Выбрать главу

– Nu, do okazis tiel… – daŭrigis Jörgens.

– Kaj se okazis tiel, cent soldatoj mortis, kio ne ekzistas en Saharo, tiam Trovaĉek rakontas tion, se la komitato demandas.

– Bedaŭrinde, mi ne estas Trovaĉek – diris la sveda kantoro malgaje, – sed ankaŭ mi eldiris la veron pri la serĝento. Nu, poste foriris la komitato, kaj Trovaĉek kaj mi lernis, estas pli bone ne buŝaĉi.

– Se oni demandos tion denove, mi rakontos tion denove! – alkriegis lin Trovaĉek

– Ankaŭ mi rakontos tion denove – hurlis Jörgens, – sed tamen estas pli bone, se oni savas sian haŭton. Ĝis la kapitano kaj la leŭtenento revenos el sia ferio, neniu havas sian vivon en sekureco apud la freneziĝinta serĝento, suferanta por megalomanio.

– Mi dungiĝis soldato – kriegis Trovaĉek, – kaj ne sidi en obskura ĉelo, kaj liberiĝinte purigi la stalon de la kameloj.

– Kial vi babilaĉas? – kriis Schmidt. – Ĉi tie krom vi neniu estas Trovaĉek el ni, kaj ni ĉiuj estas “stampitaj homoj”. Tial ni dizertas, ĉar ni ne eltenis la dudek kvar horan deĵorojn, la gardostarojn kaj la stal-purigadojn… Kaj ni ĉiuj konfesis tiel, ke ĝi ofendis la tradiciojn de la suboficiroj en Saharo.

– Knaboj! – diris Gorĉev. – Mi havas bonan ideon! Ni mem faru malgrandan militan tribunalon. Jes, ĉiu, kiu aliĝas al ni, rakontu, kial li venis, kon oni faris al li anticipe en la legio, por ke ni povu ĝin prezenti, se ni estos arestitaj. Laŭ mi en Afriko la situacio estas tia, ke oni povas kapti eĉ Troveaĉek-on.

– Mi absolute ne kreas tion! – kaj estis tiel, ĉar li staris tie absolute ŝnurligita.

Gorĉev elpenis pzeme grandegan, dikan libron. Oni uzis ĝin en la deponejo

– Ŝebao volis skribis siajn travivaĵon en ĝi – li diris, ĉar Ŝebao estis malproksime kaj ŝnurligita, – sed diablo forportu, li skribu siajn travivaĵojn en la ruĝan sold-libron. Mi skribos ĉi tien, kio okazis al ni, antaŭ ol ni venis ĉi tien, kaj ankaŭ tion, kio okazis al ĉiu aparte…

– Eĉ al Trovaĉek… murmuris Donald. – Ili opiniis la ideon de Gorĉev bona.

Ili skribis protokolo pri ĉiu kazo en la nigran, dikan deponejan libron, kaj Gorĉev formetis ĝin. Sed Ŝebao skribis aparte siajn notojn, en la ruĝan armean sold-registran kajeron. La sanstato de Manuelo esperige boniĝis sur la ĉaro, ŝirmata de arbokronoj.

Posttagmeze ili atingis la oazon Sangha. Bedaŭrinde la vivo en la oazo estis iom vigla.

Ĉar okazis granda milita ekzerco. Ankaŭ la militvagantaj araboj, simpatiantaj kun la francoj partoprenas la manovrojn de la kolonia armeo. Eŭropaj soldatoj ne povas imiti la taktikan modon de la indiĝenoj, ili do partoprenigas la partizanojn. Tiujn ĉiu bona franco malamas, ĉar ili batalas kontaŭ siaj samrasanoj kaj ekspluatas kaj prirabas ilin. Sed ili estas bezonataj al la etato de la kolonia garnizono.

Ĝuste tia libera trupo tiriĝis antaŭ ili, cetere tra la trankvila oazo. Kelkaj homoj de la ĉeftrupo kuŝis ebrie en la poŝtejo, ĉar ĝuste ĉi tie ili ekhavis ideon diboĉadi iomete.

Marabuto kun verda turbano, “doktoro, sankta homo kaj magiisto”, pro kiu la miltia ekzercado signifis konjunkturon, murmuras peĝojn en la mezo de la oazo, kuracas trakomulojn, vendas medikamentojn, kaj ne mankas el lia korbo la viva ŝildo, unu serpento.

Ekvidinte la legianojn, ligitajn al la selo de la ĝendarmoj, li montras sur ilin kaj kriĉas kun deformiĝinta vizaĝo:

– Dizertintaj eŭropaj hundoj! Jam bulas la geheno, la Satano atendas vin!

Gorĉev kvazaŭ konversaciante diras, ke li ne ventolu sian buŝon, kaj tiel lerte li ŝotetis bakpleton da varmegan kuskuson per la pinto de sia ŝuo, ke ĝi flugis rekte en la vizaĝon de la magiisto.

La marabuto kriegas, kaj la indigitna tribo preskaŭ mortbatas la kaptitojn pro la malpurigo de la verda turbano. Sed la insultita filo de la profeto, retenas ilin plorante kaj hurlante.

Nu kaj la prancantaj ĉevaloj de la du ĝendarmoj.

– haltu! Tiuj hundoj batis verkredanton, kiu havas verdan turbano! Ili vagos en la dezerto blinde, skrabio kovros ilin korpon, kaj estu malbenita ĉiu verkredanto, kiu volas puni ilin plie, ol Alaho!

La popolo foriraĉis. La ĝendarmoj ĉirkaŭrigardis por akiri nutraĵon kaj kunportis hostaĝojn.

La marabuto ĵetis malbenojn al ili.

Ĝorĉev finaŭskultis lin pacience, poste li diris:

– Kiel vi nomiĝas?

– Ibn Abu ben Latif Igamar el Mandur Gosrah Natif Gurin Hagomar…

Gorĉev rigardis al Ŝebao kaj eklevis sian ŝultron:

– Mi imagas, kiam oni diras al tiu dizertinta legiano sur la ekzerctereno, ke Abu ben Latif Mandur Hagomar… dekstren! En tiu fia Borodin neniam estintus tiom da ĝentileco al soldato.

– Alaho punis vin per frenezo – kriis la marabuto, havanta verdan turbanon, – ke per stultaj vortoj…

– Nun jam lasu tion – mansvingis Gorĉev nervoze. – Oni linĉas marabuton facile, se du enkaviĝoj estas videblaj sur lia nazdorso, la premo de la okulvitroj, kaj kiu portas verdan turbanon, tiu laŭ la reguloj de la profeto neniam povas ĝui porkviandon kaj alkoholaĵon, kaj vi esence estas porko, ĉar vi tute malbonigas la aeron de la oazo per via rumodora elspiro. Mi miras, ke la indiĝenoj ne rimarkas tion. Kiel vi nomiĝas?

La Marabuto diris langvore:

– Ibn Abu ben…

– Ĉu vi ne deziras reciti la versaĵon denove! – kriis Sebao kaj Gorĉev.

– Mi avertas vin – diris Donald kategorie, -oni ne nomu vin tiel, ke ni devu atendi la pluvan sezonon ĉi tie pro via prezentiĝo.

– Mi estas Pulovero – konfesis la marabuto anime rompiĝinte. – Marko Pulovro, inventisto. Mi opinias, ke mi ludas bone la rolon de la mahometana ĉefmuftio. Mi havas ankaŭ serpenton. Mi sentas la potencon de marabuto, eĉ se senrajte! Mi ne timas la vipuron!

– Kial do vi kunportas tian aĉan akvan kolubron – demandis Gorĉev, – kiun nek maljunulinoj timas, baniĝantaj en kuraca marĉoŝlimo? Cetere vi agis tre bone, ke vi ne lasis nin linĉi

La serpento vere ne apartenis al la venenaj.

– Forportu tiun bestaĉon, se vi staras Trovaĉek.

Li ne povis daŭrigi, ĉar aperis du ĝendarmoj kaj multe da araboj venis kun ili. Veraj ĝendarmoj!.. La afero komencas fariĝi ĝena.

– Nu, kanajloj – diris iu el ili, – venu kun ni al la plej proksima armea provizada servo!

– Ni jam havas akompananton – respondas la Reĝinol.

– Ne babilaĉu! – kaj li piedbatis lin. Ĉu vi ordonas ĉi tie? Norde sekvas nia distrikto, no do transprenos vin. Ekmoviĝu!

– Vane. Ŝajnas, ke la fortuno estas obstine kontraŭ ni

La novaj ĝendarmo akompanis la tri arestitojn, Manuelon lasis sur la ĉaro.

La arestitoj denove paŝadis en la povo, ŝnurligitaj, kaj nur la malproksimaj sablomontetoj esperigis ilin kun iom da ombro.

Post unu kaj duon horoj ili atingis la ondlinian kurbiĝon, kaj la ĝendarmoj iris malantaŭ ĝin tiel, ke ili daŭrigu la vojon perpendikle, en la ombro de tiuj altaj montetoj

Tiam okazis miraklo.

Kiam la oazo malaperis post la turniĝejo, iu ĝendarmo iris al ili kaj tranĉis iliajn ŝnurojn.

– Ekfumu cigaredon – li diris rikanante, – mi estas Ditrich kaj li estas mia amiko, italo, kiu nomiĝas Mariono.

Nun ili ĥapis surprizitaj.

Nekredeble! Ankaŭ tiuj du ĝendarmoj estas dizertintoj!

– Tio ankoraŭ ne okazis! – diris la italo gaje. – Dizertitaj legianoj svarmas ĉie. Baldaŭ ili estos pli multe ol la efektiva etato.

– Tiu homo kun la verda turbano estas bona figuro – diris Donald.

La soldatoj fuĝis en svarmoj, kiel la migraj birdoj, flugantaj norden.

– Ĉu profeto Pulovro apartenas al vi? – demandis Trovaĉek.

– Jes, kompreneble. Li estas bonega knabo. Ni atendos lin ĉi tie – respondis Mariono.