Arthur Conan Doyle. Skandalo en Bohemio
ORIGINALA TITOLO: A SCANDAL IN BOHEMIA
el la angla tradukis Darold Booton
Laŭ Ŝerloko Holmso ŝi estis ĉiam la virino. Mi malofte aŭdis lin mencii ŝin sub alia nomo. Laŭ li ŝi eklipsis kaj superregis la tutan virinaron. Efektive li sentis neniun ajn emocion kiel la amon por Irena Adlero. Ĉiuj emocioj, kaj tiu aparte, estas abomenaj al lia senemocia, preciza, sed admirinde stabila menso. Mi kredas ke li estis la plej perfekta rezonanta kaj observema maŝino konata al la mondo, sed kiel amanto li estus en falsa pozicio. Li neniam parolis pri la molaj pasioj krom se li moketas. Ili estas admirindaj aferoj por la observanto – bonege por forigi la vualon fore de la motivoj kaj la homaj agoj. Sed se la lerta rezonanto permesus tiajn intrudojn eniri en la propran delikatan kaj fajne alĝustigitan temperamenton, li enkondukus distradon, kiu ĵetis dubon sur la tutan mensan procezon. Sablero en delikata instrumento aŭ fendo en unu el liaj potencaj lensoj ne pli ĝenus ol forta emocio en tia naturo kiel la lia. Kaj tamen estis nur unu virino al li, kaj tiu virino estis la forpasinta Irena Adlero de dubinda memoro.
Tiutempe mi malofte vidis Holmson. Pro mia edziĝo ni malofte trafis la alian. Mia propra ĝuo kaj la hejm-intereso, kiuj apartenas al la viro kiu majstras sian propran domanaron, sufiĉe absorbis mian atenton, dum aliaflanke Holmso, kiu malamis ĉiun formon de socio per sia tuta bohemia animo, restis en niaj ĉambroj ĉe Bakerstrato enterigita inter siaj malnovaj libroj, kaj alternis semajne post semajno inter kokaino kaj la ambicio – la somnoleco de la narkotaĵo kaj la arda energio de sia propra naturo. Li estis kiel ĉiam tre allogita per la studo de la krimo, kaj uzis siajn enormajn kapablojn kaj eksterordinaran observpovon por sekvi ĉi tiujn spurojn, kaj por malkaŝi enigmojn kiujn la oficiala polico forlasis kiel ne solveblan. De tempo al tempo mi aŭdis iujn malprecizajn raportojn pri liaj agadoj: pri lia alvoko al Odeso relate al la kazo de la Trepofa murdo, [1] pri lia solvo de la remarkinda tragedio de la fratoj Atkinsono ĉe Trinkomalio, kaj fine pri la misio kiun li sukcese entreprenis por la reĝa familio de Nederlando. [2] Tamen krom ĉi tiuj signoj de lia agado kiujn mi nur legis per la ĉiutaga gazetaro, mi sciis malmulte pri mia antaŭa amiko kaj kunulo.
Iun vesperon – la 20an de marto 1888, kiam mi revenadis de paciento (ĉar mi jam revenis al civila praktiko), mi iris laŭ Bakerstrato. Dum mi pasis la bone memoritan pordon, kiun mi ĉiam devas asocii kun mia amindumado kaj la sinistraj aferoj de la Etudo en skarlato, [3] min kaptis la avida deziro viziti Holmson denove, kaj ekscii tiel, kiel li uzas sian eksterordinarajn povojn. Liaj ĉambroj estis helegaj, kaj eĉ kiam mi supren rigardis, mi vidis lian altstaturan kaj sveltan figuron pasi dufoje kiel malhelan silueton trans la rulkurteno. Li rapide paŝis jen kaj jen en la ĉambro – avide kun la kapo sinkita surbruste kaj la manoj premitaj malantaŭe. Al mi, kiu konis ĉiujn liajn humorojn kaj kutimojn, liaj pozo kaj maniero rivelis ĉion. Li agadis denove. Li jam elleviĝis el la narkote estigitaj sonĝoj, kaj avide spurĉasis pro iu nova problemo. Mi sonorilis kaj oni kondukis min al la ĉambro, kiu antaŭe estis parte la mia.
Lia maniero ne estis emociverŝa. Estis malofte tia; sed mi opinias ke ĝojigis lin vidi min. Per preskaŭ neniu parolita vorto, sed per afabla okulo, li signis ke mi sidiĝu sur brakseĝo. Li ĵetis la cigarujon al mi kaj indikis alkoholon kaj gasogenon [4] en la angulo. Li staris antaŭ la fajro kaj rigardis min per sia unika introspekta maniero.
“La geedzeco taŭgas al vi,” li rimarke diris, “mi opinias ke vi plipeziĝis per 3½ kilogramoj, ek de kiam mi laste vidis vin.”
“Per tri!” mi respondis.
“Vere? Mi ja opinias ke estas iomete plu. Mi imagas, ke eble nur iomete, Vatsono. Kaj mi observas ke vi denove praktikas. Vi ne informis min ke vi intencis eniri vian profesion.”
“Kiel do vi tion scias?”
“Mi vidas – mi deduktas. Kiel mi scias ke vi lastatempe tre malsekigas vin kaj ke via servistino estas tre mallerta kaj malatenta?”
“Mia kara Holmso,” mi diris, “vi tro faras! Se vi vivis antaŭ kelkaj jarcentoj oni certe bruligis vin! Vi pravas. Mi vagadis en la kamparo ĵaŭdon kaj revenis hejmen tre malpure, sed mi ne portas la samajn vestaĵojn, do mi ne komprenas kiel vi tion deduktas. Rilate al Maria-Johana, ŝi estas nekorektebla kaj mia edzino jam maldungis ŝin. Sed mi ne scias kiel vi tion scias?”
Li subridis kaj kunfrotis siajn longajn nervozajn manojn.
“Tute simple,” diris li, “mi vidis per la fajrolumo sur la dekstra parto de via maldekstra ŝuo, ke oni gratis ses preskaŭ paralelajn tranĉmarkojn – evidente kaŭzitajn, kiam iu tre malatenteme forskrapis koton de la rando de la plandumo. Do vi vidas, ke mi duoble deduktas ke vi estis en aĉa vetero kaj ke vi havas aparte malignan boto-tranĉeman specimenon de la Londona sklavaro. Rilate al via praktiko, se ĝentlemano eniris mian ĉambron kaj odoras jodoforme, kun nigra makulo de arĝenta nitrato sur la dekstra montrofingro, kaj kun ŝvelaĵo en la dekstra flanko de la ĉapelo, kiu montras kie li kaŝis sian stetoskopon, [5] mi devas esti ja malsprita, se mi ne konkludas ke li estas aktiva ano de la medicina profesio.”
Mi ne povis ne ridi pro la facileco per kiu li klarigis sian dedukton. “Kiam mi aŭdas vian klarigon,” mi rimarke diris, “ĝi ŝajnas al mi tiel simple, ke mi mem povas facile dedukti, kvankam ĉe ĉiu sinsekva etapo de via rezonado mi estas konfuzita ĝis vi klarigas, kaj tamen mi kredas ke miaj okuloj estas ĝuste bonaj kiel la viaj.”
“Jes ja,” li respondis, ekbruligis cigaredon kaj ĵetis sin sur brakseĝon. “vi vidas, sed vi ne observas. La diferenco estas klara. Ekzemple vi jam ofte vidas la ŝtupojn en la koridoro, kiuj kondukas ĝis ĉi tiu ĉambro.”
“Ofte.”
“Kiom ofte?”
“Nu, ĉirkaŭ centfoje.”
“Do kiom da ŝtupoj estas tie?”
“Kiom? Mi ne scias.”
“Precize. Vi ne jam observas. Kaj tamen vi jam vidas. Jen mia punkto. Nu mi scias, ke estas dek sep ŝtupoj, ĉar mi jam kaj vidas kaj observas. Parenteze pro tio ke vi interesiĝas pri tiaj problemoj, kaj pro tio ke vi bonvole kronikis unu-du el miaj malgrandaj kazoj, eble vi interesiĝas pri ĉi tiu. Li ĵetis al mi dikan rozkoloran notpaperon, kiu jam restis surtable. “Tiu venis per la lasta poŝto,” [6] li diris. “Laŭtlegu.”
Oni ne datis la leteron, kaj ĝi estis sen aŭ subskribo aŭ adreso.
Ĝi tekstis:
Ĝentlemano vizitos vin ĉi-vesperon je kvarono antaŭ la oka – sinjoro kiu deziras konsulti vin pri tre grava afero. Via lastatempa servado por la reĝaj domoj de Eŭropo montras ke oni povas sekure konfidi vin pri aferoj tiom gravaj ke oni ne povas troigi ilin. Ni estas ĉi tiun raporton pri vi de ĉiu fonto ricevitaj. Estu en via ĉambro je tiu tempo kaj ne ĝenu vin se la vizitanto portos maskon.
“Tiu ja estas mistero.” mi diris. “Ĉu vi povas diveni tion, kion ĝi signifas?”
“Mi ne jam havas informaĵojn. Estas grava eraro se oni teoriadas sen informaĵoj. Nepercepte oni komencas tordi la faktojn por akordi al la teorio, anstataŭ la teorion akordi al la faktoj. Kion vi deduktas pri la noto?”
Mi zorgeme ekzaminis la skribaĵon kaj la paperon.
“La skribinto estas supozeble riĉa,” mi rimarke diris, penante imiti la metodojn de mia kunulo. Paketon da tia papero oni ne povas aĉeti kontraŭ ne malpli ol duonkrono. [7] Ĝi estas kurioze forta kaj rigida.”
1
Trepofa murdo – S-ro Rolfo Bosvelo (Rolfe Boswell) vage legante tra “Muskovy Reader” trovis referencon por iu Fydor Fyodorovich Trepoff, 1803-1899, kiu estis milita policisto. “Mi scivolas,” scribis s-ro Bosvelo, “kia rilato estas inter li kaj la alvoko de Ŝerloko Holmso al Odeso”.
2
Filoj Atkinsono… reĝa familio de Nederlando – Kompreneble Holmso ne vizitis Cejlonon, sed eble britaj diplomatoj en Hago kontakis lin dum li helpis la reĝa familio de Nederlando. Trinkomalio [laŭtekste, Trincomolee] estas apudmara urbo en Cejlono. En la tempo de Holmso la reĝo de Nederlando estis Vilhelmo III, 1817-1890.
5
Stetoskopo – Tiu ne estas la du-orela stetosokopo de la moderna kuracisto, sed la unu-orela speco. Ĝi estas tubo 15 centimetrojn longa.
6
Poŝto – En la kvartalo de Bakerstrato oni ricevis poŝton sesfoje ĉiutage krom dimanĉo. En aliaj kvartaloj de Londono oni ricevis dekdufoje ĉiutage.