Выбрать главу

“Mi pripensadis la aferon en mia menso kiam kabrioleta kabo alvenis al Briona Loĝejo kaj sinjoro salte elveturiĝis. Li estis rimarkinde belaspekta viro – malhela, kun lipharoj – evidente la viro mem. Ŝajnis ke li rapidegas. Li kriis ke la koĉero devu atendi. Li ignoris la servistino ĉe la pordo, kiel viro kiu estas tute ĉehejme.

“Li estis en la domo ĉirkaŭ duonan horon, kaj mi povas ekvidi lin tra la salonfenestroj. Li paŝis jen kaj jen, parolis ekcitiĝeme kaj svingis la brakojn. Mi ne povis vidi ŝin. Baldaŭ li eligis kaj aspektis eĉ pli agitita ol antaŭe. Li alproksimiĝis al la kabo, elpoŝigis oran horloĝon kaj mienis serioze. ‘Veturigu kiel la diablo,’ li kriis, ‘unue al Groso kaj Hankeo [24] en la Regentstrato tiam al la preĝejo de Sankta Monika [25] en la Vojo Edĝvaro. [26] Duongineon se vi tion atingos en dudek minutoj!”

“Ili tuj foriris. Mi ĵus konsideris ĉu mi devas sekvi kiam laŭ la vojeto venis malgranda landaŭo – la koĉero kun jako malbutonita kaj kravato sub la orelo, kaj li ankaŭ ŝajne nur duone pretigis la ĉevalojn kaj la landaŭon. Li haltis antaŭ la pordo kaj ŝi rapidege eniris la veturilon. Mi nur ekvidis ŝin tiun momenton, sed ŝi estas belega virino kun vizaĝo por kiu oni mortu.

“‘La preĝejon de Sankta Monika, Johano,’ ŝi kriis, ‘kaj duonpundon, se vi atingos ĝin en dudek minutoj.’

“Tio estis tro bone kaj mi ne volis mistrafi, Vatsono. Mi ĵus decidis ĉu mi pli bone kuras aŭ ĉu mi ŝtelveturiĝas malantaŭ ŝia landaŭo kiam preterpasis kabo. La kabisto rigardis min dufoje kaj taksis min aĉan pasaĝeron, sed mi salte eniris antaŭ ol li povas protesti. ‘Al la preĝejo de Sankta Monika,’ mi diris, ‘kaj duonpundon se vi atingas ĝin en dudek minutoj.’ Estis dudek kvin minutoj antaŭ meztago, kaj kompreneble mi certas pri tio, kio okazos.

“Mia kabisto rapide veturigis min. Mi opinias, ke mi neniam vojaĝis tiom rapide, sed la aliaj alvenis antaŭ mi. La kabo kaj la landaŭo kun ŝvitemaj ĉevaloj staris antaŭ la pordo kiam mi alvenis. Mi pagis kaj rapide eniris la preĝejon. Estis neniu tie, krom la paro kaj surplise vestita kleriko, kiu ŝajne protestis al ili. Ili staris kune antaŭ la altaro. Mi lantis laŭ la flanknavo kiel alia lantemulo kiu vagade eniru preĝejon. Subite al mia surprizo la triopo turnis kaj alfrontis min kaj Godfreo Nortono kuregis en mia direkto.

“‘Dank’ al Dio,’ li kriis, ‘Vi taŭgas. Venu! Venu!’

“‘Kion?’ mi demandis.

“‘Venu, ulo, venu, nur tri minutojn, aŭ ne estas laŭleĝe.’ [27]

“Li preskaŭ trenis min ĝis la altaro, kaj antaŭ ol mi konstatis, mi murmuris respondojn kiujn oni flustris en mian orelon, kaj mi certigis aferojn pri kiuj mi sciis nenion, kaj ĝenerale helpis en la geedziĝo de Irena Adlero, fraŭlino, kaj Godfreo Nortono, fraŭlo. Ĉio okazis dum momento. Ambaŭ la viro kaj la virino dankis al mi, dum la kleriko ĝojbrilis. Estas la plej absurda situacio en kiu mi iam trovis min kaj mi ekridis ĵus nun kiam mi pripensis tion. Ŝajnis ke estis iu neregula pri la licenso, kaj la kleriko tute rifuzis geedzigi ilin sen ia atestanto, kaj pro mia bonŝanca apero la fianĉo ne devis ekeliri en la straton por serĉi fianĉamikon. [28] La novedzino transdonis al mi oran pundon, kaj mi intencas porti tion sur mia horloĝĉeno por memori la okazon.”

“Tio estas tute ne antaŭvidita,” mi diris; “kaj tiam kio okazis?”

“Nu, mi trovis ke mian planon oni grave menacis. Ŝajnis ke la paro tuj foriros, kaj mi devas tuj agadi. Ĉe la pordo ili foriris malsamdirekten, kaj mi foriris por formi mian propran planon.”

“Kio estas tio?”

“Mi manĝas iom da rostbefo kaj trinkas glason da biero,” li respondis kaj sonorilis. “Mi estis tro okupata kaj mi ne pensis pri manĝaĵo, kaj probable mi estas eĉ pli okupata ĉi-vesperon. Parenteze, doktoro, mi bezonos vian helpon.”

“Tio ĝojigas min.”

“Ĉu vi ne kontraŭas agi kontraŭleĝe?”

“Tute ne.”

“Aŭ riski ke oni arestu vin?”

“Ne, se pro bona motivo.”

“Ho, la motivo estas bonega!”

“Do mi konsentas.”

“Mi certis ke mi dependu de vi.”

“Sed kion vi deziras?”

“Kiam s-ino Turnero [29] jam portas la pleton, mi klarigas ĉion. Nu,” li diris dum li malsate turnis al la manĝaĵoj provizitaj de nia luigantino, “mi devas diskuti dum mi manĝas, ĉar ne estas sufiĉe da tempo. Estas preskaŭ la kvina. Post du horoj mi devas esti sur la kampo da la agado. F-ino Adlero, aŭ prefere s-ino, revenas de sia veturo je la sepa. Ni devas esti ĉe Briona Loĝejo por trafi ŝin.

“Kaj do?”

“Mi ĉion jam antaŭzorgas. Mi jam aranĝas tion, kio okazos. Mi insistas pri nur unu punkto. Vi devas ne interveni, kio ajn okazos. Ĉu vi komprenas?”

“Mi devas esti neŭtrala, ĉu?”

“Faru nenion ajn. Probable estos malgranda tumulto. Ne participu. Tiu finiĝos kiam oni portas min en la domon. Post kvar-kvin minutoj oni malfermos la salonfenestron. Vi postenos vin proksime al la fenestro.”

“Jes.”

“Vi rigardos min, ĉar mi estos videbla al vi.”

“Jes.”

“Kaj kiam mi levos la manon – tiele – vi ĵetos ion en la ĉambron kaj samtempe laŭtkrios, ‘Fajr’!’ Ĉu vi komprenas?”

“Tute.”

“La ĵetaĵo ne estas terura,” li diris kaj prenis longan cigarforman volvaĵon el sia poŝo. “Jen estas ordinara tubista fumraketo kun kapsuloj ĉe ambaŭ finoj do ĝi estas membruliganta. Via tasko konsistas nur el tio: Kiam vi fajrkriegos, multaj homoj ankaŭ komencos krii. Tiam vi iros ĝis fino de la strato kaj ni rendevuos post dek minutoj. Ĉu mi klarigas ĉion?”

“Mi devas resti neŭtrale, proksimiĝi al la fenestro, rigardi vin kaj ĉe via signo ĵeti tiun objekton, fajrkrii, kaj atendi vin ĉe la stratangulo.”

“Precize.”

“Vi tute dependu de mi.”

“Bonege. Mi opinias, ke estas preskaŭ la tempo ke mi preparas por mia nova rolo.”

Li malaperis en la dormĉambron kaj revenis post kelke da tempo en la rolo de amikeca kaj naiva nekonformema pastoro. [30] Lia larĝranda nigra ĉapelo, lia loza pantalono, lia blanka kravato, lia simpatia rideto kaj la ĝenerala aspekto de strabanta kaj bonfarema scivolemeco estas tiuj ke nur s-ro Johano Haro [31] povas egali. Holmso ne nur surmetis la vestaĵojn. Lia esprimo, lia maniero, eĉ lia animo mem ŝajnis ŝanĝi en ĉiu el liaj roloj. La teatro perdis fajnan aktoron, eĉ kiel la scienco perdis akran rezonanton, kiam li iĝis fakulo pri la krimo.

Estis kvarono post la sesa kiam ni foriris Bakerstraton, kaj estas dek minutoj antaŭ la sepa kiam ni trovis nin en Avenuo Serpentino. Jam krepuskis, kaj oni ĵus eklumigis la stratlampojn dum ni preterpasis Brionan Loĝejon, atendante la alvenon de la enloĝanto. La domo estis kiel mi imagis de la konciza priskribo de Ŝerloko Holmso, sed la loko aperis malpli privata ol mi anticipis. Male, por mallonga strato en kvieta najbarejo estis rimarkinde homplene. Aro de ĉifone vestitaj uloj fumis kaj ridis en angulo. Estis faktoto kun akrigilo. Du soldatoj flirtis kun vartistino. Kelkaj bone vestitaj junuloj lantis jen kaj jen kaj fumis cigarojn.

“Vidu,” diris Holmso, dum li ree paŝis antaŭ la domo, “la geedziĝo tute simpligas aferojn. La foto nun iĝas dutranĉa armilo. Probable ŝi egale deziras ke Godfreo Nortono ne vidas ĝin, samkiel nia kliento ke la princino. Ni devas demandi, kie estas la foto.”

“Jes ja.”

“Estas ne probable ke ŝi portadas ĝin. La foto estas mezformata – tro granda por facile kaŝi per la virinaj vestaĵoj. Ŝi scias ke la Reĝo kapablas embuski kontraŭ ŝi kaj priserĉi. Dufoje li jam penis. Estas certe ke ŝi ne portas la foton.”

вернуться

24

Groso kaj Hankeo – [Angle, Gross and Hankey] Kompreneble juvela komercejo, sed tiutempe ekzistis neniu kompanio sub la nomo en Regentstrato.

вернуться

25

Sankta Monika – Ekzistas neniu preĝejo en la vojo Edĝvaro sub tiu nomo. Se la geedziĝo estis romkatolika, eble estas en la preĝejo de Sankta Agneso en apuda strato.

вернуться

26

Vojo Edĝvaro – Tiu preskaŭ rekta ĉefa vojo de Londono estas parto de la malnova Vatlingstrato [Watling Street] unu el la antikvaj romaj vojoj en Britio.

вернуться

27

Ne estas laŭleĝe – Antaŭ majo 1886 laŭ angla leĝo, oni ne povas edziĝi posttagmeze, sed post tiu tempo oni povas laŭleĝe inter 8 atm kaj 3 ptm. La eventoj supozeble okazis dum 1888, kial Godfreo Nortono, advokato, tion ne sciis?

вернуться

28

Fianĉamiko – La priskibita geedziĝo estis nek laŭleĝe nek laŭkutime. Sen speciala licenco de la Arkiepiskipo la geedziĝon oni devas antaŭanonci dum kelkaj semajnoj, sed eble Vatsono eligis iujn detalojn.

вернуться

29

S-ino Turnero – kiu estas la mistera s-ino Turnero? Ĉiuj legantoj de la kanono bone scias ke la luigantino ĉe 221B Bakerstrato estas s-ino Hudsono. Multajn klarigojn oni sugestas, sed la tradukinto sugestas ke la simpla klarigo estas tio, ke ŝi estas la kuiristino – servistino de s-ino Hudsono.

вернуться

30

Nekonformema pastoro – en la tempo de Holmso estis kontrauleĝe se Holmso alivestas kiel kleriko de la ŝtata eklezio.

вернуться

31

Johano Haro – [John Hare, 1844-1921] Kavalirigita en 1907 – konata angla aktoro en la teatro de Sankta Jakobo inter 1879 kaj 1888.