Выбрать главу

Vekiĝinte, Gray por momento forgesis, kiel li trafis en tiun ĉi lokon. Kun mirego vidis li la feliĉan brilon de la mateno, la deklivon de la bordo inter tiuj branĉoj kaj la flamantan bluan foron; super la horizonto, sed samtempe ankaŭ super liaj piedoj pendis folioj de avelujo. Malsupre de la deklivo — kun impreso, ke ĝuste sub la dorso de Gray — siblis mallaŭta surfo. Glitinte de sur folio, rosa guto disfluis sur la dormema vizaĝo per malvarma frapo. Li ekstaris. Ĉie jubilis lumo. La malvarmiĝinta braĝo de la lignofajro estis kroĉiĝanta al la vivo per maldika strieto de fumo. Ties odoro donis al la plezuro spiri per la aero de arbara verdaĵo sovaĝan ĉarmon.

Letiko forestis; li absorbiĝis; li, ŝvitinte, estis fiŝkaptanta kun entuziasmo de pasia ludanto. Gray eliris el la densejo en arbustaron, disĵetitan sur la deklivo de la monteto. Fumis kaj brulis herbo; humidaj floroj aspektis kiel infanoj, perforte lavitaj per malvarma akvo. La verda mondo spiris per sennombraj etaj buŝoj, malhelpante al Gray pasi inter sia jubilanta denso. La ŝipestro elgrimpis sur malfermitan lokon, prikreskitan de bunta herbo, kaj ekvidis ĉi tie dormantan junulinon.

Li singarde forŝovis per la mano branĉon kaj haltis kun sento de danĝera trovaĵo. En distanco de ne pli ol kvin paŝoj, volviĝinte, alfleksinte unu kruron kaj etendinte la alian, kuŝis per la kapo sur la komforte submetitaj manoj la laca Assol. Ŝiaj haroj malordiĝis; ĉe la kolo malagrafiĝis butono, malferminte blankan kaveton; la disĵetiĝinta jupo nudigis la genuojn; la okulharoj dormis sur la vango, en ombro de la delikata, elstaranta tempio, duonfermita de malhela buklo; la etfingro de la dekstra mano, kiu estis sub la kapo, alfleksiĝis al la nuko. Gray ekkaŭris, rigardante en la vizaĝon de la knabino de malsupre, kaj ne suspektis, ke li similas al la faŭno el la pentraĵo de Arnoldo Böcklin.

Probable, en aliaj cirkonstancoj tiu knabino estus rimarkita de li nur per la okuloj, sed ĉi tie li alie ekvidis ŝin. Ĉio ekmoviĝis, ĉio ekridetis en li. Certe, li konis nek ŝin, nek ŝian nomon, nek, des pli, kial ŝi ekdormis sur la bordo, sed li estis tre kontenta pri tio. Li ŝatis bildojn sen klarigoj kaj subskribaĵoj. Impreso de tia bildo estas nekompareble pli forta; ĝia enhavo, ne ligita per vortoj, iĝas senlima, konfirmante ĉiujn konjektojn kaj pensojn.

Ombro de foliaro alŝoviĝis pli proksime al la trunkoj, sed Gray plu sidis en la sama maloportuna pozo. Ĉio dormis sur la junulino: dormis la malhelaj haroj, dormis la robo kaj la faldoj de la robo; eĉ herbo apud ŝia korpo, ŝajnis, ekdormetis pro simpatio. Kiam la impreso iĝis plena, Gray eniris en ĝian varman subkaptantan ondon kaj fornaĝis kun ĝi. Jam delonge Letiko estis krianta: «Ŝipestro, kie vi estas?» — sed la ŝipestro ne aŭdis lin.

Kiam li finfine ekstaris, inklino al neordinaraĵoj kaptis lin subite kun decidemo kaj inspiro de incitita virino. Penseme cedante al ĝi, li demetis de sur sia fingro antikvan valoran ringon, ne senbaze meditante, ke, eble, per tio li sufloras al la vivo ion gravan, similan al ortografio. Li garde mallevis la ringon sur la malgrandan etfingron, blankantan el post la nuko. La etfingro malpacience ektiris sin kaj malstreĉiĝis. Ĵetinte ankoraŭfoje rigardon al tiu ripozanta vizaĝo, Gray turnis sin kaj ekvidis en la arbustoj la alte levitajn brovojn de la matroso. Letiko, malferminte la buŝon, gapis al la okupiĝoj de Gray kun tia miro, kun kiu, verŝajne, rigardis Jona al la faŭko de sia meblita fiŝego.

— Ha, tio estas vi, Letiko! — diris Gray. — Rigardu al ŝi. Ŝi belas, ĉu ne?

— Mirakla arta pentraĵo! — flustre ekkriis la matroso, kiu ŝatis librajn esprimojn. — En la prezento de la cirkonstancoj estas io dispozicia. Mi kaptis kvar murenojn kaj ankoraŭ iun dikan, kiel veziko.

— Silenton, Letiko. Ni foriru de ĉi tie.

Ili deiris en arbustojn. Ili devis nun direkti sin al la boato, sed Gray prokrastis, pririgardante la foron de la malalta bordo, kie super verdaĵo kaj sablo estis verŝiĝanta matena fumo de tuboj de Kaperno. En tiu fumo li ree ekvidis la junulinon.

Tiam li decide turnis sin, malleviĝante laŭlonge de la deklivo; la matroso, ne demandante, kio okazis, iris malantaŭe; li sentis, ke ree venis nepra silento. Jam apud unuaj konstruaĵoj Gray subite diris:

— Ĉu vi povas determini, Letiko, per via sperta okulo, kie estas taverno ĉi tie?

— Probable, jen tiu nigra tegmento, — divenis Letiko, — sed, tamen, povas esti, ke ne tiu.

— Kio do en tiu tegmento estas speciala?

— Mi mem ne scias, ŝipestro. Nenio pli, ol la voĉo de la koro.

Ili aliris al la domo; tio vere estis la taverno de Menners. En malfermita fenestro, sur tablo, videblis botelo; apud ĝi ies malpura mano estis melkanta duongrizan lipharan pinton.

Kvankam la horo estis frua, en la komuna halo de la taverneto instaliĝis tri homoj. Ĉe la fenestro sidis karbisto, la posedanto de la ebriaj lipharoj, jam rimarkitaj de ni; inter la bufedo kaj la interna pordo de la halo, antaŭ ovaĵo kaj biero situis du fiŝistoj. Menners, alta junulo kun lentuga enua vizaĝo kaj kun tiu speciala esprimo de ruza vigleco en la miopaj okuloj, kiu estas ĝenerale karaktera por vendistoj, estis viŝanta vazaron ĉe la vendotablo. Sur la malpura planko kuŝis la suna kadro de la fenestro.

Kiam Gray eniris en strion de fuma lumo, Menners, respekte riverencante, eliris el sia fermaĵo. Li tuj divenis en Gray veran ŝipestron — la specon de gastoj, malofte viditaj de li. Gray petis rumon. Kovrinte tablon per tablotuko, flaviĝinta en ĉiutaga tumulto, Menners alportis botelon, anticipe lekinte per la lango la randon de la malgluiĝinta etikedo. Poste li revenis trans la vendotablon, rigardante atente jen al Gray, jen al la telero, de kiu li estis deŝiranta per la ungo iun algluiĝintan sekaĵon.

Dum Letiko, preninte la glason per ambaŭ manoj, modeste flustris ion al li, ĵetante rigardojn en la fenestron, Gray vokis Menners-on. Hin memkontente eksidis sur randon de la seĝo, flatita de tiu voko kaj flatita ĝuste tial, ke ĝi esprimiĝis en simpla balanco de la fingro de Gray.

— Vi, certe, konas ĉi tie ĉiujn loĝantojn, — trankvile ekparolis Gray. — Min interesas nomo de junulino en kaptuko, en robo kun rozaj floroj, brunhara kaj nealta, en aĝo de dek sep ĝis dudek jaroj. Mi renkontis ŝin nemalproksime de ĉi tie. Kia estas ŝia nomo?

Li diris tion kun firma simpleco de forto, ne permesanta eviti la donitan tonon. Hin Menners interne ekturniĝis kaj eĉ subridis facile, sed ekstere obeis al la karaktero de la alparolo. Tamen, antaŭ ol respondi, li iom silentis — nure pro senfrukta deziro diveni, en kio estas la afero.

— Hm! — diris li, levante la okulojn al la plafono. — Tio, probable, estas la «Ŝipa Assol», neniu alia povas esti. Ŝi estas freneza.

— Ĉu vere? — indiferente diris Gray, farante grandan gluton. — Kiel do tio okazis?

— Se vi deziras, do bonvolu aŭskulti. — Kaj Hin rakontis al Gray pri tio, kiel antaŭ sep jaroj la knabino parolis sur la marbordo kun la kolektisto de kantoj. Certe, tiu historio ekde tiam, kiam la vagabondo instalis ĝin en la sama taverno, ricevis trajtojn de kruda kaj malsprita klaĉo, sed ĝia esenco restis netuŝita. — Ekde tiam oni ŝin tiel nomas, — diris Menners, — oni nomas ŝin «Assol la Ŝipa».

Gray maŝine ĵetis rigardon al Letiko, kiu plu estis kvieta kaj modesta, poste liaj okuloj turniĝis al la polva vojo, kuŝanta ĉe la taverno, kaj li eksentis kvazaŭ baton — samtempan baton en la koron kaj la kapon. Laŭ la vojo, kun la vizaĝo al li, estis iranta ĝuste tiu Ŝipa Assol, kiun Menners ĵus priskribis klinike. Mirindaj trajtoj de ŝia vizaĝo, similaj al mistero de neforgeseble emociantaj, kvankam simplaj vortoj, ekstaris antaŭ li nun en lumo de ŝia rigardo. La matroso kaj Menners sidis kun la dorsoj al la fenestro, sed, por ke ili hazarde ne turniĝu — Gray trovis kuraĝon por formovi la rigardon al la rufaj okuloj de Hin. Post kiam li ekvidis Assol-on, dispeliĝis ĉiuj antaŭjuĝoj de la rakonto de Menners. Dume, nenion suspektante, Hin daŭrigis: