salte leviĝis.

La kolosa Donald, kiu eble estis pli maljuna ol Manuelo, li kaptis la hispanon facilmove kaj elportis lin en siaj brakoj.

– Li mortos – diris Gorĉev mallaŭte. – Eble, lia sanstato ankorŭ ne estas fatala, se ni savos lin… Irante al nordo, ĉe Mars el Kebir eble ni povos atingi hispanan terenon.

– Mi ne dizertos – diris Ŝebao moroze.

– Ĉu vi pensas tion, ke mi dizertos de tie, kie vi soldatservos plu?

– Mi ne dizertos.

Estis silento. Poste aŭdiĝis grincado de ĉeno, kvazaŭ bagnanoj marŝus en la proksimo. Nur la rimenaro de la maltrankvilaj kameloj kaŭzis la bruon.

– Eble li eltenos nur du semajnojn – revenis la blankhara giganto kun pipo. – Mi metis sub palmon. Mi dizetus kun li, sed mi ne povas porti la maljunulon sola.

– Kaj li ne havas amikojn – diris Gorĉev ironie.

– Per la sep sakramentoj! – kriegis Ŝebao, kion li faris eble trifoje en sia vivo, kaj fariĝis tiel muta silento pro tiu tondra voĉo, ke hieno, cikado, kakatuo mutiĝis dum minutoj en la fora dezerto. Ne provoku min! La Farunharulo ĵetu monero “ĉu fronto aŭ dorso”!

Oni nomis la veteranan Donald-on Farunharulo pro liaj densaj reglatigitaj, blankaj haroj.

– Fronto – diris Gorĉev.

Donald suprenĵetis la moneron. Kiaj ĝi falis, Gorĉev kliniĝis super tion fulmorapide, poste li montris ĝin al Ŝebao. Ĉu la kvin solda monero ne turniĝis dumtempe, tio restos eterna sekreto de Saharo.

Nu! Jen vidu, ke ĝi estas fronto!

Ŝebao enpensiĝis. Fine ja ili pelos lin en la morton senkulpa, kaj nek tiu Gorĉev estas tia homo, kiu estus multe pli, ol li mem. Nun temas pri tio, ke oni mortigos Manuelon pro ili, do ilia devo estas kunporti lin.

– Nu bone. Ni dizertu! – Per tio finiĝis la ludo “Ĉu Fronto aŭ Dorso” kaj komenciĝis alia ludo: “Je vivo aŭ morto!”

Tagmeze ili jam devojiĝis de la difinita direkto, priskribita en la ordono…

…Kaj tiam (ĝi estis kontrolebla epizodo de la komplike funkcianta sorto) multe da homoj, krome duonmortuloj, vivantoj, sed ĝenerale senhelpuloj, ekiras de la plej diversaj punktoj de Saharo al la sama celo, kaj ili eĉ konjekton ne havis pri tio, ke ili marŝas al sia neretireble, difinitive plenumiĝonta estonto, kiu atendas ilin en centra loko.

En forlasitan parizan domon.

Kaj ankaŭ kaoso de multe da timigaj, konfuzaj, gajaj kaj mortdanĝeraj eventoj ekvojis, samtempe kun tiuj homoj…

II-a ĈAPITRO. Dizertintoj en Saharo

1

Oni raportas el Saharo…

Kion? Jam ĉiu garnizono raportis, ke la senditaj patroloj malaperis, sed fortigita patrolo ne povas iri esplori, ĉar la redukto de la nombro de la personaro ekde la ekzisto de la fortikaĵo, laŭ ĉiu tagordono estas severe malpermesita.

Nu sed, la moviĝantaj, malpli grandaj trupoj, kiuj estas efikaj kontraŭ dizertintaj hordoj, ĝenerale konsistas el saharianoj, spahioj aŭ el senegalaj ĉasistoj, kies nombro estas nur la duono kaj rapidigitaj kun kameloj. Tie kaj ĉi tie ili renkontas la postsignojn de la dizertintoj, tion ili raportas. Tie kaj ĉi tie ili posvas kapti nur la spuron de la dizertintoj. Ili ne raportas tion…