Aleksandro Grin
SKARLATAJ VELOJ
Ferakonto
Al Nina Nikolajevna Grin omaĝas kaj dediĉas
la Aŭtoro.
I. La antaŭdiro
Longren, matroso de «Oriono», fortika tricent-tuna brigo, sur kiu li servis dek jarojn kaj al kiu li estis ligita pli forte, ol iu filo al la propra patrino, devis, finfine, forlasi la servon.
Tio okazis tiel. Dum unu el liaj maloftaj revenoj hejmen li ne ekvidis, kiel ĉiam jam el malproksime, sur la hejma sojlo sian edzinon Mary-n, levantan siajn manojn, kaj poste kurantan renkonten ĝis perdo de la spiro. Anstataŭ ŝi, ĉe infana lito — nova aĵo en la malgranda domo de Longren — staris emociita najbarino.
— Dum tri monatoj mi vartis ŝin, maljunulo, — diris ŝi, — rigardu al via filino.
Stuporiĝante, Longren klinis sin kaj ekvidis ok-monatan estaĵon, koncentrite kontemplantan lian longan barbon, poste eksidis, mallevis la okulojn kaj komencis tordi la lipharojn. La lipharoj estis malsekaj, kiel pro pluvo.
— Kiam mortis Mary? — demandis li.
La virino rakontis la malgajan historion, intermitigante la rakonton per karesa kolombumado al la knabino kaj per kredigoj, ke Mary estas en la paradizo. Kiam Longren eksciis la detalojn, la paradizo ekŝajnis al li ne multe pli hela ol brulligna ŝedo, kaj li pensis, ke fajro de simpla lampo — se ili estus ĉiuj kune, triope — estus nesuperebla ĝojo por la virino, forpasinta en la nekonatan regnon.
Antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj financaj aferoj de la juna patrino estis en tute malbona stato. El la mono, lasita de Longren, preskaŭ duono foriris por kuracado post la malfacila akuŝo, por zorgoj pri la sano de la novnaskitino; finfine, perdo de monsumo, negranda, sed necesa por la vivo, devigis Mary-n peti Menners-on pruntedoni monon. Menners tenis tavernon, butikon kaj estis opiniata bonhava homo.
Mary ekiris al li je la sesa horo vespere. Ĉirkaŭ la sepa la rakontantino renkontis ŝin sur la vojo al Liss. Larmokovrita kaj ĉagrenita Mary diris, ke ŝi iras en la urbon por lombardi la fianĉiĝan ringon. Ŝi aldonis, ke Menners konsentis doni monon, sed postulis kontraŭ tio amoron. Mary nenion atingis.
— En nia hejmo ne estas eĉ panero, — diris ŝi al la najbarino. — Mi iros en la urbon, kaj mi kun la knabino iel tenos nin ĝis la edzo revenos.
En tiu vespero estis malvarma, venta vetero; la rakontantino vane persvadadis la junan virinon ne iri en Liss-on antaŭ nokto. «Vi malsekiĝos, Mary, komenciĝas pluvo, kaj vento, povas esti, alportos pluvegon».
Irado kaj reveno el la apudmara vilaĝo en la urbon konsistigis ne malpli ol tri horojn da rapida paŝado, sed Mary ne obeis la konsilojn de la rakontantino. «Jam sufiĉe mi estadis por vi vundo en la okulo, — diris ŝi, — jam estas preskaŭ neniu familio, kie mi ne prunteprenis panon, teon aŭ farunon. Mi lombardos la ringon, kaj finite». Ŝi iris, revenis, kaj en la sekva tago kuŝis en febro kaj deliro; la malbona vetero kaj vespera pluveto trafis ŝin per ambaŭflanka pneŭmonio, kiel diris urba kuracisto, vokita de la bonkora rakontantino. Post semajno en la duobla lito de Longren restis malplena loko, kaj la najbarino transloĝiĝis en lian domon por varti kaj nutri la knabinon. Por ŝi, soleca vidvino, tio estis nemalfacila. «Krome, — aldonis ŝi, — estus enue sen tia bebeto».
Longren ekveturis en la urbon, maldungiĝis, adiaŭis la kamaradojn kaj komencis kreskigi la etan Assol-on. Dum la knabino ne povis firme paŝadi, la vidvino loĝis ĉe la matroso, anstataŭante por la orfino patrinon, sed tuj kiam Assol ĉesis faladi, levante la piedeton super la sojlo, Longren decide deklaris, ke nun li mem faros ĉion por la knabino, kaj, dankinte la vidvinon pro la helpo kaj kompato, ekvivis per soleca vivo de vidvo, koncentrinte ĉiujn pensojn, esperojn, amon kaj rememorojn al la eta estaĵo.
Dek jaroj da vaga vivo lasis en liaj manoj tre malmulte da mono. Li komencis labori. Baldaŭ en urbaj vendejoj aperis liaj ludiloj — arte faritaj etaj modeloj de boatoj, ŝalupoj, unuferdekaj kaj duferdekaj velŝipoj, krozŝipoj, vaporŝipoj — unuvorte, de tio, kion li proksime konis, kio, pro la karaktero de la laboro, parte anstataŭigis al li la bruon de la havena vivo kaj la pitoreskan laboron de marvojaĝoj. Per tiu maniero Longren akiradis sufiĉe por vivi en kadroj de modera ŝparado. Nekomunikema laŭ sia naturo, li, post la morto de la edzino, iĝis eĉ pli fermita kaj homevitema. Dum festoj oni lin fojfoje vidadis en la taverno, sed li neniam eksidadis, sed haste eldrinkadis ĉe la verŝotablo glason da vodko kaj foriradis, mallonge ĵetante flanken «jes», «ne», «saluton», «adiaŭ», «iel-tiel» — al ĉiuj alparoloj kaj salutoj de najbaroj. Gastojn li malŝategis kaj foririgadis ilin ne per forto, sed per tiaj aludoj kaj elpensitaj cirkonstancoj, ke al la vizitanto restadis nenio alia, krom elpensi kaŭzon, ne permesantan sidi plu.
Li mem same vizitadis neniun; tiel inter li kaj la najbaroj ekkuŝis malvarma fremdiĝo, kaj se la laboro de Longren — ludiloj — pli dependus de aferoj de la vilaĝo, li pli sentus konsekvencojn de tiaj rilatoj. Varojn kaj provianton li aĉetadis en la urbo — Menners ne povus fanfaroni eĉ pri alumetujo, kiun Longren aĉetus de li. Li same faradis mem tutan hejman laboron kaj pacience lernadis la tiom neordinaran por viro arton kreskigi knabinon.
Assol aĝis jam kvin jarojn, kaj la patro estis komencanta ĉiam pli kaj pli milde rideti, ĵetante rigardojn al ŝia sentema, bonkora vizaĝeto, kiam, sidante sur liaj genuoj, ŝi klopodis super sekreto de la butonumita veŝto aŭ amuze kantetadis matrosajn kantojn — terurajn bru-rimaĵojn. Plenumitaj per infana voĉo kaj ne ĉie kun litero «r», tiuj kantetoj impresis kiel dancanta urso, ornamita per lazura rubandeto. Tiutempe okazis evento, kies ombro, falinta sur la patron, kovris ankaŭ lian filinon.
Estis printempo, frua kaj severa, kiel vintro, sed alispeca. Por tri semajnoj al la malvarma tero alpremiĝis akra borda norda vento.
Fiŝistaj boatoj, eltrenitaj sur la bordon, kreis sur la blanka sablo longan vicon da malhelaj kiloj, similaj al spinoj de grandegaj fiŝoj. Neniu kuraĝis eliri en la maron en tia vetero. Sur la sola strato de la vilaĝeto oni malofte povus vidi homon, forlasintan sian hejmon; la malvarma kirlovento, fluganta de la bordaj montetoj en vakuon de la horizonto, faris la «liberan aeron» severa torturo. Ĉiuj tuboj de Kaperno fumis de mateno ĝis vespero, taŭzante la fumon laŭ krutaj tegmentoj.
Sed tiuj tagoj de la nordovento ellogadis Longren-on el lia malgranda varma domo pli ofte, ol la suno, kiu ĵetadis en serena vetero sur la maron kaj Kapernon kovrilojn de aera oro. Longren eliradis sur marponteton, sternitan laŭ longaj vicoj da palisoj, kie, sur la fino mem de tiu tabula albordiĝejo, li longe fumadis sian pipon, blovekscitatan de la vento, rigardante, kiel la fundo, nudigita ĉe la bordoj, fumas per griza ŝaŭmo, apenaŭ postsekvanta ondegojn, kies tondra kuro al la nigra, ŝtorma horizonto plenigadis la spacon per gregoj da fantaziaj kolharaj estaĵoj, impetantaj en senbrida feroca despero al malproksima konsolo. Ĝemoj kaj bruoj, hurlanta pafado de grandegaj ekflugoj de la akvo kaj, ŝajnis, videbla strio de la vento, vipanta la ĉirkaŭaĵon, — tiel forta estis ĝia glata kuro, — donadis al la elturmentita animo de Longren tiun obtuzon, surdigitecon, kiu, mallevante aflikton ĝis nebula tristo, egalas per sia efiko al profunda dormo.
En unu el tiaj tagoj la dekdujara filo de Menners, Hin, rimarkinte, ke la patra boato batiĝas sub la marponto kontraŭ palisojn, frakasante siajn flankojn, iris kaj diris pri tio al la patro. La ŝtormo komenciĝis antaŭnelonge; Menners forgesis eltreni la boaton sur la sablon. Li tuj ekiris al la akvo, kie li ekvidis sur la fino de la marponto starantan dorse al li fumantan Longren-on. Sur la bordo, krom ili du, estis neniu. Menners trairis laŭ la marponto ĝis la mezo, mallevis sin en la furioze plaŭdantan akvon kaj malligis la ŝkoton; starante en la boato, li komencis moviĝi al la bordo, kaptante palisojn per la manoj. Remilon li ne kunprenis, kaj en tiu momento, kiam, ŝanceliĝinte, li ne sukcesis kapti vican palison, forta bato de vento ĵetis la pruon de la boato for de la marponto al la oceano. Nun eĉ per la tuta longo de la korpo Menners ne povus atingi la plej proksiman palison. Vento kaj ondoj, balancante, portis la boaton en la pereigan vastaĵon. Ekkonsciinte la staton, Menners intencis ĵeti sin en la akvon, por naĝi al la bordo, sed lia decido malfruis, ĉar la boato estis turniĝanta jam apud la fino de la marponto, kie granda profundo de la akvo kaj furiozo de ondegoj promesis certan morton. Inter Longren kaj Menners, tirata en la ŝtorman foron, estis ne pli ol dek klaftoj da ankoraŭ sava distanco, ĉar sur la marponto sub la mano de Longren pendis volvaĵo de ŝnuro kun pezaĵo, enplektita en ties finon. Tiu ŝnuro pendis por okazo de albordiĝo en ŝtorma vetero kaj oni ĵetadis ĝin de sur la marponto.