Выбрать главу

“Kie do?”

“Ĉe ŝia bankisto aŭ ŝia advokato. Jen de ebloj. Mi emas opinii ke laŭnature la virino estas sekretema kaj preferas gardi la proprajn sekretojn. Kial ŝi transdonas ĝin al iu ajn alia? Ŝi fidas al si mem. Ŝi ne povas certi pri la politika premo, kiu influus komerciulon aŭ advokaton. Krome memoru ke ŝi decidis uzi ĝin post nur kelkaj tagoj. Do ĝi estas proksime. Ĝi estas en ŝia propra domo.

“Sed oni dufoje priserĉis.”

“Ts! Oni fuŝis.”

“Sed kiel vi priserĉos?”

“Mi ne priserĉas.”

“Kio do?”

“Mi igos ŝin montri min.”

“Sed ŝi rifuzos.”

“Ŝi ne povas rifuzi. Sed mi aŭdas la sonon de radoj. Jen ŝia kaleŝo. Nu faru laŭ miaj ordonoj laŭlitere.”

Dum li parolis la lumo de la kaleŝolampoj ĉirkaŭiris la kurbon de la avenuo. Neta malgranda landaŭo klakete alvenis antaŭ la pordo de Briona Loĝejo. Kiam la landaŭo haltiĝis unu el la lantemuloj rapidis por malfermi la pordon esperante gajni pencon, sed alia samcela lantemulo kabutumis lin. Tio kaŭzis grandan bruegon al kiu alliĝis la du soldatoj unuflanke kaj la faktoto aliaflanke. Oni batis, kaj tuj la sinjorino, kiu ĵus elveturiĝis, estis meze en la tumulto de batalantoj, kiuj batis la aliajn sovaĝe per pugnoj kaj bastonoj. Holmso kuregis en la amason por protekti la sinjorinon, sed ĵus kiam li atingis ŝin li laŭtkriis kaj falis ĝisgrunden kun sango survizaĝe. Pro tio la du soldatoj forkuregis kaj ankaŭ la lantemuloj aliadirekten, dum la bone vestitoj, kiuj spektis la bruegon, sed ne partoprenis, amasiĝis por helpi la sinjorinon kaj la vunditon. Irena Adlero (kiel mi ankoraŭ nomas ŝin) rapide supreniris la ŝtupojn; sed staris tie kun sia belega figuro siluetita kontraŭ la koridora lumo, kaj rigardis en la straton.

“Ĉu la povrulo estas tre vundita?” ŝi demandis.

“Li mortas.” kriis kelkaj voĉoj.

“Ne, ne, li ankoraŭ vivas!” kriis alia, “sed li mortos antaŭ ol vi portas lin al malsanulejo.”

“Li estas bravulo,” diris iu virino. “Ili ŝtelus la retikulon kaj la horloĝon de la sinjorino, krom se li intervenis. Ili estas danĝera bando. Ha, li spiradas.”

“Li ne povas kuŝi en la strato. Ĉu mi portu lin en la domon, sinjorino?”

“Certe. Portu lin en la salonon. Estas komforta sofo. Sekvu min, mi petas!”

Malrapide kaj solene oni portis lin en Brionan Loĝejon kaj kuŝigis lin en la ĉefa ĉambro dum mi observis de mia loko apud la fenestro. Oni lumigis la lampojn, sed la kurtenon oni ne fermis, tiel ke mi povis vidi Holmson kiel li kuŝis sursofe. Mi ne sciis, ĉu pentosento kaptis lin en tiu momento, sed mi sentis min neniam pli honta pro mia rolo, kiam mi vidis la belulinon, kontraŭ kiu mi konspiris, aŭ la gracon kaj bonkorecon per kiuj ŝi flegis la vunditon. Kaj tamen estus la plej grava perfido al Holmso, se mi ne partoprenas en la afero. Mi hardis min kaj prenis la fumraketon de sub la surtuto. Mi pensis, ke post ĉio, mi ne nocis ŝin, kaj ni malebligis tion, ke ŝi nocas alian.

Holmso eksidiĝis, kaj mi vidis lin signi ke li bezonas aeron. Servistino haste iris trans la ĉambro kaj malfermis la fenestron. Tiam mi vidis ke Holmso levis la manon, kaj ĉe tiu signo mi ĵetis mian raketon en la ĉambron kaj kriis “Fajr’!” Tuj la amaso de spektantoj – bone kaj malbone vestitaj – ĝentlemanoj kaj servistoj – ekkriegis, “Fajr’!” Densa nubo de fumo kirlis tra la ĉambro kaj el la aperta fenestro. Mi ekvidis figurojn hastantajn, kaj post momento mi aŭdis de interne la voĉon de Holmso certigi ke estas falsa alarmo. Mi ŝteliris tra la kriantaro kaj iris al la stratangulo, kaj post dek minutoj mi ĝojas vidi mian amikon, kaj foriri tiun tumultan lokon. Li iris rapide kaj silente dum kvin minutoj ĝis ni atingis unu el la kvietaj stratoj, kiu kondukis al la Vojo Edĝvaro.

“Vi agis bone, doktoro,” li diris. “Vi ne povus agi pli bone. Ĉio estas bone.”

“Ĉu vi havas la foton?”

“Mi scias, kie ĝi estas.”

“Kaj kiel vi trovis ĝin?”

“Ŝi montris al mi, kiel mi jam diras.”

“Mi ankoraŭ ne komprenas.”

“Mi ne deziras igi misteron.” li ride diris. “La afero estas tute simple. Kompreneble vi scias ke ĉiuj en la strato estis komplicoj dungitaj por la evento.”

“Tion mi divenis.”

“Tiam, kiam ektumultis, mi havis iomete de ruĝa farbo en la manplato. Mi antaŭen kuris, falis, tuŝis la vizaĝon per la farbo kaj iĝis povrulo. Tio estas malnova ruzo.”

“Tion mi ankaŭ povas kompreni.”

“Tiam oni portis min en la domon. Ŝi rezolutiĝis, ke ŝi flegas min. Kiel alian ŝi povas fari? – kaj en sia salono, la ĉambro, kiun mi suspektis. Estis aŭ la salono aŭ la dormĉambro, kaj mi intencis scii tiun, kiu estas la ĝusta. Oni kuŝigis min sursofe, kaj mi signis ke mi bezonas aeron, do oni devis malfermi la fenestron, kaj tiam vi havas la oportunon.”

“Kiel tio helpas vin?”

“Estis tute grave. Kiam virino opinias, ke ŝia domo estas bruligota, ŝi instinkte protektas sian plej valoraĵon. La impulso tute subigis ŝin. Pli ol unufoje mi elprofitis per tiu ruzo. Mi tiel ruzis en la kazo pri la Darlingtona anstataŭada skandalo, kaj ankaŭ en la afero pri la kastelo Arnsvorto. Edzino ekprenis sian bebon – needzinito ekprenis la juvelujon. Nu, mi certis ke la sinjorino taksas nenion en la domo pli valora ol tio, kion ni serĉas. Ŝi hastis sekurigi ĝin. La fajralarmo estis bone farita. La fumo kaj la kriadoj estis sufiĉe por maltrankviligi iun ajn. Ŝi respondis bonege. La foto estas en niĉo malantaŭ sekreta panelo tuj super la tenilo por la sonorilo. Ŝi tuj estis tie, kaj mi ekvidis ŝin duone malkaŝi ĝin. Kiam mi laŭtkriis ke estas falsa alarmo, ŝi rekaŝigis ĝin, ekrigardis la raketon, kaj haste eliris la ĉambron, kaj mi ne plu vidis ŝin. Mi ekstariĝis, kaj ekskuzis min, kaj eskapis la domon. Mi hezitis, ĉu mi penis tuj preni la foton; sed la koĉero alvenis, kaj li zorgeme rigardis min, do ŝajnis pli bone ke mi prokrastas. Se mi hastigas la aferon, ĉio estas runigita.

“Kio nun?” mi demandis.

“Nia serĉo preskaŭ finiĝas. Morgaŭ la Reĝo kaj mi vizitos, kaj kun vi, se vi deziras. Oni kondukos nin en la salonon por atendi la sinjorinon, sed probable kiam ŝi malsupreniros, ŝi trovos nek nin nek la foton. Eble kontentigas la Reĝon, se li regajnas la foton per la propra mano.”

“Kaj kiam vi vizitos?”

“Je la oka atm. Ŝi ne jam ellitiĝos, tiel ke ni havas bonan oportunon. Krome, ni devas senprokrasti, ĉar la geedziĝo eble ŝanĝas ŝiajn vivmanieron kaj kutimojn. Mi devas tuj kontakti la Reĝon.”

Ni atingis Bakerstraton kaj haltis antaŭ la pordo. Li priserĉis la poŝon por la ŝlosilo kiam iu preterpasanto diris:

“Bonan vesperon, s-ro Ŝerloko Holmso.”

Estis kelkaj homoj sur la trotuaro, sed la salutanto ŝajne estis svelta junulo en surtuto, kiu rapide preterpasis.

“Mi antaŭe aŭdis tiun voĉon,” diris Holmso dum li rigardis laŭ la malhela strato. “Nu, mi scivolemas pri kiu diable, tiu estas.”

3

Tiun nokton mi dormis ĉe Bakerstrato, kaj mi manĝis toaston kaj kafon la venontan matenon, kiam la Reĝo de Bohemio haste eniris la ĉambron.

“Vi vere havas la foton!” li kriis, dum li kroĉis Holmson ĉe la ŝultroj kaj rigardis en lian vizaĝon.

“Ankoraŭ ne.”

“Sed ĉu vi esperas!”

“Mi esperas.”

“Do, venu. Mi malpacience volas iri.”

“Ni devas akiri kabon.”

“Ne, mia kaleŝo atendas.”

“Tio simpligas aferojn.” Ni malsupreniris kaj tuj foriris al Briona Loĝejo.

“Irena Adlero edziniĝas.” rimarke diris Holmso.”

“Edzinigita! Kiam?”